49. - Cu la homo ekzistis sur la Tero nur post la diluvia epoko aŭ ĉu li aperis jam antaŭ ĝi? Temas pri demando nuntempe tre diskutata, sed kies solvo, kiu ajn ĝi estos, neniel ŝanĝos la jam konstatitan faktaron, nek faros, ke la apero de la homa specio ne estis malpli frua, per multaj miloj da jaroj, ol la dato, kiun al ĝi difinas la biblia Genezo.
Kio igis supozi, ke la apero de la homoj okazis antaŭ la diluvo, tio estis la fakto, ke oni trovis neniun fidindan postsig- non de ilia ekzisto dum la antaŭa epoko. La ostaroj, malkovri- taj en diversaj lokoj kaj kredigintaj pri la ekzisto de ia raso de antaŭdiluvaj gigantoj, estis rekonataj kiel elefantaj ostaroj.
Kion oni tute ne povas pridubi estas tio, ke la homo ne ekzistis en la primara, nek en la transira, nek en la sekundara epoko, ne nur tial, ke oni trovis de li nenian postsignon, sed ankaŭ tial, ĉar tiam ekzistis por li nenia vivipova kondiĉo. Se li aperis dum la terciaro, ĝi nepre okazis en ties fino, kiam li certe tre malmultnombre multobliĝis.
Cetere, pro sia mallonga daŭro, la antaŭdiluvia epoko ne estigis rimarkindajn ŝanĝojn en la atmosferaj kondiĉoj, kaj tion des pli atestas la fakto, ke samaj estis la bestoj antaŭ kaj post ĝi; ne estas do neeble, ke la apero de la homo antaŭis tiun grandan kataklismon; hodiaŭ estas pruvita la ekzisto de la simio en tiu epoko, kaj freŝaj malkovroj ŝajnas konfirmi, ke ankaŭ la homo tiam ekzistis.
Kiel ajn tio estas, ĉu la homo aperis, aŭ ne, antaŭ la granda universala diluvo, kio certas estas, ke lia homkaraktera rolo komencis skiziĝi nur en la postdiluvia epoko. Oni povas do rigardi tiun epokon karakterizita de la ĉeesto de la homo.
ĈAPITRO VIII
TEORIOJ PRI LA TERO [10]
Teorio de la ekĵeto - Teorio de la densiĝo - Teorio de la inkrustado Animo de la Tero
Teorio de la ekĵeto
1. - El ĉiuj teorioj, koncernantaj la originon de la Tero, plej disvastiĝis lastatempe tiu de Buffon, ĉu pro la rango de la aŭtoro en la rondo de la scienculoj, ĉu pro tio, ke ĝin ne superis la tiama sciaro.
Vidante, ke ĉiuj planedoj moviĝas en la sama direkto, de okcidento orienten, sur la sama ebeno, kaj ke la klino de iliaj orbitoj ne superas 7 gradojn kaj duonon, Buffon konkludis el tiu unuformeco, ke ilin movis unu sama kaŭzo. Ĉar, liaopinie, la Suno estis ia bruleganta maso en fandostato, li supozis, ke iu kometo, oblikve koliziinte kontraŭ ĝi, forskrapis el ĝia supraĵo ian parton, kiu, ĵetegite en la spacon pro la violento de la kolizio, dividiĝis en plurajn fragmentojn. Tiuj fragmentoj formis la planedojn, kiuj daŭre rondiradis pro la kombino de la fortoj centripeta kaj centrifuga, laŭ la direkto donita de la primitiva kolizio, tio estas, sur la ekliptika ebeno.
Laŭ tio, la planedoj estus do partoj de la bruleganta substanco de la Suno kaj, sekve, ankaŭ estis brulegantaj en sia origino. Por malvarmiĝi kaj solidiĝi, ili bezonis tempon proporcian al siaj respektivaj volumenoj, kaj, kiam la temperaturo ĝin permesis, la vivo aperis sur ilia supraĵo.
Pro la laŭgrada malfortiĝo de la interna varmo, la Tero atingus, post difinita tempo, staton de kompleta malvarmiĝo; la likva maso tute glaciiĝus, kaj la aero, ĉiam pli kaj pli densa, fine malaperus. La malaltiĝo de la temperaturo, neebligante la vivon, rezultigus la malpliiĝon kaj poste la estingiĝon de ĉiuj organikaj estaĵoj. Komenciĝinte en la polusoj, la malvarmiĝo sinsekve atingus ĉiujn regionojn, ĝis la ekvatoro.
Tia estas, laŭ Buffon, la stato de la Luno, kiu, malpli granda ol la Tero, estus hodiaŭ ia mortinta mondo, el kiu la vivo por ĉiam malaperis. Eĉ la Sunon mem iam trafus la sama sorto. Laŭ liaj kalkuloj, al la Tero estis necesaj ĉirkaŭ 74.000 jaroj por atingi sian nunan temperaturon, kaj post 93.000 jaroj ĉesos ekzisti sur ĝi la organika Naturo.
2. - La teorio de Buffon, kiun kontraŭdiras la novaj malkovroj de la Scienco, estas nun preskaŭ tute forlasita pro jenaj kialoj: kometo, pro violenta kolizio kun ĝi, povus ĵetegi malproksimen parton de ĝia maso.
2a. La bruleganta naturo de la Suno ankaŭ estas ia hipotezo, kiun nenio ĝis nun konfirmas, sed kiun male la observoj ŝajne malkonfirmas. Kvankam oni ankoraŭ ne havas certecon pri ĝia naturo, la potencaj observrimedoj, kiujn la Scienco disponas, tamen permesas, ke oni ĝin pli bone esploru. La Scienco nun ĝenerale akceptas, ke la Suno estas globo konsistanta el solida materio, ĉirkaŭita de ia luma atmosfero, aŭ fotosfero, kiu ne kontaktas ĝian supraĵon.
3a. En la tempo de Buffon, oni nur sciis pri la ekzisto de tiuj ses planedoj konataj de la antikvuloj, nome Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero kaj Saturno. Poste granda nombro da ili estis malkovrita, el kiuj ĉefe tri - Junona, Ceresa kaj Palasa - havas orbitojn klinitajn respektive je 13, 10 kaj 34 gradoj, kio ne akordiĝas kun la hipotezo pri ia unusola movdirekto.
4a. La kalkulojn de Buffon pri la malvarmiĝo oni rigardis tute eraraj, post kiam Fourier malkovris la leĝon pri la malkresko de varmo. La Tero bezonis ne nur 74.000 jarojn por atingi sian nunan temperaturon, sed ja kelke da jarmilio- noj.
5a. Buffon nur konsideris la centran varmon de la Tero, ne prenante en kalkulon tiun de la sunradioj. Nu, estas nun sciate, dank'al rigore precizaj sciencaj donitaĵoj, sidantaj sur la eksperimentado, ke, pro la dikeco de la terkrusto, la interna varmo de la globo de longe tre sensignife efikas sur la tempe- raturon de la ekstera supraĵo. La varioj de tiu temperaturo estas periodaj kaj rezultas precipe el la agado de la suna varmo (ĉap. VII, n-ro 25). Car konstantas la efiko de tiu kaŭzo, dum estas nula, aŭ preskaŭ nula, la efiko de la centra varmo, tial ties malpliiĝo ne povas estigi palpeblajn aliiĝojn en la tersupraĵo. Por ke la Tero faripu neloĝebla pro malvarmiĝo, necesus, ke la Suno estingiĝu.
Teorio de la kondensiĝo
3. - La teorio pri la formiĝo de la Tero el la kondensiĝo de la kosma materio nuntempe regas en la Scienco kiel tiu la plej bone pravigita de la observado, solvanta pli grandan nombron da malfacilaĵoj kaj sin bazanta, pli ol ĉiuj ceteraj, sur la granda principo de la universa unueco. Gin ni ĉi-supre prezentis en la ĉapitro VI: Generala Uranografio.
Tiuj du teorioj, kiel oni vidas, kondukas al unu sama rezultato: primitiva bruleganta stato de la globo; formiĝo de solida krusto pro la malvarmiĝo; ekzisto de ia centra fajro kaj apero de la organika vivo post kiam ĝin permesis la tempera- turo. Ili tamen diferencas inter si per esencaj punktoj, kaj se Buffon vivus nuntempe, li verŝajne havus aliajn ideojn.
La Geologio rigardas la Teron de tie, kie eblas rekta observado. Ne trafebla por la observado, ĝia antaŭa stato nur povas esti konjektata. Nu, ĉe du hipotezoj, la komuna saĝo montras elektinda tiun sankciitan de la logiko kaj plej akor- dantan al la observitaj faktoj.
Teorio de la inkrustiĝo
4. - Nur por ne lasi ĝin ne menciita, ni prezentas tiun teorion, kiu, kvankam absolute ne scienca, tamen lastatempe estigis ian bruon kaj allogis iujn personojn. Gi estas resumita en la jena letero:
"Dio, laŭ la Biblio, kreis la mondon en ses tagoj, kvar mil jarojn antaŭ la kristana erao. Ĉi tiun aserton kontestas la geologoj per la studado de la fosilioj kaj de la miloj da sendu- baj signoj de antikveco, kiuj datas la originon de la Tero je milionoj da jaroj pli frue. Sed la veron asertis tiel la Sankta Skribo kiel ankaŭ la geologoj. Ilin akordigis simpla kampulo,[11]instruante, ke nia globo estas nenio alia ol planedo inkrustfor- mita, tre moderna kaj konsistanta el tre antikvaj materialoj. Post la forporto de la nekonata planedo, kiu atingis sian maturecon, aŭ en harmonio kun tiu ekzistinta en la loko, kiun ni nun okupas, la animo de la Tero ricevis la ordonon unuigi siajn satelitojn por formi la nunan terglobon, laŭ la reguloj de la progreso, en ĉio kaj por ĉio. Nur kvar el tiuj astroj konsentis la proponitan kuniĝon; la Luno sola persistis en sia aŭtonome- co, ĉar la globoj ankaŭ havas sian libervolon. Por efektivigi tiun fandiĝon, la animo de la Tero elsendis al siaj satelitoj magne- taltiran radion, kiu metis en katalepsian staton la tutan ekzis- taĵaron, vegetaĵan, bestan kaj homan, kiujn ili posedis kaj kunportis en la komunumon. La operacion nur ĉeestis la animo de la Tero kaj la grandaj ĉielaj kurieroj, kiuj ĝin helpis por tiu granda entrepreno, malfermante tiujn globojn por komunigi ties internaĵojn. Post la lutado, la akvoj elfluis en la malplenaĵojn kaŭzitajn de la foresto de la Luno. La atmosferoj intermiksiĝis, kaj tiam ekestis la vekiĝo aŭ reviviĝo de la ĝermoj, kiuj restis en katalepsia stato. La homo estis eltirita la lasta el sia hipnota stato kaj sin trovis ĉirkaŭita de la sukriĉa vegetaĵaro de la surtera edeno krom ankaŭ de la bestaro pace paŝtiĝanta ĉirkaŭ li. Cio ĉi tio ja estis farebla en ses tagoj kun la helpo de tiuj tre potencaj laboristoj, al kiuj Dio komisiis tian taskon. La planedo Azio alportis la flavan rason, tiun plej frue civilizitan; Afriko alportis la nigran rason; Eŭropo, la blankan, kaj Ameriko, la ruĝan.