Hipotezo pri la origino de la homa korpo
- El la simileco, laŭ eksteraj formoj, ekzistanta inter la korpo de homo kaj tiu de simio, kelkaj fiziologoj konkludis, ke la unua estas nura transformiĝo de la dua. Neniel neebla estas tio, kaj, se ja tiel estas, ĝi tute ne ofendas la homan dignon. Tre povas esti, ke simiaj korpoj servis kiel vestaĵo al tiuj homaj Spiritoj, ja ankoraŭ nepre malpli progresintaj, kiuj la unuaj enkarniĝis sur la Tero; kaj tiu vestaĵo estis pli konfor- ma al iliaj bezonoj kaj pli adekvata al la utiligo de iliaj kapa- bloj, ol la korpo de iu ajn alia besto. Anstataŭ tio, ke speciala vestaĵo estus farita por la Spirito, ĉi tiu estus trovinta unu jam tute pretan. Li do povis surmeti la simian haŭton, ne ĉesante esti homa Spirito, same kiel la homo iafoje sin vestas per la haŭto de certaj bestoj, ne ĉesante esti homo.
Oni bone komprenu, ke ĉi tie temas ja pri hipotezo tute ne metita kiel principo, sed prezentita nur por montri, ke la origino de la korpo neniel malaltigas la Spiriton, kiu ja estas la ĉefa estaĵo; kaj ke la simileco inter la homa korpo kaj tiu de la simio ne implicas egalecon inter lia Spirito kaj tiu de la simio.
- Akceptinte tiun ĉi hipotezon, oni povas diri, ke sub la influo kaj pro la efiko de la intelekta aktiveco de sia nova loĝanto, la envolvaĵo aliiĝis, plibeliĝis laŭ la detaloj, tamen konservante la formon de la tutaĵo (n-ro 11). Plibonigite, la korpoj, pro la generado, reproduktiĝis en la samaj kondiĉoj kiel ĉe greftitaj arboj. Ili naskis novan specion, kiu iom post iom diferenciĝis de la primitiva tipo laŭgrade kiel la Spirito progresis. La simia Spirito, kiu ne estis estingita, daŭre generis simiajn korpojn por sia uzado, same kiel la frukto de sovaĝa arbo reproduktas sovaĝajn arbojn, kaj la homa Spirito generis homajn korpojn, variaĵojn de la unua muldilo, en kiu li enloĝiĝis. La trunko disduiĝis, produktis branĉon, kiu siavice fariĝis trunko.
Car ne estas abruptaj transiĝoj en la Naturo, verŝajne la homoj, kiuj la unuaj aperis sur la Tero, malmulte diferencis de la simio laŭ la eksteraĵo krom ankaŭ laŭ la intelekto. Nuntem- pe ankoraŭ estas sovaĝuloj, kiuj, pro la longeco de la brakoj kaj piedoj, krom ankaŭ pro la formo de la kapo, havas trajtojn tiel similajn al tiuj de la simio, ke al ili mankas nur esti vilaj por la plena simileco.
Enkarniĝo de la Spirito
17. - Spiritismo malkaŝas, kiamaniere fariĝas la kuniĝo de la Spirito kun la korpo ĉe la enkarniĝo.
Pro sia spirita esenco, la Spirito estas estaĵo nedifinita, abstrakta, kiu ne povas rekte agi sur la materion; li bezonas ian perilon; tiu perilo estas la fluideca envolvaĵo, kiu iel apartenas al li kiel konsista parto. Tiu envolvaĵo estas duonmateria, tio estas, ĝi apartenas al la materio pro sia origino kaj al la spirita principo pro sia etereca naturo. Kiel ĉia materio, ĝi estas variaĵo de la universa kosma fluido, kiu ĉi-rilate akceptas specialan modifon. Tiu envolvaĵo, nomata perispirito, faras el abstrakta estaĵo, el la Spirito, ian estaĵon konkretan, difinitan, ĉirkaŭpreneblan por la penso kaj povantan agi sur la palpe- blan materion, same kiel okazas al ĉiuj nepeseblaj fluidoj, kiuj, kiel sciate, estas la plej potencaj motoroj.
La perispirita fluido estas do la ligilo inter la Spirito kaj la materio. Dum ĝia ligiteco kun la korpo, ĝi servas kiel komunikilo al lia penso por transsendi la movon al la diversaj partoj de la organismo, kiuj agas sub la impulsado de lia volo, krom ankaŭ por igi la sensacojn produktitajn de eksteraj agantoj refrapi en la Spirito. Al ĝi servas kiel kondukfadenoj la nervoj, same kiel, ĉe la telegrafo, la metalfadeno servas kiel konduktilo al la elektra fluido.
18. - Kiam la Spirito devas enkarniĝi en formiĝantan korpon, iu fluideca ligilo, kiu estas nenio alia ol plietendiĝo de lia perispirito, ligas lin al la ĝermo, al kiu li estas altirata, per nekontraŭstarebla forto, ekde la momento de la koncipo. Laŭmezure kiel la ĝermo disvolviĝas, la ligilo kuntiriĝas. Sub la influo de la vital-materiaprincipo de la ĝermo, la perispirito, kiu havas kelkajn proprecojn de la materio, kuniĝas, molekulo post molekulo, kun la formiĝanta korpo, pro kio oni povas aserti, ke la Spirito, pere de sia perispirito, iel enradikiĝas en tiu ĝermo, same kiel planto en la tero. Kiam la ĝermo atingas sian plenan disvolvitecon, la kuniĝo estas kompleta kaj la estaĵo naskiĝas por la ekstera vivo.
Pro kontraŭa efiko, la kuniĝo de la perispirito kun la karna materio, kiu efektiviĝis sub la influo de la vivoprincipo ekzistanta en la ĝermo, ĉesas post kiam tiu principo ne plu agas kaŭze de la malorganiziĝo de la korpo. Kaj tiu kuniĝo, kiu estis tenata de aganta forto, rompiĝas tuj post kiam ĉesas la agado de tiu forto. Tiam la perispirito disiĝas, molekulo post molekulo, tute same kiel ĝi kuniĝis, kaj al la Spirito estas redonita la libereco. Tiel, ne la foriro de la Spirito kaŭzas la morton de la korpo, sed ja ci tiu kaŭzas la foriron de la Spirito.
Car, tuj post la morto, plena estas la integreco de la Spirito, kaj ĉar tiam liaj fakultoj akiras eĉ pli grandan akrecon, dum la vivoprincipo jam estingiĝis en la korpo, restas evidente pruvita, ke la vivoprincipo kaj la spirita principo ja estas du inter si diferencaj aferoj.
- Spiritismo, per la faktoj, kiujn ĝi ebligas observi, konigas al ni la fenomenojn akompanantajn tiun disiĝon, kiu en iuj okazoj estas rapida, facila, milda kaj nesentebla, kaj en aliaj okazoj estas malrapida, malfacila, terure penega, laŭ la morala stato de la Spirito, kaj povanta daŭri tutajn monatojn.
- Aparta fenomeno, ankaŭ registrita de la observa- do, ĉiam akompanas la enkarniĝon de la Spirito. De la momento, kiam li estas kaptita de la fluideca ligilo lin katenan- ta al la ĝermo, perturbo lin ekposedas, kaj tiu perturbo kreskas laŭgrade kiel streĉiĝas la ligilo. En la lastaj momentoj, la Spirito tute perdas la konscion pri si mem, en tia maniero, ke li neniam estas atestanto pri sia naskiĝo. Kiam la infano ekspi- ras, la Spirito komencas reakiri siajn fakultojn, kiuj disvolviĝas laŭgrade kiel formiĝas kaj plene elvolviĝas la organoj, kiuj devos servi al liaj manifestiĝoj.
- Sed, samtempe kiel la Spirito reakiras la konscion pri si mem, li perdas la memoron pri sia pasinteco, sen perdi siajn fakultojn, la kvalitojn kaj la kapablojn antaŭe akiritajn, kiuj kapabloj dumtempe restis en latenta stato kaj kiuj, reaktiviĝante, lin helpos fari pli multe aŭ pli bone, ol kiel li antaŭe faris. Li renaskiĝas tia, kia li sin mem faris per sia antaŭa laborado; tio estas por li ia nova deirpunkto, nova ascendota ŝtupo. Ankoraŭ ĉi tie manifestiĝas la boneco de la Kreinto, ĉar la memoro pri ia ofte aflikta aŭ humiliga pasinte- co, aldoniĝante al la amaraĵoj de lia nova ekzistado, povus lin maltrankviligi kaj malhelpi. Li nur rememoras, kion li lernis, ĉar tio estas al li utila. Se li iafoje konservas svagan intuicion pri la pasintaj okazaĵoj, ĉi tiu aperas kvazaŭ la memoro pri forpasan- ta sonĝobildo. Tio estas do nova homo, kiel ajn maljuna estas lia Spirito. Helpate de siaj pasintaj akiroj, li alprenas novajn procedojn. Reveninte al la spirita vivo, li vidas sian pasintecon malvolviĝi antaŭ liaj okuloj kaj li juĝas, ĉu li bone aŭ malbone uzis sian tempon.
- Ne estas do rompo de kontinueco en la spirita vivo malgraŭ la forgeso pri la pasinteco. La Spirito ĉiam estas li mem antaŭ, dum kaj post la enkarniĝo, kaj ĉi tiu estas nur ia speciala etapo de lia ekzistado. Tiu forgeso okazas ja nur dum la ekstera vivo de interrilato. Dum la dormo, parte liberiĝinte de la karnaj ligiloj kaj redonite al la libereco kaj al la spirita vivo, la Spirito rememoras, ĉar lia vidado ne estas tiel forte nebuligita de la materio.