- Oni scias, pro la modernaj observoj, ke ĝi estas nek fiksa, nek centra, kiel oni supozis en la unuaj tempoj de la nova astronomio, sed ke ĝi iras tra la spaco, trenante kun si sian vastan sistemon el planedoj, satelitoj kaj kometoj.
Nu, ne hazarda estas ĝia irado, kaj ĝi ne devojigos, erarvagante en la senfinaj malplenaĵoj, siajn filojn kaj regatojn for de tiuj regionoj al ili asignitaj. Ne, ĝia orbito estas difinita, kaj konkure kun aliaj samordaj sunoj, ĉiuj ĉirkaŭitaj de certa nombro da loĝataj mondoj, ĝi gravitas ĉirkaŭ unu centra suno. Gia gravita movado, kiel tiu de ĝiaj suno-fratoj, estas netakse- bla por jaraj observoj, ĉar multenombraj jarcentaj periodoj apenaŭ sufiĉus por mezuri la tempon de unu el tiuj astraj jaroj.
- Tiu centra suno, pri kiu ni ĵus parolis, ankaŭ estas mem globo duaranga rilate al alia ankoraŭ pli grava, ĉirkaŭ kiu ĝi tenas konstantan iradon, malrapidan kaj egalmezuran, en la kompanio de aliaj samordaj sunoj.
Ni povas konstati tiun sinsekvan subordiĝon de sunoj al sunoj ĝis nia imago laciĝos supreniri tian hierarkion, ĉar, ni tion ne forgesu, oni povas rondcifere kalkuli je trideko da milionoj, en la Lakta Vojo, la nombron de la sunoj, kiuj sin subordigas, unuj al aliaj, kvazaŭ gigantaj radoj de senmezura sistemo.
- Kaj tiuj astroj, nombre nekalkuleblaj, vivas solidare inter si. Kiel, en la ekonomio de via tera mondeto, nenio restas en izolo, tiel same okazas en la nemezurebla Universo.
De malproksime, antaŭ la esplorema rigardo de la filozofo, kiu povus ampleksi la bildon prezentatan de la spaco kaj la tempo, tiuj sistemoj el sistemoj ŝajnus ia polvo el orgrajnoj kirle levita de la dia blovo, kiu igas la siderajn mondojn flugi en la ĉieloj same kiel sableroj flugas sur la dorso de l' dezerto.
Nenie senmoveco, nek silento, nek nokto! La granda spektaklo, kiu tiam malvolviĝus antaŭ niaj okuloj, estus ja la reala kreaĵaro, senmezura kaj plena je tiu etera vivo, kies grandiozan tuton la senlima rigardo de la Kreinto ampleksas.
Sed ĝis tie ĉi ni nur parolis pri unu sola nebulozo, kies milionoj da sunoj, da loĝataj mondoj nur konsistigas, kiel ni jam diris, ian insulon en la senlima arkipelago.
La dezertoj de la spaco
- Senmezura, senlima dezerto etendiĝas trans tiu stelaglomeraĵo ĉi-supre priparolita kaj ĝin envolvas. Solecaj vastaĵoj sin sekvas, unu post alia, kaj nemezureblaj regionoj de la malplenaĵo sterniĝas transfore. La amasoj da kosma materio troviĝas izolitaj en la spaco, kvazaŭ flosantaj insuloj de senlima arkipelago, kaj se oni iel volas taksi la enorman distancon disigantan tiun stelamason, al kiu ni apartenas, disde tiuj pli proksimaj aglomeraĵoj, oni sciu, ke tiuj stelinsuloj estas dis- semitaj kaj maloftaj sur la vasta ĉieloceano, kaj ke la distanco, kiu ilin disigas, unuj de aliaj, estas netakseble pli granda ol la longo de iliaj respektivaj dimensioj.
Nu, oni scias, ke la stelkonsista nebulozo rondcifere samlongas la miloblan distancon al la pli proksimaj steloj, distancon ĉi-prenitan kiel unuon, tio estas, kelkcentmil duilionoj da leŭgoj. Ĉar la distanco inter ili estas multe pli granda, ĝi ne povas esprimiĝi per numeroj kompreneblaj por nia spirito. Nur la imago, per siaj pli altaj konceptoj, povas transpasi tiun miregigan senlimaĵon, tiujn solecajn vastaĵojn, silentajn kaj sen ia ŝajno de vivo, kaj iamaniere rekte rigardi la ideon pri tiu relativa senfineco.
- Sed tiu ĉiela dezerto, kiu envolvas nian sideran universon kaj kiu ŝajne sterniĝas kiel la foraj randoj de nia astra mondo, estas ĉirkaŭprenita de la vido kaj de la senfina povo de la Plejalta, kiu, trans tiuj ĉieloj de niaj ĉieloj, teksis la intrigon de sia senlima kreado.
47. - Efektive, trans tiuj solecaj vastaĵoj, same kiel en la regionoj alireblaj por la homa esplorado, mondoj pompe lumradias; trans tiuj dezertoj, vagas en la klara etero splendaj oazoj, kiuj senĉese renovigas la miregindajn scenojn de la ekzistado kaj de la vivo. Tie sinsekve montriĝas la foraj aglo- meraĵoj da kosma substanco, kiujn la fundpenetra rigardo de la teleskopo perceptas en la travidaj regionoj de nia ĉielo, aglomeraĵoj, kiujn vi nomas nesolveblaj nebulozoj kaj kiuj al vi ŝajnas leĝeraj nuboj el blanka polvo, perditaj en iu nekonata punkto de la etera spaco. Tie elmontriĝas kaj disvolviĝas novaj mondoj, kies kondiĉoj, diversaj kaj diferencaj de tiuj propraj al via globo, havigas al ili ian vivon neimageblan por viaj mensoj, nekonstateblan por viaj studoj. Ja tie brilegas, en sia tuta pleneco, la kreiva povo. Al tiu devenanta de la regionoj, kiujn via sistemo okupas, sin montras en agado aliaj leĝoj, kies fortoj regas la manifestiĝojn de la vivo. Kaj la novaj vojoj, kiujn ni iras sur tiuj strangaj regionoj, malfermas al ni nekonatajn perspektivojn.[6]
Eterna sinsekvo de l' mondoj
- Ni vidis, ke unu sola, ĉefa kaj ĝenerala leĝo estis donita al la Universo, por al ĝi certigi eternan stabilecon, kaj ke tiu leĝo percepteblas por niaj sensoj per pluraj apartaj agoj, kiujn ni nomas direktantaj fortoj de la Naturo. Ni nun montros, ke la harmonio de la tuta mondo, rigardata sub la duobla aspekto de la eterneco kaj de la spaco, estas certigita de tiu superega leĝo.
- Efektive, se ni reiros al la praa origino de la primitivaj aglomeraĵoj da kosma substanco, ni rimarkos, ke jam tiam, sub la regado de tiu leĝo, la materio suferas la necesajn transformiĝojn, kiuj ĝin kondukas de la ĝermo ĝis la matura frukto, kaj ke, impulsate de la diversaj fortoj naskitaj de tiu leĝo, ĝi pasas la skalon de la periodaj evoluoj. Komence fluideca centro de movoj, poste generanto de mondoj, fine centra kaj altira kerno de la sferoj naskitaj en ĝia sino.
Ni jam scias, ke tiuj leĝoj direktas la historion de la Kosmo; kio nun gravas scii estas, ke ili ankaŭ direktas la detruon de la astroj, ĉar la morto estas ne nur ia metamorfozo de la vivanta estaĵo, sed ankaŭ ia transformiĝo de la neanimita materio. Kaj, se estas ĝuste diri, laŭ litera senco, ke nur la vivo estas trafebla por la la falĉilo de la morto, ne malpli ĝuste estas aldoni, ke al la substanco nepre necesas suferi la transformi- ĝojn esence proprajn al sia konsisto.
- Jen mondo trapasinta, ekde sia primitiva lulilo, la tutan serion da jaroj, kiun ĝia speciala organizo al ĝi permesis trapasi. Gia interna ekzisto-forto estingiĝis, ĝiaj elementoj perdis la komencan povon; la fenomenoj de la Naturo, kiuj postulis, por manifestiĝi, la ĉeeston kaj agadon de la fortoj al ĝi havigitaj, jam ne povas fariĝi, ĉar la levilo de ilia agado ne plu disponas tiun apogpunkton, kiu al ili ebligis plene potenci.
Nu, ĉu eblas kredi, ke tiu tero, estingiĝinta kaj senviva, daŭre kaj sencele gravitos en la ĉielaj spacoj kaj cirkulos kiel senutila cindro en la ĉielaj kirloj? Cu eblas kredi, ke ĝi restos enskribita en la libro de la universa vivo, post kiam ĝi fariĝis nenio alia ol malviva litero, tute sensenca? Ne. La samaj leĝoj, kiuj ĝin levis super la tenebra ĥaoso kaj kiuj ĝin ornamis per la pompoj de la vivo, la samaj fortoj, kiuj ĝin regis dum ĝiaj adoleskaj jarcentoj, kiuj al ĝi firmigis la unuajn paŝojn en la ekzistado kaj ĝin kondukis al maturaĝo kaj grandaĝo, tiuj leĝoj ankaŭ direktos la diseriĝon de ĝiaj konsistaj elementoj por ilin revenigi al la laboratorio, kie la kreiva potenco senĉese ĉerpas la kondiĉojn de la ĝenerala stabileco. Tiuj elementoj revenos al la komuna maso de la etero, por asimiliĝi al aliaj korpoj aŭ por regeneri aliajn sunojn. Kaj tiu morto ne estos okazaĵo senutila, nek al tiu mondo, nek al ĝiaj fratoj: en aliaj regionoj, ĝi renovigos malsamnaturajn kreaĵojn kaj tie, kie disneniiĝis aliaj mondsistemoj, baldaŭ reaperos nova ĝardeno el pli brilaj kaj pli bonodoraj floroj.
51. - Tiel, la reala, efektiva eterneco de la Universo estas certigita de la samaj leĝoj, kiuj direktas la operaciojn de l' tempo; tiel, mondoj sekvas mondojn, sunoj sekvas sunojn, sen ke la senmezura mekanismo de la vastaj ĉieloj suferus difekton en siaj gigantaj risortoj.