Sonĝoj
3. - Estas dirite en la Evangelio, ke Jozef estis avertita de iu anĝelo, kiu aperis al li en sonĝo kaj al li konsilis fuĝi kun la Infano en Egiptujon. (Sankta Mateo, ĉap. II, par. 19-23.)
La personĝaj avizoj ludas gravan rolon en la sanktaj libroj de ĉiuj religioj. Eĉ se ni ne certigas la ekzaktecon de ĉiuj raportitaj fenomenoj, nek ilin pridiskutas, la fenomeno en si mem tute ne estas nenormala, ĉar oni ja scias, ke ĝuste dum la dormo la Spirito, liberiĝinte el la materiaj ligiloj, momente eniras la spiritan vivon, kie li renkontiĝas kun siaj konatoj. La superaj Spiritoj ofte uzas tiun okazon por manifestiĝi al siaj protektatoj kaj al ili doni pli rektajn konsilojn. Multenombraj estas la aŭtentaj okazoj de personĝaj avertoj, sed el tio oni ne devas konkludi, ke ĉiuj sonĝoj estas avertoj, nek, des malpli, ke ĉio, kion oni vidas en sonĝo, havas ian signifon. Necesas meti en la vicon de la superstiĉaj kaj absurdaj kredoj la arton interpreti la sonĝojn. (Ĉap. XIV, n-roj 27 kaj 28.)
Stelo de l' magoj
- Estas dirite, ke unu stelo aperis al la magoj, kiuj venis por adorkliniĝi al Jesuo, ke ĝi antaŭiris ilin por al ili montri la vojon, kaj ke ĝi haltis, kiam ili alvenis. (Sankta Mateo, ĉap. II, par. 1 ĝis 12.)
Temas ne pri tio, ĉu la fakto rakontita de Sankta Mateo estas reala aŭ nenio alia krom ia figuro montranta, ke la magoj estis mistere gvidataj al la loko, kie troviĝis la Infano, ĉar ja disponeblas nenia rimedo por ĝin kontroli; temas ja pri tio, ĉu estas ebla unu tiaspeca fakto.
Certa estas nur tio, ke en tiu cirkonstanco la lumo ne povus esti ia stelo. Oni povus tion kredi en tempo, kiam oni pensis, ke la steloj estas lumaj punktoj fiksitaj sur la firmamen- to, povantaj fali sur la Teron; sed ne nuntempe, kiam la naturo de la steloj estas konata.
Sed, eĉ ne havante la kaŭzon, kiun oni al ĝi atribuas, la apero de lumo kun stela aspekto ja estas ebla. Iu Spirito povas aperi en luma formo, aŭ transformi parton de sia perispirita fluido em lumfokuson. Multaj tiaspecaj faktoj, freŝaj kaj perfekte aŭtentaj, ne fontas el alia kaŭzo, kiu havas nenion supernaturan. (Ĉap. XIV, n-roj 13 kaj sekvantaj.)
Duobla vidado
Eniro de Jesuo en Jerusalemon
- Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn, - dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. - Kaj se iu diros ion al vi, respondu: La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin. - Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: - Diru al la filino de Cion: Jen via Reĝo iras al vi, humila kaj rajdanta sur azeno, kaj azenido, filo de ŝarĝobesto. (ZeRarja, ĉap. IX, par. 9 kaj 10.)
Kaj la disĉiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, - kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion. (Sankta Mateo, ĉap. XXI, par. 1 ĝis 7.)
Kiso de Judas
- Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas. - Kaj dum li ankoraŭ parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo. - Kaj lia perfidanto jam aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin. - Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton, Rabeno; kaj kisis lin. - Kaj Jesuo diris al li: Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin. (Sankta Mateo, ĉap. XXVI, par. 46 ĝis 50).
Mirakla fiŝkaptado
- Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret; - kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn. - Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason el la ŝipeto. - Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado. - Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn. - Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis; - kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo. (Sankta Luko, ĉap. V, par. 1 ĝis 7).
Alvokiĝo de Petro, Andreo, Jakobo, Johano kaj Mateo
- Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. - Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. - Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. - Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin. (Sankta Mateo, ĉap. IV, par. 18 ĝis 22.)
Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin. (Sankta Mateo, ĉap. IX, par. 9.)
9. - Neniom surprizaj estas tiuj faktoj, se oni nur konas la povon de la duobla vidado kaj la tre naturan kaŭzon de tiu kapablo. Jesuo ĝin posedis en plej alta grado, kaj oni povas diri, ke ĝi prezentis lian normalan staton, kion atestas multe- nombraj agoj de lia vivo, kiuj nuntempe estas klarigitaj de la magnetismaj fenomenoj kaj de Spiritismo.
La fiŝkaptado, rigardata kiel mirakla, ankaŭ ricevas klarigon per la duobla vidado. Jesuo ne estigis spontanan aperon de fiŝoj tie, kie ili ne troviĝis; li vidis, per la vidado de la animo, same kiel povas fari nedormanta klarvidulo, la lokon, kie troviĝas la fiŝoj, kaj povis kun certeco admoni la fiŝistojn, ke ili tien ĵetu siajn retojn.
La penetriveco de la penso kaj sekve certaj antaŭdiroj rezultas el la spirita vidado. Vokinte al si Petron, Andreon, Jakobon, Johanon kaj Mateon, Jesuo nepre devis koni iliajn intimajn dispoziciojn kaj scii, ke ili lin sekvos kaj kapablos plenumi la mision, kiun li komisios al ili. Necesis ankaŭ, ke ili mem, por sin fordoni al Jesuo, havu intuicion pri tiu misio. Same okazis, kiam, dum la Sankta Manĝo, li sciigas, ke unu el la dek du lin perfidos, kaj tiun li montras, dirante, ke li estas tiu, kiu trempis kun li la manon en la pladon; same fariĝis en la okazo, kiam li antaŭdiris, ke Petro malkonfesos lin.
En multaj lokoj de la Evangelio estas dirite: "Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris...". Nu, kiel li povus koni iliajn pensojn, krom per la fluideca radiado de tiuj pensoj kaj per la spirita vidado, kiu ebligis al li legi en la konscienco de la homoj?
Ofte, kredante, ke iu penso estas enfermita en la faldoj de la animo, la homo ne suspektas, ke li portas en si ian spegulon, reflektantan tiun penson, ian rivelilon en sia propra fluideca radiado, saturita de tiu penso. Se oni vidus la meka- nismon de la nin ĉirkaŭanta nevidebla mondo, la disbranĉi- ĝojn de la fadenoj, kiuj konduktas la pensojn interligantajn ĉiujn inteligentajn estulojn, enkorpajn kaj senkorpajn, la fluidecajn efluvojn ŝarĝitajn per la impresoj de la morala mondo, kiuj, same kiel la aerfluoj, trairas la spacon, oni malpli surpriziĝus de certaj efikoj, kiujn la nescieco atribuas al la hazardo. (Cap. XIV, n-roj 15, 22 kaj sekvantaj.)
Resanigoj
Sangelfluo
10. - Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, - kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis, - aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon. - ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. - Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.