Выбрать главу

La korpa homo

- El la korpa, pure anatomia vidpunkto, la homo apartenas al la klaso de mamuloj, de kiuj li diferencas nur per kelkaj nuancoj eksteraĵaj. Koncerne la ceteron: sama konsisto kiel ĉiuj bestoj, samaj organoj, samaj funkcioj, samaj procesoj de nutrado, spirado, sekreciado, reproduktiĝo. Li naskiĝas, vivas kaj mortas en samaj kondiĉoj, kaj, mortinte, li malkom- poniĝas kiel ĉia vivantaĵo. Ne estas en lia sango, en lia karno, en liaj ostoj, eĉ unu atomo diferenca de tiuj, kiuj troviĝas en la korpo de la bestoj. Kiel ĉi tiuj, okaze de la morto li redonas al la tero la oksigenon, hidrogenon, azoton kaj karbonon, kiuj kombiniĝis por formi lin kaj kiuj, per novaj kombiniĝoj, formos aliajn novajn korpojn, mineralajn, vegetaĵajn kaj bestajn. Tiel granda estas la analogio, ke oni studas liajn organajn funkciojn ĉe certaj bestoj, kiam oni ne povas fari la koncernajn eksperi- mentojn rekte en li mem.

- Ce la klaso de mamuloj, la homo apartenas al la ordo de la dumanuloj. Tuj malsupre viciĝas la kvarmanuloj (bestoj kun kvar manoj), aŭ simioj, el kiuj unuj, kiel la orangu- tango, la ĉimpanzo, faras certajn homajn gestojn en tia maniero, ke oni dum longa tempo ilin nomis homoj de Г arbaroj. Kiel la homoj, tiuj simioj paŝas rekte starantaj, tenas bastonojn, konstruas kabanojn kaj portas per la mano la manĝon al la buŝo: ja karakterizaj signoj.

- Kiel ajn supraĵe oni observas, el la vidpunkto de la organismo, la skalon de la vivaj estaĵoj, oni nepre rekonas, ke de la likeno ĝis la arbo, de la zoofito ĝis la homo, montriĝas ia ĉeno, kiu grade altiĝas, sen rompo de kontinueco, kaj kies ĉiu ĉenero havas punkton de kontakto kun la ĵus antaŭa ĉenero. Akompanante, paŝo postpaŝo, la serion de la estaĵoj, oni dirus, ke ĉiu specio estas ia perfektiĝo, ia transformiĝo de la tuj malsupra specio. Car la kondiĉoj de la homa korpo estas kemie kaj konstitucie identaj al tiuj de aliaj korpoj; ĉar ĝi naskiĝas, vivas kaj mortas sammaniere, ĝi do nepre estas formita en tiuj samaj kondiĉoj.

- Kiel ajn tio ofendas lian fieron, la homo devas rezignacie vidi en sia materia korpo nenion alian ol la lastan ĉeneron de la besta regno sur la Tero. En tio sidas la neflekse- bla argumento de l' faktoj, kontraŭ kiu restus vana ĉia protes- to.

Sed ju malpli valoras la korpo en liaj okuloj, des pli kreskas laŭ graveco la spirita principo. Se la unua lin alniveli- gas al la bruto, la dua lin levas al nemezurebla alteco. Ni vidas la rondon, en kiu enfermiĝas la besto: ni ne vidas la limon atingeblan por la homa spirito.

- Materialismo povas el tio vidi, ke Spiritismo, tute ne timante la malkovrojn de la Scienco kaj ties pozitivismon, male ilin alfrontas kaj defias, ĉar ĝi estas certa, ke la spirita principo, kiu havas propran ekziston, neniom povas suferi de ili.

Spiritismo marŝas kune kun materialismo sur la kampo de la materio, akceptas ĉion, kion ĉi tiu akceptas; sed ĝi transpasas la punkton, kie ĉi tiu haltas. Spiritismo kaj materia- lismo estas kvazaŭ du vojaĝantoj, kiuj kune vojas, deirinte de la sama punkto; alveninte je certa distanco, unu diras: "Mi ne povas iri pli malproksimen"; la dua plu iras sian vojon kaj malkovras novan mondon. Kial do la unua diras, ke la dua frenezas, ĉar ĉi tiu, duonvidante novajn horizontojn, volas transpasi la limon, kie al la alia konvenas halti? Ĉu ankaŭ Kristoforo Kolumbo ne estis alnomata freneza, ĉar li kredis la ekziston de ia transoceana mondo? Kiom multe ne nombras la Historio da tiaj frenezuloj, kiuj antaŭenigis la homaron kaj al kiuj oni plektas kronojn post ol priĵeti ilin per koto?

Nu bone! Spiritismo, tiu frenezaĵo de la dek-naŭa jarcento laŭ la opinio de tiuj, kiuj volas resti ĉeborde, malko- vras al ni tutan mondon, mondon multe pli gravan por la homo ol Ameriko, ĉar ne ĉiuj homoj iras Amerikon, sed ĉiuj senescepte iras la mondon de la Spiritoj, farante senĉesajn migradojn de unu al la alia.

Atinginte la punkton, kie ni troviĝas rilate al la Genezo, materialismo haltas, dum Spiritismo pluigas siajn esplorojn sur la kampo de la spirita Genezo.

Capitro XI

SPIRITA GENEZO

Spirita principo. - Kuniĝo de la spirita principo kun la materio. Hipotezo pri la origino de la homa korpo. - Enkarniĝo de la Spiritoj. Reenkarniĝoj. - Elmigradoj kaj enmigradoj de la Spiritoj. Adama raso. - Doktrino de la falintaj anĝeloj.

Spirita principo

1. - La ekzisto de la spirita principo estas fakto, kiu, por tiel diri, jam ne bezonas demonstron, same kiel la principo materia; ĝi iel estas aksioma veraĵo, kiu pruviĝas per siaj efikoj, same kiel la materio per la siaj.

Laŭ ĉi tiu principo: "ĉar ĉiu efiko havas kaŭzon, tial ĉiu inteligenta efiko nepre havas inteligentan kaŭzon", ekzistas ja neniu, kiu ne farus distingon inter la mekanika movo de sonorilo svingata de la vento kaj la movo de tiu sama sonorilo kiel signalo, avizo, kio per tio sola atestas ies penson, ies intencon. Nu, ĉar al neniu venus la ideo atribui pensokapablon al la sonorila materio, oni nepre devas konkludi, ke ĝin movas iu intelekto, al kiu ĝi servas kiel instrumento por ties manifesti- ĝo.

Samkiale, neniu havos la ideon atribui pensokapablon al la korpo de mortinta homo. Se do la vivanta homo pensas, tio estas tial, ke en li troviĝas io, kio ne plu troviĝas kiam li estas mortinta. La diferenco inter li kaj la sonorilo kuŝas en tio, ke la intelekto, kiu igas ĉi tiun moviĝi, troviĝas ekster ĝi, dum tiu, kiu movas la homon, troviĝas en li mem.

- La spirita principo estas korolario de la ekzistado de Dio; sen tiu principo, al Dio ne estus pravo de ekzisto, ĉar oni ne povus kompreni la superegan intelekton poreterne reĝanta sole nur super la kruda materio, iun surteran monarkon reĝanta dum sia tuta vivo ekskluzive super ŝtonoj. Oni ne povas koncepti Dion sen la esencaj atributoj de la Diaĵo, nome la justeco kaj la boneco, ĉar tiaj ecoj senutilus se ili devus efiki sole nur sur la materion.

- Aliflanke, oni ne povus kompreni iun Dion supere- ge justan kaj bonan, kreanta inteligentajn kaj sentivajn estaĵojn por ilin ĵeti en la nenion post kelkaj tagoj de senkompensa suferado, plezuranta ĉe la vido de tiu senfina sinsekvo de estaĵoj, kiuj naskiĝas ĝin ne petinte, momente pensas por nur sperti doloron kaj por ĉiam estingiĝas post efemera ekzistado.

Sen la postvivo de la pensanta estaĵo, la suferoj dum la vivo ja estus, flanke de Dio, ia sencela kruelaĵo. Jen kial materialismo kaj ateismo estas korolarioj, unu de la alia; neante la kaŭzojn, ili ne povas agnoski la efikon; neante la efikon, ili ne povas agnoski la kaŭzon. Materialismo estas do konsekvenca kun si mem, kvankam ne konsekvenca kun la racio.

- La ideo pri la senmorteco de la spirita estaĵo estas denaska en la homo; ĝi troviĝas en li en la formo de intuicio kaj aspiro. Li komprenas, ke nur tie sidas la kompenso al la mizeraĵoj de la vivo. Jen kial ĉiam estis kaj estos pli da spiritualistoj ol da materialistoj, pli da teistoj ol da ateistoj.