Выбрать главу

- Pri kelkaj punktoj sendube estas rimarkinda akordo inter la mosea Genezo kaj la scienca doktrino; sed estus erare kredi, ke sufiĉas anstataŭigi la ses dudekkvar-horajn tagojn de la kreado per ses nedeterminitaj periodoj por starigi kompletan analogecon. Ne malpli erare estus kredi, ke, krom la alegoria senco de kelkaj vortoj, la Genezo kaj la Scienco paŝas flanko ĉe flanko kaj ke ambaŭ sin parafrazas, unu la duan.

- Ni unue rimarku, kiel jam dirite (ĉap. VII, n-ro 14), ke la nombro de ses geologiaj epokoj estas laŭvola, ĉar kalkuliĝas al pli ol dudek kvin la nombro da nete karakterizitaj formacioj. Tiu nombro determinas nur la grandajn ĝeneralajn periodojn, kaj oni en la komenco ĝin adoptis nur celante kiel eble plej konformigi la sciojn al la biblia teksto, en tempo, cetere ne multe fora, kiam oni opiniis, ke la Scienco devas esti kontrolata de la Biblio. Guste tial la aŭtoroj de la pliparto el la kosmogoniaj teorioj, celante ties pli facilan akcepton, klopodis por ilin akordigi kun la sankta skribo. Kiam la Scienco sinapogis sur la eksperimenta metodo, ĝi eksentis sin pli forta kaj emancipiĝis. Nuntempe estas ja ĝi, kiu kontrolas la Biblion.

Aliflanke, la Geologio, prenante kiel deirpunkton nur la formiĝon de la granitaj terenoj, ne ampleksas, en la nombrado de siaj epokoj, la primitivan staton de la Tero, ne okupas sin pri la Suno, pri la Luno kaj la steloj, nek pri la tutaĵo de la Universo, kio ja apartenas al la Astronomio. Por ĉion enkadrigi en la Genezon, necesas aldoni ian unuan epokon, kiu amplek- sus tiun ordon de fenomenoj kaj kiun oni povus nomi - astronomia epoko. Krom tio, ne ĉiuj geologoj rigardas la diluvan kiel apartan periodon, sed ja kiel transiran, nedaŭran fakton, kiu ne rimarkinde ŝanĝis la klimaton de la globo, nek signis novan fazon por la vegetaĵaj kaj bestaj specioj, ĉar, kun malmultaj esceptoj, tiuj samaj specioj troveblas antaŭ kaj post la diluvo. Oni povas do, sen malkonsideri la veron, preterlasi tiun periodon.

GENEZO

1-a Tago. - La ĉielo kaj la Tero. - La lumo.

5. - La ĉi-suba kompara tabelo, en kiu estas resume prezentitaj la fenomenoj karakterizantaj ĉiun el la ses epokoj, permesas ampleksi la tuton kaj pritaksi la rilatojn kaj la diferencojn ekzistantajn inter tiuj epokoj kaj la biblia Genezo.

SCIENCO (Vidu notojn ĉe Enkonduko)

I. Astronomia Epoko. - Aglomeriĝo de la universa kosma materio, ĉe iu punkto de la spaco, en nebulozon, kiu naskis, pro plurloka kondensiĝo de la materio, la stelojn, la Sunon, la Teron, la Lunon kaj ĉiujn planedojn.

Primitiva, fluideca, inkandeska stato de la Tero. - Vastega atmosfero ŝarĝita per la tuta akvo en vapora stato kaj per ĉiuj volatiligeblaj materioj.

II. Primara Epoko. - Rigidiĝo de la Ter-supraĵo pro la malvarmiĝo; formiĝo de la granitaj tavoloj. - Densa kaj ardanta atmosfero nepenetrebla por la sunradioj. - Laŭgrada demetiĝo de la akvo kaj de la solidaj materioj volatiligitaj en la aero. - Neekzisto de ĉia organa vivo.

III. Transira Epoko. - La akvo kovras la tutan 3-a Tago. -

supraĵon de la globo. - Unuaj sedimentaj demetaĵoj La akvo, kiu estas

formitaj de la akvo. - Humida varmo. - La Suno komen- sub la firmaĵo,

cas trairi la nebulan atmosferon. - Unuaj plej rudimente kolektiĝas; aperas

strukturitaj organaj estaĵoj. - Likenoj, muskoj, fetoj, la sekaĵo. - La

likopodioj, herbecaj plantoj. Kolosa vegetaĵaro. - Unuaj tero kaj la maroj.

marestaĵoj: zoofitoj, polipoj, krustacoj. - Stonkarbaj - La kreskaĵoj. demetaĵoj.

IV. Sekundara Epoko. - Tersupraĵo ne multe 4-a Tago. - malebena; akvoj marĉaj kaj ne tre profundaj. Malpli arda La Suno, la Luno temperaturo; pli elpuriĝinta atmosfero. Grandaj kalkaj kaj la steloj. demetaĵoj portitaj de la akvoj. - Malpli kolosa vegetaĵaro; novaj specioj; lignecaj kreskaĵoj; unuaj arboj. - Fiŝoj; cetacoj; konkhavaj bestoj; grandaj akvaj reptilioj kaj amfibioj.

V. Terciara Epoko. - Grandaj ŝvelleviĝoj de la 5-a Tago. - solida krusto; formiĝo de la kontinentoj. Retiriĝo de la Fiŝoj kaj birdoj. akvoj en malaltaĵojn; formiĝo de la maroj. - Elpuriĝinta atmosfero; nuntempa temperaturo estigita de la suna varmo. - Gigantaj surteraj bestoj. Nuntempaj vegetaĵoj kaj bestoj. Birdoj.

UNIVERSA DILUVO

VI. Kvaternara aŭ Postdiluva Epoko. - Aluviaj 6-a Tago. - terenoj. - Nuntempaj vegetaĵoj kaj bestoj. La homo. La surteraj bestoj.

2-a Tago. - La Firmaĵo. - Apartiĝo de la akvo, kiu estas super la firmaĵo, de la akvo, kiu estas sub ĝi.

La homo.

- En la supra tabelo elstaras kiel unua la fakto, ke la laboro en ĉiu el la ses tagoj ne rigore respondas, kiel multaj ĝin kredas, al ĉiu el la ses geologiaj epokoj. La plej rimarkinda akordo montriĝas en la intersekvo de la organaj estaĵoj, kiu, kun eta diferenco, preskaŭ samas, kaj en la apero, kiel lasta, de la homo; nu, tio estas grava fakto.

Estas ankaŭ koincido, ne koncerne la laŭnumeran ordon de la epokoj sed koncerne la fakton mem, en la loko kie estas dirite, ke, en la tria tago, "kolektiĝis la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperis la sekaĵo", kio esprimas la bildon de tio okazinta dum la terciara epoko, kiam la leviĝoj de la solida krusto aperigis la kontinentojn kaj repuŝis la akvojn, kiuj formis la marojn. Nur tiam ekaperis la surteraj bestoj laŭ la Geologio kaj laŭ Moseo.

- Dirinte, ke la kreado fariĝis en ses tagoj, ĉu Moseo volis paroli pri dudekkvarhoraj tagoj aŭ uzis tiun vorton en la senco de periodo, daŭro? La unua hipotezo estas pli probabla, se oni konsideras la tekston mem; unue, ĉar tia estas la propra senco de la hebrea vorto iom, kies signifo estas tago; krom tio, la difino de vespero kaj mateno kiel limoj de ĉiu el la ses tagoj pravigas la supozon, ke li volis paroli pri ordinaraj tagoj. Oni ja tute ne povas tion pridubi, ĉar estas dirite en la paragrafo 5- a: "Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago". Ĉi tio evidente povas rilati nur al la dudekkvarhora tago, kiun dividas la lumo kaj la mallumo. Ankoraŭ pli preciziĝas la senco, kiam li asertas, en la paragrafo 17, parolante pri la Suno, la Luno kaj la steloj: "Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago."

Cetere, ĉio en la kreado estis mirakla, kaj se oni eniras la vojon de la mirakloj, oni ja povas kredi, ke la Tero estis farita en ses dudekkvarhoraj tagoj, precipe kiam oni ne konas la unuajn naturajn leĝojn. Ciuj civilizitaj popoloj komune akceptis tiun kredon tiel longe, ĝis la Geologio venis por pruvi ĝian maleblecon.

8. - Unu el la plej kritikataj punktoj en la Genezo estas la kreado de la Suno post la lumo. Oni provis ĝin klarigi, helpe de la donitaĵoj mem liveritaj de la Geologio, asertante, ke la surtera atmosfero, en la unuaj tempoj de sia formiĝo, estis ŝarĝita per vaporoj densaj, netravideblaj, kaj tial ne permesantaj, ke oni vidu la Sunon, kiu do tiam ne ekzistis por la Tero. Akcepteblus tia klarigo, se en tiu tempo jam troviĝus loĝantoj, kiuj povus konstati la ekziston aŭ neekziston de la Suno. Nu, laŭ Moseo mem tiam ekzistis nur vegetaĵoj, kiuj tamen ne povintus kreski kaj reproduktiĝi sen la suna varmo.

Estas do evidente anakronisma la ordo, kiun Moseo difinas por la kreado de la Suno; sed, pretervole aŭ ne, li ne eraris, asertante, ke la lumo antaŭvenis la Sunon.

La Suno ne estas la principo de la universa lumo, sed ja ia koncentriĝo de la luma elemento en iu punkto, ĝustadire de la fluido, kiu, en difinitaj cirkonstancoj, akiras la lumajn proprecojn. Tiu fluido, kiu estas kaŭzo, nepre devis antaŭveni la Sunon, kiu nenio alia estas ol efiko. La Suno estas kaŭzo rilate al la lumo, kiun ĝi disradias, sed efiko rilate al tiu, kiun ĝi ricevis.