Formado kaj proprecoj de la perispirito
- La perispirito, aŭ fluideca korpo de la Spiritoj, estas unu el la plej gravaj produktoj de la kosma fluido; ĝi estas ia kondensiĝo de tiu fluido ĉirkaŭ iu inteligenta fokuso aŭ animo. Ni vidis, ke la karna korpo ankaŭ havas sian principon en tiu sama fluido, kondensiĝinta kaj transformiĝinta en palpeblan materion. Ce la perispirito, la molekula transformiĝo malsame fariĝas, ĉar la fluido konservas sian malpezecon kaj siajn eterecajn kvalitojn. La perispirita korpo kaj la karna korpo havas do sian originon en la sama primitiva elemento; ambaŭ konsistas el materio, kvankam en du malsamaj statoj.
Jupitero estas mondo tre progresinta, kompare kun la Tero, en kiu la korpa vivo ne prezentas tian materiecon, kiel la nia, la tieaj perispiritaj envolvaĵoj devas esti el naturo multe pli kvintesenca ol sur la Tero. Nu, kiel ni ne povus vivi sur tiu mondo kun nia karna korpo, tiel same niaj Spiritoj ne povus tien eniri kun sia surtera perispirito. Foririnte de la Tero, la Spirito tie forlasas sian fluidecan envolvaĵon kaj surmetas alian konforman al la mondo, kien li devas iri.
9. - La naturo de la fluideca envolvaĵo ĉiam havas rilaton kun la grado de morala progreso de la Spirito. La malsuperaj Spiritoj ne povas laŭplaĉe ŝanĝi ĝin kaj sekve ne povas laŭvole transportiĝi de unu mondo al alia. Estas unuj, kies fluideca envolvaĵo, kvankam etereca kaj senpeza rilate al la palpebla materio, tamen ankoraŭ estas tro peza, se ni tiel povas diri, en rilato al la spirita mondo, por al ili permesi la eliron el sia medio. Al tiu klaso oni devas alkalkuli tiujn, kies perispirito estas tiel maldelikata, ke ili ĝin konfuzas kun sia karna korpo kaj kredas, pro tio, ke ili ankoraŭ vivas. Tiaj Spiritoj, kies nombro estas granda, restas sur la supraĵo de la Tero same kiel la enkarnuloj, kredante, ke ili plenumas siajn surterajn okupojn. Aliaj, kvankam iom pli liberiĝintaj de la materio, tiaj ankoraŭ ne sufiĉe estas, por altiĝi super la surteraj regionoj. La superaj Spiritoj, kontraŭe, povas veni en la malsuperajn mondojn kaj eĉ tie enkarniĝi. El la konsistaj elementoj de la mondo, kien ili eniras, ili ĉerpas la materialojn de la fluideca aŭ karna envolvaĵo konforma al la medio, en kiu ili troviĝas. Ili agas kiel la grandsinjoro, kiu demetas siajn belajn vestojn por provizore surmeti la plebanan kitelon, tamen ne ĉesante pro tio esti grandsinjoro.
Ja tiel Spiritoj plej altrangaj povas manifestiĝi al la surteraj loĝantoj aŭ misiocele enkarniĝi inter ili. Tiaj Spiritoj portas kun si ne la envolvaĵon sed la intuician memoron pri la regionoj, de kiuj ili venas kaj kiujn ili vidas per la penso. Ili estas vidantoj inter blinduloj.
10. - La tavolo da spiritaj fluidoj ĉirkaŭanta la Teron povas esti komparata kun la malsupraj tavoloj de la atmosfero, pli pezaj, pli densaj, malpli puraj ol la supraj tavoloj. Tiuj fluidoj ne estas homogenaj; ili prezentas ian miksaĵon de diverskvalitaj molekuloj, inter kiuj nepre troviĝas la elementaj molekuloj, formantaj ties bazon sed pli aŭ malpli aliiĝintaj. La efikoj estigataj de tiuj fluidoj estos proporciaj al la sumo de la puraj partoj, kiujn ili entenas. Tia estas, por komparo, la alkoholo rektifikita aŭ miksita, en malsamaj proporcioj, kun akvo aŭ kun aliaj substancoj: ĝia specifa pezo kreskas efike de tia miksado, dum samtempe malkreskas ĝiaj forto kaj brulive- co, kvankam en la tutaĵo ĉiam ankoraŭ estas pura alkoholo.
La Spiritoj, devantaj vivi en tiu medio, en ĝi ĉerpas sian perispiriton; sed laŭ tio, ĉu la Spirito estas pli aŭ malpli elpurigita, lia perispirito formiĝas el la pli puraj aŭ el la pli maldelikataj partoj de la fluido propra al la mondo, en kiu li enkarniĝas. La Spirito tie estigas, kaj ni tiel nin esprimas ĉiam por komparo, ne por identigo, la efikon de ia kemia reakciilo, kiu altiras al si tiujn molekulojn asimileblajn pro sia naturo.
El tio rezultas ĉi tiu grava fakto: la konsisto de la perispirito ne estas egala ĉe ciuj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, loĝantaj la Teron aŭ la spacon cirkaŭan al gi. Ne same okazas kun la karna korpo, kiu, kiel jam montrite, konsistas el samaj elementoj, kiel ajn supera aŭ malsupera estus la Spirito. Tial, ĉe ĉiuj la efikoj estigataj de la korpo estas la samaj, la bezonoj estas similaj, dum ili inter si diferencas en ĉio rilata al la perispirito.
El tio ankoraŭ rezultas, ke: la perispirita envolvaĵo de la Spirito aliiĝas kun lia morala progreso en ciu enkarniĝo, kvankam li enkarniĝas en la sama medio; ke la superaj Spiritoj, escepte enkarniĝante por misio en iu malsupera mondo, havas perispiriton malpli krudan ol tiu de la indiĝenoj de tiu mondo.
- La medio ĉiam troviĝas en rilato kun la estaĵoj, kiuj devas vivi en ĝi; la fiŝoj, en la akvo; la teraj estaĵoj, en la aero; la spiritaj estaĵoj, en la spirita aŭ etereca fluido, eĉ se ili estas sur la Tero. La etereca fluido rilatas al la bezonoj de la Spirito, kiel la atmosfero al la bezonoj de la enkarnuloj. Nu, kiel la fiŝoj ne povas vivi en la aero, kaj la teraj bestoj ne povas vivi en atmosfero tre maldensa por iliaj pulmoj, tiel ankaŭ la malsuperaj Spiritoj ne povas elporti la brilon kaj la impreson de la pli eterecaj fluidoj. Ili tie ne mortus, ĉar Spirito ne mortas, sed ia instinkta forto tenas ilin malproksime de tie, same kiel oni malproksimiĝas de tro arda flamo aŭ de tro hela lumo. Jen kial ili ne povas eliri el la medio konforma al sia naturo; por ŝanĝi la lokon, ili antaŭe devas ŝanĝi sian naturon, seniĝi je la materiaj instinktoj, kiuj ilin retenas en la materiaj medioj; unuvorte, ili devas elpuriĝi kaj morale transformiĝi. Tiam ili laŭgrade identiĝas kun pli elpurigita medio, kiu al ili fariĝas ia bezono, ia neceso, same kiel la okuloj de iu, longe vivinta en mallumo, apenaŭ senteble kutimiĝas al la taglumo kaj al la sunhelo.
- Tiel ĉio sin interligas, ĉio sin interĉenas en la Universo; ĉio estas submetita al la granda kaj harmonia leĝo de unueco, de la plej kompakta materieco ĝis la plej pura spiriteco. La Tero estas kiel vazo, el kie eliĝas densa fumo, kiu klariĝas laŭmezure kiel ĝi altiĝas kaj kies maldensaj partoj perdiĝas en la senlima spaco.
La dia povo brilegas en ĉiuj partoj de tiu grandioza tutaĵo, kaj oni tamen volas, ke por pli bone pruvi sian povon, Dio, ne kontenta pri sia faritaĵo, venu rompi tiun harmonion! ke li malaltiĝu al la rolo de magiisto, estigante infanecajn efikojn indajn je prestidigitatoro! Kaj oni, krom tio, kuraĝas starigi Satanon mem kiel lian rivalon pri lerteco! Vere, oni neniam pleje malaltigis la dian majeston, kaj oni miras la kreskadon de nekredemo!
Vi pravas, dirante: "Foriĝas la fido!", sed ja foriĝas la fido je ĉio ofendanta la komunan saĝon kaj la racion; la fido egala al tiu, kiu iam igis la homojn diri: "La dioj foriĝas!" Sed la fido je seriozaj aferoj, la fido je Dio kaj je la senmorteco, tiu fido estas ĉiam vigla en la homa koro, kaj kvankam ĝi estis sufokita sub la infanecaj historioj, per kiuj oni ĝin superŝarĝis, ĝi tamen releviĝos pli forta se ĝi nur estos liberigita, same kiel premita planto releviĝas se ĝi nur revidas la Sunon!
Jes, ĉio estas miraklo en la Naturo, ĉar ĉio estas admirinda kaj atestas la dian saĝon! Tiuj mirakloj montriĝas al la tuta mondo, al ĉiuj, kiuj havas okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi, kaj ne profite al nur kelkaj! Ne! ne estas mirakloj en la senco, kiun oni ordinare ligas al tiu vorto, ĉar ĉio rezultas el la eternaj, ja perfektaj leĝoj de la kreado.
Agado de la Spiritoj sur la fluidojn.