19. - Se oni prenas la vorton miraklo en ties etimologia senco, nome en la senco de mirindaĵo, oni senĉese havos miraklojn antaŭ siaj okuloj; oni ilin spiros en la aero kaj premos sub la piedoj, ĉar ĉio en la Naturo estas miraklo.
Cu vi volas doni al la popolo, al la malkleruloj, al la malriĉaj en spirito ian ideon pri la povo de Dio? Montru ĝin en la senlima saĝo ĉion reganta, en la admirinda organismo de ĉio vivanta, en la fruktado de la plantoj, en la konformigo de ĉiuj partoj de ĉiu estaĵo al ties bezonoj, laŭ la medio, kie li devas vivi. Montru al ili la agadon de Dio en la tigo de la herbo, en la floro elvolviĝanta, en la Suno, kiu ĉion vivigas. Montru lian bonecon en la zorgado pri ĉiuj kreitaĵoj, kiel ajn malgrandaj ili estas, lian antaŭzorgon en la pravo de ekzisto de ĉiuj ekzistaĵoj, el kiuj neniu estas neutila, en la bono, kiu ĉiam rezultas el ŝajna kaj nedaŭra malbono. Precipe komprenigu al ili, ke la efektiva malbono estas verko de la homo, ne de Dio; ne provu ilin terurigi per la bildo de la eternaj flamoj, kiujn ili fine ne plu kredas kaj kiuj igas ilin pridubi la bonecon de Dio; prefere kuraĝigu ilin per la certigo, ke ili iam povos sin elaĉeti kaj ripari la faritan malbonon. Montru al ili la malkovrojn de la Scienco kiel malkaŝon de la diaj leĝoj, ne kiel verkon de Satano. Fine lernigu al ili kiel legi en la libro de la Naturo, konstante malfermita antaŭ ili; en tiu neelĉerpebla libro, kie la saĝeco kaj la boneco de la Kreinto estas enskribitaj sur ĉiu paĝo. Kaj ili tiel komprenos, ke unu tiel granda Estaĵo, kiu pri ĉio sin okupas, pri ĉio zorgas, ĉion antaŭvidas, nepre havas la superegan povon. La terkulturisto lin vidos, fosante sian sulkon, kaj la malfeliĉulo lin gloros en siaj afliktoj, dirante: Se mi estas malfeliĉa, tio estas pro mia kulpo. Tiam la homoj estos vere religiaj, precipe racie religiaj, multe pli ol se ili kredus je ŝtonoj sangoŝvitantaj aŭ je statuoj, kiuj palpebrumas kaj verŝas larmojn.
Capitro XIV
LA FLUIDOJ
I. Naturo kaj proprecoj de la fluidoj: Fluidecaj elementoj. - Formado kaj proprecoj de la perispirito. Agado de la Spiritoj sur la fluidojn; fluidecaj kreaĵoj; fotografio de la penso.
Kvalitoj de la fluidoj.
II. Klarigo de kelkaj fenomenoj rigardataj kiel supernaturaj:
Spirita aŭ psika vidado; duobla vidado; somnambulismo.
Sonĝoj. - Katalepsio; reviviĝoj. - Resanigoj.
Aperaĵoj; transfiguriĝoj. - Materiaj manifestiĝoj; mediumeco.
Obsedoj kaj posedoj.
2. - La kosma universa fluido, kiel jam demonstrite, estas la elementa primitiva materio, kies modifoj kaj transfor- miĝoj konsistigas la sennombran diversecon de la korpoj en la Naturo. (Ĉap. X.) Kiel universa elementa principo, ĝi prezentas du distingiĝajn statojn: tiun de etereco aŭ senpezeco, kiun oni povas rigardi kiel la primitivan normalan staton, kaj tiun de materieco aŭ pezeco, kiu sekvas la unuan. La transiĝa punkto troviĝas tie, kie la fluido transformiĝas en palpeblan materion. Sed eĉ tie ne estas abrupta transiĝo, ĉar oni povas rigardi niajn senpezajn fluidojn kiel interan staton inter tiuj du ekstremaj. (Ĉap. IV, n-roj 10 kaj sekvantaj.)
Ĉiu el ambaŭ statoj necese estigas specialajn fenome- nojn: al la dua apartenas tiuj de la videbla mondo, kaj al la unua tiuj de la nevidebla mondo. Unuj, nomataj materiaj fenomenoj, troviĝas en la kadro de la ĝustedira Scienco; la aliaj, kvalitigitaj kiel spiritaj, aŭ psikaj fenomenoj, pro tio, ke ili speciale ligiĝas al la ekzisto de la Spiritoj, troviĝas en la sfero de kompetenteco de Spiritismo. Sed ĉar estas senĉesa kontak- to inter la vivo spirita kaj la korpa vivo, tial la fenomenoj de ambaŭ klasoj ofte okazas samtempe. Dum la enkarniĝa stato, la homo povas percepti nur tiujn psikajn fenomenojn, kiuj ligiĝas al la korpa vivo; tiuj ekskluzive apartenantaj al la spirita sfero estas netrafeblaj por la materiaj sentumoj kaj povas esti perceptataj nur en la spirita stato.
- En la etereca stato, la kosma fluido ne estas unuforma; ne ĉesante esti etereca, ĝi suferas modifojn tiel diversajn laŭ aliaj specoj kaj eble pli multenombrajn ol en la stato de palpebla materio. Tiuj modifoj konsistigas malsamajn fluidojn, kiuj, kvankam devenantaj de la sama principo, estas dotitaj per specialaj proprecoj kaj okazigas la fenomenojn proprajn al la nevidebla mondo. Car ĉio estas relativa, tiuj fluidoj havas por la Spiritoj, kiuj ankaŭ estas fluidecaj, aspek- ton tiel materian, kiel la palpeblaj objektoj por la enkarnuloj, kaj do estas por ili, kio por ni estas la substancoj de la surtera mondo. Ili prilaboras tiujn fluidojn kaj ilin kombinas por estigi difinitajn efikojn, kiel la homoj faras kun siaj materialoj, kvankam per malsamaj procedoj.
Sed tie, same kiel sur ĉi tiu mondo, nur la pli kleraj Spiritoj scias kompreni la rolon de la konsistaj elementoj de sia mondo. La malkleruloj de la nevidebla mondo estas tiel nekapablaj klarigi al si la fenomenojn, kiujn ili atestas kaj por kiuj ili ofte kunhelpas, kiel la surteraj malkleruloj por klarigi tiel la efikojn de la lumo aŭ de la elektro, kiel ankaŭ la manieron kiel ili vidas kaj aŭdas.
oni same povas akiri pri ilia naturo iel ekzaktajn sciojn. Tiu studo estas esenca, ĉar ĝi liveras la ŝlosilon de amaso da fenomenoj neklarigeblaj sole nur per la leĝoj de la materio.
- La deirpunkto de la universa fluido estas ĝia absoluta pureco, pri kiu nenio povas doni al ni ian ideon; la kontraŭa punkto estas ĝia transformiĝo en palpeblan materi- on. Inter tiuj du ekstremoj estas sennombraj transformiĝoj, pli aŭ malpli proksimaj de unu aŭ de la alia. La fluidoj pli najbaraj al materieco, sekve malpli puraj, konsistigas tion, kion oni povas nomi spirita surtera atmosfero. Guste en ĉi tiu medio, kie ankaŭ troviĝas diversaj gradoj de pureco, la enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj Spiritoj ĉerpas la elementojn necesajn al la ekonomio de sia ekzistado. Tiuj fluidoj, kiel ajn subtilaj kaj nepalpeblaj ili estas por ni, ankoraŭ estas krudnaturaj kompare kun la eterecaj fluidoj de la superaj regionoj.
Same okazas sur la supraĵo de ĉiuj mondoj, rezerve de la diferencoj laŭ konsisto kaj de la vivdonaj kondiĉoj propraj al ĉiu el ili. Ju malpli materia estas la vivo sur ili, des malpli la spiritaj fluidoj afinas al la ĝustasenca materio.
La kvalifiko spiritaj fluidoj ne estas rigore ĝusta, ĉar efektive ĉiam temas pri materio, pli aŭ malpli kvintesenca. Reale spirita estas nur la animo aŭ inteligenta principo. Oni ilin tiel nomas nur por komparo kaj, ĉefe, pro ilia afineco al la Spiritoj. Oni povas diri, ke ili konsistigas la materion de la spirita mondo, kaj ja tial ili estas nomataj spiritaj fluidoj.
Car ĝi havas kiel primitivan elementon la eterecan kosman fluidon, la palpebla materio, malagregiĝante, certe povas reveni al la etereca stato, same kiel la diamanto, la plej dura el ĉiuj korpoj, povas volatiliĝi en nepalpeblan gason. Efektive, la solidiĝo de la materio estas nenio alia, krom transiĝa stato de la universa fluido, kiu povas reveni al sia primitiva stato, kiam ĉesas ekzisti la kondiĉoj de kohereco.
Kiu ja scias, ĉu, en stato de palpebleco, la materio ne akceptas iaspecan eterecon, kiu al ĝi donus apartajn propre- cojn? Certaj fenomenoj, kiuj ŝajnas aŭtentaj, supozigas pri tio. Ni ankoraŭ staras ĉe la sojlo de la nevidebla mondo, kaj la estonteco sendube rezervas al ni la konadon de novaj leĝoj, kiuj al ni permesos kompreni tion, kio ankoraŭ kuŝas en la regiono de l' mistero.