Выбрать главу

"Sed tiam, ĉar la altirpovo estas proporcia al la maso - mi ne diras al la volumeno -, tial, pro la malgrandiĝo de la globa maso, ĝiaj kondiĉoj de ekvilibro en la spaco ŝanĝiĝas. Pro la reganta influo de pli potencaj planedoj, al kiuj ĝi ne povas fari kontraŭpezon, rezultas devioj en ĝiaj movoj kaj, sekve, ankaŭ profundaj ŝanĝoj en la vivkondiĉoj sur ĝia supraĵo. Tiel, naskiĝo, vivo kaj morto; aŭ infaneco, vigleco, kadukeco estas la tri etapoj, kiujn trapasas ĉia aglomeraĵo da organa aŭ neorgana materio. Nedetruebla nur la Spirito, kiu tute ne estas materio." (Galileo, Pariza Societo, 1868).

ĈAPITRO X

ORGANA GENEZO [14]

Primara formado de la vivaj estaĵoj. - Vivoprincipo.

Spontana generado. Skalo de la organaj estaĵoj. - La korpa homo.

Primara formado de la vivantaj estaĵoj

- Iam estis tempo, kiam bestoj ne ekzistis; ili do havis komencon. Ĉiu specio aperis laŭmezure kiel la globo akiris la kondiĉojn necesajn al ilia ekzistado: jen pozitiva afero. Kiel formiĝis la unuaj individuoj de ĉiu specio? Estas kompreneble, ke, deire de unua paro, la individuoj multiĝis; sed de kie venis tiu unua paro? Tio estas unu el tiaj misteroj, ligitaj al la komenco de la aferoj, kaj pri kiuj oni povas nur formuli hipotezojn. Se la Scienco ankoraŭ ne povis plene solvi la problemon, ĝi povas almenaŭ klarigi ĝin.

- La unua demando, kiu elŝoviĝas, estas jena: ĉu ĉiu besta specio devenis de iu praa paro aŭ de pluraj paroj kreitaj, aŭ, se oni preferas, simultane ekĝermintaj en diversaj lokoj?

Ci tiu lasta supozo estas la plej probabla. Oni povas eĉ diri, ke ĝi fontas el la observado. Efektive, la studo de la geologiaj tavoloj atestas la ekziston, en la samformaciaj terenoj kaj en grandega kvanto, de unu sama specio sur lokoj de la globo plej malproksimaj inter si. Tiu multiĝo, ja tiel ĝenerali- ĝinta kaj iel samtempa, estus neebla per unusola primitiva tipo.

Aliflanke, la vivo de unu individuo, ĉefe de individuo naskiĝanta, estas elmetata al tiom da eventualaĵoj, ke tuta kreaĵaro povus, sen la plureco de tipoj, esti endanĝerigita, kio implicus neakcepteblan neantaŭzorgemon flanke de la superega Kreinto. Cetere, se iu tipo povis formiĝi en unu loko, ĝi ankaŭ povus, pro la sama kaŭzo, formiĝi en diversaj aliaj lokoj. Cio do kunagas por pruvi, ke okazis samtempa kaj multobla kreado de la unuaj paroj de ĉiu specio, besta kaj vegetaĵa.

- La formadon de la unuaj vivaj estaĵoj oni povas dedukti, pro analogio, el tiu sama leĝo, laŭ kiu formiĝis kaj ĉiutage formiĝas ĉiuj organaj korpoj. Laŭmezure kiel oni enprofundiĝas en la leĝojn de la Naturo, oni vidas, ke ĝiaj dentradoaroj, kiuj unuarigarde ŝajnas tiel kompleksaj, simpli- ĝas kaj kunfandiĝas en la grandan leĝon de unueco, kiu direktas la tutan verkon de la kreado. Oni tion pli bone komprenos, kiam estos komprenita la formado de la neorganaj estaĵoj, kiu estas la unua ŝtupo de tiu alia formado.

- La Kemio klasas elementaj iujn substancojn, kiel oksigenon, hidrogenon, azoton, karbonon, kloron, jodon, fluoron, sulfuron, fosforon kaj ĉiujn metalojn. El ilia kombiniĝo formiĝas la kombinitaj korpoj: oksidoj, acidoj, alkaloj, saloj kaj la sennombraj varioj, kiujn ĉi-lastaj komponas.

La kombiniĝo de du korpoj por formado de iu tria postulas apartan kunagadon de cirkonstancoj, nome iu difinita grado da varmo, sekeco aŭ malsekeco; movo aŭ senmovo; ia elektra kurento, ktp. Se ne ekestas tiuj cirkonstancoj, ne okazos la kombiniĝo.

- Post kombiniĝo, la komponitaj korpoj perdas siajn karakterizajn proprecojn kaj la rezultinta komponaĵo akiras proprecojn malsamajn ol tiuj de la unuaj. Tiel, ekzemple, la oksigeno kaj la hidrogeno, kiuj estas nevideblaj gasoj, kemie kombiniĝinte, formas la akvon, kiu estas, laŭ la temperaturo, likva, solida aŭ gasa. En la akvo ĝustadire jam ne plu estas oksigeno nek hidrogeno, sed iu nova korpo. Pro la malkombi- niĝo de la akvo, la du gasoj, denove apartigitaj, reprenas siajn proprecojn, kaj jam ne plu estas akvo. Tiel, la sama kvanto da akvo povas, alterne kaj senfine, esti malkombinata kaj rekombinata.

- La komponiĝo kaj malkomponiĝo de la korpoj okazas laŭ la gradoj de afineco, kiujn la elementaj principoj havas inter si. Ekzemple, la formiĝo de la akvo rezultas el la reciproka afineco inter oksigeno kaj hidrogeno; sed se oni kun la akvo kontaktigas korpon pli afinantan al oksigeno ol ĉi tiu al hidrogeno, tiam la akvo malkomponiĝas; la oksigeno estas sorbita, la hidrogeno ellasiĝas kaj jam ne plu estas akvo.

- La kombinitaj korpoj ĉiam formiĝas laŭ difinitaj proporcioj, tio estas, per la kombiniĝo de difinita kvanto de la konsistaj elementoj. Tiel, por la formado de la akvo necesas unu parto de oksigeno kaj du partoj de hidrogeno. Se du partoj de oksigeno kombiniĝas kun du partoj de hidrogeno, anstataŭ akvon oni havos hidrogenan dioksidon, likvaĵon korodan sed konsistantan el la samaj elementoj de la akvo, kvankam laŭ malsama proporcio.

- Tia estas, per malmultaj vortoj, la leĝo, kiu direktas la formadon de ĉiuj korpoj en la Naturo. La sennombra diverseco de tiuj korpoj rezultas el tre malgranda nombro da elementaj principoj, kombinitaj laŭ malsamaj proporcioj.

Tiel, oksigeno, kombinita laŭ difinitaj proporcioj kun karbono, sulfuro, fosforo, formas la acidojn karbonatan, sulfatan kaj fosforatan; oksigeno kaj fero formas la feroksidon aŭ ruston; oksigeno kaj plumbo, ambaŭ nenocaj, kombinite estigas la plumboksidojn, nome litargiron, ceruzon, minion, kiuj estas venenaj. Oksigeno, kombinite kun la metaloj nomataj kalcio, natrio, kalio, formas respektive kalkon, sodon, potason. Kalko kombinita kun karbonata acido formas la karbonatojn de kalko aŭ la kalkŝtonojn, kiel marmoron, kreton, betonŝtonon kaj la stalaktitojn; kun la sulfurata acido ĝi formas la kalcian sulfaton, aŭ gipson, kaj la alabastron; kun la fosfata acido: la kalkfosfaton, solidan elementon de la ostoj; kloro kaj hidrogeno formas la kloridan aŭ klorhidran acidon; kloro kaj natrio formas la natrian kloridon aŭ marsalon.

- Ciujn tiujn kombinaĵojn kaj milojn da aliaj oni ricevas malgrandkvante, per artaj procedoj, en la kemiaj laboratorioj; ili spontane, larĝaskale fariĝas en la granda laboratorio de la Naturo.

En sia origino, la Tero ne enhavis tiujn materiojn kombinitaj sed nur ties konsistajn principojn en volatila stato. Kiam sur ĝia supraĵo demetiĝis la kalkaj teroj krom ankaŭ aliaj, kiuj kun la tempo fariĝis ŝtonecaj, tiam tiuj materioj ekzistis ankoraŭ ne tute formitaj; sed en la aero troviĝis, en gasa stato, ĉiuj primitivaj substancoj. Precipitiĝinte pro la malvarmiĝo, tiuj substancoj, sub la efiko de favoraj cirkonstancoj, kombiniĝis laŭ la grado de siaj molekulaj afinecoj. Ja tiam formiĝis la diversaj specoj de karbonatoj, sulfatoj, k.a., komence dissolvi- taj en la akvo, poste demetiĝintaj sur la grundsupraĵo.

Ni supozu, ke pro ia ajn kaŭzo la Tero revenus al la primitiva stato de brulanteco; ĉio malkomponiĝus; la elemen- toj disapartiĝus; ĉiuj fandeblaj substancoj fandiĝus; ĉiuj volatiligeblaj volatiliĝus. Poste, alia malvarmiĝo estigus novan precipitiĝon kaj denove ekestus la malnovaj kombinaĵoj.

- Tiuj konsideroj pruvas, kiom necesa estis la Kemio por la kompreno de la Genezo. Antaŭ ol oni konatiĝis kun la leĝoj de la molekula afineco, estis neeble kompreni la forma- don de la Tero. Ĉi tiu scienco klarigis la demandon per tute nova lumo, same kiel la Astronomio kaj la Geologio el aliaj vidpunktoj.

- Ĉe la formado de la solidaj korpoj, unu el la plej rimarkindaj fenomenoj estas la kristaliĝo, konsistanta en la regula formo, kiun prenas certaj substancoj, pasante de la likva aŭ gasa stato al la stato solida. Tiu formo, kiu varias laŭ la naturo de la substanco, ĝenerale prezentas la geometriajn solidojn, kiel la prismon, la romboedron, la kubon, la pirami- don. Ĉiuj konas la kando-kristalojn; la kvarco, aŭ kristaliĝinta siliko, estas sesedra prismo finiĝanta per same heksagona piramido. La diamanto estas pura karbono aŭ kristaliĝinta karbo. La desegnoj, kiuj dumvintre formiĝas sur la fenestraj vitroj, havas kiel kaŭzon la kristaliĝon de la akvovaporo, okaze de la glaciiĝo, sub la formo de prismaj nadloj.