Выбрать главу

10. - La malrapida, laŭgrada kaj perioda translokiĝo de la maro estas fakto, kiun, en ĉiuj punktoj de la globo, la sperto pruvas kaj multenombraj ekzemploj atestas. Gi havas kiel celon la subtenadon de la produktivaj fortoj de la Tero.

Por la terenoj la longa subakviĝo estas ripoztempo, dum kiu ili rericevas la vivoprincipojn elĉerpiĝintajn pro ne malpli longa produktado. La grandegaj demetaĵoj el organaj materioj, formiĝantaj el la restado de la akvoj dum sinsekvaj jarcentoj, estas naturaj sterkadoj, periode renoviĝintaj, kaj la generacioj sin sekvas, ne perceptante tiajn ŝanĝojn.

Estontaj kataklismoj

11. - La grandaj terskuoj okazis en tiuj epokoj, kiam la solida krusto de la Tero, pro sia negranda dikeco, apenaŭ kontraŭstaris la boladon de la materioj brulegantaj en ĝia interno. Tiaj skuoj malpliiĝadis laŭmezure kiel la krusto plisolidiĝis. Multenombraj vulkanoj nun jam estingiĝis, aliaj restas kovritaj de la terenoj poste formiĝintaj.

Sendube ankoraŭ povos ekesti lokaj perturboj pro vulkanaj erupcioj, apero de novaj vulkanoj, subita inundo de iuj regionoj; el la maro povos eliri iuj insuloj, kaj aliaj en ĝin enabismiĝi; sed jam pasis la tempo de la ĝeneralaj kataklismoj kiel tiuj signintaj la grandajn geologiajn epokojn. La Tero atingis tian stabilecon, kiu, kvankam tute ne estante senŝanĝa, tamen de nun tenas la homan specion ŝirmita kontraŭ ĝeneralaj perturboj, escepte nur tiujn el kaŭzoj nekonataj, fremdaj al ĝi, kiujn oni neniel povus antaŭvidi.

12. - Koncerne la kometojn, ni hodiaŭ estas tute trankvilaj pri ilia influo, ja pli bonfara ol malutila, ĉar ili verŝajne estas destinitaj reprovizi la mondojn, se ni tiel povas diri, al ĉi tiu alportante vivoprincipojn, kiujn ili rikoltas dum sia irado tra la spaco kaj proksimiĝado al sunoj. Ili do estus pli ĝuste fontoj de prospero ol anoncistoj de malfeliĉegoj.

Pro ilia fluideca naturo, nun jam plene pruvita (ĉap. VI, n-roj 28 kaj sekvantaj), praviĝas nenia timo je fortega kolizio, ĉar se unu el ili trafus la Teron, ja ĉi tiu trapasus la kometon kvazaŭ ĝi trairus nebulegon.

Ankoraŭ malpli timinda estas ilia vostforma trenaĵo, ĉar ĝi estas nenio alia ol la reflekto de la sunlumo en la senmezu- ra, ilin envolvanta atmosfero, des pli ke ĝi montriĝas konstante turnita al la flanko kontraŭa al la Suno kaj ŝanĝas sian direkton laŭ ties pozicio. Tiu gasa materio ankaŭ povus, pro la rapideco de ilia irado, formi iaspecan hararon similan al la poststrio de veturanta ŝipo, aŭ al la fumstrio de lokomotivo. Cetere jam multe da kometoj proksimiĝis al la Tero kaj al ĝi kaŭzis nenian difekton. Pro iliaj respektivaj densecoj la altirforto de la Tero efikus sur la kometon pli potence, ol ĉi ties sur ĝin. Nur iaj restaĵoj de malnovaj antaŭjuĝoj povas inspiri timon antaŭ ilia apero.[13]

- Oni ankaŭ devas rigardi kiel kimeran hipotezon la eblecon de kolizio inter la Tero kaj alia planedo. La reguleco kaj neŝanĝebleco de la leĝoj direktantaj la movadon de la ĉielaj korpoj tute senprobabligas unu tian kolizion.

Tamen la Tero iam havos finon. Kiel? Tio ankoraŭ kuŝas en la kampo de la konjektoj; sed ĉar ĝi ankoraŭ tre malproksimas de la atingebla perfekteco kaj de la malnoveco, kiu signus ĝian kadukiĝon, ĝiaj nunaj loĝantoj povas esti certaj, ke tio ne okazos dum ilia tempo (ĉap. VI, n-roj 48 kaj sekvantaj).

- Fizike, la Tero travivis la skuojn de sia infaneco; ĝi nun eniris periodon de relativa stabileco: tiun de senskua progreso, kiu efektiviĝas per la regula ripetiĝo de la samaj fizikaj fenomenoj kaj per la inteligenta kunhelpo de la homo. Gi tamen ankoraŭ troviĝas en plena ellaboriĝo de la morala progreso. En ĉi tio kuŝos la kaŭzo de ĝiaj pli grandaj skuoj. Tiel longe ĝis la homaro estos sufiĉe progresinta en sia perfektiĝado, per la intelekto kaj la observado de la diaj leĝoj, la plej grandajn perturbojn ankoraŭ kaŭzos la homoj, pli ol la Naturo, alivorte ili estos prefere moralaj kaj sociaj ol fizikaj.

Pligrandigo aŭ malpligrandiĝo de la volumeno de la Tero

- Ĉu la volumeno de la Tero pligrandiĝas, malpli- grandiĝas aŭ restas senŝanĝa?

Apoge al sia certeco, ke la volumeno de la Tero pligrandiĝas, kelkaj personoj baziĝas sur tio, ke la plantoj al la grundo pli donas ol de ĝi forprenas, kio estas vera en unu senco, sed en alia ne estas. La plantoj sin nutras tiom, eĉ pli, per la gasaj substancoj ĉerpataj en la atmosfero, kiom per tiuj ensuĉataj de ties radikoj. Nu, la atmosfero ja estas konsista parto de la globo; la gasoj, kiuj ĝin konsistigas, devenas de la malkomponiĝo de la solidaj korpoj, kaj ĉi tiuj, rekomponiĝan- te, reprenas al si, kion ili al ĝi liveris. Temas do pri ia interŝan- ĝo, aŭ prefere ia ĉiama transformiĝo, en tia maniero, ke, malgraŭ la kreskado de la vegetaĵoj kaj bestoj helpe de la konsistaj elementoj de la globo, iliaj restaĵoj tamen, kiel ajn grandaj, eĉ ne per atomo pligrandigas ĝian mason. Se la solida parto de la globo konstante pligrandiĝus pro tiu kaŭzo, tio fariĝus koste de la atmosfero, kiu do sammezure malpligrandi- ĝus kaj fine fariĝus netaŭga por la vivo, se ĝi ne rehavigus al si, pro la malkomponiĝo de la solidaj korpoj, kion ĝi perdas pro ties formiĝo.

En la origino de la Tero, la unuaj geologiaj tavoloj formiĝis el la solidaj materioj, kiuj momente vaporiĝis pro la alta temperaturo kaj kiuj, poste kondensiĝinte pro la malvarmi- ĝo, precipitiĝis. Ili nekontesteble iom altigis la tersupraĵon sed sen aldoni ion ajn al la totala maso, ĉar temis ja pri nenio alia ol translokiĝo de materio. Kiam la atmosfero, seniĝinte je la malpropraj elementoj, en ĝi suspensie miksitaj, atingis sian normalan staton, la aferoj ekprenis tiun regulan kurson, kiun ili poste sekvis. Hodiaŭ la plej malgranda ŝanĝo en la konsisto de la atmosfero nepre rezultigus la detruon de la nunaj surteraj loĝantoj; sed ankaŭ povas esti, ke novaj rasoj formiĝus en aliaj kondiĉoj.

De tiu vidpunkto, la maso de la globo, tio estas, la ĉiomo de la molekuloj konsistigantaj la tutaĵon de ĝiaj partoj solidaj, likvaj kaj gasaj, nekontesteble restas la sama ekde ĝia origino. Se ĝi suferus ian dilatiĝon aŭ ian kondensiĝon, ĝia volumeno pligrandiĝus aŭ malpligrandiĝus, sen ke la maso suferus ian ŝanĝon. Se do la Tero laŭmase pligrandiĝus, tio estus pro la efiko de ia ekstera kaŭzo, ĉar ĝi ne povus ĉerpi en si mem la elementojn necesajn al sia pligrandiĝo.

Laŭ certa opinio, la globo pligrandiĝus laŭ maso kaj volumeno pro la alfluo de la kosma interplaneda materio. Nenio malracia estas en ĉi tiu ideo, sed ĝi estas tro hipoteza, ke oni ĝin principe akceptu. Temas pri nenio alia ol ia sistemo oponata de kontraŭaj sistemoj, pri kiuj la Scienco ankoraŭ nenion formulis. Jen ĉi-koncerna opinio de la eminenta Spirito, kiu diktis la klerajn studojn uranografiajn ĉi-supre prezentitajn en la ĉapitro VI:

"La mondoj elĉerpiĝas pro malnoviĝo kaj emas dissolviĝi por servi kiel elementoj al formiĝo de aliaj universoj. Ili iom post iom redonas al la universa kosma fluidaĵo de la spaco tion, kion ili el ĝi ĉerpis por formiĝi. Krom tio, ĉiuj korpoj eluziĝas de froto; la rapida kaj senĉesa movado de la globo tra la kosma fluidaĵo donas kiel rezulton, ke ĝia maso konstante malpliiĝas kvankam en kvanto senlime malgranda, en iu difinita tempo.

"La ekzisto de l' mondoj povas, miaopinie, esti dividita en tri periodoj. - Unua periodo: kondensiĝo de la materio, dum kiu la volumeno de la Tero tre malpligrandiĝas, tamen konservante la saman mason. Tio estas la infana periodo. - Dua periodo: kuntiriĝo, solidiĝo de la krusto; apero de la ĝermoj, disvolviĝo de la vivo ĝis la apero de pli progresinta tipo. En tiu momento, la globo troviĝas en sia tuta pleneco, en la ago de vigleco; ĝi perdas, sed tre malmulte, siajn konsistajn elementojn. - Laŭmezure kiel ĝiaj loĝantoj progresas spirite, ĝi pasas al la periodo de materiala malpligrandiĝo; ĝi perdas ne nur pro la froto sed ankaŭ pro la malagregiĝo de la molekuloj, same kiel dura ŝtono, kiu, korodita de la tempo, fine redukti- ĝas al polvo. En sia duobla movado, rotacia kaj translacia, ĝi ellasas al la spaco partojn de sia substanco ĝis la momento, kiam estos kompleta ĝia dissolviĝo.