La regula dispozicio de la kristaloj respondas al la aparta formo de la molekuloj de ĉiu korpo.Tiuj partikloj, kiuj por ni estas senfine malgrandaj sed kiuj, eĉ tiaj, nepre okupas ian spacon, interproksimiĝinte, pro la molekula altirforto, sin aranĝas kaj apudmetiĝas laŭ tio, kiel trudas iliaj formoj, en tia maniero, ke ĉiu prenas sian lokon ĉirkaŭ la kerno, aŭ altircen- tro, kaj konsistigas simetrian tutaĵon.
La kristaliĝo estiĝas nur ĉe difinitaj, favoraj cirkonstan- coj, sen kiuj ĝi ne povas okazi. Esencaj kondiĉoj estas la grado da temperaturo kaj la absoluta senmoveco. Estas komprene- ble, ke tre forta varmo, tenanta la molekulojn apartigitaj, al ĉi tiuj ne permesus kondensiĝi, kaj ke la moviĝado, kontraŭagan- ta ilian simetrian aranĝon, al ili ebligus nur la formadon de ia konfuza kaj neregula maso, neniel de ĝustadira kristaliĝo.
12. - La leĝo direktanta la formadon de la mineraloj nature kondukas al la formado de la organaj korpoj.
La kemia analizo montras, ke ĉiuj bestaj kaj vegetaĵaj substancoj konsistas el la samaj elementoj kiel la neorganaj korpoj. El tiuj elementoj, la ĉefan rolon ludas oksigeno, hidrogeno, azoto kaj karbono, dum la ceteraj rolas akcesore. Kiel ĉe la minerala regno, tiel same la diferenco de proporcioj en la kombiniĝo de ĉi tiuj elementoj produktas ĉiujn variojn de organaj substancoj kaj ties diversaj proprecoj, nome muskoloj, ostoj, sango, galo, nervoj, cerba materio, graso, ĉe la bestoj; suko, ligno, folioj, fruktoj, esencoj, oleoj, rezinoj, ktp, ĉe la vegetaĵoj. Tiel, ĉe la formado de bestoj kaj plantoj, eniras en ilian konsiston neniu speciala korpo, kiu ne troveblus ankaŭ en la minerala regno.
1 La ĉi-suba tabelo, prezentanta la analizon de kelkaj substancoj, montras, ke la malsameco inter ties proprecoj rezultas sole nur el la malsame- co inter la proporcioj de la konsistaj elementoj. En rilato al 100 partoj:
13. - Kelke da ordinaraj ekzemploj komprenigos la transformiĝojn, kiuj okazas en la organa regno sole nur per la aliiĝo de la konsistaj elementoj.
En la vinbersuko estas nek vino, nek alkoholo, sed nur akvo kaj sukero. Kiam la suko estas maturiĝinta kaj statas en kondiĉoj favoraj, estiĝas ia intima proceso, nomata fermentiĝo. En tiu proceso, parto de la sukero malkomponiĝas; la oksigeno, la hidrogeno kaj la karbono apartiĝas kaj kombiniĝas laŭ la proporcioj necesaj por produkti alkoholon, pro kio oni, trinkante vinbersukon, efektive ne trinkas alkoholon, ĉar ĉi tiu ankoraŭ ne ekzistas. Gi formiĝas el la konsistaj partoj de akvo kaj de sukero, sen pliiĝo aŭ malpliiĝo je unu sola molekulo.
En la pano aŭ la legomoj, kiujn oni manĝas, certe estas nek karno, nek sango, nek osto, nek galo, nek cerba materio, sed tamen tiuj samaj manĝaĵoj, malkomponiĝante kaj rekom- poniĝante pro la digesta proceso, produktas tiujn malsamajn substancojn sole nur per la transmutacio de iliaj konsistaj elementoj.
Ankaŭ en la semo de arbo estas nek ligno, nek folioj, nek floroj, nek fruktoj, kaj estus ja infana eraro kredi, ke la tuta arbo troviĝas en la grajno en mikroskopa formo. Des malpli, ne ekzistas en la semo sufiĉa kvanto da oksigeno, hidrogeno
Karbono
Hidrogeno
Oksigeno
Azoto
Kansukero
42,470
6,900
50,630
-
Vinber-sukero
36,710
6,780
56,510
-
Alkoholo
51,980
13,700
34,320
-
Oliva oleo
77,210
13,360
9,430
-
Nuksa oleo
79,774
10,570
9,122
0,534
Graso
78,996
11,700
9,304
-
Fibrino
53,360
7,021
19,685
19,934
kaj karbono por formado de unu ties folio. La grajno entenas ĝermon, kiu elburĝonas en favoraj kondiĉoj. Tiu ĝermo disvolviĝas pro la fluidoj, kiujn ĝi ĉerpas en la tero kaj en la gasoj sorbataj el la aero. Tiuj fluidoj, kiuj estas nek ligno, nek folioj, nek floroj, nek fruktoj, infiltriĝas en la planton kaj al ĝi formas la sukon, same kiel la nutraĵoj, ĉe la bestoj, formas la sangon. Portate de la cirkulado al ĉiuj partoj de la vegetaĵo, la suko, laŭ la organo, kiun ĝi atingas kaj en kiu ĝi suferas specialan ellaboriĝon, transformiĝas en lignon, foliojn kaj fruktojn, same kiel la sango transformiĝas en karnon, ostojn, galon, ktp, ktp. Sed tamen tio ĉiam estas la samaj elementoj: oksigeno, hidrogeno, azoto kaj karbono, en diversaj kombi- naĵoj.
- La malsamaj kombinaĵoj de la elementoj, por formado de mineralaj, vegetaĵaj kaj animalaj substancoj, povas do fariĝi nur en la favoraj medioj kaj cirkonstancoj; ekster tiuj cirkonstancoj la elementaj principoj restas en iaspeca inercio. Sed, se la cirkonstancoj montriĝas favoraj, komenciĝas ia ellaboriĝa proceso; la molekuloj ekmoviĝas, skuiĝas, reciproke sin altiras, alproksimiĝas kaj disiĝas pro la leĝo de la afinecoj kaj, per siaj multoblaj kombiniĝoj, estigas la senfinan diversecon de la substancoj. Nur malaperu tiuj kondiĉoj kaj la proceso subite ĉesas, por rekomenciĝi, kiam ili reaperos. Ja tiel la vegetado vigliĝas, malvigliĝas, ĉesas kaj reaktivas sub la efiko de varmo, lumo, humideco, malvarmo kaj sekeco; ankaŭ tiel tia planto prosperas en unu klimato aŭ en unu grundo, sed velkas aŭ pereas en aliaj.
- Kio ĉiutage fariĝas antaŭ niaj okuloj, tio povas meti nin sur la spuron de tio okazinta en la origino de l' tempoj, ĉar la leĝoj de la Naturo estas neŝanĝeblaj.
Tial ke la konsistaj elementoj de la organaj kaj neorga- naj estaĵoj estas la samaj; ke ni ilin vidas, sub la potenco de certaj cirkonstancoj, senĉese formadi ŝtonojn, plantojn kaj fruktojn, oni do povas konkludi, ke la korpoj de la unuaj vivaj estaĵoj formiĝis, kiel la unuaj ŝtonoj, per la kuniĝo de la elementaj molekuloj pro la leĝo de afineco, laŭgrade kiel la vivigaj kondiĉoj de la globo favoris tiun aŭ tiun alian specion.
La simileco, laŭ formo aŭ laŭ koloro, en la reproduktiĝo de la individuoj de ĉiu specio, povas esti komparata kun la formosimileco de ĉiu kristal-speco. Apudmetiĝante sub la efiko de la sama leĝo, la molekuloj estigas analogan tutaĵon.
Vivoprincipo
- La aserton, ke la plantoj kaj la bestoj estas formitaj de la samaj konsistaj elementoj, kiel la mineraloj, oni komprenu en ekskluzive materia senco: ĉi tie temas nur pri la korpo.
Ne parolante pri la inteligenta principo, kio estas aparta demando, ekzistas en la organa materio iu speciala principo, nepalpebla kaj ankoraŭ nedifinebla: la vivoprincipo. Tiu principo, kiu aktivas en la vivanta estaĵo, estingiĝas en tiu mortinta; sed eĉ ne pro tio ĝi ĉesas havigi al la substanco proprecojn, kiuj ĉi tiun distingas de la neorganaj substancoj. La Kemio, kiu malkomponas kaj rekomponas la pliparton el la neorganaj korpoj, ankaŭ sukcesis malkomponi la organajn korpojn, sed ĝi neniam sukcesis rekonstrui eĉ unu mortintan folion, ja evidenta pruvo, ke en ĉi tiuj korpoj io troviĝas, kio ne ekzistas en la aliaj.
- Cu la vivoprincipo estas io aparta, havanta propran ekziston? Aŭ, konforme al la sistemo pri la unueco de la generanta elemento, ĉu ĝi estas nur ia aparta stato, unu el la modifoj de la universa kosma fluido, laŭ kiu tiu fluido fariĝas principo de vivo, same kiel ĝi fariĝas lumo, fajro, varmo, elektro? Ja en ĉi tiu senco la ĉi-supre prezentitaj komunikaĵoj solvas la demandon (ĉap. VI, Generala Uranografio).