- Delokita pro tiuj leviĝoj, la granita maso postlasis en kelkaj lokoj fendojn, tra kiuj eliĝas la interna fajro kaj elfluas la fanditaj materioj; la vulkanoj estas kvazaŭaj kamentuboj de la enorma fajrejo, aŭ, pli ĝuste, savoklapoj, kiuj ebligante eliron al la troo da fajraj materioj, antaŭgardas la globon kontraŭ multe pli teruraj skuoj. El tio, oni povas aserti, ke la aktivaj vulkanoj estas sekurigiloj por la tuta grunda supraĵo.
Oni povas fari al si ideon pri la intenseco de tiu fajro, konsiderante, ke eĉ en la sino de la maroj malfermiĝas vulkanoj kaj ke la akvomaso, kiu ilin kovras kaj penetras, ne sufiĉe potencas por ilin estingi.
39. - La leviĝoj de la solida maso nepre delokis la akvojn kaj ilin puŝis en la kavojn, kiuj jam fariĝis pli fundaj pro la altiĝo de la elakviĝintaj terenoj kaj pro la malaltiĝo de aliaj. Sed ĉi tiuj, siavice altiĝinte jen en unu loko, jen en alia, forpuŝis la akvojn, kiuj plu defluadis en aliajn lokojn ĝis ili povis trovi pli fiksan fluejon.
La sinsekvaj delokiĝoj de la likva maso nepre prilaboris kaj tordis la supraĵon de la grundo. Forfluante, la akvoj kuntrenis parton de la terenoj el antaŭaj formacioj malkovri- ĝintaj pro la leviĝoj, nudigis kelkajn montojn de ili kovritajn kaj malkaŝis ilian bazon, kalkan aŭ granitan. Kaviĝis profundaj valoj, dum aliaj terpleniĝis.
Estas do montoj rekte formitaj de la interna fajro: ĉefe tiuj granitaj; aliaj formiĝis pro la agado de la akvoj, kiuj, fortrenante la malfirmajn terojn kaj la solveblajn materiojn, kavis valojn ĉirkaŭ ia rezista bazo, kalka aŭ alispeca.
La materioj fortrenitaj de la akva fluo formis la tavolojn de la terciara epoko, kiuj facile distingiĝas de tiuj de la antaŭaj epokoj, malpli pro la konsisto, kiu estas preskaŭ la sama, ol pro ilia dispozicio.
La tavoloj de la epokoj primara, transira kaj sekundara, formiĝintaj sur ne tre malebena supraĵo, estas pli-malpli unuformaj sur la tuta Tero; tiuj de la terciara epoko, kiuj male formiĝis sur tre malebena bazo pro la kuntrena agado de la akvoj, prezentas pli lokan karakteron. Ĉie, kie oni prifosas ĝis certa profundo, troveblas ĉiuj antaŭterciaraj tavoloj, laŭvice kiel ili formiĝis, dum ne ĉie troveblas la terciara tereno nek ĉiuj ties tavoloj.
- Dum la grundo-renversoj, okazintaj en la komen- co de ĉi tiu epoko, la organa vivo kompreneble devis suferi dumtempan halton, kio konstateblas per la esploro de senfosi- liaj terenoj. Sed post la ekesto de pli serena stato, reaperis vegetaĵoj kaj bestoj. Pro la ŝanĝo de la vivpovaj kondiĉoj kaj plipuriĝo de la atmosfero, formiĝis novaj specioj pli perfekte organizitaj. La plantoj, el struktura vidpunkto, ne multe diferencas de tiuj nuntempaj.
- Dum la du antaŭaj epokoj, la terenoj ne kovritaj de la akvoj estis ne tre vastaj; krome ili estis marĉaj kaj ofte subakviĝis; jen kial tiam ekzistis nur akvaj aŭ amfibiaj bestoj. La terciara epoko, dum kiu formiĝis vastaj kontinentoj, karakteriziĝis per la apero de la terbestoj.
Kiel la transira epoko vidis la aperon de kolosa vegeta- ĵaro kaj la sekundara la aperon de monstraj reptilioj, tiel la terciara vidis aperi gigantajn mamulojn, kiaj la elefanto, la rinocero, la hipopotamo, la paleoterio, la megaterio, la dinoterio, la mastodonto, la mamuto, ktp. Ci tiuj du lastaj, varioj de la elefanto, estis 5 ĝis 6 metrojn alta kaj iliaj dentegoj atingis 4 metrojn da longo. Tiu epoko ankaŭ vidis la naskiĝon de la birdoj krom ankaŭ de la plimulto el bestospecioj ankoraŭ hodiaŭ ekzistantaj. Kelkaj tiuepokaj specioj supervivis postajn kataklismojn; aliaj, ĝenerale klasitaj kiel antaŭdiluviaj bestoj, tute formalaperis aŭ estis anstataŭitaj de analogaj specioj kun malpli pezaj kaj malpli masivaj formoj, kies unuaj tipoj estis kvazaŭaj skizoj. Tiaj estis la felis speltxa, karnomanĝa, taŭro- granda besto, kun la anatomiaj trajtoj de tigro kaj de leono; la cervus megaceron, vario de cervo, kies kornoj, 3 metrojn longaj, distancis inter siaj ekstremoj je 3 ĝis 4 metroj.
Diluvia epoko
- Tiu epoko estis karakterizita de unu el la plej grandaj kataklismoj, kiuj iam renversis la globon, ŝanĝis ankoraŭfoje la aspekton de ties supraĵo kaj senrevene detruis grandan nombron da vivaj specioj, el kiuj troveblas nur restaĵoj. Ĉie ĝi postlasis signojn atestantajn pri ĝia ĝeneraleco. La akvoj, fortege puŝitaj for de siaj fluejoj, invadis la kontinen- tojn, kuntrenante terojn kaj rokojn, nudigante la montojn kaj elradikigante la jarcentajn arbarojn. La novaj demetaĵoj, kiujn formis la akvoj, estas nomataj, en Geologio, diluviaj terenoj.
- Unu el la plej signifaj postsignoj de tiu granda katastrofo estas la rokoj nomataj translokitaj blokoj. Temas pri granitaj rokoj, kiuj troveblas izolitaj sur la ebenaĵoj kaj sidantaj sur terciaraj terenoj kaj en la mezo de diluviaj terenoj, kelkfoje plurcentojn da leŭgoj for de la montoj, de kiuj ili estis detranĉi- taj. Estas memevidente, ke nur la fortegeco de la torentoj povis ilin transloki je tiel grandaj distancoj.[9]
- Alia fakto, ne malpli karakteriza, kies kaŭzon oni ankoraŭ ne klarigis, estas tio, ke en la diluviaj terenoj troviĝas la unuaj aerolitoj. Ĉar ili komencis fali nur en tiu epoko, sekve antaŭe ne ekzistis la kaŭzo, kiu ilin produktas.
- Ankaŭ dum tiu epoko la polusoj ekkovriĝis per glacio kaj formiĝis la montaraj glaciejoj, kio signas rimarkindan ŝanĝon en la temperaturo de la Tero. Tiu ŝanĝo devis fariĝi subite, ĉar, se ĝi estus laŭgrade okazinta, bestoj, kiel la ele- fantoj, kiuj hodiaŭ vivas nur en varmaj klimatoj kaj kiuj tiel grandnombre troveblas fosilie en la polusaj regionoj, estus havintaj tempon por iom post iom foriri al pli mildtemperaturaj regionoj. Male, ĉio montras, ke ili verŝajne estis subite trafitaj de intensega malvarmo kaj englaciigitaj.
- Tio do estis la vera diluvo. Malsamas la opinioj pri la kaŭzoj, kiuj ĝin estigis. Kiuj ajn tamen ili estas, ĝi ja sendube okazis.
Oni ĝenerale supozas, ke subite okazis la pozici-ŝanĝo de la tera akso kaj de ties polusoj, el kio rezultis ĝenerala ĵetiĝo de la akvoj sur la tersupraĵon. Se la ŝanĝo estintus malrapida, la retiriĝo de la akvoj estus fariĝinta laŭgrade, sen renversoj, sed ĉio signas ian subitan kaj fortegan skuon. Ce la nesciado pri la vera kaŭzo, oni devas resti sur la kampo de la hipotezoj.
Tiu subita delokiĝo de la akvoj ankaŭ okazis pro la leviĝo de certaj partoj de la solida krusto kaj pro la formiĝo de novaj montoj en la sino de l' maroj, kiel okazis en la komenco de la terciara epoko. Sed krom la fakto, ke ĉi-okaze la kataklis- mo ne estintus ĝenerala, tio ja ne klarigus la subitan ŝanĝon de la temperaturo en la polusaj regionoj.
- En la tempesto, kiun kaŭzis la delokiĝo de la akvoj, pereis multege da bestoj; aliaj, por eskapi el la inundo, retiriĝis en altaĵojn, kavernojn kaj fendojn, kie ili amase mortis, ĉu pro malsato, ĉu pro reciproka sinvorado, ĉu eble ankaŭ pro la enverŝiĝo de la akvoj en la lokojn kie ili rifuĝis kaj de kie ili ne povis forsaviĝi. Tio eksplikas la ekziston de grandkvanta ostaro de diversaj bestoj, karnomanĝaj kaj alispecaj, mikse trovitaj en certaj kavernoj, kiuj ĝuste pro tio estas nomataj ostarhavaj fendoj aŭ kavernoj. Ili pli ofte troveblas sub la stalagmitoj. Ĉe kelkaj kavernoj, la ostaroj ŝajne estis tien trenitaj de la akvofluo.
Postdiluvia aŭ nuntempa epoko.
Apero de la homo
- La vivo vegetaĵa kaj besta tuj reprenis sian iradon, post kiam restariĝis la ekvilibro sur la supraĵo de la globo. Plifirmiĝinte, la grundo sidis pli stabile; la aero, elpuriĝinta, adekvatiĝis al pli delikataj organoj. La Suno, plenhele brilanta tra plej klara atmosfero, disradiis, per la lumo, varmon malpli sufokan kaj pli vivigan ol tiu de la interna fornego. La Tero loĝatiĝis de malpli ferocaj kaj pli societemaj bestoj; la vegeta- ĵoj, pli sukulentaj, liveris malpli krudan manĝaĵon; ĉio, fine, estis preta por la nova, ĝin loĝonta gasto. Kaj ekaperis la homo, la laste kreita estaĵo, kiu, mem progresante, kunhelpos per sia inteligento por la ĝenerala progreso.