Выбрать главу

La ifftiosaŭro, iaspeca lacerto-fiŝo, kiu kreskis ĝis 10- metra longo kaj kies makzelojn, ankaŭ tre longajn, garnis 180 dentoj. Gia ĝenerala formo iel memorigas tiun de la krokodilo sed sen ties skvameca karapaco. La volumeno de ĝiaj okuloj egalis tiun de homa kapo, kaj, kiel la balenoj, ĝi havis naĝilojn kaj elŝprucigis akvon tra laŭcelaj aperturoj.

La plesiosaŭro, alia mara reptilio, tiel granda kiel la ifftiosaŭro, kies longega kolo fleksiĝis kiel tiu de cigno kaj al ĝi donis la aspekton de enorma serpento ligita al testuda korpo. Gi havis lacertan kapon kaj krokodilajn dentojn. Gia haŭto devis esti glata kiel tiu de la ĉi-supra besto, ĉar oni trovis nenian postsignon de skvamoj aŭ de konko.

La teleosaŭro, pli simila al la nuntempaj krokodiloj, kiuj verŝajne estas ĝia reduktaĵo. Kiel ĉi lastaj, ĝi havis skvamecan karapacon kaj vivis samtempe en la akvo kaj sur la tero. Gi havis altecon de ĉirkaŭ 10 metroj, el kiuj 3 aŭ 4 ampleksis nur la kapo. Gia larĝega faŭko havis 2-metran aperturon.

La megalosaŭro, granda lacerto, iaspeca krokodilo longa je 14 ĝis 15 metroj, esence karnomanĝa, kiu sin nutris per reptilioj, malgrandaj krokodiloj kaj testudoj. Gia kolosa mandiblo estis garnita per ambaŭtranĉaj, stucilformaj dentoj, retroklinitaj en tia maniero, ke post ilia penetro en kaptaĵon, al ĉi tiu estus neeble elŝiriĝi.

La igvanodonto, la plej granda el la lacertoj aperintaj sur la Tero: ĝi longis 20 ĝis 25 metrojn, de la kapo ĝis la vostfino, kaj havis sur la muzelo ostecan kornon similan al tiu de la nuntempa igvano, de kiu ĝi ŝajne diferencis nur per la grandeco, ĉar ĉi lasta estas nur unu metron longa. La formo de ĝiaj dentoj pruvas, ke ĝi estis herbomanĝa kaj, laŭ la piedformo, terbesto.1

La pterodaktilo, stranga besto, granda kiel cigno, kiu samtempe partoprenis la naturon de reptilio laŭ la korpo, de birdo laŭ la kapo, kaj de vesperto laŭ la karna membrano interliganta al ĝi la eksterordinare longajn fingrojn, kiu mem- brano efikis paraŝute, kiam ĝi sin ĵetis sur predon desupre de arbo aŭ roko. Gi ne havis kornecan bekon, kiel la birdoj, sed la makzelaj ostoj, longaj je duono de ĝia korpo kaj garnitaj per dentoj, finiĝis akrepinte kiel beko.

- Dum tiu epoko, kiu certe tre longe daŭris, kiel ĝin pruvas la nombro kaj la fortikeco de la geologiaj tavoloj, la besta vivo tre vigle disvolviĝis en la akvoj, same kiel okazis al la vegetaĵaro en la ĵus antaŭa epoko. Pli purigita kaj pli favora por la spirado, la aero komencis ebligi al multaj bestoj vivadi sur la seka tero. La maro multfoje delokiĝis sed sen fortegaj renversoj. En tiu epoko, malaperas siavice tiuj specioj de gigantaj marbestoj, kiujn poste anstataŭis analogaj specioj kun malpli misproporciaj formoj kaj malpli granda alteco.

- La orgojlo igis la homon aserti, ke ĉiuj bestoj estis kreitaj pro li kaj por la kontentigo de liaj bezonoj. Sed kiom nombras tiuj lin rekte servantaj, tiuj kiujn li povis subigi al si, kompare kun la nekalkulebla nombro de tiuj, kun kiuj li neniam havis kaj neniam havos ian ajn rilaton? Kiel subteni tian tezon ĉe tiuj nekalkuleblaj specioj, kiuj solaj loĝatigis la Teron dum miloj da miloj da jarcentoj, antaŭ ol li ĉi tie aperis, kaj kiuj fine estingiĝis? Cu oni povus aserti, ke ili estis kreitaj por lia profito? Sed tamen ĉiuj havis sian pravon de ekzisto, sian utilecon. Dio certe ilin kreis ne pro ia simpla kaprico de sia volo nek por fari al si mem la plezuron ilin neniigi, ĉar ĉiuj ja havis vivon, instinktojn, sentivon por la doloro kaj por la bonstato. Por kiu celo li do tiel agis? Por celo ja superege saĝa, kvankam ankoraŭ ne komprenebla por ni. Eble iam estos donite al la homo ĝin koni, por ke lia orgojlo estu konfuzita; sed dum tio ne okazas, kiom vastiĝas la ideoj ĉe tiuj novaj horizontoj, en kiujn al li nun estas permesite ĵeti sian rigardon, antaŭ la impona spektaklo de tiu kreado, tiel majesta en sia lanta irado, tiel admirinda en sia antaŭvidemo, tiel akurata, tiel preciza kaj tiel neŝanĝema en siaj rezultoj!

Terciara epoko

- Ce la terciara epoko komenciĝas nova ordo de la aferoj sur la Tero; tute ŝanĝiĝas laŭaspekte la stato de ĝia supraĵo; la vivkondiĉoj profunde aliiĝas kaj proksimiĝas al la nuntempaj. La unuaj tempoj de tiu epoko karakteriziĝas per ĉeso de la vegetaĵa kaj besta generado; ĉio portas la signojn de ia ĝenerala detruado de la vivaj estaĵoj, post kio sinsekve aperas novaj specioj, kies pli perfekta strukturo estas adaptita al la medio kie ili devas vivi.

- Dum la antaŭaj epokoj, la solida krusto de la globo, pro sia eta dikeco, havis, kiel jam dirite, tre malfortan reziston kontraŭ la agado de la interna fajro. Tiu envolvaĵo, kiu facile rompiĝadis, permesis al la fanditaj materioj libere disverŝiĝi sur la supraĵo de la grundo. Ne same okazis, kiam ĉi tiu fariĝis iom pli dika; la ardantaj, ĉiuflanke kunpremitaj materioj, kiel akvo bolanta en fermita ujo, fine estigis ian eksplodon; la granita maso, forte rompita ĉe multege da lokoj, pleniĝis per fendoj kvazaŭ krevita vazo. Laŭlonge de tiuj fendoj, la solida krusto, levita kaj rearanĝita, formis la pint- montojn, la montoĉenojn kaj ties branĉojn. Certaj partoj ne rompiĝintaj de tiu envolvaĵo apenaŭ altiĝis, dum aliloke fariĝis kavoj kaj fosaĵoj.

Tre malebena fariĝis la supraĵo de la grundo; la akvoj, kiuj ĝis tiam ĝin grandparte kovris preskaŭ unuforme, dispeli- ĝis en la plej malaltajn lokojn kaj lasis sekaj vastajn kontinen- tojn, aŭ izolitajn montosuprojn, kiuj do estigis insulojn.

Tia estis la granda fenomeno, kiu okazis en la terciara epoko kaj ŝanĝis la aspekton de la globo. Gi okazis nek subite nek samtempe en ĉiuj lokoj, sed ja sinsekve kaj en epokoj pli aŭ malpli malproksimaj.

- Unu el la unuaj sekvoj de tiuj leviĝoj estis, kiel dirite, la kliniĝo de la sedimentaj tavoloj, kiuj en sia origino kuŝis horizontale kaj kiuj restis en tia pozicio tie, kie la grundo ne suferis renversojn. Tial tiuj kliniĝoj pli reliefiĝis ĉe la flankoj de la montoj kaj en ties ĉirkaŭaĵoj.

- En la regionoj, kie la sedimentaj tavoloj konservis sian horizontalecon, oni devas, por atingi tiujn primare formiĝintajn, trapasi ĉiujn ceterajn ĝis granda profundo, ĉe kies fino oni nepre trovas la granitan rokon. Sed, kiam tiuj tavoloj leviĝis montoforme, ili estis suprenportitaj super sia normala nivelo, kelkfoje eĉ ĝis granda alteco, en tia maniero, ke se oni faras vertikalan tranĉon ĉe la montoflanko, ili montriĝas laŭ sia tuta dikeco kaj surmetitaj kvazaŭ la brikvicoj de konstruaĵo.

Ja tial troveblas, ĉe grandaj altaĵoj, vastegaj benkoj el konkoj, kiuj primitive formiĝis en la marfundo. Estas hodiaŭ plene pruvite, ke la maro neniaepoke povis atingi tiel altajn nivelojn, ĉar por tio ne sufiĉus ĉiuj akvoj ekzistantaj sur la Tero, eĉ se ilia kvanto estus centoble pli granda. Oni devus do supozi, ke la akvokvanto malpliiĝis, kaj ĉe tio oni prave demandus al si, kio fariĝis el la malaperinta parto. La leviĝoj, kiuj hodiaŭ montriĝas kiel nekontestebla fakto, klarigas logike kaj rigore la ekziston de la maraj demetaĵoj troveblaj en iuj montoj.

- En tiuj lokoj, kie la leviĝo de la primitiva roko estigis kompletan ŝiron en la grundo, ĉu pro la rapideco de la fenomeno, ĉu pro la formo, alteco kaj volumeno de la levita maso, la granito montriĝis nuda kvazaŭ dento eliĝinta tra la gingivo. Levitaj, rompitaj kaj rearanĝitaj, la ĝin envolvantaj tavoloj malkovriĝis: ĝuste tial terenoj, kiuj apartenas al la plej antikvaj formacioj kaj kiuj en sia primitiva pozicio kuŝis plej profunde, konsistigas nuntempe la grundon de certaj regionoj.