Выбрать главу

Ĉi tiu verko estas do, kiel ni jam diris, ia komplemento al la aplikoj de Spiritismo el speciala vidpunkto. La materialoj jam estis pretaj, aŭ almenaŭ de longe ellaboritaj, sed ankoraŭ ne estis veninta la tempo por publikigo. Necesis unue, ke la ideoj, konsistigontaj ilian bazon, atingu la maturecon, kaj, krome, preni en kalkulon la oportunecon de la cirkonstancoj. Spiritismo enhavas nek misterojn nek sekretajn teoriojn; ĉio en ĝi devas esti malkaŝa, por ke ciu povu gin plenscie juĝi; sed ĉiu afero devas aperi ĝustatempe, por ke ĝia alveno estu sekura. Senpripensa solvo, prezentita antaŭ ol oni komplete klarigis la demandon, kaŭzus pli ĝuste regreson, ol progreson. Ĉe tiu, ĉi tie traktita, la graveco de la temo trudis al ni la devon eviti ĉian senpripenson.

Antaŭ ol eniri la temon, ŝajnis al ni necesa klare difini la respektivajn rolojn de la Spiritoj kaj de la homoj en la ellabora- do de la nova doktrino. Tiuj enkondukaj konsideroj, kiuj gin senigas je ĉia mistika karaktero, konsistigas la objekton de la unua ĉapitro, titolita: Karakteroj de la spiritisma revelacio. Pri tiu ĉi punkto ni petas seriozan atenton, car tie iasence troviĝas la nodo de la demando.

Malgraŭ laparto koncernanta la homanpartoprenon en la ellaborado de tiu doktrino, gia iniciato tamen apartenas al la Spiritoj, sed ĝia konsisto ne rezultas el la persona opinio de iu ajn el ili. Gi estas, kaj ne povas ne esti, la rezultato de ilia akordanta kaj kolektiva instruado. Nur en tiu karaktero gi povas esti nomata doktrino de la Spiritoj. Se ne tiel, ĝi estus nenio alia ol la doktrino de unu Spirito kaj same valorus kiel ies persona opinio.

Generaleco kaj akordo en la instruado, jen la esenca karaktero de la doktrino, la kondiĉo mem de ĝia ekzisto, el kio rezultas, ke ciu principo, kiu ne ricevis la konsenton de la plimulto, ne povas esti rigardata kiel konsista parto de tiu doktrino, sed ja kiel nura unuopa opinio, pri kiu Spiritismo ne povas respondi.

Guste tiu kolektiva akordo en la opinio de la Spiritoj, krome pasigita tra la kriterio de la logiko, fortigas la spiritisman doktrinon kaj garantias al ĝi ĉiamdaŭrecon. Por ke ĝi ŝanĝiĝu, estus necese, ke la tutaĵo de la Spiritoj ŝanĝu sian opinion kaj ke ili unu tagon asertu la malon de tio, kion ili antaŭe diris. Kaj car ĝi fontas el la instruado de la Spiritoj, estus necese, por ĝia pereo, ke la Spiritoj cesu ekzisti. Tio ankaŭ igos ĝin ciam superstari la personajn sistemojn, kiuj, diference de ĝi, ne cie havas radikojn.

La fidindeco de La Libro de la Spiritoj solidiĝis nur tial, ke ĝi estas la esprimo de ĝenerala, kolektiva penso. En aprilo, 1867, kompletiĝis ĝia unua jardeko. Intertempe, la fundamen- taj principoj, kies bazojn ĝi sidigis, sinsekve kompletiĝis kaj elvolviĝis kiel rezulto de la progresiva instruado de la Spiritoj, sed neniu estis malkonfirmita de la scienco, ciuj restis stare, pli vivaj ol iam antaŭe, dum el ciuj kontraŭdiraj ideoj, kiujn oni provis kontraŭmeti al ĝi, neniu venkis guste tial, ke ilia malo estis cie instruata. Ci tiu estas ja karakteriza rezultato, kiun ni povas proklami sen vanteco, car ĝian meriton ni neniam atribuis al ni.

La samaj skrupuloj gvidis la redakton de niaj aliaj verkoj, tial ni povis ilin titoli: laŭ Spiritismo, car ni estis certaj pri ilia konformeco al la ĝenerala instruado de la Spiritoj. Tiel same estis kun ci tiu, kiun ni povas, pro similaj kaŭzoj, prezenti kiel komplementon de la antaŭaj, escepte tamen de iuj anko- raŭ hipotezaj teorioj, pri kiuj ni havis la zorgon ilin montri kiel tiajn, kaj kiujn oni devas rigardi personaj opinioj tiel longe ĝis ili estos konfirmitaj aŭ malkonfirmitaj, por ke ne pezu sur la doktrino la respondeco pri ili.

Cetere, la fidelaj legantoj de la Revue povis tie rimarki, en formo de skizoj, la plimulton de la ideoj elvolvitaj en ci tiu verko, same kiel ni gin faris rilate al la antaŭaj. La Revue ni multfoje uzas kiel provterenon, destinitan al sondado de la opinio de homoj kaj Spiritoj pri certaj principoj, antaŭ ol ni ilin akceptas kiel konsistigajn partojn de la doktrino.

1 Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al siaportugallingva eldono: La leganton do koncernas, dum la legado de ĉi tiu verko, distingi la parton prezentitan kiel komplementan al la Doktrino disde tiu, kiun la Aŭtoro mem rigardas kiel hipotezan kaj sian propran.

Noto de la Union Spirite (Belgio) al sia franclingva eldono: La sciencaj donitaĵoj en ĉi tiu verko datiĝas de 1867. La leganto eventuale devos konsideri la lastajn progresojn de la scienco.

LA GENEZO

LAŬ SPIRITISMO

ĈAPITRO I

KARAKTEROJ DE LA SPIRITISMA REVELACIO

1. - Ĉu oni povas rigardi Spiritismon kiel revelacion? Se jes, kia estas ĝia karaktero? Sur kio sidas ĝia vereco? Al kiu kaj kiamaniere ĝi estis farita? Ĉu la spiritisma doktrino estas ia revelacio laŭ la teologia senco de tiu vorto, nome ĉu ĝi entute estas produkto de ia okulta instruado veninta de la supro? Ĉu ĝi estas senŝanĝa aŭ ĉu ĝi akceptas modifojn? Portante al la homoj la kompletan veron, ĉu tiu revelacio ne havus kiel efikon bari al ili la uzon de siaj kapabloj, ŝparante al ili la laboron de la esplorado? Kia povas esti la aŭtoritato de la instruado de la Spiritoj, se ili ne estas neeraremaj nek superaj al la homaro? Kian utilon havas la moralo, kiun ili predikas, se ĝi estas ne alia ol tiu, jam konata, veninta de la Kristo? Kiujn novajn veraĵojn ili portas al ni? Ĉu la homo ja bezonas ian revelacion, kaj ĉu li ne povas trovi en si mem kaj en sia konscienco ĉion necesan por konduki sian vivon? Tiaj estas la demandoj, sur kiuj gravas, ke ni koncentriĝu.

- Ni unue difinu la signifon de la vorto revelacio. Revelacii, el la latina revelare, kies radiko estas velum, vualo, laŭlitere signifas eliri el sub la vualo: figursence ĝi signifas malkovri, konatigi ion sekretan aŭ nekonatan. Laŭ sia plej ordinara signifo, ĝi rilatas al ĉio nesciata, kion oni diskonigas, al ĉiu nova ideo, kiu malkaŝas al ni ion, pri kio ni ne sciis.

Laŭ tiu vidpunkto, ĉiuj sciencoj, kiuj konatigas al ni la misterojn de la Naturo, estas revelacioj. Tial oni povas aserti, ke por la homoj ekzistas senĉesa revelaciado. La Astronomio revelaciis al ni la astran mondon; la Geologio, la formiĝon de la Tero; la Kemio, la leĝon de la afinecoj; la Fiziologio, la funkciojn de la organismo, ktp; Koperniko, Galileo, Neŭtono, Laplace, Lavoisier estis revelaciintoj.

- La esenca karaktero de ĉia revelacio nepre estas la vero. Revelacii sekreton estas konatigi fakton; se la afero estas falsa, ĝi ne estas fakto kaj sekve oni jam ne havas revelacion. Ĉia revelacio dementita de la faktoj ne plu estas revelacio, ĉefe se oni ĝin atribuas al Dio. Ĉar li ne povas mensogi nek trompiĝi, tial ĝi nepre ne povas emani el Dio: ĝi devas esti rigardata kiel produkto de homa konceptado.

- Kia estas la rolo de instruisto antaŭ ties lernantoj, se ne tiu de ia revelacianto? Li instruas al ili, kion ili ne scias, kion ili ne havus la tempon nek la eblon mem malkovri, ĉar la scienco estas la kolektiva verko de la jarcentoj kaj de multego da homoj, kiuj alportis, ĉiu en sia kampo, sian provizon da observoj, utilaj al siaj posteuloj. La instruado estas do, efektive, la malkaŝo de certaj veraĵoj, sciencaj aŭ moralaj, fizikaj aŭ metafizikaj, fare de homoj ilin sciantaj al aliaj, kiuj ilin ne scias, kaj kiuj sen tio restus por ĉiam nesciantoj.

5. - Sed instruisto instruas nur tion, kion li lernis: li estas duaranga revelacianto; la genio instruas tion, kion li mem malkovris: li estas originala revelacianto, portanto de la lumo, kiu iom post iom disvastiĝas. Kio fariĝus el la homaro sen la revelaciado de tiuj genioj, kiuj aperas de tempo al tempo?