Выбрать главу

La obsedo estas preskaŭ ĉiam venĝo de iu Spirito, kaj plejofte havas sian fonton en la rilatoj de la obsedato kun tiu Spirito en antaŭa ekzistado.

En la okazoj de grava obsedo, la obsedato estas kvazaŭ envolvita kaj saturita de noca fluido, kiu, nuligante la agadon de la bonefikaj fluidoj, ĉi tiujn repuŝas. Ja de tia fluido necesas lin liberigi; nu, malbona fluido ne povas esti repuŝata de alia malbona fluido. Per agado simila al tiu de sanigiva mediumo en la okazoj de malsano, nepre necesas forpeli la malbonan fluidon per helpo de fluido pli bona.

Tia estas la agado mekanika, kiu tamen ne ĉiam sufiĉas; estas necese ankaŭ kaj precipe agi sur la inteligentan estulon, al kiu oni devas havi la rajton paroli kun aŭtoritateco, kiun havas nur la morala supereco; ju pli granda la morala supere- co, des pli granda la aŭtoritateco.

Tio tamen ne estas ĉio; por certigi la liberigon, oni devas admoni la malican Spiriton rezigni siajn malbonajn intencojn; necesas aperigi en li la penton kaj la deziron je bono, per instruoj lerte direktataj, en privataj seancoj celantaj lian moralan edukon; tiam oni povas ricevi la duoblan ĝojon liberigi enkarnulon kaj konverti malperfektan Spiriton.

La tasko fariĝas pli facila, kiam la obsedato, kompre- nante sian situacion, kunhelpas per sia volo kaj preĝado; ne estas same, kiam ĉi tiu, ensorĉite de la trompema Spirito, iluziiĝas pri la kvalitoj de tiu, kiu lin mastras, kaj plezuras en la eraro, en kiu tenas lin la obsedanto; ĉar tiam, anstataŭ helpi, li forpuŝas ĉian helpon. Tiu estas la okazo de fascinado, ĉiam treege pli malfacile kuracebla, ol la plej tirana subjugigo. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXIII.)

47. - Ce la obsedo, la Spirito agas ekstere helpe de sia perispirito, kiun li identigas kun tiu de la enkarnulo; ĉi tiu sin trovas kvazaŭ kaptita en iu reto kaj devigita agi kontraŭ sia volo.

Ce la posedo, anstataŭ agi ekstere, la libera Spirito sin substituas, por tiel diri, al la enkarniĝinta Spirito, kies korpon li prenas kiel loĝejon, sen ke ĝi tamen estus forlasita de sia mastro, ĉar nur ĉe la morto tio povas fariĝi. Posedo ĉiam estas do kelkatempa kaj intermita, ĉar elkarniĝinta Spirito ne povas definitive okupi la lokon de enkarniĝinta Spirito pro tio, ke la molekula kuniĝo de la perispirito kun la korpo povas estiĝi nur okaze de la embriigo. (Cap. XI, n-ro 18.)

Momente posedante la korpon de la enkarnulo, la Spirito uzas ĝin kvazaŭ sian propran: li parolas per ĝia buŝo, vidas per ĝiaj okuloj, agas per ĝiaj brakoj, kiel li farus dum sia vivo. Ne estas same, kiel ĉe la paroliva mediumeco, ĉe kiu la enkarniĝinta Spirito parolas, transigante la penson de elkarni- ĝinta Spirito; ĉe la posedo, estas la Spirito mem, kiu parolas kaj agas, kaj se oni lin konis dum lia vivo, oni lin rekonas laŭ la parolo, voĉo, gestoj kaj eĉ la esprimo de lia vizaĝo.

- La obsedo ĉiam estas ago de malicaj Spiritoj. La posedo povas esti ago de bona Spirito, kiu volas paroli kaj kiu, por pli forte impresi siajn aŭskultantojn, pruntas la korpon de enkarnulo, kiu ĝin volonte al li pruntedonas, kiel oni pruntedo- nas sian veston. Tio fariĝas sen ia malordo aŭ ĝeno, kaj dume la Spirito troviĝas ekstere, kiel ĉe la stato de libereco, ofte restante apud sia anstataŭanto por ĉi tiun aŭskulti.

Kiam la posedanta Spirito estas malbona, fariĝas alimaniere; li prenas la korpon ne prunte, sed perforte, se ĝia mastro ne havas moralan forton por al li kontraŭstari. Li tiel agas pro malico kontraŭ ĉi tiu, kiun li ĉiamaniere turmentegas kaj martirigas, ĝis la deziro lin pereigi, ĉu per strangolado, ĉu per puŝado en la fajron aŭ en aliajn danĝerajn lokojn. Uzante la membrojn kaj la organojn de la malfeliĉa turmentato, li blasfemas, insultas kaj malbontraktas tiujn, kiuj lin ĉirkaŭas; li sin fordonas al strangaĵoj kaj al agoj prezentantaj ĉiujn karakterojn de la furioza frenezo. Tiaspecaj faktoj, en diversaj gradoj de intenseco, estas tre multenombraj, kaj ne alian kaŭzon havas multaj okazoj de frenezo. Ĉi-rilate ofte aldoniĝas patologiaj perturboj, kiuj nenio alia estas ol nuraj sekvoj kaj kontraŭ kiuj la medicinaj kuracadoj montriĝas senefikaj dum restas la primara kaŭzo. Malkaŝante tiun fonton de parto de la homaj mizeroj, Spiritismo indikas la rimedon por ĝin kuraci: agadi sur la aŭtoron de la malbono, kiu, estante inteligenta estulo, devas esti traktata per la inteligento.

- Obsedo kaj posedo ofte estas individuaj, sed iafoje ili fariĝas epidemiaj. Kiam aro da malbonaj Spiritoj svarme sin ĵetas sur iun lokon, tio estas kvazaŭ malamika

trupo ĝin invadus. Tiuokaze, tre granda povas esti la nombro de la atakataj individuoj.

Capitro XV

LA MIRAKLOJ DE LA EVANGELIO

Supereco de la naturo de Jesuo. - Sonĝoj. - Stelo de l' magoj. Duobla vidado. - Resanigoj. - Poseditoj. - Reviviĝoj. Jesuo iras sur la maro. - Transfiguriĝo. - Kvietigita ventego. Edziĝo en Kana. - Multobligo de panoj. - Tento de Jesuo. Miregindaĵoj okaze de la morto de Jesuo. - Postmortaj aperoj de Jesuo. Malapero de la korpo de Jesuo.

Supereco de la naturo de Jesuo

refariĝas en egalaj kondiĉoj, sufiĉas por pruvi, ke ĝi estas ebla kaj submetita al iu leĝo, do tute ne mirakla.

La principo de la psikaj fenomenoj sidas, kiel oni vidis, sur la proprecoj de la perispirita fluido, kiu konsistigas la magnetan aganton; sur la manifestiĝoj de la spirita vivo dum la korpa vivo kaj post la morto: fine sur la esenca konsisto de la Spiritoj kaj ilia rolo kiel aganta forto de la Naturo. La konado de tiuj elementoj kaj la konstato de ties efikoj rezultigis la akcepton pri la ebleco de certaj faktoj, neataj dum oni al ili atribuis supernaturan originon.

2. - Ne antaŭjuĝante la naturon de la Kristo, kies ekzameno ne apartenas al la kadro de ĉi tiu verko, kaj lin hipoteze rigardante nur kiel superan Spiriton, oni ne povas ne rekoni en li unu el tiuj plej altrangaj, staranta, pro siaj virtoj, multege pli alte ol la surtera homaro. Pro siaj senmezure ampleksaj rezultoj, lia enkarniĝo en ĉi tiu mondo nepre estis unu el tiuj misioj, kiujn Dio komisias nur al siaj senperaj kurieroj, por plenumado de siaj decidoj. Supozante, ke li ne estis Dio mem, sed ja sendito de Dio por transigi ties parolon, li certe estus pli ol ia profeto, ĉar li estus iu dia Mesio.

Kiel homo, la havis la konstruon de la karnaj estuloj; sed kiel pura Spirito, liberigita el la materio, li certe pli vivis la spiritan, ol la korpan vivon, por kies malfortaĵoj li tute ne estis trafebla. La supereco de Jesuo antaŭ la homoj tute ne fontis el apartaj kvalitoj de lia korpo, sed el tiuj de lia Spirito, kiu absolute superregadis la materion, kaj el la kvalitoj de lia perispirito, formita el la plej kvintesenca parto de la surteraj fluidoj (ĉap. XIV, n-ro 9). Lia animo certe estis altenita al la korpo nur per la nepre necesaj ligiloj; ĉiam en libereco, ĝi certe havigis al li ian duoblan vidadon ne nur konstantan sed ankaŭ escepte penetrivan kaj multe superan al tiu trovata ĉe la ordinaraj homoj. Same estis ĉe li koncerne ĉiujn fenomenojn dependantajn de la perispiritaj aŭ psikaj fluidoj. La kvalito de tiuj fluidoj havigis al li senliman magnetan forton, subtenatan de la konstanta deziro fari bonon.

Cu li agis kiel mediumo ĉe la resanigoj, kiujn li estigis? Cu oni povas lin rigardi kiel potencan sanigivan mediumon? Ne, ĉar mediumo estas ia peranto, ia instrumento uzata de la elkarniĝintaj Spiritoj. Ne, la Kristo ne bezonis helpon, ĉar ja li mem helpis la aliajn. Li do agadis per si mem, dank'al sia persona povo, kiel povas fari, ĉe certaj okazoj, la enkarnuloj, en la limo de siaj fortoj. Cetere, kiu Spirito kuraĝus blovi al li siajn pensojn kaj al li komisii ilian transigon? Se ian fremdan influon li ricevis, ĝi certe venis nur de Dio. Laŭ difino donita de iu Spirito, li estis mediumo de Dio.