Выбрать главу

Tie, kie viaj okuloj admiras splendajn stelojn sub la nokta volbo, kie via spirito kontemplas grandiozajn lumradia- dojn, kiuj brilegas en la foraj spacoj, tie jam de longe la fingro de la morto estingis tiujn miregindaĵojn, de longe malpleno anstataŭis tiujn splendojn kaj eĉ akceptis novajn, ankoraŭ nekonatajn kreaĵojn. La nemezurebla distanco, nin disiganta de tiuj astroj, pro kiu la lumo de ili sendata nin atingas post miloj da jaroj, estas la kaŭzo, kial nur nun ni ricevas la radiojn, kiujn ili sendis longe antaŭ la formado de la Tero, kaj kial ni ilin admiros milojn da jaroj post ilia efektiva estingiĝo .Ĉe tiuj jarcentaj periodoj, kio ja estas la sesmiljara ago de la historia homaro? Sekundoj, laŭ viaj jarcentoj. Ĉe la absoluta stato de la mondo, kio ja estas viaj astronomiaj observoj? Ombro neniigita de la Suno.

52. - Ni do agnosku, ĉi tie same kiel en niaj aliaj studoj, ke la Tero kaj la homo estas nenio kompare kun ĉio, kio ekzistas, kaj ke la plej kolosaj operacioj de nia penso ankoraŭ ampleksas nur kampon, kiu nepercepteblas antaŭ la senlimeco kaj la eterneco de ia universo neniam estingiĝonta.

Kaj, kiam tiuj periodoj de nia senmorteco estos pasintaj super niaj kapoj, kiam la aktuala historio de la Tero montriĝos al ni kvazaŭ vaporeca ombro en la fundo de nia memoro; kiam, dum nekalkuleblaj jarcentoj, ni estos loĝintaj tiujn diversajn gradojn de nia kosmologia hierarkio; kiam la plej foraj kampoj de la estontaj aĝoj estos de ni trakuritaj dum nenombreblaj migradoj, tiam ni havos antaŭ ni la senliman sinsekvon de l' mondoj kaj, kiel perspektivon, la senmovan eternecon.

La universa vivo

- Tiu senmorteco de la animoj, kies bazo estas la sistemo de la fizika mondo, ŝajnis imaga al iuj antaŭjuĝaj pensuloj, kiuj ĝin ironie nomis vojaĝanta senmorteco kaj ne komprenis, ke nur ĝi estas vera en la spektaklo de la kreado. Tamen, povas iĝi komprenebla ĝia tuta grandeco, kaj mi preskaŭ dirus: ĝia tuta perfekteco.

- Ke la verkoj de Dio estas kreitaj por la penso kaj la inteligento; ke la mondoj estas loĝejoj de estaĵoj, kiuj ilin kontemplas kaj en ili malkovras, sub ilia vualo, la potencon kaj la saĝon de tiu, kiu ilin formis, jen demandoj, pri kiuj estas jam nenia dubo; sed ke la animoj, kiuj ilin loĝas, estas inter si solidaraj, jen kio ja gravas scii.

- Efektive, al la homa inteligento ne estas facile rigardi tiujn radilumajn globojn, scintilantajn en la vastaĵo, kiel simplajn masojn el inerta kaj senviva materio; al ĝi malfacilas pensi, ke en tiuj foraj regionoj ne estus grandiozaj krepuskoj kaj ravegaj noktoj, sunoj fekundaj kaj lumplenaj tagoj, valoj kaj montoj, kie la multoblaj produktoj de la Naturo disvolviĝas per sia tuta riĉega pompo; al ĝi malfacilas imagi, mi diras, ke tiu dia spektaklo, ĉe kiu la animo povas revigliĝi kiel ĉe sia vivo, ne ekzistus kaj malhavus pensivajn estaĵojn, kiuj ĝin povus koni.

- Sed al tiu treege ĝusta ideo pri la kreado necesas alligi tiun pri la intersolidara homaro, kaj ja en tio konsistas la mistero de la estonta eterneco.

Unu sama homa familio estis kreita en la universa tutaĵo de l' mondoj, al kiuj estis metitaj la ligiloj de unu ankoraŭ por vi netaksebla frateco. Se la astroj, kiuj inter si harmonias en siaj vastaj sistemoj, estas loĝataj de inteligentaj estaĵoj, ĉi tiuj ja ne estas nekonataj unuj al la aliaj, sed male portas, stampita sur la fruntoj, la saman destinon, nepre renkontiĝos, dumtem- pe, laŭ siaj vivfunkcioj, kaj denove renkontiĝos laŭ siaj reciprokaj simpatioj. Tio estas la granda familio de la Spiritoj, loĝantaj la ĉielajn terojn; la granda radiado de la dia Spirito, kiu ampleksas la etendaĵon de la ĉieloj kaj kiu restas kiel primitiva kaj fina tipo de la spirita perfekteco.

- Per kia stranga deflankiĝo de la ideoj oni kredis necesa ne konsenti senmortecon al la vastaj regionoj de la etero, kiam oni ĝin tenadis enfermita en neakcepteblaj limoj kaj en absoluta dualeco? Cu do la vera sistemo de l' mondo devus antaŭveni la veran dogmisman doktrinon, kaj la Scienco antaŭveni la Teologion? Cu tiu ĉi tiele devojiĝos, ke ĝia bazo sidos sur la Metafiziko? Facila estas la respondo, kiu al ni montras, ke la nova filozofio triumfe sidos sur la ruinoj de la antikva, ĉar ĝia bazo venke stariĝos sur la malnovaj eraroj.

Diverseco de l' mondoj

- Akompanante nin en niaj ĉielaj ekskursoj, vi kun ni vizitis la senlimajn regionojn de la spaco. Sub nia rigardo, sunoj venis post sunoj, sistemoj post sistemoj, nebulozoj post nebulozoj; dum nia irado, antaŭ ni elvolviĝis la splendaj panoramoj de la harmonio de l' Kosmo, kaj ni antaŭĝuis la ideon pri la senfino, kiun ni povos kompreni en ties tuta pleneco nur konforme al nia perfektiĝado en la estonteco. La misteroj de la etero al ni malkaŝis sian ĝis nun nedeĉifreblan enigmon, kaj ni almenaŭ konceptis la ideon pri la universeco de la ekzistaĵoj. Gravas nun, ke ni faru paŭzon por pripensi.

- Bele estas, sendube, ke ni rekonis la malsuperege- con de la Tero kaj ties sensignifan gravecon en la hierarkio de la mondoj; estas bele, ke ni faligis la al ni tiel karan homan vantecon kaj humiliĝis antaŭ la absoluta grandeco; sed ankoraŭ pli bele estos moralsence interpreti la spektaklon, kiun ni ĉeestis. Mi aludas la senliman potencon de la Naturo kaj la ideon, kiun ni devas fari al ni pri ĝia agmaniero en ĉiuj kampoj de la vasta Universo.

- Kutimintaj, kiel ni ja estas, juĝi la aferojn laŭ nia modesta, sensignifa loĝejo, ni imagas, ke la Naturo povas, aŭ devis, agi en aliaj mondoj nur laŭ tiuj reguloj de ni konataj sur la Tero. Nu, ĝuste koncerne ĉi tion ni devas ŝanĝi nian juĝon.

Jetu momentan rigardon al ia ajn regiono de via globo kaj sur unu el la produktoj de via Naturo. Ĉu vi tie ne rekonos la stampon de ia senlima diverseco kaj la pruvon de ia senegala aktiveco? Ĉu vi ne vidas en la flugilo de Kanaria birdo, en la petalo de rozburĝono, la imponan fekundecon de tiu bela Naturo?

Viajn studojn direktu al la estaĵoj, kiuj flugas en la aero; turnu ilin malsupren ĝis la kampaj violoj; ilin dronigu en la profundaĵoj de la oceano, kaj en ĉio, en ĉiu loko vi legos ĉi tiun universalan veraĵon: La ĉiopova Naturo agas konforme al la lokoj, la tempoj kaj la cirkonstancoj; ĝi estas unueca laŭ sia ĝenerala harmonio sed multobla laŭ siaj produktoj; ĝi ludas kun sunoj tiel same kiel kun akvogutoj; ĝi loĝatigas vastegan mondon per vivaj estaĵoj same facile kiel ĝi rompas ovon demetitan de papilio.

61. - Nu, se tia estas la diverseco, kiun la Naturo al ni elmontris sur ĉiuj lokoj de ĉi tiu eta mondo, tiel malvasta, tiel limigita, kiom pli ampleksa vi devas rigardi tiun agmanieron, pripensante la perspektivojn proprajn al la grandegaj mondoj! kiom pli evoluinta kaj potenca vi devas rekoni ĝin, ĉe ĝia agado sur tiuj miregindaj mondoj, kiuj, pli ol la Tero, atestas ĝian netakseblan perfektecon!

Vi do ne vidu, ĉirkaŭ ĉiu el la sunoj de la spaco, nur planedajn sistemojn similajn al la via; ne vidu, sur tiuj nekona- taj planedoj, nur la tri regnojn de la Naturo, kiuj paradas ĉirkaŭ vi. Vi male pensu, ke, kiel ne estas unu homa vizaĝo tute simila al alia vizaĝo en la tuta homaro, tiel same potenca, neimagebla diverseco dissemiĝas tra la eterecaj loĝejoj vagantaj en la sino de la spacoj.

El la fakto, ke via animata naturo komenciĝas ĉe la zoofitoj kaj finiĝas ĉe la homo; ke la atmosfero nutras la surteran vivon; ke la likva elemento senĉese renoviĝas; ke viaj sezonoj igas sin sekvi en ĉi tiu vivo la fenomenojn, kiuj ilin karakterizas, vi ne konkludu, ke la milionoj kaj milionoj da teroj vagantaj en la spaco estas similaj al via loĝejo. Tute male, ili diferenciĝas laŭ la diversaj al ili asignitaj kondiĉoj kaj laŭ siaj respektivaj roloj sur la scenejo de l' mondo. Ili estas kvazaŭ diversaj gemoj de ia senmezura mozaiko, bunta floraro de admirinda parko.