Выбрать главу

manifestiĝoj okazas laŭ certaj leĝoj, estas do en ili nenio supernatura aŭ mirakleca. Antaŭ ol estis konataj la proprecoj de la elektro, la elektraj fenomenoj estis rigardataj de certaj personoj kiel miregindaĵoj; de kiam la kaŭzo konatiĝis, malaperis tio mirakleca. Same okazas kun la spiritismaj fenomenoj, kiuj estas ne malpli fremdaj al la naturaj leĝoj, ol la fenomenoj elektraj, akustikaj, lumaj kaj alispecaj, kiuj estis la fonto de amaso da superstiĉaj kredoj.

- Sed, oni demandos, ĉu vi konsentas, ke Spirito povas levi tablon kaj teni ĝin pendanta en la spaco sen apogpunkto; ĉu en tio ne estas nuligo de la leĝo de gravito? - Jes, de la leĝo konata; sed ĉu oni tamen konas ĉiujn leĝojn? Antaŭ ol oni eksperimentis pri la levoforto de certaj gasoj, kiu asertus, ke peza maŝino, portanta multe da homoj, povus superi la altiran forton? Cu tio ne devus ŝajni, en la okuloj de la vulgarularo, mirakleca, diabla? Kiu sin proponus, antaŭ jarcento, por transsendi mesaĝon je distanco de kvincent leŭgoj kaj ricevi respondon post kelke da minutoj, tiu estus rigardata kiel frenezulo; se li tion plenumus, oni kredus, ke li havas la diablon sub siaj ordonoj, ĉar tiam nur la diablo kapablus tiel rapide translokiĝi; tio tamen hodiaŭ estas rigardata kiel ne nur ebla sed ankaŭ tute natura afero. Kial do ia nekonata fluido ne havus la proprecon kontraŭpezi, en difinitaj cirkonstancoj, la efikon de la gravito, kiel hidrogeno senefikigas la pezon de balono? Jen kio efektive okazas ĉe la ĉi-pritraktata afero. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. IV.)

Scienco, ili tial restis, multe pli longe ol aliaj, en la regiono de tio supernatura, el kie Spiritismo nun ilin elirigas.

Bazita sur neklarigeblaj ŝajnoj, tio supernatura lasas liberan kuron al la imago, kiu, erarvagante en la nekonataĵo, naskas la superstiĉajn kredojn. Racia klarigo, bazita sur la leĝoj de la Naturo, rekondukas la homon sur la kampon de la realo kaj tiel metas baron al la ekscesoj de la imago, krom ankaŭ detruas la superstiĉojn. Anstataŭ vastigi la terenon de tio supernatura, Spiritismo ĝin restriktas ĝis ties ekstremaj limoj kaj ĝin elpelas el ĝia lasta ŝirmejo. Se Spiritismo kredigas la eblecon de certaj faktoj, ĝi tamen neebligas, ke oni kredu multajn aliajn, ĉar ĝi demonstras, sur la kampo spirita, same kiel la Scienco sur la materia kampo, tion, kio eblas, kaj tion, kio neeblas. Sed, ĉar ĝi ne pretendas eldiri la lastan vorton pri ĉiuj aferoj, eĉ ne pri siaj propraj objektoj, ĝi ne sin prezentas kiel absolutan regulatoron de tio ebla kaj flanke lasas la sciojn, kiuj estas rezervitaj por la estonteco.

- La spiritismaj fenomenoj konsistas en la malsamaj manieroj, kiel manifestiĝas la animo aŭ Spirito, ĉu dum la enkarniĝo, ĉu dum la elkarniĝa stato. Guste per siaj manifesti- ĝoj la animo malkaŝas sian ekziston, sian supervivon, sian individuecon; pri ĝi oni juĝas laŭ ties efikoj; ĉar la kaŭzo estas natura, tia ankaŭ estas la efiko. Ja tiaj efikoj konsistigas la specialan objekton de la esploroj kaj studoj pri Spiritismo, cele al tio, ke oni akiru sciadon kiel eble plej kompletan, tiel pri la naturo kaj la atributoj de la animo, kiel ankaŭ pri la leĝoj regantaj la spiritan principon.

- Por tiuj, kiuj neas la ekziston de la memstara spirita principo kaj kiuj sekve neas la animon individuan kaj postvivantan, la tuta Naturo enteniĝas en la palpebla materio;

ĉiuj fenomenoj rilataj al la spiriteco estas, en iliaj okuloj, supernaturaj kaj do kimeraj. Ne konsentante la kaŭzon, ili ne povas konsenti ties efikojn, kaj kiam tiuj efikoj estas evidentaj, ili atribuas ilin al imagemo, iluzio, halucino, kaj rifuzas ilian profundigon. El tio fontas, ĉe ili, ia antaŭjuĝa opinio, kiu ilin nekapabligas por justa taksado de Spiritismo, ĉar tiu opinio deiras de la principo, kiu neas ĉion, kio ne estas materia.

- Sed el tio, ke Spiritismo akceptas tiujn efikojn rezultantajn el la ekzisto de la animo, ne sekvas, ke ĝi akceptas ĉiujn efikojn kvalitigitajn kiel miraklecaj kaj ke ĝi pretendas ilin pravigi kaj kreditigi; ke ĝi fariĝos la ĉampiono de ĉiuj viziuloj, de ĉiuj utopioj, de ĉiuj sistemaj strangaĵoj, de ĉiuj miraklecaj legendoj. Necesus ĝin tre supraĵe koni, por tiele pensi. Giaj kontraŭuloj pretendas kontraŭmeti al ĝi nerefuteblan argu- menton, kiam, farinte erudiciajn esplorojn pri la konvulsiuloj de Saint-Medard, pri la Cevenaj kamizardoj aŭ pri la Loudun- aj religiuloj, ili sukcesis trovi evidentajn, por neniu konteste- blajn trompaĵojn. Sed ĉu tiaj historioj prezentas la evangelion de Spiritismo? Cu ĝiaj adeptoj iam neis, ke ĉarlatanismo profitcele ekspluatis certajn faktojn; ke la imago ilin elpensis; ke fanatikeco ilin pleje troigis? Spiritismo rilatas tiel same malfavore al la ekstravagancoj, kiujn oni faras en ĝia nomo, kiel la Scienco rilate al la misuzoj de la malklereco, kaj kiel la vera religio rilate al la ekscesoj de fanatikeco. Multaj kritikistoj taksas Spiritismon nur laŭ la ferakontoj kaj la popollegendoj, kiuj estas ties fikciaĵoj. Same valorus juĝi la Historion laŭ la historiaj romanoj aŭ laŭ la tragedioj.

- La spiritismaj fenomenoj estas ofte spontanaj kaj ekestas sen antaŭe farita ideo flanke de tiuj personoj, kiuj la plej malmulte pensas pri ili. Estas iuj, kiuj en certaj cirkonstan- coj, povas esti okazigataj de agantoj nomataj mediumoj. En la unua okazo, la mediumo ne konscias tion, kio fariĝas pro lia perado; en la dua, li agas plenscie, kaj de tio venas la distingi- ĝo inter mediumoj konsciaj kaj mediumoj preterkonsciaj. Ĉi tiuj estas pli multnombraj kaj ofte troveblas inter la plej obstinaj nekredantoj, kiuj do praktikas Spiritismon senscie kaj nevole. Guste pro tio la spontanaj fenomenoj havas ĉefan gravecon, ĉar oni ne povas rigardi suspektinda la sincerecon de tiuj, per kiuj ili okazas. Estas ĉi tie same kiel ĉe somnambu- lismo, kiu, ĉe unuj personoj estas natura kaj nevola, dum ĉe aliaj estas kaŭzata de magneta agado.

Sed egale ĉu tiuj fenomenoj rezultas, aŭ ne, de vola ago, ilia primara kaŭzo estas ja unu sama kaj neniel malproksi- miĝas de la naturaj leĝoj. La mediumoj do estigas absolute nenion supernaturan kaj sekve faras nenian miraklon. Eĉ la subitaj resanigoj ne estas pli miraklaj ol la aliaj efikoj, ĉar ili rezultas el la agado de ia fluideca aganto, kiu rolas kiel terapeŭtika aganto, kies proprecoj ne estas malpli naturaj pro tio, ke ili ĝis nun restis nekonataj. Estas do tute malĝusta la nomo miraklistoj, kiun la kritikistoj, nesciantaj la principojn de Spiritismo, donas al certaj mediumoj. La karaktero de mirak­loj, donita, por komparo, al tiu speco de fenomenoj, nur povas erarigi pri ilia vera karaktero.

13. - La partopreno de nevideblaj inteligentoj en la spiritismaj fenomenoj ne faras ĉi tiujn pli miraklaj ol ĉiuj ceteraj fenomenoj kaŭzataj de nevideblaj agantoj, ĉar tiuj nevideblaj estaĵoj, kiuj loĝas la spacojn, estas unu el la potencoj de la

Naturo, potenco kies agado estas senĉesa, kiel sur la materian, tiel ankaŭ sur la moralan mondon.

Klarigante tiun potencon, Spiritismo havigas al ni la ŝlosilon de amaso da aferoj neklarigitaj kaj ja neklarigeblaj per aliaj rimedoj, kiuj aferoj, en tre foraj tempoj, estis rigardataj kiel mirakloj. Same kiel magnetismo, ĝi malkaŝas leĝon, se ne nekonatan, almenaŭ miskomprenatan; aŭ, por pli ĝuste diri, oni konis la efikojn, ĉar en ĉiuj tempoj ili okazis, sed oni ne konis la koncernan leĝon, kaj ja la nescio pri tiu leĝo naskis la superstiĉon. El la konado de tiu leĝo rezultas la malapero de tio mirakleca, kaj la fenomenoj eniras la vicon de la naturaj aferoj. Jen kial ne agas pli mirakle spiritistoj, kiuj igas tablon turniĝi aŭ forpasintojn skribi, ol kuracisto, kiu revivigas agonianton, aŭ fizikisto, kiu faligas fulmon. Kiu pretendus, helpe de tiu scienco, fari miraklojn, estus aŭ nekonanto pri tiu objekto, aŭ trompanto de stultuloj.