Выбрать главу

CAPITRO VII

GEOLOGIA SKIZO DE LA TERO [7]

Geologiaj epokoj - Primitiva stato de la globo - Primara epoko Transira epoko - Sekundara epoko - Terciara epoko Diluvia epoko - Postdiluvia aŭ nuntempa epoko - Apero de la homo.

Geologiaj epokoj

1. - La Tero konservas en si la evidentajn postsignojn de sia formiĝo, kies fazojn oni sekvas, kun matematika precizeco, en la terenoj, kiuj konsistigas ĝian skeleton. La tutaĵo de tiuj studoj konstituas la sciencon nomatan Geologio, kiu naskiĝis en ĉi tiu jarcento (19-a) kaj ĵetis lumon sur la tiel disputatan demandon pri la origino de la globo kaj de la vivaj estaĵoj, kiuj en ĝi loĝas. Ci tie estas jam nenia hipotezo; temas ja pri la rigora rezultato de la observado de faktoj, kaj antaŭ faktoj praviĝas nenia dubo. La historio de la formiĝo de nia globo estas skribita sur la geologiaj tavoloj en maniero multe pli ĝusta ol en la antaŭjuĝaj libroj, ĉar ja parolas la Naturo mem, kiu sin malkaŝas, ne la homa imago elpensanta siste- mojn. Se oni ie vidas fajrospurojn, oni povas aserti, ke tie certe estis fajro; se vidiĝas spuroj de akvo, oni povas aserti, ne malpli certe, ke tie ja estis akvo; se tiuj estas de bestoj, oni prave asertas, ke tie vivis bestoj.

Geologio estas do entute ia observoscienco; ĝi deduktas nur el tio, kion ĝi vidas; pri dubaj punktoj ĝi nenion asertas: ĝi nur esprimas diskuteblajn opiniojn, kies definitiva solvo devas atendi pli ĝustajn observojn. Sen la eltrovoj tiel de la Geolo­gio, kiel ankaŭ de la Astronomio, la Genezo de la mondo ankoraŭ restus en la mallumoj de la legendo. Dank'al ĝi la homo nun scias la historion de sia loĝejo, kaj ja disfalis, por ne plu releviĝi, la ĉarpentaĵo de la fabeloj, kiuj envolvis ĝian lulilon.

- En ĉiuj terenoj, kie troviĝas fosaĵoj, naturaj aŭ homfaritaj kavaĵoj, oni rimarkas la tiel nomatajn stratumojn, tio estas, tavoloj sinsekve sidantaj, unu sur la alia. La terenoj prezentantaj tian aranĝon ricevas la nomon tavoliĝintaj terenoj. Tiuj tavoloj, kies dikeco varias de kelkaj centimetroj ĝis 100 metroj, kaj eĉ pli, distingiĝas inter si per la koloro kaj per la naturo de la ilin konsistigantaj substancoj. La artlaboroj, la putborado, la ekspluatado de ŝtonejoj kaj precipe de minoj ebligis, ke oni ilin observis ĝis granda profundeco.

tiuj, kiuj formiĝis la unuaj. La lasta, nome tiu kuŝanta sur la supraĵo, estas la tavolo vegetaĵa, kies proprecoj fontas el la malkomponiĝintaj restaĵoj el organikaj materioj devenantaj de plantoj kaj bestoj.

- La malsupraj tavoloj, lokiĝintaj sub la vegetaĵa tavolo, ricevis en la Geologio la nomon rokoj, vorto, kiu ĉi- sence ne ĉiam implicas la ideon de ŝtona substanco sed ja signifas ian kuŝejon aŭ benkon el ajna minerala substanco. Unuj estas formitaj el sablo, el argilo aŭ argilriĉa tero, el marno, el rulŝtonoj; aliaj, el ĝustediraj ŝtonoj, pli aŭ malpli duraj, kiel grejsoj, marmoroj, kreto, kalkoj aŭ kalkoŝtonoj, muelŝtonoj, ŝtonkarboj, asfaltoj, ktp. Oni diras, ke roko estas pli aŭ malpli fortika laŭ tio, ĉu pli aŭ malpli granda estas ĝia dikeco.

Per la esploro de la naturo de tiuj rokoj aŭ tavoloj oni rekonas, pro certaj signoj, ke unuj devenas de materialoj fanditaj kaj, iafoje, vitrigitaj sub la agado de fajro; aliaj, de terecaj substancoj demetitaj de la akvoj; iuj el tiuj substancoj restis diseriĝintaj, kiel la sabloj; aliaj, komence pastecaj, poste malmoliĝis pro la agado de certaj kemiaj agantoj aŭ pro aliaj kaŭzoj kaj kun la tempo alprenis la ŝtonan staton. La benkoj el ŝtonoj, kuŝantaj unu sur la alia, elmontras sinsekvajn demetiĝojn. Fajro kaj akvo do partoprenis en la formiĝo de la materialoj, kiuj konsistigas la solidan strukturon de la terglobo.

certa, ke, en epoko pli aŭ malpli fora, tiuj lokoj longe restis kovritaj de kvietaj akvoj, kiuj, retiriĝinte, lasis kiel sekaĵon la terojn, kiujn ili tien demetis dum sia restado. Post la retiriĝo de la akvoj, tiuj teroj kovriĝis per kreskaĵoj. Se anstataŭ teroj grasaj, ŝlimaj, argilaj aŭ marnaj, do taŭgaj por la asimilado de nutraj principoj, la akvoj nur demetis silikajn neagregiĝintajn sablojn, oni havas tiujn sabloriĉajn ebenaĵojn, kiuj formas la stepojn kaj la dezertojn kaj pri kiuj povas doni malgrandan ideon la demetaĵoj lasitaj de la partaj inundoj, krom ankaŭ tiuj formantaj la aluviojn ĉe la enfluejo de la riveroj.

- Kvankam horizontaleco estas la normala kaj ĝenerala pozicio de la akvodevenaj formacioj, ne malofte vidiĝas, en la montarplenaj landoj aŭ sur tre vastaj regionoj, duraj rokoj, el akvodevena naturo, kiuj dum sia formado ricevis klinan kaj foje eĉ vertikalan pozicion. Nu, ĉar, laŭ la leĝoj de la ekvilibro de l' likvoj kaj de la gravito, la akvodeve­naj demetaĵoj povas formiĝi nur horizontale pro la fakto, ke tiuj formiĝantaj sur klinebenoj estas trenataj de la fluoj kaj de sia propra pezo, evidentas do, ke tiujn demetaĵojn levis ia ajn forto, post ilia solidiĝo aŭ transformiĝo en ŝtonojn.

El tiuj konsideroj oni povas konkludi kun certeco, ke ĉiuj ŝtonecaj tavoloj, kiuj, deveninte de akvaj demetaĵoj, troviĝas en perfekte horizontala pozicio, estis formataj, dum jarcentoj, de kvietaj akvoj, kaj ke ĉiuj troviĝantaj en klina pozicio signas terenon skuegitan kaj poste dislokitan de ĝeneralaj aŭ partaj renversadoj pli aŭ malpli ampleksaj.

nepras konkludi, ke la ekzisto de tiuj estaĵoj estas antaŭa al la formiĝo de tiuj ŝtonoj. Nu, se oni konsideras la eksterordinaran nombron da jarcentoj necesaj por ke ili hardiĝu kaj atingu la staton, en kiu ili restas ekde nememorebla tempo, oni nepre venas al la konkludo, ke la apero de la organaj estaĵoj sur la Tero perdiĝas en la nokto de l' tempoj kaj sekve estas tre antaŭa al la dato, kiun pri ĝi difinas la Genezo.

8. - Inter la restaĵoj de plantoj kaj bestoj, estas unuj, kiuj, sen ŝanĝo de formo, montriĝas penetritaj, en ĉiuj partoj de sia substanco, de silikaj aŭ kalkaj materialoj ilin transfor- mintaj en ŝtonojn, el kiuj unuj havas la durecon de marmoro. Tio estas la ĝustediraj organikaj ŝtonaĵoj. Aliaj nur estis envolvitaj de la materio en mola stato; ili troveblas sendifektaj, iuj eĉ integraj, en la plej duraj ŝtonoj. Aliaj fine nur lasis signojn sed ja perfekte netajn kaj delikatajn. Ene de iuj ŝtonoj oni eĉ trovis spurojn, kaj laŭ la formo de la piedo, de la fingroj kaj de la ungoj oni rekonis al kiu bestospecio ili apartenis.

- La bestfosilioj prezentas nur, kaj tio estas facile komprenebla, la solidajn kaj rezistajn partojn, nome ostaron, skvamojn kaj kornojn; temas ne malofte pri kompletaj skeletoj; sed plejofte estas nur disigitaj partoj, kies deveno tamen facile rekoneblas. Ekzamenante makzelon, denton, oni tuj konstatas, ĉu ĝi apartenis al herbovora aŭ al karnovora besto. Car ĉiuj partoj de besto nepre interrespondas, la formo de kapo, de skapolo, de krurosto, de piedo sufiĉas por difini la korpam- plekson, la ĝeneralan formon, la vivmanieron de la besto. La surteraj bestoj havas tian organisman strukturon, kia ne permesas, ke oni ilin konfuzu kun la akvaj bestoj.

Tre multnombraj estas la fosiliaj fiŝoj kaj konkuloj; nur ĉi-lastaj iafoje formas tutajn benkojn de granda diko. Laŭ ilia naturo oni senpene konstatas, ĉu ili estas maraj aŭ riveraj.

- La rulŝtonoj, kiuj en iuj lokoj formas grandegajn rokojn, prezentas senduban signon pri sia origino. Ili estas rondaj kiel la marbordaj silikoj, kio certige atestas ilian interfro- tiĝon pro la agado de la akvoj. La regionojn, kie ili grandama- se estas enterigitaj, nekontesteble okupis la oceano aŭ aliaj akvoj longe aŭ intensege kirliĝantaj.

- Krom tio, la terenoj de la diversaj formacioj estas karakterizitaj per la naturo mem de la fosilioj, kiujn ili enhavas. La plej antikvaj enhavas speciojn de bestoj aŭ vegetaĵoj, kiuj tute malaperis el la supraĵo de la terglobo. Certaj pli novaj specioj ankaŭ malaperis, sed konserviĝis aliaj al ili analogaj, kiuj de tiuj diferenciĝas nur per la alteco kaj per iaj formnuan- coj. Fine, aliaj, kies lastajn reprezentantojn ni ankoraŭ vidas, evidente emas malaperi en pli aŭ malpli proksima estonteco, kiel elefantoj, rinoceroj, hipopotamoj, k.a. Tiel, laŭgrade kiel la tertavoloj proksimas al nia epoko, ankaŭ la tie enhavataj specioj de bestoj kaj vegetaĵoj proksimas al tiuj hodiaŭ ekzistantaj.