- La loko, kie estas dirite: "La Eternulo, (...) marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago", estas naiva, iom infaneca bildo, kiun la kritiko ne preterrimarkis; sed ĝi neniel mirigas, se oni konsideras la ideon, kiun la Hebreoj de la primitivaj tempoj faris al si pri Dio. Por tiuj krudaj inteligentoj, nekapablaj koncepti abstraktaĵojn, Dio nepre havus konkretan formon, kaj ili ĉion rilatigis al la homaro kiel al sola konata afero. Tial Moseo parolis al ili, kiel al infanoj, pere de senseblaj imagoj. En la ĉi-traktata okazo, la superega Potenco estas personigita tiel same kiel la paganoj personigis, per alegoriaj figuroj, la virtojn, malvirtojn kaj abstraktajn ideojn. Pli poste la homoj senigis la ideon je la formo tiel same kiel infano, plenkreskinte, serĉas la moralan sencon de la rakontoj, per kiuj oni lin luladis. Oni devas do rigardi tiun lokon kiel ian alegorion de la Diaĵo, persone prizorganta siajn kreitaĵojn. La granda rabeno Wogue ĝin jene tradukis: "Ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno, sur la flanko kie naskiĝas la tago."
- Se la kulpo de Adamo litere konsistis en la manĝo de frukto, ĝi nekontesteble ne povus, pro sia preskaŭ infaneca naturo, pravigi la rigorecon, kun kiu ĝi estis punita. Oni ne povus, ankaŭ ne malpli racie, konsenti, ke la fakto estis ĝuste tia, kian oni ĝenerale supozas; alie Dio, ĝin juĝante ne- pardoninda krimo, estus kondamninta sian propran verkon, ĉar ja por ties disvastigo li kreis la homon. Se Adamo en ĉi senco komprenus la malpermeson tuŝi la frukton de la arbo kaj ĝin skrupule obeus, kio fariĝus el la homaro kaj el la decidoj de la Kreinto?
Dio kreis Adamon kaj Evan ne por tio, ke ili restu solaj sur la Tero; tion pruvas la parolo mem, kiun li diras al ili tuj post ilia formado, kiam ili ankoraŭ troviĝis en la surtera paradizo: "Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la Teron kaj submetu ĝin al vi." (Genezo, ĉap. I, par. 28.) Ĉar la multiĝado estis leĝo jam detempe de la surtera paradizo, ilia forpelo ne povus havi, kiel kaŭzon, tiun supozitan fakton.
Kio kreditigis tiun supozon, tio estis la sento de honto, kiu regis Adamon kaj Evan antaŭ la rigardo de Dio kaj kiu igis ilin sin kaŝi. Sed tiu honto mem estas komparfiguro: ĝi simbolas la konfuzon, kiun ĉiu kulpinto suferas en la ĉeesto de tiu, kiun li ofendis.
- Kia do, definitive, estis tiu kulpo, tiel grava, ke ĝi povis frapi per eterna kondamno la tutan idaron de tiu, kiu ĝin faris? Kain, la fratmurdinto, ne estis tiel severe traktita. Neniu teologo povas ĝin logike difini, ĉar ĉiuj, alkroĉitaj al la litero, turniĝadis en senelira rondo. Ni hodiaŭ scias, ke tiu kulpo ne estas izolita ago de individuo, sed ja ampleksas, kadre de unu sola alegoria fakto, la aron da devodekliniĝoj, kiujn la surtera homaro, ankoraŭ neperfekta, povas kulpi, kaj kiuj resumiĝas jene: malobeo al la lego de Dio. Jen kial la kulpo de la unua homo, kiu simbolas la homaron, estas simbolita de malobea ago.
- Dirante al Adamo, ke en la ŝvito de sia vizaĝo li prenos manĝon el la tero, Dio simboligas la devigecon de laboro; sed kial el laboro li faris punon? Kia estus la homa inteligento, se li ne disvolvus ĝin per laboro? Kio fariĝus el la Tero, se ĝi ne estus fekundigita, transformita, sanigita per la inteligenta laboro de la homo?
Estas dirite (Genezo, ĉap. II, par. 5 kaj 7): "Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron (...) kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero." Tiuj vortoj, apudmetitaj al ĉi tiuj: Plenigu la Teron, pruvas, ne nur, ke la homo, ekde sia origino, estis destinita okupi la tutan Teron kaj gin kultivi, sed ankaŭ ke la paradizo ne estis ia loko limigita en iu angulo de la globo. Se la prilaboro de la tero devus esti rezulto el la kulpo de Adamo, sekvus do, ke, se Adamo ne pekus, la Tero restus nekulturita kaj ne plenumiĝus la decidoj de Dio.
Kial li diris al la virino, ke pro ŝia kulpo ŝi naskados en doloro? Kial la akuŝdoloro povas esti puno, se ĝi estas organa efiko krom ankaŭ fiziologie pruvita neceso? Kiel povas esti puno io apartenanta al la leĝoj de la Naturo? Guste tion la teologoj absolute ne povis klarigi kaj ja ne povos tiel longe dum ili ne forlasos la vidpunkton, sur kiu ili lokiĝis. Kaj tamen tiuj vortoj, ŝajne tiel kontraŭdiraj, povas esti pravigitaj.
22. - Ni antaŭ ĉio rimarku, ke se, en la momento de la kreado de Adamo kaj Eva, iliaj animoj venis, kiel instruate, el la nenio, ambaŭ ja novicis pri ĉio kaj do nepre ne sciis, kion signifas morti. Estante solaj sur la Tero dum ili vivis en la paradizo, ili tial vidis la morton de neniu. Kiel ili do povis kompreni, en kio konsistas la minaco de morto, kiun Dio faris al ili? Kiel Eva povus kompreni, ke naskado en doloro estos puno, se, ĵus naskite por la vivo, ŝi neniam naskis filojn kaj estis la sola virino ekzistanta en la mondo?
La vortoj de Dio estus do tute sensencaj por Adamo kaj Eva. Apenaŭ tirite el la nenio, ili nepre ne sciis, kiel kaj kial ili de tie eliris; ili povis kompreni nek la Kreinton nek la motivon de lia malpermeso al ili. Tute senspertaj pri la kondiĉoj de la vivo, ili pekis kiel infanoj, kiuj agas senscie, kio faras ankoraŭ pli nekomprenebla la teruran respondecon, per kiu Dio ŝarĝis ilin kaj la tutan homaron.
23. - Sed kio estas senelirejo por la Teologio, tion Spiritismo facile kaj racie klarigas pere de la antaŭekzisto de la animo kaj plureco de la ekzistadoj, sen kiu leĝo ĉio estas mistero kaj anomalio en la homa vivo. Efektive, ni konsentu, ke Adamo kaj Eva jam antaŭe vivis, kaj jen ĉio klariĝas: Dio al ili parolas ne kiel al infanoj sed kiel al estuloj kapablaj lin kompreni kaj kiuj ja lin komprenas, kio evidente pruvas, ke ambaŭ portas antaŭe faritajn akirojn. Ni krom tio konsentu, ke ili estis vivintaj en mondo pli progresinta kaj malpli materia ol la nia, en kiu mondo la spirita laboro anstataŭas la korpan; ke pro sia ribelo kontraŭ la leĝo de Dio, figurita per malobeo, ili estis de tie forpelitaj kaj punekzilitaj sur la Tero, kie la homo, pro la naturo de la globo, estas devigita al korpa laboro, kaj ni rekonos, ke Dio pravis, dirante al ili: En la mondo, kie de nun vi logos, "vi prilaboros la teron kaj el ĝi prenos manĝon en la ŝvito de via vizaĝo"; kaj al la virino: "En doloro vi naskados infanojn", ĉar tia estas la kondiĉo de tiu mondo. (Cap. XI, n-roj 31 kaj sekvantaj.)
La surtera paradizo, kies postsignojn oni vane serĉadas sur la Tero, estis do la refiguraĵo de tiu feliĉa mondo, en kiu iam loĝis Adamo, aŭ, pli ĝuste, tiu raso de Spiritoj, kies personigo li estas. La elpelo el la paradizo signas tiel la momenton, kiam tiuj Spiritoj venis enkarniĝi inter la loĝantoj de nia mondo, kiel ankaŭ la sekvantan aliiĝon de situacio. La anĝelo, kiu, tenante flaman glavon, malpermesas eniron en la paradizon, simbolas la neeblon, por Spiritoj el malprogresintaj mondoj, eniri la mondojn progresintajn antaŭ ol ĝin meriti pro sia elpuriĝo. (Vidu ĉi-sube: ĉap. XIV, n-roj 8 kaj sekvantaj.)
- Kaj Kain (post la murdo de Habel) diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti. - Jen Vi forpelis min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min. - Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.
Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden. - Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis HanoRon. Kaj li konstruis (vaiehi bone; laŭlitere: estis konstruanta) urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ nomo de sia filo: HanoH (Enochia). (Genezo, ĉap. IV, par. 13 ĝis 16).