Sed kiuj estas tiuj genioj? Kial ili estas geniaj? De kie ili venas? Kio fariĝas el ili? Ni rimarku, ke ilia plimulto naskiĝas portante transcendajn fakultojn kaj denaskajn sciojn, por kies disvolvo sufiĉas malmulte da peno. Ili efektive apartenas al la homaro, ĉar ili ja naskiĝas, vivas kaj mortas kiel ni. Kie do ili ĉerpis tiujn sciojn, kiujn ili ne povis akiri dum la vivo? Ĉu oni asertu, kun la materialistoj, ke la hazardo havigis al ili cerban materialon en pli granda kvanto kaj de pli bona kvalito? Ĉi- okaze ilia merito ne estus pli alta ol tiu de legomo pli dika kaj pli bongusta ol alia. Ĉu oni asertu, kun certaj spiritualistoj, ke Dio donis al ili animon pli dotitan ol tiu de la ordinaraj homoj? Supozo ankaŭ tute mallogika, ĉar ĝi kredigus, ke Dio estas partia. La sola racia solvo troviĝas en la antaŭekzisto de la animo kaj en la plureco de la ekzistadoj. La genio estas Spirito, kiu vivis pli longan tempon; kiu sekve akiris kaj progresis pli ol tiuj malpli evoluintaj. Enkarniĝinte, li kunportas tion, kion li scias, kaj ĉar li scias multe pli ol la ceteraj homoj kaj do ne bezonas lerni, tial li estas nomata genio. Sed kion li scias, tio ankaŭ estas frukto de antaŭa laboro, ne la rezulto de ia privilegio. Antaŭ sia naskiĝo, li do estis progresinta Spirito; li reenkarniĝas, ĉu por profitigi al aliaj sian sciadon, ĉu por pliigi siajn proprajn akirojn.
La homoj nekontesteble progresas per si mem kaj per la penado de sia inteligento; sed, forlasitaj al siaj propraj fortoj, ili tre malrapide progresus, se ilin ne helpus pli kleraj homoj, same kiel lernanto estas helpata de instruistoj. Ĉiuj popoloj havis siajn geniojn, aperintajn en diversaj epokoj kun la celo ilin impulsi kaj forpreni el ilia inercio.
- Se oni rekonas la prizorgadon de Dio al siaj kreitoj, kial ne rekoni, ke Spiritoj, kapablaj pro sia energio kaj pro la supereco de sia sciado antaŭenigi la homaron, enkarniĝas laŭ la volo de Dio kun la celo helpi la progreson en difinita direkto? ke ili ricevas mision, same kiel ambasadoro ĝin ricevas de sia suvereno? Tia estas la rolo de la eminentaj genioj. Kion ili venas fari, se ne instrui la homojn pri veraĵoj, kiujn ili ne konas kaj ankoraŭ longan tempon ja ne konus, celante doni al la homoj ian apogpunkton, per kiu ili povus pli rapide altiĝi? Tiuj genioj, kiuj aperas tra la jarcentoj kiel brilaj steloj, post- lasante longan luman strion super la homaro, estas misiuloj, aŭ, se oni volas, mesioj. La novaĵoj, kiujn ili instruas al la homoj, ĉu en la kampo fizika, ĉu en la kampo filozofia, estas revelacioj. Se Dio starigas revelaciintojn por la sciencaj veraĵoj, li povas des pli prave ilin starigi por la moralaj veraĵoj, kiuj ja estas esencaj elementoj de la progreso. Tiaj estas la filozofoj, kies ideoj trairas la jarcentojn.
- Laŭ la speciala senco de la religia fido, la revelacio aparte koncernas la spiritajn aferojn, kiujn la homo ne povas per si mem scii, kiujn li ne povas malkovri helpe de siaj sensoj, kaj kies konado al li estas donita de Dio aŭ de ties kurieroj, ĉu per rekta parolo, ĉu per inspirado. En ĉi tiu okazo, la revelacio estas ĉiam farita al homoj speciale dotitaj, alnomataj profetoj aŭ mesioj, tio estas, senditoj, misiuloj, portantaj la mision ĝin transigi al la homoj. Rigardata el ĉi tiu vidpunkto, la revelacio implicas absolutan pasivecon, oni ĝin akceptas sen kontrolo, sen ekzameno, sen diskuto.
- Ciuj religioj havis siajn revelaciintojn, kaj kvankam ili restis malproksime de la konado de la tuta vero, ili tamen havis sian pravon de ekzisto, ĉar ili konformiĝis al la tempo kaj al la medio, en kiu ili vivis, al la aparta karaktero de la popoloj, al kiuj ili parolis kaj al kiuj ili estis relative superaj.
Malgraŭ la eraroj de siaj doktrinoj, ili ja skuis la spiritojn kaj per tio semis ĝermojn de progreso, kiuj poste disvolviĝis, aŭ ankoraŭ disvolviĝos en la brila lumo de Kristanismo.
Malprave do oni ilin anatemas en nomo de la ortodo- ksismo, ĉar iam venos tago, kiam tiuj kredoj, tiel diversaj laŭforme sed kiuj efektive sidas sur unu sama fundamenta principo: Dio kaj la senmorteco de la animoj, fandiĝos en unu grandan kaj vastan unuecon, post kiam la racio triumfos super la antajuĝoj.
Bedaŭrinde la religioj estis ĉiam instrumentoj de superregado; la profeta rolo tentis la malsuperajn ambiciojn kaj oni vidis aperi multegon da ŝajnaj profetoj aŭ mesioj, kiuj, elprofitante la prestiĝon de ĉi tiu titolo, ekspluatis la kredemon profite al sia orgojlo, al sia avidemo, aŭ al sia nenifaremo, trovante pli komforta vivi koste de siaj trompitoj. La kristana religio ne povis sin ŝirmi kontraŭ tiuj parazitoj. Ci-rilate ni alvokas ĉies seriozan atenton al la ĉapitro XXI de La Evangelio laŭ Spiritismo: "Estos falsaj Kristoj kaj falsaj profetoj".
- Cu estas senperaj revelacioj de Dio al la homoj? Tio estas demando, kiun ni ne kuraĝus solvi, nek pozitive, nek negative, en absoluta maniero. Gi ne estas tute neebla, sed nenio donas pri ĝi nediskuteblan pruvon. Estas tamen ekster- dube, ke la Spiritoj pli proksimaj al Dio pro sia perfekteco penetriĝas de lia penso kaj povas ĝin transsendi. Koncerne la enkarnajn revelaciintojn, ili povas, konforme al la hierarkia ordo, al kiu ili apartenas, kaj al sia sciogrado, ĉerpi siajn instruojn en sia propra scioprovizo, aŭ ilin ricevi de pli progre- sintaj Spiritoj, eĉ de la senperaj kurieroj de Dio, kiuj, parolante en ties nomo, estas kelkfoje prenitaj por Dio mem.
Neniel fremdas tiaspecaj komunikaĵoj al tiuj konantaj la spiritismajn fenomenojn kaj la manieron, per kiuj ekestas la rilatoj inter enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj. La instruoj povas esti transigataj per diversaj rimedoj: per la nura kaj simpla inspiro, per la aŭdigo de parolo, per la vidiĝo de la instruantaj Spiritoj, en vizioj kaj aperoj, ĉu en sonĝo, ĉu dum vigilo, pri kio estas multe da ekzemploj en la Biblio, en la Evangelio kaj en la sanktaj libroj de ĉiuj popoloj. Oni do nepre pravas, dirante, ke la plimulto de la revelaciintoj estas mediumoj inspirataj, aŭdivaj aŭ vidivaj. Sed el tio ne sekvas, ke ĉiuj mediumoj estas revelaciintoj kaj, des malpli, rektaj perantoj de Dio aŭ de ties kurieroj.
10. - Nur la puraj Spiritoj senpere ricevas la parolon de Dio kaj la mision ĝin transigi; sed oni nun scias, ke ne ĉiuj Spiritoj estas perfektaj kaj ke multaj prenas falsan eksteraĵon, kio igis Sanktan Johanon admoni: "Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio." (Unua Epistolo, ĉap. 4a, par. 1.)
Povas do ekzisti revelacioj seriozaj kaj veraj, kiel ankaŭ estas tiuj mensogaj kaj apokrifaj. La esenca karaktero de la dia revelacio estas tiu de eterna vero. Ciu revelacio erarmakulita aŭ povanta suferi ŝanĝojn certe ne emanas el Dio. Tiel do la leĝo de la Dekalogo havas ĉiujn karakterojn de sia origino, dum la ceteraj moseaj leĝoj, esence provizoraj, ofte nekonfor- maj al la Sinaja lego, estas persona, politika verko de la hebrea leĝdoninto. La moroj de la popolo mildiĝis kaj tiuj leĝoj per si mem kadukiĝis, dum la Dekalogo restis stare kiel lumturo de la homaro. La Kristo faris el ĝi la bazon de sia konstruaĵo, sed la ceterajn leĝojn li nuligis. Se ili estus verko de Dio, li ilin konservus netuŝitaj. La Kristo kaj Moseo estis la du grandaj revelaciintoj, kiuj ŝanĝis la karakteron de la mondo, kaj en tio kuŝas la pruvo de ilia dia misio. Al pure homa verko ja mankus tia povo.
- En la nuna tempo plenumiĝas grava revelacio, kiu al ni montras la eblecon de komunikiĝo kun la loĝantoj de la spirita mondo. Tio sendube tute ne estas io nova; sed ĝis nun ĝi restis kiel malviva litero, tio estas, sen ia utilo al la homaro. La nescio pri la leĝoj, regantaj tiujn rilatojn, ĝin sufokis sub la superstiĉo; la homo ne kapablis el ĝi tiri ian edifan konkludon; al nia epoko estis destinite ĝin malimpliki el ĝiaj ridindaj akcesoraĵoj, kompreni ĝian amplekson kaj el ĝi aperigi la lumon klarigontan la vojon de la estonteco.