Kia ajn tamen estas la ideo, kiun oni al si faras pri la naturo de la vivoprincipo, ĝi nepre ekzistas, ĉar vidiĝas ĝiaj efikoj. Oni povas do logike akcepti, ke ĉe sia formiĝo la organaj estaĵoj asimilis la vivoprincipon necesan al sia destino; aŭ, se oni preferas, ke tiu principo disvolviĝis en ĉiu individuo pro la efiko mem de la kombiniĝo de la elementoj, same kiel disvolviĝas, sub la potenco de certaj cirkonstancoj, la varmo, la lumo kaj la elektro.
18. - Interkombiniĝante sen la vivoprincipo, la oksige- no, hidrogeno, azoto kaj karbono formus nenion alian ol mineralon aŭ neorganan korpon; la vivoprincipo, ŝanĝante la molekulan konsiston de ĉi tiu korpo, havigas al ĝi specialajn proprecojn. Anstataŭ minerala molekulo, oni havas molekulon de organa materio.
La aktiveco de la vivoprincipo estas tenata, dum la vivo, de la funkcia agado de la organoj, same kiel la varmon tenas la rotacia movo de rado. Kiam, pro la morto, tiu funkciado ĉesas, la vivoprincipo estingiĝas, same kiel la varmo, kiam ĉesas la rotacio de la rado. Sed la efiko, kaŭzita de la vivoprincipo sur la molekula stato de la korpo, pludaŭras post la estingiĝo de tiu principo, same kiel daŭras la karbonizado de la ligno post la estingiĝo de la varmo. Ĉe la analizado de la organaj korpoj, la Kemio retrovas iliajn konsistajn elementojn, nome oksigenon, hidrogenon, azoton kaj karbonon, sed ĝi ne povas ilin rekonstitui, ĉar, pro la fakto, ke jam ne ekzistas la kaŭzo, al ĝi estas neeble ree produkti la efikon, malgraŭ ke al ĝi eblas rekonstitui ŝtonon.
- Ni prenis por komparo la varmon, kiu estiĝas pro la movo de rado, ĉar temas pri ordinara efiko, de ĉiuj konata kaj pli facile komprenebla. Sed estus pli ĝuste diri, ke, ĉe la kombiniĝo de la elementoj por formado de la organaj korpoj, estiĝas elektro. La organaj korpoj estus do veraj elektraj piloj, kiuj funkcias dum ties elementoj troviĝas en la necesaj kondiĉoj por produkti elektron: tio estas la vivo; kiuj ĉesas funkcii, kiam malaperas tiuj kondiĉoj: tio estas la morto. Laŭ tio, la vivoprincipo estus nenio alia ol ia aparta speco de elektro, nomata animala elektro, kiu dumvive elliberiĝas pro la agado de la organoj kaj kies produktado ĉesas okaze de la morto pro la ĉeso de tiu agado.
Spontana generado
- Komprenebla estas la demando, kial ne plu formiĝas vivaj estaĵoj sammaniere kiel formiĝis tiuj aperintaj la unuaj sur la Tero.
Kvankam ankoraŭ plurdirekte solvita, la demando pri la spontana generado, kiu nuntempe okupas la Sciencon, ne povas ne ĵeti lumon sur tiun temon. Jena estas la proponita problemo: ĉu nuntempe formiĝas organaj estaĵoj el la nura kuniĝo de ties konsistaj elementoj, sen ĝermoj antaŭe produk- titaj laŭ la ordinara proceso, alivorte sen patroj nek patrinoj?
Jese respondas la adeptoj de la spontana generado, sin bazante sur rektaj, ŝajne konvinkaj observoj. Aliaj pensas, ke ĉiuj vivaj estaĵoj reproduktiĝas, unuj el la aliaj, kaj ili sin apogas sur tiu fakto, konstatita de la sperto, nome ke la ĝermoj de certaj specioj vegetaĵaj kaj animalaj, eĉ se dissemitaj, konservas latentan vivipovecon dum longa tempo ĝis la cirkonstancoj favoros ilian ekburĝonon. Tiu opinio lasas ĉiam nefermita la demandon pri la formado de la pratipoj de ĉiu specio.
- Sen pridiskuti ambaŭ sistemojn, konvenas rimarkigi, ke la principo pri la spontana generado povas aplikiĝi nur al la estaĵoj de la plej malsuperaj ordoj de la regnoj vegetaĵa kaj animala, nome al tiuj, ĉe kiuj la vivo burĝonas kaj kies organismo estas iamaniere rudimenta. Ja tiuj, efektive aperis la unuaj sur la Tero, kaj ilia formiĝo nepre estis sponta- na. Ni tiel ĉeestus ian kreadon konstantan, analogan al tiu okazinta en la unuaj epokoj de la mondo.
- Sed kial do oni ne vidas sammaniere formiĝi la estaĵojn kun pli kompleksa organizo? Ke tiaj estaĵoj ne ĉiam ekzistis, tio estas pozitiva fakto; ili do havis komencon. Se la musko, la likeno, la zoofito, la infuzorio, la intestaj vermoj kaj aliaj povas spontane formiĝi, kial ne same okazas kun la arboj, fiŝoj, hundoj, ĉevaloj?
Ci tie haltas, nun, la esploroj; malaperas la kondukanta fadeno, kaj tiel longe, ĝis ĝi estos retrovita, la kampo restos malfermita al hipotezoj. Estus do neprudente kaj tro frue prezenti sistemojn kiel absolutajn veraĵojn.
- Se la spontana generado estas pruvita fakto, kiel ajn limita, ĝi ne povas ne montriĝi kiel fakto decida, ia markŝto- no indikanta la vojon al novaj observoj. La kompleksaj organaj estaĵoj ja ne tiamaniere formiĝas, sed kiu scias, kiel ili komenciĝis? Kiu scias la sekreton de ĉiuj transformiĝoj? Kiu povas, vidante la kverkon elkreski el la glano, aserti, ke ne ekzistus ia mistera ligilo inter la polipo kaj la elefanto? (N-ro 25).
En la nuna stato de nia sciaro, ni povas starigi la teorion pri la konstanta spontana generado nur kiel hipotezon proba- blan, kiu iam eble prenos lokon inter la nekontesteblaj sciencaj veraĵoj.
Skalo de la organaj estaĵoj
24. - Nenia neta limo ekzistas inter la regnoj vegetaĵa kaj animala. Ce iliaj ekstremoj troviĝas la zoofitoj aŭ besto- plantoj, kies nomo montras, ke ili samtempe apartenas al unu regno kaj al la alia.
Kiel la bestoj, la plantoj naskiĝas, vivas, kreskas, sin nutras, spiras, reproduktiĝas kaj mortas. Kiel tiuj, ili bezonas, por vivi, lumon, varmon kaj akvon; velkas kaj mortas se al ili mankas tiuj elementoj. La sorbado de malpura aero kaj de nocaj substancoj venenas ilin. Ilia plej karakteriza distingiĝa trajto estas tio, ke ili restas fiksitaj al la grundo kaj el ĉi tiu ĉerpas la nutraĵon ne moviĝante.
Zoofito ekstere aspektas kiel planto; kiel planto ĝi restas fiksita al la grundo; kiel besto, la vivo en ĝi pli viglas: sian nutraĵon ĝi ĉerpas el la ĉirkaŭa medio.
Unu ŝtupon supre la besto estas libera kaj serĉas sian nutraĵon: unuavice montriĝas la sennombraj varioj da polipoj, kun gelatenecaj korpoj, sen nete difinitaj organoj, kiuj diferen- cas de la plantoj nur per la kapableco moviĝi; sekvas, viciĝintaj laŭ la disvolviĝo de la organoj, de la vitala aktiveco kaj de la instinkto: la helmintoj aŭ intestaj vermoj; la moluskoj, karnecaj senostaj bestoj, el kiuj unuj estas nudaj kiel la limakoj, polpoj, kaj aliaj konkohavuloj kiel heliko kaj ostro; la krustacoj, kies haŭto estas kovrita de malmola krusto, kiel kankroj, omaroj; la insektoj, ĉe kiuj la vivo montriĝas mireginde aktiva kaj mani-
1 Revue Spirite, julio 1868, p. 201: "Elvolviĝo de la teorio pri la spontana generado".
festiĝas instinkto de laborado, kiel formiko, abelo kaj araneo. Kelkaj suferas ian metamorfozon, kiel la raŭpo, kiu transformi- ĝas en ĉarman papilion. Sekvas la ordo de la vertebruloj, bestoj kun osteca armaturo, kiu ordo ampleksas la fiŝojn, reptiliojn, birdojn; kaj fine la mamuloj, kun pli perfekta strukturo.
25. - Se oni nur konsideras la ekstremaĵojn de la ĉeno, sendube montriĝas nenia laŭeksteraĵa analogeco; sed se oni pasas de unu ĉenero al la sekvanta, sen rompo de la kontinue- co, oni iras, sen abrupta transiĝo, de la planto ĝis la vertebruloj. Oni tiel komprenas la eblecon de tio, ke la bestoj kun kompleksa strukturo estas nenio alia ol ia transformiĝo, aŭ, se oni preferas, ia laŭgrada disvolviĝo, komence ne perceptebla, de la tuj malsupera specio, kaj tiel plu sinsekve, ĝis la primitiva elementa estaĵo. Granda estas la diferenco inter la glano kaj la kverko, sed se oni akompanas paŝo post paŝo la disvolviĝon de la glano, oni atingas la kverkon kaj ne plu miras, ke ĝi devenas de tiel eta semo. Nu, se la glano latente entenas la elementojn necesajn al la formado de giganta arbo, kial ne same okazus de la akaro ĝis la elefanto? (N-ro 23).
Laŭ tio supre dirita, oni komprenas, ke la spontana generado nur okazus ĉe la elementaj organaj estaĵoj; la superaj specioj estus la produkto de la sinsekvaj transformiĝoj de tiuj samaj estaĵoj, laŭgrade kiel ĉi tion favorus la veterkondiĉoj. Kiam ĉiu specio akiris la kapablon reproduktiĝi, la pariĝoj rezultigis sennombrajn variojn. Kaj post kiam unu specio sidis sur favoraj kondiĉoj, kiu scias ĉu la primitivaj ĝermoj, de kiuj ĝi fontis, ne malaperis por ĉiam pro senutileco? Kiu povas aserti, ke nia nuntempa akaro estus identa al tiu, kiu, post sinsekvaj transformiĝoj, estigis la elefanton? Tiel oni klarigus, kial ne estas spontana generado ĉe la bestoj kun kompleksa strukturo.Ci tiu teorio, kvankam ankoraŭ ne definitive akcepti- ta, destiniĝas nuntempe regi en la Scienco. Seriozaj esploristoj ĝin akceptas kiel la plej racian.