14. - Car Spiritismo repuŝas ĉian ekzisteblon al mirakle- caĵoj, ĉu ekster ĝi ekzistas mirakloj en la ordinara senco de ĉi tiu vorto?
Ni unue diru, ke inter la faktoj rigardataj kiel miraklaj, okazintaj antaŭ la alveno de Spiritismo kaj ankoraŭ nun okazantaj, la pliparto, se ne la tutaĵo, trovas sian klarigon en la novaj leĝoj, kiujn ĝi venis malkaŝi. Tiuj faktoj do enviciĝas, kvankam kun alia nomo, en la ordon de la spiritismaj fenome- noj, kaj kiel tiaj ili havas nenion supernaturan. Oni tamen bone komprenu, ke ĉi tie temas pri aŭtentaj faktoj, ne pri tiuj, kiuj, sub la nomo mirakloj, estas fruktoj de malnobla ĉarlatana- do, celanta ekspluati la kredemon. Ni des malpli aludas certajn legendajn faktojn, kiuj eble havis, en sia origino, ian verecon, sed kiujn la superstiĉo troigis ĝis absurdo. Guste sur tiujn faktojn Spiritismo ĵetas lumon, havigante la rimedojn apartigi eraron de vero.
Cu Dio faras miraklojn?
15. - Koncerne la ĝustasencajn miraklojn, Dio, ĉar al li nenio neeblas, sendube povas ilin fari. Cu li tamen ja ilin faras? aŭ, alivorte, ĉu li nuligas la leĝojn, kiujn li mem starigis? Ne apartenas al la homo antaŭjuĝi la agojn de la Dia Estaĵo, nek ilin subordigi al sia malforta komprenpovo. Ni tamen, koncerne la diajn aferojn, havas, kiel kriterion por nia juĝado, la atributojn mem de Dio. Al la superega povo aldoniĝas la superega saĝeco, el kio oni devas konkludi, ke li faras nenion neutilan.
Kial li do farus miraklojn? Por elmontri sian povon, oni diras. Sed ĉu la povo de Dio ne pli impone manifestiĝas per la grandioza tutaĵo de la verkoj de la kreaĵaro, per la antaŭvida saĝeco direktanta kiel ties plej etajn, tiel ankaŭ ties plej grandajn partojn, kaj per la harmonio de la leĝoj regantaj la mekanismon de la Universo, ol per iaj malgrandaj kaj infane- caj nuligoj, kiujn ĉiuj iluziistoj scipovas imiti? Kion oni dirus pri lerta mekanikisto, kiu, por pruvi sian lertecon, malmuntus la horloĝon, sciencan majstroverkon, kiun li mem konstruis, por pruvi, ke li povas malfari, kion li faris? Cu lia sciado, male, ne pli elmontriĝas per la reguleco kaj precizeco de ĝia movo?
Ne koncernas do Spiritismon la demando pri la mirak- loj; sed, surbaze de tiu rezono, ke Dio faras nenion neutilan, Spiritismo formulas jenan opinion: car mirakloj ne estas necesaj por la glorado de Dio, nenio en la Universo okazas ekster la ĝeneralaj leĝoj. Dio ne faras miraklojn tial, ke liaj leĝoj estas perfektaj kaj li do ne bezonas nuligi ilin. Se estas faktoj, kiujn ni ne komprenas, tio estas tial, ke al ni ankoraŭ mankas la necesa sciado.
16. - Akceptite, ke Dio povis, pro motivoj, kiujn ni ne kapablas taksi, okaze nuligi leĝojn de li starigitajn, tiuj leĝoj do ne estas neŝanĝeblaj; sed estas almenaŭ racie pensi, ke nur li havas tiun povon. Oni ne povus akcepti, sen al Dio nei la ĉiopovecon, ke al la Spirito de malbono estas konsentite malfari la verkon de Dio kaj de sia flanko estigi miregindaĵojn, kiuj forlogus eĉ la elektitojn, kio kuntrenus la ideon pri ia povo egala al la povo de Dio. Tamen ja ĉi tion oni instruas. Se Satano havas la povon interrompi, sen la permeso de Dio, la plenumiĝon de la diaj leĝoj, kiuj ja estas verko de Dio, li estas pli potenca ol Dio, kiu do ne havas la ĉiopovecon. Kaj se Dio, kiel oni pretendas, komisias al Satano tiun povon, por ke ĉi tiu pli facile konduku la homojn en la malbonon, Dio do ne havas la superegan bonecon. Ambaŭ okazoj prezentas la neadon de unu el la atributoj, sen kiuj Dio ne estus Dio.
Pro tio la Eklezio distingas la bonajn miraklojn, kiuj fontas el Dio, disde la malbonaj mirakloj, kiuj fontas el el Satano. Sed kiel diferencigi inter ili?
Cu satana aŭ dia, miraklo ĉiam estos nuligo de leĝoj, kiuj emanas el unu sola Dio. Se iu persono estas, por tiel diri, mirakle resanigita, ĉu de Dio aŭ de Satano, lia resaniĝo ja nepre okazis. Necesas fari al si tre mizeran ideon pri la homa inteligento por pretendi, ke tiaj doktrinoj povas hodiaŭ esti akceptataj.
Se oni agnoskas la eblecon de kelkaj faktoj rigardataj kiel miraklaj, oni nepre devas konkludi, ke, kia ajn estus la origino al ili atribuata, ili ja estas naturaj efikoj, kiujn enkarni- ĝintaj aŭ elkarniĝintaj Spiritoj povas utiligi, tiel same kiel ili utiligas ĉion, sian propran inteligenton, siajn sciencajn sciojn, tiel por la bono kiel por la malbono, laŭ sia boneco aŭ sia maliceco. Malicegulo, uzante sian sciadon, povas do efektivigi farojn, kiuj aspektos kiel miregindaĵoj en la okuloj de malkleru- loj; sed kiam tiuj efikoj rezultigas ajnan bonon, estus mallogike al ili atribui diablan originon.
- Sed la religio, laŭdire, sidas sur faktoj nek klarigi- taj, nek klarigeblaj. Eble neklarigitaj; ĉu neklarigeblaj? jen tute alia demando. Ĉu al la homoj estas konataj la malkovroj kaj scioj, kiujn la estonteco rezervas al ni? Ne parolante pri la miraklo de la kreado, nekontesteble la plej granda el ĉiuj, jam nun apartenanta al la kadro de la universa leĝo, ĉu ni ne vidas hodiaŭ refariĝi, en la kampoj de magnetismo, somnambulis- mo, Spiritismo, la ekstazojn, la viziojn, la aperojn, la transvida- dojn, la subitajn resanigojn, la levojn, la komunikiĝojn parolajn kaj alispecajn kun la estaĵoj de la nevidebla mondo, ja fenomenojn konatajn de nememoreblaj tempoj, iam rigarda- tajn kiel miraklaj kaj pri kiuj oni nuntempe demonstras, ke ili apartenas al la ordo de la naturaj aferoj, laŭ la leĝo pri la konsisto de la estaĵoj? La sanktaj libroj estas plenaj de tiaspe- caj faktoj, kvalitigitaj kiel supernaturaj; sed ĉar aliaj, analogaj kaj ankoraŭ pli miregindaj, troviĝas en ĉiuj paganaj religioj de la antikveco, tial, se la vereco de iu religio dependus de la nombro kaj de la naturo de tiaj faktoj, oni ne scius montri, kiu la pli vera.
Tio supernatura kaj la religioj
- Pretendi, ke tio supernatura konsistigas la funda- menton de la tuta religio, ke ĝi estas la volbŝlosilo de la kristana konstruaĵo, estas subteni danĝeran tezon. Se oni sidigas la veraĵojn de Kristanismo sole nur sur la bazo de tio mirakleca, oni al ĝi starigas malfortikan fundamenton, de kiu la ŝtonoj kun ĉiu tago defalas. Tiu tezo, kiun defendas eminen- taj teologoj, rekte kondukas al la konkludo, ke post certa tempo ne eblos la ekzisto de religio, eĉ de la kristana religio, se oni demonstros natura tion, kion oni rigardis supernatura. Car, kiom ajn oni alamasigos argumentojn, oni ne sukcesos subteni la kredon, ke iu fakto estas mirakla post kiam oni pruvis, ke ĝi tia ne estas. Nu, la pruvo, ke iu fakto ne estas escepta en la kadro de la naturaj leĝoj montriĝas tiam, kiam ĝi povas esti eksplikita per tiuj samaj leĝoj, kaj ke, povante refariĝi per la volo de iu ajn persono, ĝi ĉesas esti privilegio de la sanktuloj. Ne tio supernatura estas necesa al la religioj, sed ja la spirita principo, kiun oni erare kutimas konfuzi kun tio mirakleca kaj sen kiu religio ne eblas.
Spiritismo rigardas la kristanan religion de pli alta vidpunkto; starigas al ĝi bazon pli solidan ol la mirakloj: la neŝanĝeblajn leĝojn de Dio, kiuj regas tiel la spiritan kiel ankaŭ la materian principon. Tia bazo spitas la tempon kaj la Sciencon, ĉar ja la tempo kaj la Scienco ĝin iam sankcios. Dio ne estas malpli inda je nia admiro, je nia danko, je nia respekto pro tio, ke li ne nuligis siajn leĝojn, kiuj grandiozas ĉefe pro sia neŝanĝebleco. Ne necesas tio supernatura, por ke ni honoru Dion per inda adoro. Cu la Naturo ne estas per si mem tiel impona, ke oni al ĝi devus ion ajn aldoni por pruvi la superegan povon? La religio renkontos des malpli da nekredantoj, ju pli la racio ĝin sankcios koncerne ĉiujn ĝiajn punktojn. Kristanismo neniom perdos pro tia sankcio; ĝi male nur gajnos. Se io ĝin malutilis ĉe la opinio de certaj homoj, tio estis ĝuste la eraroj de tio mirakleca kaj de tio supernatura.