- Konsiderante la homaron en la plej malalta grado de la intelekta skalo, kiel ĉe la malplej progresintaj sovaĝuloj, oni al si demandas, ĉu tie troviĝas la deirpunkto de la homa animo.
Laŭ la opinio de kelkaj spiritualistaj filozofoj, la intelekta principo, diferenca de la principo materia, individuiĝas kaj ellaboriĝas, trapasante la diversajn gradojn de la besta naturo. Guste tie la animo prepariĝas por la vivo kaj disvolvas, per ekzercado, siajn unuajn fakultojn. Tio prezentus, por tiel diri, ĝian tempon de elkoviĝo. Veninte al la grado de disvolviĝo, kiun ĉi tiu stato akceptas, ĝi ricevas tiujn specialajn fakultojn, kiuj karakterizas la homan animon. Laŭ tio, estus devenrilato spirita inter la besto kaj la homo, same kiel inter ili estas devenrilato korpa.
Tiu sistemo, bazita sur la granda leĝo de unueco direktanta la kreadon, estas konforma, oni nepre konfesu, al la justeco kaj al la boneco de la Kreinto; ĝi donas ian perspek- tivon, ian celon, ian destinon al la bestoj, kiuj tiel ĉesas esti malfavoritoj kaj ja trovas, en la al ili rezervita estonteco, kompenson al siaj suferoj. La esenco de la spirita homo kuŝas ne en lia origino, sed ja en la specialaj atributoj, per kiuj li estas dotita ĉe sia eniro en la homan stadion, kiuj atributoj lin transformas kaj el li faras apartan estaĵon, same kiel la bongus- ta frukto diferencas de la amara radiko, de kiu ĝi devenis. Pro tio, ke li trapasis la bestan vicon, la homo ne ĉesus esti homo; li jam ne estus besto, same kiel la frukto ne estas radiko, la saĝulo ne estas la senforma feto, per kiu li debutis en la mondo.
Sed tiu sistemo elmovas multenombrajn demandojn, kies por kaj kontraŭ estas neoportune ĉi tie pridiskuti, same kiel neoportuna estas la ekzameno de la diversaj hipotezoj formulitaj pri tiu temo. Ne esplorante do pri la origino de la animo, nek pri la vicoj, kiujn ĝi trapasis, ni ĝin prenas ĉe ĝia eniro en la homan stadion, de la punkto kie ĝi, jam dotita per morala sento kaj libera volo, komencas respondi pri siaj agoj.
- La devo de la enkarniĝinta Spirito zorgi pri la nutrado de sia korpo, pri sia sekureco, pri sia bonstato, devigas lin apliki siajn fakultojn al esploroj, ilin ekzerci kaj disvolvi. Lia kuniĝo kun la materio estas do utila al lia progre- so; jen kial la enkarniĝo estas ia neceso. Krom tio, per la intelekta laboro, kiun li, por sia profito, plenumas super la materio, li kunhelpas por la transformiĝo kaj materiala progreso de la globo, kie li loĝas. Tiel, progresante, li kunlabo- ras en la verko de la Kreinto, kiel nekonscia aganto.
- Sed la enkarniĝo de la Spirito estas nek konstanta nek porĉiama; ja nur provizora. Forlasinte unu korpon, li ne tuj reprenas alian. Dum pli aŭ malpli longa tempo, li vivas la spiritan vivon, kiu ja estas lia normala vivo; tiel, la entuta daŭro de liaj enkarniĝoj tre mallongas kompare kun la tempo de lia vivo en la stato de libera Spirito.
En la intertempo de siaj enkarniĝoj, la Spirito ankaŭ progresas en tiu senco, ke li, por antaŭeniĝi, praktikas la sciojn kaj spertojn akiritajn dum la enkorpa vivo; li ekzamenas, kion li faris dum sia surtera migrado, revuas, kion li lernis, rekonas siajn erarojn, skizas siajn planojn kaj prenas decidojn, laŭ kiuj li esperas sin gvidi en nova ekzistado, celante pli bone konduti. Tiel, ĉiu ekzistado ja estas antaŭenpaŝo sur la vojo de l' progreso, iaspeca lernejo por praktikado.
- La enkarniĝoj ne estas ordinare, kiel pensas kelkaj personoj, ia puno por la Spirito, sed ja ia kondiĉo konforma al la malsupereco de la Spirito, krom ankaŭ ia rimedo por progresi. (La Cielo kaj la Infero, ĉap. III, n-ro 8 kaj sekvantaj).
Laŭmezure kiel li morale progresas, la Spirito senmate- riiĝas, tio estas, liberiĝante de la influo de la materio, li elpuri- ĝas; lia vivo pli konformiĝas al la spirita naturo, liaj fakultoj kaj perceptoj ampleksiĝas; estas proporcio inter lia feliĉo kaj la farita progreso. Sed ĉar li agas laŭ sia libervolo, li povas, pro neglekto aŭ malvolonto, malrapidigi sian progreson; kaŭze de tio, li plilongigas la daŭron de siaj materiaj enkarniĝoj, kiuj tiam fariĝas al li ia puno, ĉar pro sia kulpo li restas en la malsupraj rangoj, devigita rekomenci la saman taskon. Depen- das do de la Spirito mallongigi, per sia penado por elpuriĝi, la entutan tempon de la enkarniĝoj.
- La materiala progreso de iu globo akompanas la moralan progreson de ties loĝantoj. Nu, ĉar estas senĉesa la kreado de mondoj kaj Spiritoj kaj ĉar ĉi tiuj progresas pli aŭ malpli rapide laŭ sia libera volo, el tio rezultas, ke estas mondoj pli aŭ malpli malnovaj, en malsamaj gradoj de progreso, fizika aŭ morala, en kiuj la enkarniĝo estas pli aŭ malpli materia, kaj kie, pro tio, la laboro por la Spiritoj estas pli aŭ malpli kruda. El tiu vidpunkto, la Tero estas unu el tiuj malplej progresintaj. Loĝata de Spiritoj relative malsuperaj, sur ĝi la korpa vivo estas pli peniga ol en aliaj mondoj, sed ankaŭ ekzistas aliaj malpli progresintaj, en kiuj la vivo estas ankoraŭ pli peniga ol sur la Tero kaj kompare kun kiuj la nia ja estus mondo relative feliĉa.
28. - Kiam, en unu mondo, la Spiritoj estas akirintaj la tutan progreson, kiun akceptas la stato de tiu mondo, ili ĝin forlasas por enkarniĝi en alia pli progresinta, kie ili akiru novajn sciojn, kaj tiel plu ĝis tiam, kiam, pro la fakto ke enkarniĝo en materia korpo jam portas al ili nenian utilon, ili vivas nur la spiritan vivon, en kiu ili ankoraŭ progresas sed en alia senco kaj per aliaj rimedoj. Atinginte la kulminon de la progreso, ili ĝuas la superegan feliĉon. Enlasite en la konsili- ĝojn de la ĉiopova, ili ekkonas lian penson kaj fariĝas liaj kurieroj, liaj senperaj ministroj en la regado de l' mondoj, havante sub sia ordonpovo ĉiujn Spiritojn en ĉiuj malsamaj gradoj de progreso.
Tiel, kia ajn estas ilia grado en la spirita hierarkio, de la plej malsupera ĝis la plej altranga, ĉiuj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, havas siajn komisiojn en la granda universa mekanismo; ĉiuj estas utilaj, tiel al la tuto kiel al si mem. Al la malpli progresintaj, kvazaŭ al simplaj servistoj, koncernas la plenumo de ia materiala tasko, komence nekonscie kaj poste ĉiam pli kaj pli inteligente. Cie, en la spirita mondo, la aktive- co, nenie la senutila senfareco.
La tutaĵo de la Spiritoj iasence konsistigas la animon de la Universo. Kio agas ĉie kaj en ĉio, tio estas la spirita elemen- to sub la impulsado de la dia penso. Sen tiu elemento, estas nur la inerta materio, sencela, seninteligenta, sen alia motoro krom la materiaj fortoj, kies unusoleco lasas nesolveblaj grandegan nombron da problemoj. Per la agado de la individuigita spirita elemento, ĉio havas ian celon, ian pravon de ekzisto, ĉio klariĝas. Sen la spirita elemento, oni albatiĝas al nesupereblaj malfacilaĵoj.
- Kiam la Tero sin trovis en la klimataj kondiĉoj taŭgaj por la ekzistado de la homa specio, la homaj Spiritoj enkarniĝis sur ĝi. De kie ili venis? Cu ili estis kreitaj ĝuste en tiu tempo, ĉu ili devenis, tute elformitaj, de la spaco, de la Tero mem, aŭ de aliaj mondoj, ilia ĉeesto sur ĝi, ekde difinita epoko, ja estas fakto, ĉar antaŭ ili ekzistis nur bestoj. Ili surmetis korpojn adekvatajn al siaj specialaj bezonoj, al siaj kapablecoj, kiuj korpoj fiziologie havis la bestan naturon. Sub ilia influo kaj per la ekzercado de iliaj fakultoj, tiuj korpoj suferis modifojn kaj perfektiĝis: tion ja pruvas la observado. Ni do lasu flanke la demandon pri la origino, ankoraŭ nun nesolveblan; ni prenu la Spiriton ne ĉe lia deirpunkto, sed en la momento, kiam, pro la manifestiĝo en li de la unuaj ĝermoj de la libervolo kaj de la morala sento, ni lin vidas ludanta sian homan rolon, tute ne zorgante pri la medio kie li trapasis sian tempon de infaneco, aŭ, se oni preferas, de embriiĝo. Malgraŭ la analogeco inter lia korpo kaj tiu de la bestoj, ni povas lin diferencigi disde ĉi tiuj per la lin karakterizantaj fakultoj, intelektaj kaj moralaj, same kiel ni povas distingi, sub samaj krudaj vestoj, sovaĝulon disde civilizito.