Elmigradoj kaj enmigradoj de la Spiritoj
- En la intertempoj inter siaj enkorpaj ekzistadoj, la Spiritoj troviĝas en stato de vaganteco kaj konsistigas la spiritan loĝantaron ĉirkaŭan al la Tero. Per mortoj kaj naski- ĝoj, ambaŭ loĝantaroj, surtera kaj spirita, senĉese enverŝiĝas, unu en la duan. Ciutage do estas migradoj, tiel el la korpa en la spiritan mondon, kiel ankaŭ el ĉi tiu en la korpan mondon: tia estas la normala stato.
- En certaj epokoj, laŭ decido de la dia saĝo, tiujn elmigradojn kaj enmigradojn partoprenas pli aŭ malpli grandaj amasoj, kaŭze de vastaj transformiĝoj, kiuj estigas ilian samtempan foriron en grandaj kvantoj, tuj kompensatan per samnombra kvanto da enkarniĝoj. Oni do rigardu detruajn plagojn kaj kataklismojn kiel okazojn de kolektivaj alveno kaj foriro, providencajn rimedojn por renovigo de la enkorpa loĝantaro de l' globo, por ĝia refreŝigo per enkonduko de novaj, pli purigitaj spiritaj elementoj. Se, dum tiuj katastrofoj, detruiĝas granda nombro da korpoj, nenio alia ĝi estas krom ia disŝiro de vestoj, sed neniu Spirito pereas; ili nur translokiĝas en alian medion; anstataŭ foriri unuope, ili foriras multope, kaj en ĉi tio kuŝas la sola diferenco, ĉar, ĉu pro unu kaŭzo, ĉu pro alia, ili ne malpli fatale, frue aŭ malfrue, devas foriri.
La rapidaj kaj preskaŭ subitaj renoviĝoj, kiuj efektiviĝas ĉe la spirita elemento de la loĝantaro kaŭze de la detruaj plagoj, akcelas la socian progreson; sen la elmigradoj kaj enmigradoj, kiuj de tempo al tempo al ĝi donas fortegan impulson, nur treege malrapide efektiviĝus tiu progreso.
Rimarkindas, ke ĉiuj grandaj plagoj, kiuj ekstermas la loĝantarojn, ĉiam estas sekvataj de ia tempo de progreso en la sferoj fizika, intelekta aŭ morala, sekve do en la socia stato de la landoj, kiuj ilin suferas. Tiel okazas, ĉar ili havas kiel celon estigi ian rearanĝon ĉe la spirita loĝantaro, kiu ja estas la normala kaj aktiva loĝantaro de la globo.
37. - Tiu reciproka transfluiĝo inter la loĝantaroj enkarniĝinta kaj elkarniĝinta de unu sama globo ankaŭ efek- tiviĝas inter la mondoj, ĉu individue laŭ la normalaj kondiĉoj, ĉu amase en specialaj cirkonstancoj. Estas do elmigradoj kaj enmigradoj kolektivaj de unu mondo al alia, el kio rezultas la enkonduko, en la loĝantaron de unu el ili, de tute novaj elementoj. Novaj rasoj de Spiritoj, kiuj venas miksiĝi kun tiuj ekzistantaj, formas novajn rasojn de homoj. Nu, ĉar la Spiritoj neniam perdas, kion ili akiris, ili do kunportas sian inteligenton kaj la intuicion pri la scioj, kiujn ili posedas. Sekve de tio, ili stampas sian karakteron en la korpa raso, kiun ili estas animontaj. Por tio ili nur bezonas, ke novaj korpoj estu speciale kreataj por ilia uzado. Ĉar ekzistas la korpa specio, ili ĉiam trovas korpojn pretajn por ilin akcepti. Ili do simple estas novaj loĝantoj. Alveninte al la Tero, ili komence apartenas al ties spirita loĝantaro kaj poste enkarniĝas same kiel la ceteraj.
Adama raso
- Laŭ la instruado de la Spiritoj, ĝuste el unu el tiuj grandaj enmigradoj, aŭ, se oni volas, unu el tiuj kolonioj da Spiritoj, veninta de alia sfero, originis la raso simboligita per la persono de Adamo kaj, pro tio, nomita adama raso. Kiam ĝi alvenis, la Tero, ekde nememorebla tempo, jam estis loĝata, same kiel Ameriko, kiam en ĝi alvenis la eŭropanoj.
La adama raso, pli progresinta ol tiuj ĝin antaŭvenintaj sur la Tero, efektive estas la plej inteligenta; estas ĝi, kiu puŝas ĉiujn aliajn al progreso. La Genezo montras ĝin al ni, ekde la origino, laborema, kapabla por la artoj kaj la sciencoj, ne trapasinta spiritan infanecon, kio ne estas karakterizaĵo de la primitivaj rasoj sed akordas kun la opinio, ke ĝi konsistis el Spiritoj jam tre progresintaj. Cio atestas, ke ĝi ne estas antikva sur la Tero, ke ĝi ĉi tie loĝas de antaŭ nur kelke da jarmiloj, kio malakordus nek kun la geologiaj faktoj, nek kun la antropolo- giaj observoj, sed ja prefere ĉi tiujn lastajn konfirmus.
- Ne akcepteblas, en la nuna stato de la homa sciaro, tiu doktrino, laŭ kiu la tuta homa gento devenus de unu sola individuo de antaŭ ses mil jaroj. La ĉefaj ĝin kontraŭ- dirantaj argumentoj, prenitaj tiel en la fizika kiel ankaŭ en la morala kampo, resumiĝas jene:
El la vidpunkto fiziologia, kelkaj rasoj prezentas apar- tajn, karakterizajn tipojn, kiuj ne permesas, ke oni al ili atribuu komunan originon. Estas diferencoj, kiuj evidente ne rezultas el la efiko de la klimato, ĉar blankuloj reproduktiĝantaj en nigrulaj landoj ne fariĝas negroj, kaj inverse. La suna ardo rostas kaj brunigas la epidermon sed neniam transformis blankulon en nigrulon, ne platigis al iu la nazon, aŭ ŝanĝis trajtojn de ies fizionomio, nek faris krispaj kaj lanecaj harojn longajn kaj silkecajn. Oni nuntempe scias, ke la haŭtkoloro de nigrulo fontas el speciala, subhaŭta histo esence propra al tiu raso.
Oni do rigardu la rasojn nigran, mongolan, kaŭkazan kiel havantajn propran originon, naskiĝintajn samtempe aŭ sinsekve en diversaj partoj de la globo. Ilia kruciĝado produktis la miksitajn, malĉefajn rasojn. La fiziologiaj karakteroj de la primitivaj rasoj estas evidenta signo, ke ili devenas de apartaj tipoj. La samaj konsideroj do aplikiĝas tiel al homoj kiel al bestoj koncerne la plurecon de la trunkoj. (Cap. X, n-roj 2 kaj sekvantaj.)
- Adamo kaj liaj idoj estas prezentataj en la Genezo kiel homoj esence inteligentaj, ĉar detempe de la dua genera- cio ili konstruas urbojn, kulturas la teron, prilaboras metalojn. Rapidaj kaj konstante subtenataj estas iliaj progresoj en la artoj kaj en la sciencoj. Oni do ne konsentus, ke tiu trunko estus havinta, kiel branĉojn, multenombrajn popolojn tiel malpro- gresintajn, kun tiel rudimenta inteligenteco, ankoraŭ hodiaŭ randumantajn la bestecon, krom ankaŭ perdintaj ĉiujn trajtojn de siaj prapatroj kaj eĉ la plej malgrandan tradician memoron pri tio, kion ĉi tiuj faris. Tiel radikala diferenco laŭ intelektaj kapabloj kaj morala disvolviteco atestas, ne malpli evidente, ian prioriginan diferencon.
- Krom el la geologiaj faktoj, la pruvon pri la ekzisto de l' homo sur la Tero, antaŭ la epoko difinita de la Genezo, oni ankaŭ tiras el la loĝantaro de la globo.
1 Vidu notojn ĉe la Enkonduko.
Sen paroli pri la ĉina kronologio, laŭdire datiĝanta de antaŭ tridek mil jaroj, pli aŭtentikaj dokumentoj pruvas, ke Egiptujo, Hindujo kaj aliaj landoj jam estis loĝataj kaj floradis almenaŭ tri mil jarojn antaŭ la kristana erao, sekve post la kreo de la unua homo laŭ la biblia kronologio. Freŝdataj dokumen- toj kaj observoj nun allasas nenian dubon pri la rilatoj ekzistin- taj inter Ameriko kaj la antikvaj egiptoj, el kio oni nepre devas konkludi, ke tiu regiono en tiu epoko jam estis loĝata. Oni do nepre devus konsenti, ke en mil jaroj la posteularo de unu sola homo povis loĝatigi plej grandan parton de la Tero. Nu, tiela fekundeco estus kontraŭa al ĉiuj antropologiaj leĝoj.
42. - Tiu neebleco montriĝas ankoraŭ pli evidenta, se oni konsentas, laŭ la Genezo, ke la diluvo ekstermis la tutan homan genton, escepte de Noa kaj lia familio, kiu ne estis multenombra, en la 1656a jaro de la mondo, tio estas, 2348 jarojn antaŭ la kristana erao. La loĝatigo de la globo do nepre datiĝus de Noa. Nu, kiam la hebreoj ekloĝis en Egiptujo, 612 jarojn post la diluvo, tiu lando jam estis potenca imperio, kiun jam antaŭe, en malpli ol ses jarcentoj, loĝatigis la idaro de
1 La Universala Ekspozicio en 1867 prezentis antikvaĵojn el Meksikio, kiuj allasas nenian dubon pri la rilatoj, kiujn la popoloj de tiu lando tenadis kun la antikvaj egiptoj. S-ro Leon Mechedin, per noto alfiksita en la meksika templo ĉe la Ekspozicio, tiel sin esprimis: