Выбрать главу

Al la intuicia ideo kaj al la potenco de la rezonado Spiritismo aligas la sankcion de l' faktoj, la materialan pruvon pri la ekzisto de la spirita estaĵo, de ties postvivo, de ties senmorteco kaj de ties individueco. Gi precizigas kaj difinas tion, kio estis svaga kaj abstrakta en tiu ideo. Gi montras la inteligentan estaĵon aganta ekster la materio, tiel dum kiel ankaŭ post la korpa vivo.

5. - Cu la spirita principo kaj la vivoprincipo estas unu sola kaj sama afero?

Deirante, kiel ĉiam, de la observado de l' faktoj, ni diras, ke ja estus ia motivo por ilin ambaŭ interkonfuzi, se la vivoprincipo estus neapartigebla disde la inteligenta principo. Sed tial, ke ja ekzistas estaĵoj, kiuj vivas sed ne pensas, kiel la plantoj; ke estas homaj korpoj ankoraŭ animataj de organa vivo dum en ili montriĝas jam nenia manifestiĝo de la penso; ke en la viva estaĵo ekestas vitalaj movoj nedependaj de ia ajn volado; ke dum la dormo la organa vivo plene aktivas, dum la intelekta vivo ne manifestiĝas per ia ajn ekstera signo, do praviĝas la agnosko, ke la organa vivo sidas en ia principo esence propra al la materio, nedependa de la spirita vivo, kiu estas esence propra al la Spirito. Nu, se la vivipoveco de la materio ne dependas de la Spirito, kaj la vivipoveco de la Spirito ne dependas de la materio, evidentas do, ke tiu duobla vivipoveco sidas en du malsamaj principoj. (Cap. X, n-roj 16 Sis 19.)

- Cu la spirita principo havas kiel fonton la universan kosman elementon? Cu ĝi estas nura transformiĝo, ia modalo de tiu elemento, kiel la lumo, la elektro, la varmo, ktp?

Se tiel estus, la spirita principo suferus la ŝanĝojn de la materio; estingiĝus pro la malagregiĝo, kiel la vivoprincipo; la inteligenta estaĵo havus nur momentan ekzistadon, kiel la korpo, kaj okaze de la morto ĝi revenus en la nenion, aŭ, kio estus la samo, en la universan tutaĵon. Tio estus, unuvorte, la sankcio de la materialismaj doktrinoj.

La proprecoj sui generis, kiujn oni agnoskas ĉe la spirita principo, pruvas, ke ĝi havas propran ekziston, ĉar, se ĝia origino kuŝus en la materio, ĝi ne havus tiujn proprecojn. Car inteligento kaj penso ne povas esti atributoj de la materio, oni venas al la konkludo, irante de la efikoj al la kaŭzo, ke la materia elemento kaj la spirita elemento estas du konsistaj principoj de la Universo. La individuigita spirita elemento konsistigas la estaĵojn nomatajn Spiritoj, kaj la individuigita materia elemento konsistigas la malsamajn korpojn de la Naturo, organajn kaj neorganajn.

- Ce la agnosko de la spirita estaĵo, kiu ja ne povas fonti el la materio, kio do estas ĝia origino, ĝia deirpunkto?

Ci tie absolute mankas la rimedoj de esplorado, same kiel por ĉio koncernanta la originon de la ekzistaĵoj. La homo povas konstati nur tion ekzistantan; pri ĉio cetera li povas nur formuli hipotezojn, kaj, ĉu pro tio, ke tiu scio restas neatinge- bla por lia nuna inteligento, ĉu pro tio, ke ĝi nuntempe estus al li neutila aŭ malutila, Dio al li ne malkaŝas ĝin, eĉ ne per la revelacio.

Kion Dio al li sciigas per siaj kurieroj, kaj kion cetere la homo mem povas dedukti el la principo de la suverena justeco, esenca atributo de la Diaĵo, tio estas, ke ĉiuj havas unu saman deirpunkton; ke ĉiuj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj kun egala kapableco por progresi per sia individua agado; ke ĉiuj atingos la plej altan gradon de perfekteco per siaj personaj klopodoj; ke ĉiuj, estante filoj de la sama Patro, estas objektoj de sama zorgo; ke neniu estas pli favorata aŭ pli bone dotita ol la aliaj, nek sendevigita el la laboro trudita al la ceteraj por atingi la celon.

- Samtempe kiel li kreis materiajn mondojn de la tuta eterneco, Dio ankaŭ kreis spiritajn estaĵojn de la tuta eterneco: se ne tiel estus, la materiaj mondoj havus nenian celon. Oni prefere konceptus la spiritajn estaĵojn sen materiaj mondoj, ol ĉi tiuj sen la spiritaj estaĵoj. Ja la materiaj mondoj devas liveri al la spiritaj estaĵoj elementojn de aktiveco por la disvolviĝo de ties intelekto.

- Progresado estas la normala kondiĉo de la spiritaj estaĵoj, kaj la relativa perfekteco estas la celo, kiun ili devas atingi. Nu, ĉar Dio kreis de la tuta eterneco kaj ja senĉese kreas, ankaŭ de la tuta eterneco ekzistas estaĵoj, kiuj atingis la kulminon de la skalo.

Antaŭ ol la Tero ekzistis, mondoj sinsekve aperis, unuj post aliaj, kaj kiam la Tero eliris el la kaoso de la elementoj, la spaco estis loĝata de spiritaj estaĵoj en ĉiuj gradoj de disvolvi- ĝo, ekde tiuj ĵus naskiĝintaj por la vivo ĝis tiuj, kiuj de la tuta eterneco rangis kiel puraj Spiritoj, vulgare nomataj anĝeloj.

Kuniĝo de la spirita principo kun la materio

- Car la materio devas servi al la Spirito kiel objekto de lia prilaboro, cele al la disvolviĝo de liaj kapabloj, necesis, ke li povu agi sur ĝin. Ja tial li venis loĝi en ĝi, kiel la lignoha- kisto loĝas en la arbaro. Kaj ĉar la materio devis samtempe esti objekto kaj instrumento de laboro, Dio, anstataŭ kunigi la Spiriton kun la rigida ŝtono, kreis, por lia uzado, korpojn organizitajn, flekseblajn, kapablajn ricevi la impulsojn de lia volo kaj plenumi ĉiujn liajn movojn.

La korpo estas do samtempe la envolvaĵo kaj la instrumento de la Spirito, kaj laŭmezure kiel li akiras novajn kapablojn, li sin vestas per envolvaĵo adekvata al la nova speco de laboro, kiun li devas plenumi, same kiel oni liveras al laboristo malpli krudan instrumenton, laŭgrade kiel li kapablas fari pli rafinitan laboron.

- Por esti pli preciza, necesas diri, ke la Spirito mem formas sian envolvaĵon kaj ĝin adaptas al siaj novaj bezonoj; li ĝin perfektigas kaj al ĝi disvolvas kaj kompletigas la organis- mon, laŭgrade kiel li spertas la bezonon manifesti siajn novajn kapablojn; unuvorte, li ĝin alfaras laŭ sia intelekto. Dio al li liveras la koncernajn materialojn: lin koncernas ilia utiligo. Ja tial la progresintaj rasoj havas organismon, aŭ se oni preferas, cerban aparaton pli perfektan ol tiu de la primitivaj rasoj. Ankaŭ tial klariĝas la speciala stampo, kiun la karaktero de la Spirito donas al la fizionomiaj trajtoj kaj al la korpaj teniĝoj. (Cap. VIII, n-ro 7: Animo de la Tero.)

- Naskiĝinte por la spirita vivo, la Spirito devas, por progresi, uzi siajn komence rudimentajn kapablojn; jen kial li surmetas envolvaĵon adekvatan al sia stato de intelekta infaneco, kiun envolvaĵon li forlasas por surmeti alian, laŭgra- de kiel kreskas liaj fortoj. Nu, ĉar en ĉiuj tempoj ekzistis mondoj, kaj tiuj mondoj ebligis la naskiĝon de organizitaj korpoj taŭgaj por loĝigi Spiritojn, en ĉiuj tempoj la Spiritoj, kia ajn la grado de ilia progreso, trovis la elementojn necesajn al sia enkarna vivo.

- Estante ekskluzive materia, la korpo suferas la ŝanĝojn de la materio. Post kelkatempa funkciado ĝi malorga- niziĝas kaj malkomponiĝas. Ne plu disponante elementojn por sia aktiveco, la vivoprincipo estingiĝas kaj la korpo mortas. La Spirito, por kiu la korpo senigita je la vivo estas de nun senutila, ĝin forlasas, kiel oni forlasas ruiniĝintan domon aŭ sentaŭgan vestaĵon.

- La korpo do estas nenio alia ol envolvaĵo destinita enloĝigi la Spiriton. Ĉe ĉi tiu punkto, malmulte gravas ĝia origino kaj la materialoj, el kiuj ĝi estas farita. Ĉu la homa korpo estas, aŭ ne, ia speciala kreaĵo, tio tamen ne malpli veras, nome ke ĝi konsistas el la samaj elementoj kiel tiu de la bestoj, ke ĝin animas la sama vivoprincipo, aŭ, alivorte, ĝin varmigas la sama fajro, same kiel ĝi estas prilumata de la sama lumo kaj submetita al la samaj sortoŝanĝoj kaj bezonoj: jen tute ne kontestebla afero.

Se oni konsideras nur la materion, abstraktante la Spiriton, la homo havas nenion, kio lin distingus de la besto. Ĉio tamen ŝanĝiĝas, se oni faras distingon inter la loĝejo kaj la loĝanto. Ĉu li troviĝas en kabano, ĉu li estas vestita kiel kampulo, nobela sinjoro tute ne ĉesas esti nobela sinjoro. La samo okazas rilate al la homo: ne lia karna vesto lin lokas super la bruto kaj faras el li apartan estaĵon, sed ja lia spirita esto, lia Spirito.