- Kvankam tiuj, venintaj la unuaj, devis ja esti malmulte progresintaj, pro la fakto mem ke ili devis enkarniĝi en tre malperfektaj korpoj, tamen certe ekzistis palpeblaj diferencoj inter iliaj karakteroj kaj kapabloj. La Spiritoj similaj inter si nature grupiĝis pro analogeco kaj simpatio. Tiel la Tero loĝatiĝis per diversklasaj Spiritoj, pli aŭ malpli inklinaj aŭ malemaj al progreso. Car la korpoj estis stampitaj per la karaktero de la Spirito kaj reproduktiĝis laŭ siaj respektivaj tipoj, el tio rezultis la malsamaj rasoj, ĉu el la vidpunkto fizika, ĉu el tiu morala (n-ro 11). Daŭre kaj prefere enkarniĝante inter siaj similuloj, la Spiritoj similaj inter si ĉiamigis la distingiĝan karakteron, fizikan kaj moralan, de la rasoj kaj de la popoloj, kiu karaktero malaperas nur kun la tempopaso, per ilia progreso kaj kunfandiĝo. (Revue Spirite, julio 1860, paĝo 198: "Frenologio kaj fiziognomiko").
- Oni povas kompari la Spiritojn, kiuj venis loĝatigi la Teron, kun tiuj bandoj da diversoriginaj migruloj, kiuj iras por ekloĝi virgan teron. Tie ili trovas lignon kaj ŝtonon por konstrui siajn loĝejojn, kaj ĉiu donas al la sia ian specialan stampon konforman al la grado de sia sciado kaj al sia propra talento. Tiam ili formas grupojn laŭ analogeco de originoj kaj gustoj, kaj tiuj grupoj fine formas tribojn, poste popolojn, el kiuj ĉiu havas proprajn karakteron kaj morojn.
- Ne estis do unuforma la progreso en la tuta homa specio. La pli inteligentaj rasoj memkompreneble antaŭeniris la ceterajn, sen paroli pri tio, ke Spiritoj ĵus naskitaj por la spirita vivo, enkarniĝinte sur la Tero kune kun tiuj venintaj la unuaj sur ĝi, faris ankoraŭ pli sentebla la diferencon pri progreso. Estus ja neeble atribui saman malnovecon, koncerne la kreadon, al la sovaĝuloj, apenaŭ distingiĝantaj disde la simio, kaj al la ĉinoj, kaj ankoraŭ des malpli al la civilizitaj eŭropanoj.
Tamen la Spiritoj de la sovaĝuloj ankaŭ apartenas al la homaro kaj iam atingos la nivelon de siaj pli maljunaj fratoj, kio nepre ne okazos en korpoj de la sama fizika raso, netaŭgaj por certa disvolviteco intelekta kaj morala. Kiam la instrumen- to ne plu estos responda al ilia progreso, ili formigros el tiu medio por enkarniĝi en pli alta ŝtupo, kaj tiel plu, ĝis ili estos konkerintaj ĉiujn surterajn gradojn, post kio ili forlasos la Teron por transiri en pli progresintajn mondojn. (Revue Spirite, Aprilo 1862, p. 97: "Perfektigebleco de la nigra raso".)
Reenkarniĝoj
33. - La principo de reenkarniĝo estas nepra sekvo de la leĝo de progreso. Kiel klarigi, sen la reenkarniĝo, la diferen- con ekzistantan inter la nuntempa socia stato kaj tiu en la tempoj de barbareco? Se la animoj estas kreataj samtempe kiel la korpoj, tiuj nune naskitaj estas tiel novaj, tiel primitivaj kiel tiuj vivintaj antaŭ mil jaroj; ni krome rimarkigu, ke inter ili ekzistus nenia ligiteco, nenia necesa rilato; ke ili estus tute fremdaj, unuj al la aliaj. Kial do la nuntempajn animojn Dio pli bone dotus, ol tiujn, kiuj ilin antaŭvenis? Kial la unuaj havas pli bonan komprenpovon? Kial ili havas pli elpuriĝintajn instinktojn, pli mildajn kutimojn? Kial ili havas intuician konon pri certaj aferoj, ilin ne antaŭe lerninte? Ni defias iun ajn elturni sin el tiuj demandoj, krom se per la akcepto, ke Dio kreas animojn diverskvalitajn laŭ la tempoj kaj la lokoj, kio estus neakordigebla kun la ideo pri superega justeco. (Ĉap. II, n-ro 14.)
Diru, male, ke la nuntempaj animoj jam vivis en foraj epokoj; ke ili ankaŭ estis barbaraj konforme al siatempa jarcento sed ja progresis; ke al ĉiu nova ekzistado ili portas tion, kion ili akiris en pasintaj ekzistadoj; ke, pro tio, la animoj de la civilizitaj epokoj ne estis kreitaj pli perfektaj sed ja sin mem perfektigis kun la tempo, kaj vi havigos la solan akcepte- blan klarigon pri la kaŭzo de la socia progreso. (La Libro de la Spiritoj, 2-a Parto, ĉap. IV kaj V).
34. - Iuj pensas, ke la diversaj ekzistadoj de la animo vice efektiviĝas en malsamaj mondoj, unu post alia, ne en unu sola mondo, kien ĉiu Spirito venus unu solan fojon.
Tiu doktrino estus akceptebla, se nur ĉiuj loĝantoj de la Tero starus sur la sama nivelo, intelekta kaj morala. Tiel ili povus progresi, nur pasante de unu mondo en alian, kaj nenian utilon portus al ili la reenkarniĝo sur la Tero. Nu, Dio faras nenion senutilan. Se tie troviĝas ĉiuj gradoj de inteligen- teco kaj moraleco, ekde la sovaĝeco randumanta la bestan naturon ĝis la plej progresinta civilizacio, ĝi do prezentas vastan kampon por progreso. Oni al si demandus, kial la sovaĝulo devus serĉi aliloke la tuj superan progresogradon, se tiu grado troviĝas apude, kaj tiel plu sinsekve? Kial la progresinta homo devus trapasi siajn unuajn etapojn nur en primiti- vaj mondoj, se ĉirkaŭ li troviĝas estuloj analogaj al la loĝantoj de tiaj mondoj? se oni ja trovas malsamajn gradojn de progreso, ne nur pasante de unu mondo en alian, sed en la sino de unu sama popolo, de unu sama familio? Se tiel estus, Dio estus farinta senutilan verkon, metante, unu apud la alia, senscion kaj scion, barbarecon kaj civilizacion, bonon kaj malbonon, dum ĝuste tia kontakto progresigas la malfruiĝemu- lojn.
Ne estas do necese, ke la homoj transloĝiĝu en alian mondon ĉe ĉiu progreso-etapo, same kiel ne necesas, ke lernejano forlasu sian lernejon ĉe ŝanĝo de klaso. Anstataŭ esti profita al lia progreso, tio ja estus malhelpo, ĉar la Spirito seniĝus ne nur je la ekzemplo, kiun li havigus al si per la vido de la superaj gradoj, sed ankaŭ je la ebleco ripari siajn erarojn en la medio mem, kie li ilin faris, kaj en la ĉeesto de tiuj, kiujn li ofendis, kaj tiu ebleco estas por li la plej potenca rimedo efektivigi sian moralan progreson. Post mallonga kunloĝado, la Spiritoj nepre disiĝus, ja reciproke fremdiĝus, kaj la familio- ligiloj rompiĝus manke de tempo por solidiĝi.
Al la malbonaĵo morala aldoniĝus malbonaĵo materiala. La naturo de la elementoj, la organaj leĝoj, la kondiĉoj de ekzistado diversas laŭ la mondoj; en ĉi tiu rilato ne ekzistas du perfekte identaj. Niaj traktatoj pri Fiziko, Kemio, Anatomio, Medicino, Botaniko, ktp, neniel utilus en aliaj mondoj, sed tamen oni tute ne perdas, kion oni en ili lernas; tio ne nur disvolvas la intelekton sed la ideoj tie ĉerpitaj kunhelpas por akiro de novaj ideoj. (Cap. VI, n-roj 61 kaj sekvantaj.) Se la Spirito aperus en unu mondo nur unu fojon, ja ofte tre mallongan, ĉe ĉiu enmigro li troviĝus en tute malsamaj kondiĉoj; li ĉiufoje laborus super novaj elementoj, per fortoj kaj laŭ leĝoj al li nekonataj, ne havinte tempon por ellabori la konatajn elementojn, ilin studi kaj apliki. Ce ĉiu fojo li devus fari novan lernadon, kaj tiuj senĉesaj ŝanĝoj prezentus baron al la progreso. La Spirito devas do resti en la sama mondo tiel longe ĝis li estos akirinta la tutaĵon de scioj kaj la gradon de perfekteco eblajn en tiu mondo. (N-ro 31.)
La Spiritoj forlasas, celante iun pli progresintan, la mondon, en kiu ili povas jam nenion pli akiri: jen kio devas okazi kaj ja nepre okazas. Tia estas la principo. Se iuj Spiritoj tion faras antaŭtempe, sendube tiel okazas pro individuaj motivoj, kiujn Dio pesas laŭ sia saĝo.Cio en la kreaĵaro havas ian celon, sen kio Dio estus nek prudenta nek saĝa. Nu, se la Tero devus prezenti okazon por unu sola etapo de la progreso de ĉiu individuo, kiel utilus al infanoj, mortintaj en tre frua ago, veni tien por pasigi kelke da jaroj, monatoj, horoj, dum kiuj ili povas nenion ĉerpi? Same okazus koncerne la idiotojn kaj la kretenojn. Teorio estas bona se nur ĝi solvas ĉiujn koncernajn demandojn. La demando pri la tro fruaj mortoj montriĝas kiel ŝtono de falpuŝiĝo por ĉiuj doktrinoj krom por la Spiritisma Doktrino, kiu sola ĝin solvis racie kaj komplete.
Por la progreso de tiuj, kiuj sur la Tero plenumas normalan mision, estas reala avantaĝo reveni al la sama medio por tie daŭrigi la laboron, kiun ili lasis nefinita, ofte en la sama familio aŭ en rilatoj kun la samaj personoj, por ripari la malbonon, kiun ili faris, aŭ por suferi la egalan repunon.