- Spiritismo, konigante al ni la nevideblan mondon, kiu nin ĉirkaŭas kaj en kiu ni vivis ne suspektante ĝian ekzis- ton; konigante la leĝojn, kiuj ĝin regas, ĝiajn rilatojn kun la videbla mondo, la naturon kaj la staton de ĝiaj loĝantoj, kaj sekve la postmortan destinon de la homo, ja estas vera revelacio laŭ la scienca senco de ĉi tiu vorto.
- Pro sia naturo, la spiritisma revelacio havas duoblan karakteron: ĝi samtempe havas la karakterojn de la dia kaj de la scienca revelacioj. De la unua, ĉar ĝia apero estis providenca kaj ne rezultis el homaj iniciativo kaj antaŭpensita plano; ĉar la fundamentaj principoj de la doktrino fontas el la instruado de la Spiritoj komisiitaj de Dio instrui la homojn pri aferoj, kiujn ili ne konis, kiujn ili ne povis kompreni per si mem kaj kiujn ili nepre devas koni nuntempe, kiam ili kapabliĝis al ties kompreno. De la dua, ĉar tiu instruado ne estas privilegio de unu sola homo sed ja estas samprocede donata al ĉiuj; ĉar kiuj ĝin transigas kaj kiuj ĝin ricevas tute ne estas pasivuloj, sendevigitaj disde la laboro de observado kaj esplorado, pro tio, ke ili ne rezignas sian juĝon kaj sian libervolon; ĉar al ili la kontrolo ne estas malpermesita sed kontraŭe ja rekomendata; fine, ĉar la doktrino ne estis komplete diktita, nek trudita al la blinda kredo; ĉar ĝi estis induktita, per laboro de l' homo, el la observado de l' faktoj, kiujn la Spiritoj metas antaŭ liajn okulojn, kaj de la instruoj, kiujn la Spiritoj al li donas, kiujn instruojn li studas, komentarias, komparas, kaj el kiuj li mem tiras la konsekvencojn kaj la aplikojn. Unuvorte, karakterizas la spiritisman revelacion ja tio, ke ĝia origino estas dia, ĝia iniciato venas de la Spiritoj kaj ĝia ellaborado estas frukto de la homa penado.
14. - Kiel rimedo de ellaborado, Spiritismo procedas tute same kiel la pozitivaj sciencoj, nome ĝi uzas la eksperi- mentan metodon. Novspecaj faktoj prezentiĝas, kiujn oni ne povas klarigi per la konataj leĝoj; ĝi ilin observas, komparas, analizas kaj, paŝante returne de la efikoj al ties kaŭzoj, ĝi venas al la leĝo ilin reganta; poste ĝi deduktas iliajn sekvojn kaj serĉas iliajn utilajn aplikojn. Gi starigis nenian antaŭe pretan teorion; tiel ĝi ne prezentis kiel hipotezojn la ekziston kaj la manifestiĝon de la Spiritoj, nek la perispiriton, nek la reenkar- niĝon, nek iun ajn el la principoj de la doktrino; ĝi konkludis al la ekzisto de la Spiritoj, kiam tiu ekzisto evidente montriĝis el la observado de la faktoj; tiel same ĝi procedis rilate al aliaj principoj. Ne la faktoj postvenis por konfirmi la teorion, sed ja la teorio venis poste klarigi kaj resumi la faktojn. Estas do rigore ĝusta la aserto, ke Spiritismo estas observoscienco, tute ne ia produkto de la imago. La sciencoj faris seriozan progre- son nur post kiam iliaj studoj baziĝis sur la eksperimenta metodo; ĝis tiam oni kredis ĉi tiun aplikebla nur al la materio, dum efektive ĝi ankaŭ aplikeblas al la metafizikaj aferoj.
- Ni donu ekzemplon. Okazas en la spirita mondo tre kurioza fakto, kiun certe neniu iam suspektis, nome ke estas Spiritoj, kiuj rigardas sin ne mortintaj. Nu, la superaj Spiritoj, kiuj perfekte konas tiun fakton, ne venis anticipe malkaŝi: "Estas Spiritoj kredantaj, ke ili ankoraŭ vivas la surteran vivon kaj kiuj konservas siajn gustojn, kutimojn kaj instinktojn." Ili ja okazigis la manifestiĝon de tiaj Spiritoj, ke ni mem ilin observu. Vidinte do Spiritojn necertaj pri sia stato aŭ asertantaj, ke ili ankoraŭ apartenas al ĉi tiu mondo kaj sin donas al siaj ordi- naraj okupoj, oni el la ekzemploj deduktis la regulon. La multego da similaj faktoj pruvis, ke tute ne temas pri ia escepto sed ja pri unu el la fazoj de la spirita vivo; oni povis do studi ĉiujn ties variojn kaj la kaŭzojn de tiel stranga iluzio, krom ankaŭ konstati, ke tiu situacio karakterizas Spiritojn morale malpli progresintajn, estas propra al certaj specoj de morto, krom ankaŭ kelkatempa, kvankam ĝi povas tamen daŭri semajnojn, monatojn kaj jarojn. Tiel do la teorio naskiĝis el observado. La samo okazis rilate al ĉiuj ceteraj principoj de la doktrino.
- Kiel la objekto de la Scienco mem estas la studo de la leĝoj regantaj la materian principon, tiel la speciala objekto de Spiritismo estas la konado de la leĝoj regantaj la principon spiritan. Nu, ĉar ĉi tiu principo estas unu el la fortoj de la Naturo, kiu senĉese reagas sur la materian principon, kaj reciproke, el tio sekvas, ke la konado de unu ne povas esti kompleta sen la konado de la dua. Spiritismo kaj Scienco sin reciproke kompletigas: la Scienco, sen Spiritismo, estas sen- pova por klarigi certajn fenomenojn ekskluzive per la leĝoj de la materio; al Spiritismo, sen la Scienco, mankus apogo kaj konfirmo. La studo pri la leĝoj de la materio devus antaŭi al tiu pri la spiritaj, ĉar estas la materio, kiu la unua frapas la sensojn. Se Spiritismo estus veninta antaŭ la sciencaj malko- vroj, ĝi estus abortinta kiel ĉio aperinta antaŭtempe.
- Ciuj sciencoj sin interĉenas kaj intersekvas laŭ racia ordo; ili naskiĝas, unuj de la aliaj, trovinte apogpunkton en la antaŭaj ideoj kaj scioj. La Astronomio, unu el tiuj pli frue kulturataj, konservis la frutempajn erarojn tiel longe, ĝis la Fiziko venis malkaŝi la leĝon pri la fortoj de la naturaj agantoj; la Kemio, povante nenion sen la Fiziko, devis ĝin akompani de proksime, kaj poste ambaŭ marŝis en akordo, sin reciproke apogante. La Anatomio, Fiziologio, Zoologio, Botaniko, Mineralogio iĝis seriozaj sciencoj nur kun la helpo de la lumoj alportitaj de la Fiziko kaj de la Kemio. Al la Geologio, hieraŭ naskiĝinta, sen la Astronomio, Fiziko, Kemio kaj ĉiuj ceteraj sciencoj estus mankintaj elementoj de vivipoveco; nur poste ĝi povus aperi.
- La moderna scienco forlasis la kvar primitivajn elementojn de la antikvuloj kaj, post sinsekvaj observoj, venis al la koncepto pri la unusola elemento, generanta ĉiujn transformojn de la materio; sed la materio, en si mem, estas inerta, havas nek vivon, nek penson, nek senton; ĝi bezonas ligiĝi al la spirita principo. Spiritismo ne malkovris nek elpensis tiun principon, sed ĝi la unua, per nekontesteblaj pruvoj, elmontris ties ekziston; ĝin studante kaj analizante, Spiritismo evidentigis ĝian influon. Al la materia elemento ĝi aldonis la elementon spiritan. Materia elemento kaj spirita elemento, jen la du principoj, la du vivaj fortoj de la Naturo. Per ilia nedisig- ebla kuniĝo oni facile klarigas multegon da faktoj ĝis nun neklarigeblaj.
Havante kiel objekton la studon de unu el la du elementoj konsistigantaj la Universon, Spiritismo nepre tuŝas la pli grandan parton de la sciencoj; ĝi do povus veni nur post ilia ellaboriĝo kaj ĝi naskiĝis de la forto mem de la aferoj, de la neebleco ĉion klarigi nur helpe de la leĝoj de la materio.
19. - Oni akuzas Spiritismon pri parenceco kun magio kaj sorĉarto; sed oni forgesas, ke la Astronomio havas kiel pli aĝan fraton la Astrologion, kiu ne tiel longe malproksimas de ni; ke la Kemio estas filo de la Alkemio, pri kiu kuraĝus sin okupi hodiaŭ neniu prudenta homo. Neniu tamen neas, ke la Astrologio kaj la Alkemio enhavis la ĝermon de la veraĵoj, el kiuj fontis la nuntempaj sciencoj. Malgraŭ siaj ridindaj formu- loj, la Alkemio kondukis al la malkovro de la simplaj korpoj kaj de la leĝo pri la afinecoj. La Astrologio sin apogis sur la pozicio kaj la movado de la astroj, kiujn ĝi studis; sed, pro la nesciado pri la veraj leĝoj regantaj la mekanismon de la Universo, la vulgarularo rigardis la astrojn kiel misterajn estaĵojn, al kiuj la superstiĉo atribuis ian moralan influon kaj ian revelacian karakteron. Kiam Galileo, Neŭtono, Kepler konatigis tiujn leĝojn, kaj la teleskopo forŝiris la vualon kaj ĵetis en la profun-