- Se, kiam unu el tiuj astroj proksimiĝas al nia malgranda globo por trairi ĝian orbiton kaj reveni al sia apogeo situanta je nemezurebla distanco de la Suno, ni ĝin akompanus per la penso por viziti kun ĝi la siderajn regionojn, ni transpasus tiun miregindan etendaĵon da etereca materio, kiu apartigas la Sunon disde la plej najbaraj steloj. Observante la kombinitajn movojn de tiu astro, kiun oni supozus devoji- ĝinta en la dezerta senfino, ni tie ankoraŭ trovus elokventan pruvon pri la universeco de la naturaj leĝoj, kiuj agas je distancoj apenaŭ imageblaj por la plej aktiva menso.
Tie la elipsa formo prenas tiun parabolan kaj la irado tiel forte malakceliĝas, ke la kometo kuras ne pli ol kelke da metroj en la sama tempo, kiun, en sia apogeo, ĝi uzis por kuri plurajn milojn da leŭgoj. Eble ia suno pli potenca, pli grava ol tiu, kiun ĝi ĵus forlasis, efikas sur tiun kometon per supera altirforto kaj ĝin akceptas kiel unu el siaj regatoj. Tiam, sur via malgranda Tero, la timiĝintaj infanoj vane atendos ĝian revenon, kiun oni antaŭdiris surbaze de nekompletaj observoj. Ĉi-okaze, ni, kiu per la penso akompanis la erarvagantan kometon en tiuj nekonataj regionoj, renkontos novan nacion netroveblan por la surteraj okuloj, neimageblan por la Spiritoj loĝantaj sur la Tero, eĉ nekoncepteblan por iliaj mensoj, ĉar tio estas scenejo de neesplorataj miregindaĵoj.
Ni alvenis al la astra mondo, al tiu ravega mondo de l' vastaj sunoj, radiantaj en la senfina spaco, kaj kiuj estas la splendaj floroj en la grandioza ĝardeno de la kreaĵaro. Tie alveninte, ni apenaŭ scios, kio estas la Tero.
La Lakta Vojo
32. - En la belaj, stelplenaj noktoj senlunaj, ĉiu jam povis rimarki tiun lumon, kiu tratranĉas la ĉielon, de unu ekstremo al la alia, kaj kiun la Antikvuloj nomis, pro ties lakteca aspekto, Lakta Vojo. Tiun difuzan lumaĵon la telesko- po, en la modernaj tempoj, longe esploradis; tiu orpulvora vojo, aŭ lakta rojo, de la antikva mitologio, transformiĝis en vastan kampon de neimageblaj miregindaĵoj. La esploroj de la observistoj kondukis al la konado de ties naturo kaj montris tie, kie la erarvaganta rigardo nur trovis palan lumecon, milionojn da sunoj pli brilajn kaj gravajn ol tiu prilumanta la Teron.
- Efektive, la Lakta Vojo estas kampo prisemita per floroj sunaj aŭ planedaj, brilantaj sur ĝia vasta etendaĵo. Nia Suno kaj ĉiuj korpoj, kiuj ĝin akompanas, apartenas al tiuj radilumaj globoj formantaj la Laktan Vojon. Sed malgraŭ ĝiaj gigantaj dimensioj rilate al la Tero, ĝi tamen okupas nur sensignifan lokon en tiu vasta kreaĵo. Oni povas taksi je tridek milionoj la nombron da sunoj, kiuj, kiel ĝi, gravitas en tiu nemezurebla regiono, apartigitaj, unuj disde aliaj, je distancoj centmiloble pli grandaj ol la radio de la tera orbito.
- Oni povas taksi, per tiu aproksima nombro, la longon de tiu sidera regiono kaj la rilaton ekzistantan inter nia sistemo kaj la universaleco de la sistemoj, kiuj tiun regionon okupas. Oni ankaŭ povas taksi la malvastegecon de la suna regno kaj, a fortiori, la neniecon de nia eta Tero. Kio do estus, se oni konsiderus la estaĵojn, kiuj ĝin loĝatigas!
Mi diras - "neniecon" - ĉar niaj taksoj aplikiĝas ne nur al la longo materia, fizika, de la ĉi-studataj korpoj - kio ja prezentus malmulton - sed ankaŭ kaj precipe al ilia morala stato kiel loĝejo kaj al la grado, kiun ili okupas en la eterna hierarkio de la estaĵoj. Tie la kreaĵaro sin montras per sia tuta majesteco, kreante kaj disvastigante ĉirkaŭ la suna mondo kaj en ĉiu el la sistemoj, de ĉiuj flankoj ĝin ĉirkaŭantaj, la manifes- tiĝojn de la vivo kaj de la intelekto.
- Oni tiel ekscias la pozicion, kiun nia Suno aŭ la Tero okupas en la mondo de la steloj. Ankoraŭ pli da graveco ricevos tiuj konsideroj, se ni pripensos la staton mem de la Lakta Vojo, kiu, ĉe la vastegeco de la sideraj kreaĵoj, prezentas, vidate de malproksime, nekonsiderindan kaj nesenteblan punkton, ĉar ĝi efektive estas nenio alia ol unu stelkonsista nebulozo inter tiuj milionoj ekzistantaj en la spaco. Se ĝi ŝajnas al ni pli vasta kaj pli riĉa ol aliaj, tio estas pro la sola kialo, ke ĝi nin ĉirkaŭas kaj etendiĝas laŭ sia tuta longo antaŭ niaj okuloj, dum la aliaj, perdiĝintaj en la nesondeblaj profundaĵoj, apenaŭ lasas sin duonvidi.
- Nu, se oni scias, ke la Tero estas neniaĵo, aŭ preskaŭa neniaĵo, en la sunsistemo; ke ĉi tiu ankaŭ estas preskaŭa neniaĵo, en la Lakta Vojo; ke ĉi tiu, siavice, nenio, aŭ preskaŭ nenio, estas rilate al la universeco de la nebulozoj, kaj ke ĉi tiu universeco mem tre malmulton signifas en la nemezu- rebla senfino, oni tiel komencas kompreni, kia ja estas la terglobo.
La fiksaj steloj
- La steloj, kiujn oni nomas "fiksaj" kaj kiuj plenigas ambaŭ hemisferojn de la firmamento, ne estas, kiel oni ĝenerale supozas, tute liberaj je ĉia ekstera altiro. Tute male, ĉiuj apartenas al unu sama aglomeraĵo da stelaj astroj. Tiu aglomeraĵo estas nenio alia, ol la granda nebulozo, al kiu ni estas ligitaj kaj kies ekvatora zono, projekciita sur la ĉielo, ricevis la nomon Lakta Vojo. Ciuj sunoj, kiuj ĝin konsistigas, estas solidaraj inter si; iliaj multoblaj influoj eterne reagas, unuj sur la aliajn, kaj la universa gravito ilin kunigas en unu saman familion.
38. - La pliparto el tiuj diversaj sunoj estas, kiel la nia, ĉirkaŭitaj de duarangaj mondoj, kiujn ili prilumas kaj fekundi- gas pere de tiuj samaj leĝoj, kiuj direktas la vivon de nia planeda sistemo. Unuj, kiel Siriuso, estas milmilionoble pli grandiozaj, laŭ dimensioj kaj riĉaĵoj, ol la nia, kaj ludas pli gravan rolon en la Universo. Ilin ankaŭ ĉirkaŭas planedoj, sed en pli granda nombro kaj tre superaj al la niaj, dum aliaj tre malsimilas per siaj astraj funkcioj. Tiel, certa nombro da tiuj sunoj, ja veraj ĝemeloj en la sidera ordo, estas akompanataj de siaj samaĝaj fratoj kaj formas, en la spaco, binarajn sistemojn, al kiuj la Naturo komisiis funkciojn tute aliajn, ol tiuj koncernantaj nian Sunon.1
Tie la jaroj ne mezuriĝas per la samaj periodoj, nek la tagoj per la samaj sunoj, kaj tiuj mondoj, prilumataj de duobla torĉo, estas dotitaj per ekzistokondiĉoj neimageblaj por tiuj, kiuj ankoraŭ ne eliris el ĉi tiu malgranda surtera mondo.
Aliaj astroj, sen akompanantaro, sen planedoj, ricevis elementojn de loĝebleco pli bonajn, ol tiuj havigitaj al ĉiuj ceteraj. La leĝoj de la Naturo diversas en ties senmezura vasteco, kaj, se unueco estas la granda esprimo de la Universo, la senfina diverseco ankaŭ same estas ĝia eterna atributo.
- Malgraŭ la eksterordinara nombro da tiaj steloj kaj ties sistemoj, malgraŭ la nemezureblaj distancoj, kiuj ilin disigas, ili ĉiuj tamen apartenas al unu sama stelkonsista nebulozo, kiun la plej potencaj teleskopoj apenaŭ povas trapenetri, kiun la konceptoj de la plej aŭdaca imago apenaŭ povas atingi, sed kiu simple estas nenio alia ol ia ero en la vico de la nebulozoj konsistigantaj la astran mondon.
- La tiel nomataj fiksaj steloj ne estas senmovaj en la senlimaĵo. La konstelacioj figuritaj sur la firmamenta volbo ne estas realaj kreaĵoj simbolaj. Ilia distanco disde la Tero kaj la perspektivo, en kiu oni mezuras la Universon, de tiu planeda stacio, estas la du kaŭzoj de tiu duobla optika iluzio (ĉap. V, n-ro 12.)
- Ni vidis, ke la totalo de la astroj scintilantaj en la blua kupolo estas enfermita en ia kosma aglomeraĵo, en unu sama nebulozo, kiun vi nomas Lakta Vojo. Sed la aparteno de ĉiuj al sama grupo ne signifas, ke ĉiu el tiuj astroj ne estas animata de propra translacia movo en la spaco. Nenie ekzistas la absoluta ripozo. Ilin regas la universaj leĝoj de gravito, kaj ili ruliĝas en la senlimaĵo senĉese impulsate de tiu senmezura forto. Ili ruliĝas ne sur vojoj strekitaj de l' hazardo, sed en limitaj orbitoj, kies centron okupas supera astro. Por fari miajn vortojn pli kompreneblaj per iu ekzemplo, mi aparte parolos pri via Suno.