Выбрать главу

Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston? - Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis? - Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.

Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. - Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano. (Sankta Marko, ĉap. V, par. 25 ĝis 34.)

- Signifoplenaj estas tiuj vortoj: "Tuj sentante en si, ke la potenco eliris"; ili esprimas la fluidan movon, kiu ekestis en Jesuo ĉe la malsana virino; ambaŭ eksentis la ĵus fariĝintan agon. Rimarkindas, ke la efikon estigis neniu vola ago de Jesuo; ne okazis magnetizado, nek surmetado de manoj. Sufiĉa estis la normala fluideca radiado por kaŭzi la resanigon.

Sed kial la radiado direktiĝis al tiu virino kaj ne al aliaj personoj, se Jesuo ne pensis pri ŝi kaj estis ĉirkaŭita de la homamaso?

Pro tre simpla kialo. Estante terapeŭtika materio, la fluido devas atingi la organan malordon por ĝin ripari; ĝi povas esti direktata sur la perturbon laŭ la volo de la resani- ganto, aŭ altirata de arda deziro, de konfido, unuvorte de la fido de la malsanulo. Koncerne la fluidan fluon, la unua agas kiel puŝpumpilo, kaj la dua kiel suĉpumpilo. Kelkfoje necesas samtempa ambaŭefika agado; alifoje nur unu sufiĉas. Ĉi tiu lasta kazo fariĝis en la ĉi-traktata cirkonstanco.

Jesuo do pravis dirante: "Via fido vin savis." Oni komprenas, ke ĉi tie la fido ne estas ia mistika virto, kia ĝin rigardas certaj personoj, sed ja ia vera altirforto; kiu do ĝin ne posedas, tiu kontraŭstaras la fluidan fluon per ia repuŝa forto, aŭ almenaŭ per ia inercia forto, kiu paralizas la agadon. Tiel, oni komprenas, ke, el du malsanuloj, kiuj sin prezentas al resaniganto trafitaj de unu sama malsano, unu povas esti resanigita kaj la alia ne. Ĉi tiu estas unu el la plej gravaj principoj de la sanigiva mediumeco, kaj tiu principo klarigas, per tre natura kaŭzo, certajn ŝajnajn anomaliojn. (Ĉap. XIV, n-roj 31, 32 kaj 33.)

La blindulo el Betsaida

- Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin. - Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin: ĉu vi vidas ion? - Kaj li ekrigardis, kaj diris: Mi vidas homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn. - Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resaniĝis, kaj vidis ĉion klare. - Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante: Nepre ne eniru en la vilaĝon. (Sankta Marko, ĉap. VIII, par. 22 ĝis 26.)

- Ci tie evidentas la magnetisma efiko; la resanigo estis ne subita sed laŭgrada kaj rezultinta el daŭra, ripetata ago, kvankam pli rapida ol ĉe la ordinara magnetizado. La unua sensaco de tiu homo estis ĝuste tiu, kiun spertas blindu- loj, reakirante la vidpovon. Pro optika efiko, la objektoj aspektas al ili tro grandaj.

Paralizulo

- Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon. - Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardoni- taj.

Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: ĉi tiu blasfemas. - Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? - ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? - Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn - tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo. - Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj. (Sankta Mateo, ĉap. IX, par. 1 ĝis 8.)

- Kion povus signifi tiuj vortoj: "Viaj pekoj estas pardonitaj", kaj per kio ili povis kunhelpi por la resanigo? Spiritismo liveras pri ili la ŝlosilon, kiel ankaŭ pri sennombraj aliaj vortoj ĝis nun ne komprenataj. Per la plureco de la ekzistadoj, ĝi al ni instruas, ke la malbonoj kaj afliktoj de la vivo ofte estas pago de kulpoj el la pasinteco, kaj ke ni suferas dum la nuna vivo la sekvojn de la eraroj, kiujn ni faris en antaŭa ekzistado: tiel estos ĝis ni pagos la ŝuldojn pro niaj neperfektaĵoj, ĉar ĉiuj ekzistadoj estas inter si solidaraj.

Se la malsano de tiu homo estis elpago de kulpo, kiun li iam faris, do diri al li: "Viaj pekoj estas pardonitaj" estis la samo , kiel diri: "Vi pagis vian ŝuldon; via nuna fido elviŝis la kaŭzon de via malsano; vi sekve meritas esti liberigita el via malsano". Tial Jesuo diris al la skribistoj: "Tiel facile estas diri: Viaj pekoj estas pardonitaj, kieclass="underline" Leviĝu kaj piediru". Se la kaŭzo ĉesis, la efiko ja devas ĉesi. Gi estas la sama okazo de malliberulo, al kiu oni dirus: "Via krimo estas pagita kaj pardonita"; tio samvalorus kiel diri al li: "Vi povas eliri el la malliberejo".

La dek lepruloj

- Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo. - Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; - kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin. - Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.

Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo, - kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.

Kaj Jesuo responde diris: ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ? - ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo? - Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis. (Sankta Luko, ĉap. 17, par. 11 ĝis 19.)

- La samarianoj estis skismuloj, iel simile al protes- tantoj en rilato al katolikoj, kaj la judoj ilin malŝatis kiel herezulojn. Sendistinge resanigante samarianojn kaj judojn, Jesuo samtempe donis lecionon kaj ekzemplon de toleremo; kaj reliefigante, ke nur la samariano revenis por doni gloron al Dio, li montris, ke en li estas pli da vera fido kaj da vera danko ol ĉe tiuj, kiuj sin prezentis kiel ortodoksuloj. Aldonante: "Via fido vin savis", li vidigas, ke Dio rigardas la fundon de la koro, ne la eksteran formon de adorado. Sed ankaŭ la aliaj estis resanigitaj; necesis tio, por ke li povu doni la koncernan lecionon kaj evidentigi ilian nedankemon. Kiu tamen scias, kio al ili rezultis el tio? Kiu scias, ĉu ili estis bonfaritaj per la favoro, kiu estis donita al ili? Dirante al la samariano: "Via fido vin savis", Jesuo komprenigas, ke ne same okazis al la aliaj.

Velkinta mano

- Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. - Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. - Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo. - Kaj li diris al ili: ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis. - Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.

Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi. - Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo - kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li. (Sankta Marko, ĉap. III, par. 1 ĝis 8.)