En obskura ĉambro, brulanta kandelo estas eta suno. Kion oni faris por bruligi la kandelon? Oni disvolvis la heligan proprecon de la luma fluido kaj oni ĉi tiun koncentris sur iun punkton. La kandelo estas la kaŭzo de la lumo disradianta en la ĉambro, sed se la luma principo ne ekzistus antaŭ la kan- delo, ĉi tiun oni ne povus bruligi.
La samo okazas kun la Suno. La eraro devenas de la falsa, longe akceptata ideo, laŭ kiu la tuta Universo komenciĝis kun la Tero, kaj pro tio oni ne komprenas, ke la Suno povis esti kreita post la lumo. Oni nun scias, ke, antaŭ nia Suno kaj nia Tero, ekzistis milionoj da sunoj kaj da Teroj, kiuj sekve ĝuis la lumon. La aserto de Moseo estas do principe ekzakta; ĝi falsas, kredigante, ke la Tero estis kreita pli frue ol la Suno. Estante, pro sia translacia movo, submetita al la Suno, la Tero nepre estis formita post ĝi. Ci tion Moseo ne povus scii, ĉar li ne konis la leĝon de gravito.
Tiun saman ideon oni trovas en la Genezo de la antikvaj Persoj. En la unua ĉapitro de la Vendedad, Ormuzdo, rakontante la originon de la mondo, diras: "Mi kreis la lumon, heligontan la Sunon, la Lunon kaj la stelojn." (Vortaro pri Universala Mitologio.) Ci tie la formo certe estas pli klara kaj pli scienca, ol ĉe Moseo, kaj ne bezonas komentariojn.
9. - Moseo evidente konfesis la plej primitivajn kosmogoniajn kredojn. Kiel siaj samtempuloj, li kredis la solidecon de la ĉiela volbo kaj la ekziston de supraj rezervujoj por la akvoj. Tiu ideo nealegorie kaj neambigue esprimiĝis en ĉi tiu loko (paragrafoj 6 kaj sekvantaj): "Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel." (Vidu: ĉap. V, Antikvaj kaj modernaj sistemoj pri la mondo, n-roj 3, 4 kaj 5.)
Laŭ antikva kredo, la akvo estis rigardata kiel primitiva principo, genera elemento, kaj pro tio Moseo ne parolas pri la kreado de la akvoj, kiuj ŝajne jam antaŭe ekzistis. "Mallumo estis super la abismo", nome super la profundegaĵoj de la spaco, kiun la imago svage prezentis al si okupita de la akvoj kaj en mallumo antaŭ la kreado de la lumo. Jen kial Moseo diras: "La Spirito de Dio portiĝis (aŭ ŝvebis) super la akvo." ĉar oni rigardis la Teron formita en la sino de la akvoj, necesis apartigi ĝin. Oni tial supozis, ke Dio faris la firmaĵon, ian solidan volbon, por apartigi la akvojn, kiuj troviĝis en la supro, de tiuj, kiuj estis sur la Tero.
Por kompreni certajn partojn de la Genezo, nepre necesas, ke oni lokiĝu sur la vidpunkto de la kosmogoniaj ideoj de la tempo, kiun la Genezo reflektas.
- Ce la progreso de la Fiziko kaj Astronomio, ne plu defendeblas simila doktrino. Moseo tamen atribuas tiujn vortojn al Dio mem. Nu, ĉar ili esprimas efektive falsan okazaĵon, el du aferoj unu: aŭ Dio trompiĝis en la rakontado de sia verko, aŭ tiu rakonto ne estas dia revelacio. Car ne akcepteblas la unua hipotezo, nepras konkludi, ke Moseo esprimis siajn proprajn ideojn. (Cap. I, n-ro 3.)
- Moseo pli proksimas al la vero, dirante, ke Dio faris la homon el la ŝlimo de la tero. Efektive, la Scienco montras (ĉap. X), ke la homa korpo konsistas el elementoj ĉerpitaj en la organa materio, alivorte en la ŝlimo de la tero.
Malgraŭ la kruda eraro de tia kredo, tamen oni per ĝi ĉiam ankoraŭ lulas la infanojn, kvazaŭ temus pri sankta veraĵo. La edukistoj nur tremante riskas ian nekuraĝan interpreton. Kiel do voli, ke tio poste ne estigu nekredan- tojn?
La hebrea vorto haadam, homo, de kiu devenis Adamo, kaj la vorto haadama, tero, havas saman radikon.
La formado de la virino el unu ripo de Adamo, ŝajne infaneca alegorio se prenita laŭlitere, estas tamen ja profunda laŭ la senco. Gi celas montri, ke la virino estas samnatura kiel la viro, sekve egala al li antaŭ Dio, tute ne ia aparta kreaĵo destinita al servuteco, al traktado kiel sklavo. Ĉar ŝi eliris el lia karno mem, la figuro de egaleco montriĝas pli signifoplena, ol se ŝi estus aparte formita el la sama ŝlimo. Gi estas la samo, kiel diri al la viro, ke ŝi egalas al li kaj tute ne estas ŝia sklavino, ke li devas ami ŝin kiel parton de si mem.
12. - Por malkleraj spiritoj, havantaj nenian ideon pri la ĝeneralaj leĝoj, nekapablaj ĉirkaŭpreni la tuton kaj koncepti la senfinon, tiu mirakla, momenta kreado prezentis ion fantastan, kiu frapis la imagon. La bildo de la Universo naskita el la nenio en kelke da tagoj, per nura ago de la kreanta volo, estis por ili la plej evidenta montro de la povo de Dio. Kia figuro efektive prezentus pli sublime kaj poezie tiun povon ol jenaj vortoj: "Dio diris: Estu lumo, kaj fariĝis lumo!" Kreante la Universon per la malrapida, laŭgrada agado de la naturaj leĝoj, Dio ŝajnus al ili malpli granda, malpli pova. Al ili nepre necesus io mirakleca, ekster la naturaj kadroj, ĉar alimaniere ili dirus, ke Dio ne estas pli lerta ol la homoj. Ia scienca, racia teorio pri la kreado lasus ilin malvarmaj kaj indiferentaj.
Ni do ne forĵetu la biblian Genezon; male, ni ĝin studu kiel oni studas la historion pri la infaneco de la popoloj. Tio estas epoko riĉa je alegorioj, kies kaŝitan sencon oni devas esplori; kiujn oni nepre komentu kaj klarigu helpe de la lumoj de la racio kaj de la Scienco. Reliefigante ĝiajn poeziajn belaĵojn kaj la instruojn vualitajn de la imaga formo, oni tamen klare montru la erarojn, en la intereso mem de la religio. Ĉi tiun oni pli respektos, kiam ĝiaj eraroj ne plu estos trudataj al la fido kiel veraĵoj, kaj Dio aspektos pli granda kaj pli potenca, kiam lia nomo ĉesos esti ligita al pure elpensitaj faktoj.
La perdita paradizo[15]
- CAPITRO II. - 8. Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. - 9. Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero [min haadama] ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo [vehetz hachayim] en la mezo de la ĝardeno , kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.
15. Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. - 16. Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo [hal haadam], dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno [hagan] vi manĝu; - 17. sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono [oumehetz hadaat tob vara] vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi mangos de ĝi, vi mortos.
- Capitro III. - 1. Kaj la serpento [nahasch] estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino [el haischa] : ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno? - 2. Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn [miperi] de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi; - 3. sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu. - 4. Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; - 5. sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
6. Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi [/easki/j; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis.
Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno.
Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? - 10. Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min. - 11. Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? Cu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? - 12. Kaj Adam diris: La edzino, kiun vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis. - 13. Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis.