Tiel same estas klarigataj certaj fenomenoj karakterizan- taj la naturan kaj la magnetan somnambulismon, la letargion, la ekstazon, ktp, kiuj estas nenio alia ol manifestiĝoj de la spirita vivo.[19]
24. - Car la spirita vidado ne fariĝas per la korpaj okuloj, sekvas, ke la percepto de la aferoj ne efektiviĝas helpe de la ordinara lumo: fakte, la materia lumo estas farita por la materia mondo; por la spirita mondo ekzistas speciala lumo, kies naturo estas al ni nekonata sed kiu sendube prezentas unu el la proprecoj de la etereca fluido, konforma al la vidperceptoj de la animo. Ekzistas do materia lumo kaj spirita lumo. La unua havas siajn fokusojn limigitaj en la lumaj korpoj; la fokuso de la dua estas ĉie: ja tial ekzistas nenia baro al la spirita vidado, kiun malhelpas nek la distanco, nek la opakeco de la materio; por ĝi ne ekzistas obskuro. La spiritan mondon do lumigas la spirita lumo, kiu estigas proprajn efikojn, same kiel la sunlumo lumigas la materian mondon.
- Envolvita en sia perispirito, la animo do kunportas sian luman principon. Pro sia etereca esenco, la animo penetras la materion, kaj tio estas la kaŭzo kial ne estas korpoj opakaj por ĝia vidado.
Tamen, ne sama estas la spirita vidado, ĉu laŭ atingo- povo, ĉu laŭ penetriveco, ĉe ĉiuj Spiritoj; nur la puraj Spiritoj ĝin plenpove posedas. Ĉe la malsuperaj, ĝi estas malfortigita de la relativa maldelikateco de la perispirito, kiu sin intermetas kvazaŭ ia nebulego.
Gi manifestiĝas en malsamaj gradoj, ĉe la enkarniĝintaj Spiritoj, per la fenomeno de la duobla vidado, ĉu ĉe la natura aŭ magneta somnambulismo, ĉu en stato de maldormo. Laŭ la grado de potenco de tiu kapablo, oni diras, ke la klarvideco estas pli aŭ malpli granda. Ja helpe de tiu kapablo certaj personoj vidas la internon de la homa organismo kaj priskribas la kaŭzojn de la malsanoj.
- La spirita vidado havigas do specialajn percep- tojn, kiuj, ne havante kiel sidejon la materiajn organojn, fariĝas en kondiĉoj tre diferencaj de tiuj propraj al la korpa vivo. Pro tio, oni ne povas, rilate al ĝi, atendi identajn efikojn nek eksperimenti per la samaj procedoj. Fariĝante ekster la organismo, ĝi havas ian moviĝemon, kiu vanigas ĉiajn antaŭvi- dojn. Nepre necesas ĝin studi en ĝiaj efikoj kaj en ĝiaj kaŭzoj, kaj ne per similigo al la ordinara vidado, kiun ĝi ne estas destinita anstataŭi, krom nur en esceptaj okazoj, kiujn oni ne povus preni kiel regulon.
27. - Ce la enkarniĝintaj Spiritoj la spirita vidado nepre estas neperfekta, kaj sekve povas sperti aberaciojn. Car la spirita vidado havas sian sidejon en la animo mem, ĉi ties stato devas do influi la perceptojn, kiujn ĝi liveras. Laŭ la grado de disvolviĝo, la cirkonstancoj kaj la morala stato de la individuo, ĝi povas doni, ĉu dum la dormo, ĉu dum maldorma stato: 1-e la percepton de certaj faktoj, materialaj kaj realaj, kiel la konado de okazaĵoj, kiuj fariĝas malproksime, la detala priskribo de iu loko, la kaŭzoj de malsano kaj konvenaj medikamentoj; 2-e la percepton de same realaj aferoj de la spirita mondo, kiel la vido de la Spiritoj; 3-e fantaziajn bildojn kreitajn de la imago, analogajn al la fluidecaj kreaĵoj de la penso (Vidu ĉi-supre, n-ro 14). Tiuj kreaĵoj ĉiam estas en rilato kun la moralaj dispozicioj de la Spirito, kiu ilin estigas. Ja tiel la penso de personoj forte penetritaj kaj absorbitaj de certaj religiaj kredoj prezentas al ili la inferon, ties fornegojn, ties torturojn kaj ties demonojn, nome ĝuste tiaj, kiaj tiuj personoj ilin imagas. Kelkfoje temas pri tuta epopeo. La paganoj vidis la Olimpon kaj la Tartaron, same kiel la kristanoj vidas la inferon kaj la paradizon. Se, ĉe la vekiĝo aŭ ĉe la eliro el la ekstazo, tiuj personoj konservas precizan memoron pri siaj vizioj, ili prenas ĉi tiujn por realaĵoj konfirmantaj iliajn kredojn, dum efektive ĉio estas nenio alia krom ia produkto de iliaj propraj pensoj . Necesas do fari rigoran distingon inter la ekstazaj vizioj, antaŭ ol akcepti ilin. Ci-rilate, la rimedo kontraŭ trokredemo estas la studado de la leĝoj direktantaj la spiritan mondon.
- La ĝustediraj sonĝoj prezentas la karakterojn de la ĉi-supre priskribitaj vizioj. Al la du unuaj apartenas la sonĝoj antaŭvidaj, antaŭsentaj kaj avertaj ; ĉe la tria, nome ĉe la fluidecaj kreaĵoj de la penso, ja troviĝas la kaŭzo de certaj fantaziaj imagoj, kiuj kvankam neniel realaj rilate al la materia vivo, tamen iafoje prezentiĝas al la Spirito kun tiela realeco, ke la korpo suferas ilian refrapon, ke en iuj okazoj oni vidis la harojn blankiĝi sub la impreso de iu sonĝo.Tiajn kreaĵojn povas estigi: la ekzaltiteco de la kredoj; retrospektivaj rememo- roj; inklinoj, deziroj, pasioj, timo, rimorsoj; kutimaj zorgoj; bezonoj de la korpo aŭ ia misfunkcio de la organismo; kaj fine aliaj Spiritoj kun bonfara aŭ malbonfara celo laŭ ties naturo.
Katalepsio. - Revivigoj
- La inerta materio estas sensenta, kaj ankaŭ tia estas la perispirita fluido, sed ĉi tiu transigas la sensacon al la sentiva centro, kia ja estas la Spirito. La doloraj lezoj de la korpo refrapas do en la Spirito, kvazaŭ ia elektra malŝargo, pere de la perispirita fluido, kies konduktiloj verŝajne estas la nervoj. Gi estas la nerva fluo de la fiziologoj, kiuj, ne konante la rilatojn inter tiu fluido kaj la spirita principo, ankoraŭ ne povis klarigi ĉiujn efikojn.
La interrompo povas okazi pro la apartigo de iu membro aŭ pro la sekcado de iu nervo, sed ankaŭ, parte aŭ tute kaj sen ia lezo, en la momentoj de liberiĝo, de granda supereksciteco aŭ de absorba zorgo de la Spirito. En tiu stato, la Spirito ne pensas pri la korpo kaj, en sia febra aktiveco, li altiras al si, por tiel diri, la perispiritan fluidon, kiu, retiriĝinte de la supraĵo, tie estigas momentan nesentivecon. Oni ankaŭ povus akcepti, ke, en certaj cirkonstancoj, ekzistas en la perispirita fluido mem ia molekula ŝanĝo, kiu ĝin nedaŭre senigas je la propreco de transigado. Jen kial ofte, en la ardo de batalo, militisto ne konscias, ke li estas vundita; kial iu, kies atento estas koncentrita sur iun laboron, ne aŭdas la ĉirkaŭan bruadon. Analoga, sed pli okulfrapa efiko fariĝas ĉe iuj somnambuloj, en okazoj de letargio kaj katalepsio. Fine, ankaŭ tiel oni povas klarigi la nesentivecon de la konvulsiuloj kaj de iuj martiroj. (Revue Spirite, januaro 1868: "Studo pri la Aissaouas".)
Paralizo absolute ne havas la saman kaŭzon: tie la efiko estas tute organa; ja la nervoj mem, nome la konduktiloj, fariĝas netaŭgaj por la fluideca cirkulado; la kordoj de la instrumento aliiĝis.
30. - Ce certaj patologiaj statoj, kiam la Spirito forlasis la korpon kaj la perispirito al ĝi restas ligita nur per kelkaj punktoj, tiam la korpo prezentas ĉiujn eksterajn signojn de la morto kaj oni asertas absolutan veraĵon dirante, ke la vivo pendas sur nura fadeno. Tia stato povas daŭri pli aŭ malpli longe; certaj partoj de la korpo povas eĉ sperti malkomponi- ĝon, sen ke la vivo estus definitive estingiĝinta. Dum ne ankoraŭ rompiĝis la lasta ligilo, la Spirito povas, aŭ per energia agado de sia propra volo, aŭ per fremda, same potenca fluideca influo, esti revokita en la korpon. Tiel estas klarigitaj certaj plidaŭrigoj de la vivo kontraŭ ĉia probableco, krom ankaŭ certaj supozataj reviviĝoj. Gi estas kvazaŭ la planto, kiu sin elpuŝas iafoje havante unu solan radikan fibreton. Sed kiam disiĝis de la karna korpo la lastaj molekuloj de la korpo fluideca, aŭ kiam ĉi tiu troviĝas en stato de neriparebla konsumiĝo, tiam reveno al la vivo fariĝas absolute neebla.
Resanigoj
- Kiel oni vidis, la universa fluido estas la primitiva elemento de la karna korpo kaj de la perispirito, kiuj de tiu fluido estas nuraj transformiĝoj. Pro la identeco de sia naturo, tiu fluido, kondensita en la perispirito, povas liveri rebonigajn principojn al la korpo; la Spirito, enkarniĝinta aŭ elkarniĝinta, estas la propulsa aganto, kiu sorbigas al konsumiĝinta korpo parton el la substanco de sia fluideca envolvaĵo. La resaniĝo fariĝas per substituo de sana molekulo al molekulo malsana. La resaniga povo do rilatas al la pureco de la sorbigita substanco; sed ĝi ankaŭ dependas de la energio de la volo, kiu estigas pli abundan elĵeton de fluido, al ĉi tiu donante pli grandan penetran forton; fine ĝi ankaŭ dependas de la intencoj de tiu, kiu volas resanigi, cu li estas homo aŭ Spirito. La fluidoj emanantaj de malsupera fonto efikas kvazaŭ difektitaj medikamentaj substancoj.