Sub la potenco de tiuj diversaj agantoj, la granita supraĵo suferis alternajn malkombiniĝojn. Fariĝis miksaĵoj, kiuj formis la ĝustadirajn primitivajn terenojn, distingiĝajn de la granita roko sed en masoj konfuzaj kaj sen regulaj tavoliĝoj.
Poste venis la akvoj, kiuj, falinte sur la brulantan grundon, denove vaporiĝis por refali kiel torentaj pluvoj, kaj tiel sinsekve ĝis la temperaturo permesis al ili resti sur la grundo en likva stato.
Guste la formiĝo de la granitaj terenoj komencas la serion de la geologiaj epokoj, al kiuj konvenus alkalkuli tiun de la primitiva stato, nome la globa brulanteco.
- Tia estis la aspekto de la unua epoko, nome ia vera ĥaoso de ĉiuj interkonfuzitaj elementoj serĉantaj sian ekvilibron, en kiu epoko nenia viva estaĵo povus ekzisti. Guste tial, unu el ĝiaj distingiĝaj karakteroj, en Geologio, estas la foresto de ĉia vestiĝo de vegetaĵa aŭ besta vivo.
Estas neeble determini ĝustan daton al tiu unua epoko, same kiel al la sekvantaj. Sed laŭ la tempo necesa, ke la supraĵo de kuglo kun difinita volumo, varmigita ĝis blankardo, malvarmiĝus ĝis tiu punkto, ke akvoguto povus resti sur ĝi en likva stato, oni kalkulis, ke, se tiu kuglo estus tiel granda kiel la Tero, necesus por tio pli ol miliono da jaroj.
Transira epoko
- En la komenco de la transira epoko, la solida krusto granita ankoraŭ estis nemulte dika kaj havis nur malfortan reziston kontraŭ la efervesko de la brulardaj materi- oj, kiujn ĝi kovris kaj premis. Ekestis ŝveloj, multenombraj fendoj, tra kiuj elverŝiĝis la interna lafo. La grundo nur prezentis ne tre rimarkindajn malglataĵojn.
La akvoj, ne tre profundaj, kovris preskaŭ la tutan supraĵon de la globo, escepte de tiuj partoj leviĝintaj, kiuj formis basajn, ofte subakvajn terenojn.
La aero iom post iom elpuriĝis el la pli pezaj, dumtem- pe gasformaj materioj, kiuj, densiĝinte pro la malvarmiĝo, ĵetiĝis sur la grundosupraĵon kaj estis poste fortrenitaj kaj dissolvitaj de la akvoj.
Parolante pri tiama malvarmiĝo, oni devas kompreni tiun vorton laŭ relativa senco, nome rilate al la primitiva stato, ĉar ankoraŭ nepre arda estis la tiama temperaturo.
La densegaj akvovaporoj, ĉie leviĝantaj el la senmezura likva supraĵo, refalis kiel abundaj, varmaj pluvoj, kiuj malklari- gis la aeron. Sed jam la sunradioj komencis aperi tra tiu bruma atmosfero.
Unu el la lastaj substancoj, el kiuj la aero elpuriĝis, pro ties nature gasa stato, estis la karbonata acido, kiu tiam estis unu el ĝiaj komponantoj.
- En tiu epoko ekformiĝis la tavoloj de la sedimen- taj terenoj, demetiĝintaj de la akvoj riĉaj je ŝlimo kaj je diversaj materioj taŭgaj por la organa vivo.
Tiam aperas la unuaj vivaj estaĵoj de la regnoj vegetaĵa kaj besta. Komence malmultnombre, iliaj signoj troviĝas pli kaj pli ofte laŭgrade kiel oni transiras al la pli supraj tavoloj de tiu formacio. Rimarkindas, ke la vivo manifestiĝas tuj kiam ekestas favoraj kondiĉoj, kaj ke ĉiu specio aperas se nur fariĝas la kondiĉoj taŭgaj por ĝia ekzistado.
- La organaj estaĵoj, kiuj aperis la unuaj sur la Tero, estis la vegetaĵoj kun malpli kompleksa strukturo, nomataj, en Botaniko, kriptogamoj, senkotiledonuloj, unukotiledonuloj, tio estas, likenoj, ĉampinjonoj, muskoj, filikoj kaj herbecaj plantoj. Ankoraŭ tute ne vidiĝas arboj kun ligneca trunko sed nur tiuj el la palmo-genro, kies spongeca tigo analogas al tiu de la herboj.
La bestoj de tiu epoko, kiuj postvenis la unuajn vegeta- ĵojn, estas ekskluzive maraj: unue la polipoj, radiuloj, zoofitoj, nome bestoj kies strukturo simpla kaj, por tiel diri, rudimenta, plej proksimas al la vegetaĵoj. Poste aperas krustuloj krom ankaŭ fiŝoj, kies specioj ne plu ekzistas nuntempe.
- Sub la potenco de varmo kaj humideco kaj pro la efiko de la ekscesa karbonata acido dissemita en la aero, gaso netaŭga por la spirado de la surteraj bestoj sed necesa al la plantoj, la liberaeraj terenoj rapide kovriĝis per fortika vegeta- ĵaro, dum akvaj plantoj multobliĝis en la sino de l' marĉoj. Plantoj el la genro de tiuj, kiuj nuntempe estas simplaj, kelkcentimetraj herboj, atingis altecon kaj dikecon ja miregin- dajn, kaj tiel ekzistis arbaroj el arbformaj filikoj kun 8 ĝis 10- metra alto kaj laŭproporcia diko. Likopodioj (marubio, genro de musko) de sama alteco; ekvizetoj 4 ĝis 5-metraj, kies nuntempa alteco atingas ne pli ol unu metron, kaj sennombra kvanto da nun ne plu ekzistantaj specioj. En la fino de tiu epoko ekaperas kelkaj arboj el la genro konifera, nome la pinoj.
- Sekve de la translokiĝo de la akvoj, la terenoj produktantaj tiun amasan vegetaĵaron subakviĝis, kovriĝis per novaj teraj sedimentoj, dum tiuj elakviĝintaj siavice ornamiĝis per simila vegetaĵaro. Estis do multaj generacioj de plantoj alterne estingitaj kaj renovigitaj. Ne same okazis al la bestoj, ĉar ĉiuj estis akvaj kaj do ne povis sperti tiun alternadon.
Tiuj restaĵoj, akumuliĝintaj dum longa serio da jarcen- toj, formis tre dikajn tavolojn. Sub la agado de varmo, humideco, de la premo farata de la postvenintaj teraj demeta- ĵoj, kaj sendube sub la agado de diversaj kemiaj efikantoj, de gasoj, acidoj kaj saloj produktitaj de la kombiniĝo de la primitivaj elementoj, tiuj vegetaĵaj materioj suferis fermenta- don, kiu ilin transformis en minkarbon aŭ terkarbon. La karbominoj estas do rekta produkto de la malkomponiĝo de la vegetaĵaj masoj, akumuliĝintaj dum la transira epoko. Ja tial ili troviĝas en preskaŭ ĉiuj regionoj.
27. - Car la fosiliaj restaĵoj de la tiuepoka fortika vegetaĵaro troviĝas hodiaŭ tiel sub la glacioj de la polusaj regionoj, kiel ankaŭ en la varmegaj regionoj, oni nepre devas konkludi, ke, se la vegetaĵaro estis unuforma, ankaŭ tia estis la temperaturo. La polusoj ne estis do glacikovritaj kiel nuntem- pe, ĉar tiam la Tero ĉerpis varmon el si mem, el la centra fajro, kiu samgrade varmigis la tutan solidan, sed ankoraŭ ne tre dikan, kruston. Tiu varmo multe superis tiun, kiun povis liveri la sunradioj, cetere malfortigitaj de la atmosfera denseco. Nur poste, kiam la efiko de la centra varmo sur la ekstera supraĵo de la globo fariĝis tre malforta aŭ nula, tiu de la Suno superre- gis, kaj la polusaj regionoj, kiujn trafis nur oblikvaj radioj portantaj tre malmultan varmon, kovriĝis per glacio. Oni komprenas, ke en la priparolata epoko, kaj ankoraŭ longe post ĝi, glacio ne ekzistis sur la Tero.
Tiu epoko devis havi tre longan daŭron, se juĝi laŭ la nombro kaj la dikeco de la minkarbaj tavoloj.[8]
Sekundara epoko
- Ĉe la transira epoko, malaperas la kolosa vegeta- ĵaro kaj la bestoj ĝin karakterizantaj, ĉu pro tio, ke jam ne samaj estis la atmosferaj kondiĉoj, ĉu pro tio, ke serio da kataklismoj pereigis ĉian surteran vivantaĵon. Verŝajne ambaŭ kaŭzoj kunefikis por tiu ŝanĝo tial, ĉar unuflanke la studo de la terenoj signantaj la finon de tiu epoko pruvas la ekeston de grandaj renversoj rezultintaj el leviĝoj kaj erupcioj, kiuj surver- ŝis la grundon per grandaj kvantoj da lafo, kaj ĉar aliflanke rimarkindaj ŝanĝoj fariĝis en la tri regnoj.
- La sekundara epoko estas karakterizita, laŭ minerala aspekto, per multnombraj kaj fortikaj tavoloj, ates- tantaj pri malrapida formiĝo en la sino de la akvoj kaj signan- taj malsamajn, nete karakterizitajn periodojn.
La vegetaĵaro estas malpli nedaŭra kaj malpli kolosa ol en la antaŭa epoko, sendube pro la malpliiĝo de varmo kaj humideco kaj pro la ŝanĝoj okazintaj al la konsistaj elementoj de la atmosfero. Al la plantoj herbecaj kaj pulporiĉaj aldoniĝas tiuj kun ligna trunko kaj la unuaj ĝustediraj arboj.
- La bestoj ankoraŭ estas akvaj, aŭ maksimume amfibiaj; la besta vivo malmulte progresas sur la seka tero. Pro la formiĝo de kalkaj materioj, disvolviĝas en la maro granda kvanto da konkuloj. Naskiĝas novaj fiŝoj kun organismo pli perfekta ol en la antaŭa epoko. Aperas la unuaj cetacoj. La plej karakterizaj bestoj en tiu epoko estas la monstraj reptilioj, el kiuj rimarkindas: