Выбрать главу

Fizikaj manifestigoj. - Mediumeco

- La fenomenoj de la turniĝantaj kaj parolantaj tabloj, de la etereca leviĝo de pezaj korpoj, de la mediuma skribo, tiel antikvaj kiel la mondo sed vulgaraj en la nuntempo, liveras la ŝlosilon de kelkaj aliaj, analogaj kaj spontanaj, al kiuj oni atribuadis, pro la nescio pri la leĝo ilin reganta, karakteron supernaturan kaj miraklecan. Tiaj fenomenoj havas kiel bazon la proprecojn de la perispirita fluido, ĉu de la enkarnuloj, ĉu de la liberaj Spiritoj.

- Per sia perispirito la Spirito agadis sur sian vivantan korpon, kaj ankoraŭ per tiu sama fluido li manifesti- ĝas agante sur la inertan materion, estigas bruojn, movojn de tabloj aŭ aliaj objektoj, kiujn li levas, renversas aŭ transportas. Neniel miriga estas tiu fenomeno, se oni konsideras, ke ĉe ni la pli potencaj motoroj troviĝas en la plej maldensaj kaj eĉ senpezaj fluidoj kiel la aero, la vaporo kaj la elektro.

Same per sia perispirito la Spirito igas la mediumojn skribi, paroli aŭ desegni. Ne havante palpeblan korpon por malkaŝe agadi en la okazoj, kiam li volas manifestiĝi, la Spirito uzas la korpon de la mediumo, kies organojn li al si pruntas, kaj tiun korpon li agigas, kvazaŭ ĝi estus sia propra, per la fluideca efluvo, kiun li verŝas sur ĝin.

- Per ĉi tiu sama procedo la Spirito agas sur la tablon, ĉu por al ĝi komuniki movon sen difinita signifo, ĉu por igi ĝin doni inteligentajn frapojn, kiuj, indikante la literojn de la alfabeto, formos vortojn kaj frazojn, tiel estigante la fenome- non nomatan tiptologio. Ci tie la tablo rolas nuran instrumen- ton, kiun la Spirito utiligas tiel same, kiel oni uzas krajonon por skribi. Tiucele li havigas al ĝi momentan vivoforton per la fluido, kiun li penetrigas en ĝin, sed li tute ne identiĝas kun gi.

Tiuj personoj, kiuj, regataj de emocio pro la manifestiĝo de iu karulo, brakumas la tablon, faras ja ridindan agon, ĉar estus tute same kiel se ili brakumus la bastonon, kiun amiko uzus por doni frapojn. Same agas tiuj, kiuj alparolas la tablon, kvazaŭ la Spirito estus enfermita en la ligno, aŭ kvazaŭ la ligno fariĝis Spirito.

Kiam okazas komunikiĝoj per ĉi tiu rimedo, oni prezen- tu al si, ke la Spirito troviĝas ne en la tablo, sed apud gi, kiel li ja estus se ankoraŭ vivanta kaj kiel oni lin vidus, se en tiu momento li povus videbliĝi. Same okazas ĉe la skribaj komuni- kaĵoj: oni vidus la Spiriton apudestanta la mediumon, direk- tanta lian manon aŭ al li transsendanta sian penson pere de fluideca fluo.

- Kiam la tablo leviĝas de la planko kaj ŝvebas en la spaco sen apogpunkto, la Spirito ne levas ĝin per brakforto; li ĝin envolvas kaj penetrigas per iaspeca fluideca atmosfero, kiu nuligas la graviton, same kiel la aero efikas sur balonoj kaj kajtoj. La fluido, per kiu ĝi estas penetrigita, momente havigas al la tablo pli grandan specifan malpezecon. Kiam ĝi restas fikse kroĉita al la planko, ĝi troviĝas en stato analoga al tiu de la pneŭmata kloŝo, en kiu oni faris vakuon. Ci tie estas nenio alia ol simplaj komparoj celantaj montri analogecon de efikoj, ne ian absolutan similecon de kaŭzoj (La Libro de la Medi­umoj, 2-a Parto, ĉap. VI).

Oni komprenas, sekve de tio, ke por Spirito ne pli malfacilas levi personon ol levi tablon, transporti objekton de unu loko al alia, ol ĵeti ĝin ien ajn. Tiuj fenomenoj efektiviĝas laŭ la sama leĝo.

Kiam la tablo persekutas iun personon, tio ne signifas, ke la Spirito kuras, sed ja ke li, povante trankvile resti sur la sama loko, donas al ĝi impulson per ia fluideca fluo, helpe de kiu li ĝin laŭvole movas.

Kiam la frapoj aŭdiĝas en la tablo aŭ aliloke, tiam ne la Spirito frapas per sia mano aŭ per ia ajn objekto. Li nur alsendas sur la punkton, de kiu venas la bruo, fluidan ŝprucon, kiu estigas la efekton de elektra malŝargo. Li modifas la bruon tiel same kiel oni povas modifi la sonojn estigatajn de la aero.

44. - Fenomeno tre ofta en la mediumeco estas la kapablo de certaj mediumoj por skribi en fremda lingvo; por elvolvi, parole aŭ skribe, temojn, kiuj translimas ilian instruite- con. Ne malofta estas la fakto, ke iuj flue skribas, neniam antaŭe lerninte tiun kapablon; ke aliaj, kiuj neniam dum la vivo kapablis verki unu verson, skribas poeziaĵojn; ke fine aliaj desegnas, pentras, skulptas, komponas muzikon, ludas ian muzikilon, sen antaŭa sciado pri desegnarto, pentrarto, skulpturo aŭ muziko. Ofte okazas, ke skribiva mediumo perfekte reproduktas la skribon kaj la subskribon, kiujn la Spiritoj per li komunikiĝantaj havis dum sia vivo, kvankam li neniam antaŭe konis tiajn karakterizaĵojn.

Sed nenio pli miregindas ĉe tiu fenomeno, ol vidi, ke oni igas infanon skribi, direktante al li la manon; oni povas ĉi- maniere igi lin plenumi ĉion, kion oni volas. Oni povas igi iun ajn skribi en iu ajn lingvo, al li diktante la vortojn litero post litero. Oni komprenas, ke la samo povas okazi ĉe la mediume­co, se oni konsideras la manieron, kiel la Spiritoj komunikiĝas kun la mediumoj, kiuj por ili efektive estas nenio alia ol nuraj pasivaj instrumentoj. Sed se la mediumo posedas la mekanis- mon, se li venkis la praktikajn malfacilaĵojn, se la esprimoj al li estas familiaraj, se li fine disponas en sia cerbo la elementojn de tio, kion la Spirito volas igi lin plenumi, tiam li statas kiel homo, kiu scias flue legi kaj skribi; la laboro iĝas pli facila kaj pli rapida; al la Spirito restas nur transsendi sian penson, kiun lia interpretanto reproduktas per la rimedoj al li disponeblaj.

La kapableco de mediumo por aferoj al li fremdaj ankaŭ ofte radikas en scioj, kiujn li posedis en iu alia ekzistado kaj kiujn lia Spirito intuicie konservis. Se ekzemple li estis poeto aŭ muzikisto, al li estos pli facile asimili la poezian aŭ muzikan penson, kiun oni volas igi lin reprodukti. Tiu lingvo, kiun li hodiaŭ ne scias, eble estis al li familiara en alia ekzista- do, de kio venas lia pli granda kapableco por mediume skribi en tiu lingvo.[24]

Obsedoj kaj posedoj

45. - La malbonaj Spiritoj svarmas ĉirkaŭ la Tero, sekve de la morala malsupereco de ĝiaj loĝantoj. Ilia malica agado estas unu el la plagoj, al kiuj la homaro estas elmetata sur ĉi tiu mondo. La obsedo, kiu estas unu el la efikoj de tiu agado, devas do esti rigardata, same kiel la malsanoj kaj ĉiuj ĉagrenoj de la vivo, kiel provo aŭ kiel elaĉeto, kaj tiel akcepta- ta.

Obsedo estas la persista agado de malbona Spirito sur iun homon. Gi prezentas tre malsamajn karakterojn, ekde de la simpla morala influo, sen eksteraj senteblaj signoj, ĝis plena malordo de la organismo kaj de la mensaj kapabloj. Gi konfuzas ĉiujn mediumajn kapablojn; en la aŭdiva kaj en la skribiva mediumeco ĝi manifestiĝas per la obstineco de unu sola Spirito, kiu komunikiĝas esceptante ĉiujn aliajn.

46. - Same kiel la malsanoj estas rezultato de korpaj malperfektaĵoj, kiuj faras la korpon atingebla por la eksteraj pereigaj influoj, la obsedo ĉiam rezultas el morala malperfekta- ĵo, kiu ebligas la influon de malbona Spirito. Al fizika kaŭzo oni kontraŭmetas fizikan forton; al morala kaŭzo estas necese kontraŭstari per morala forto. Por eviti la malsanojn, oni fortikigas la korpon; por sin ŝirmi kontraŭ la obsedo, oni devas fortikigi la animon; tial la obsedato bezonas labori por sia propra pliboniĝo, kio ofte sufiĉas por liberigi lin de la obsedan- to, sen helpo de fremdaj personoj. Tiu helpo fariĝas necesa, kiam la obsedo degeneras en subjugigon aŭ en posedon, ĉar tiam la turmentato iafoje perdas sian energion kaj liberan volon.