Выбрать главу

- Se oni sin kroĉas al la litero de la Genezo, oni venas al jenaj sekvoj: Adamo kaj Eva estis solaj en la mondo post sia elpelo el la surtera paradizo; nur poste ili havis siajn filojn Kain kaj Habel. Nu, Kain, murdinte sian fraton, loĝiĝis en alia lando kaj ne plu revidis sian patron kaj sian patrinon, kiuj denove restis solaj. Nur post tre longa tempo, en la ago de cent tridek jaroj, Adamo havis trian filon, kiu ricevis la nomon Set. Post la naskiĝo de Set, li ankoraŭ vivis, laŭ la biblia genealogio, okcent jarojn kaj havis pliajn filojn kaj filinojn. Kiam Kain do iris por loĝiĝi oriente de Edeno, nur tri personoj ekzistis sur la Tero: lia patro, lia patrino kaj li sola kun ambaŭ. Sed Kain havis edzinon kaj filon. Kiu povus esti tiu virino kaj kie li ŝin prenis kiel edzinon? Estas dirite en la hebrea teksto: Li estis konstruanta urbon, kaj ne li konstruis, kio indikas agon duman, ne postan. Sed urbo supozigas loĝantojn, ĉar ne imageblas, ke Kain ĝin konstruis por si, sia edzino kaj sia filo, nek ke li sola povus ĝin konstrui.

Oni do, el tiu rakonto mem, devas konkludi, ke tiu lando nepre jam havis loĝantaron, kiu tute ne povus esti idaro de Adam, ĉar tiam ĝi limiĝis al unu sola filo, nome Kain.

La ekzisto de aliaj loĝantoj ankaŭ estas atestata de jenaj vortoj de Kain: "Mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min", krom ankaŭ de la respondo de Dio al li. Kiun li timus, ke ĉi tiu lin mortigos, kaj kiel utilus la signo, kiun Dio faris sur li por lin antaŭgardi, se li ja neniun renkontos? Se do ekzistis sur la Tero aliaj homoj krom la familio de Adamo, tio estas tial, ke ili tie jam troviĝis antaŭ Adamo, kaj de tio oni deduktas ĉi tiun konkludon, tiritan el la teksto mem de la Genezo, nome ke Adamo estas nek la unua nek la sola patro de la homa genro. (Cap. XI, n-ro 34.)

26. - Necesis la scioj, kiujn Spiritismo alportis pri la rilatoj inter la spirita principo kaj la principo materia, pri la naturo de la animo, ties kreado en stato de simpleco kaj senscieco, ties kuniĝo kun la korpo, ties senĉesa progresa marŝo tra sinsekvaj ekzistadoj kaj tra la mondoj, kiuj prezentas aliajn ŝtupojn sur la vojo de l' perfektiĝo, ties laŭgrada liberiĝo de la influo de la materio per la uzado de sia libera volo, pri la kaŭzo de ties bonaj aŭ malbonaj inklinoj kaj de ties kapablecoj, pri la fenomeno de naskiĝo kaj morto, pri la situacio de la Spirito en la vaganteco, kaj fine pri la estonteco kiel premio al ĝiaj klopodoj por pliboniĝi kaj al ĝia persistado en la bono, por ke lumo verŝiĝu sur ĉiujn partojn de la spirita Genezo.

Dank' al tiu lumo, la homo de nun scias, de kie li venas, kien li iras, kial li troviĝas sur la Tero kaj kial li suferas. Li scias, ke sian estontecon li tenas en siaj manoj kaj ke la daŭro de lia mallibereco sur ĉi tiu mondo nur de li mem dependas. Senigita je la mizera kaj malvasta alegorio, la Genezo montriĝas al li grandioza kaj inda je la majesto, boneco kaj justeco de la Kreinto. Rigardata el ĉi tiu vidpunkto, la Genezo konfuzos la nekredemon kaj ĝin venkos.

LA MIRAKLOJ

LAŬ SPIRITISMO

ĈAPITRO XIII

KARAKTEROJ DE LA MIRAKLOJ

La mirakloj en la teologia senco - Spiritismo ne faras miraklojn Cu Dio faras miraklojn? - Tio supernatura kaj la religioj.

La mirakloj en la teologia senco

1. - En sia etimologia senco, la vorto miraklo (de mirari, miri) signifas: mirinda, afero miriga, eksterordinara. La Akademio difinis ĝin jene: Ago de la dia povo kontraŭa al la konataj leĝoj de la Naturo.

En sia ordinara senco, tiu vorto perdis, kiel tiom da aliaj, sian primitivan signifon, kiu, el karaktero ĝenerala, havis sian uzadon limigita al aparta ordo de faktoj. Laŭ la kompreno de la amasoj, miraklo entenas la ideon pri eksterordinara fakto; en la teologia senco, ĝi estas nuligo de la leĝoj de la Naturo, per kiu Dio manifestas sian povon. Tia estas efektive ĝia vulgara signifo, kiu fariĝis ĝia propra senco, kaj oni nur por komparo kaj metafore aplikas la vorton al la ordinaraj cirkons- tancoj de la vivo.

Unu el la karakteroj de la ĝustasenca miraklo estas ĝia neeksplikebleco kaŭze ĝuste de tio, ke ĝi efektiviĝas ekster la naturaj leĝoj. Kaj ĝuste tian ideon oni tiel forte ligas al ĝi, ke, se iu mirakleca fakto trovas sian klarigon, oni diras, ke jam ne temas pri miraklo, kiel ajn miriga ĝi estas. Por la Eklezio, la valoro de la mirakloj troviĝas ĝuste en ties supernatura origino kaj en ties neeksplikebleco, kaj ĝi tiel fortike fiksiĝis sur tiu punkto, ke ĉian similigon de la mirakloj al la fenomenoj de la Naturo ĝi rigardas herezo, atenco kontraŭ la fido; ke ĝi ekskomunikis kaj eĉ ŝtiparumis multe da personoj pro tio, ke ili ne volis kredi certajn miraklojn.

Ankoraŭ alian karakteron havas miraklo, nome ĝi estas eksterkutima, unuopa, escepta. Se iu fenomeno refariĝas, ĉu spontane, ĉu per ago de la volo, tio signifas, ke ĝi estas submetita al ia leĝo, kaj tiam, ĉu tiu leĝo estas konata aŭ ne, ĝi ne povas esti ia miraklo.

oni rigardos dotita per diabla povo. Sed se Josuo estus haltiginta la movon de la Suno, aŭ, prefere, de la Tero, jen oni tie havus la veran miraklon, ĉar ekzistas nenia magnetizisto sufiĉe pova por estigi tielan miregindaĵon.

La jarcentoj de malklereco estis riĉaj je mirakloj, ĉar oni tiam rigardis supernatura ĉion, kies kaŭzon oni ne konis. Laŭmezure kiel la Scienco malkaŝis novajn leĝojn, malvastiĝis la rondo de tio mirakleca; sed ĉar la Scienco ne estis esplorinta la tutan kampon de la Naturo, tial ankoraŭ unu ties larĝa parto restis sub la regado de tio mirakleca.

- Elpelite de la Scienco el la kampo de la materio, tio mirakleca retretis en la kampon de la spiriteco, kie ĝi trovis sian lastan ŝirmejon. Demonstrante, ke la spirita elemento estas unu el la vivaj fortoj de la Naturo, - forto senĉese konkuranta kun la materia forto - Spiritismo revenigas ties fenomenojn en la rondon de la naturaj efikoj, ĉar kiel la aliaj, ankaŭ tiuj efikoj estas submetitaj al leĝoj. Se tio mirakleca estos elpelita el la spirita kampo, ĝi ne plu havos pravon de ekzisto, kaj nur tiam oni povos aserti, ke jam forpasis la tempo de la mirakloj. (Cap. I, n-ro 18.)

Spiritismo ne faras miraklojn

- Spiritismo venas do siavice, fari, kion ĉiu Scienco faris ĉe sia alveno: malkaŝi novajn leĝojn kaj sekve klarigi la fenomenojn ampleksatajn de tiuj leĝoj.

Estas vere, ke tiuj fenomenoj estas ligitaj al la ekzisto de la Spiritoj kaj ties agado en la materia mondo; nu, jen, oni diras, en kio konsistas tio supernatura. Sed tiam necesus pruvi, ke la Spiritoj kaj ties manifestiĝoj estas kontraŭaj al la leĝoj de la Naturo; ke tie ne plenumiĝas nek povas plenumiĝi iu el tiuj leĝoj.

Spirito estas nenio alia, ol la animo, kiu postvivas la korpon; li estas la ĉefa estaĵo, ĉar li ne mortas, dum la korpo estas nura pereema akcesoraĵo. Lia ekzisto do estas tute natura, kiel dum la enkarniĝo, tiel ankaŭ post ĝi; li estas submetita al la leĝoj regantaj la spiritan principon, kiel la korpo estas submetita al tiuj, kiuj regas la principon materian, sed ĉar ambaŭ principoj havas inter si ian necesan afinecon kaj senĉese reagas unu sur la duan; ĉar el ilia samtempa agado fontas la movo kaj la harmonio de la tuto, el tio rezultas, ke spiriteco kaj materieco estas du partoj egale naturaj de unu sama tutaĵo, kaj ke la unua ne estas ia escepto, ia anomalio en la ordo de la aferoj

- Dum sia enkarniĝo, la Spirito agas sur la materion pere de sia fluideca korpo aŭ perispirito, kio same fariĝas dum la neenkarniĝa stato. Kiel Spirito kaj en la limo de siaj kapable- coj, li faras, kion li faris kiel homo; ĉar li ne plu disponas la karnan korpon kiel instrumenton, li nur utiligas, kiam necese, la materiajn organojn de iu enkarnulo, kiu tiam iĝas tio, kion oni nomas mediumo. La Spirito tiam agas kiel iu, kiu, ne povante mem skribi, utiligas la manon de sekretario; aŭ kiu, ne scipovante iun lingvon, helpas sin per interpretisto. Sekreta- rio kaj interpretisto estas la mediumoj por enkarnulo, dum mediumo estas la sekretario aŭ la interpretisto por iu Spirito.