La kurbiĝinta virino
- Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato. - Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbi- ta kaj neniel povis leviĝi. - Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco. - Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion.
Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.
Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris: Ho hipokrituloj! ĉu ne ĉiu el vi en la sabato malligas sian bovon aŭ sian azenon el la stalo, kaj forkondukas ĝin, por trinkigi? - Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago?
Kaj kiam li tion diris, ĉiuj liaj kontraŭuloj hontiĝis; kaj la tuta homamaso ĝojis pro ĉiuj gloraj agoj, faritaj de li. (Sankta Luko, ĉap. XIII, par. 10 ĝis 17.)
- Ĉi tiu fakto pruvas, ke en tiu epoko la plejparto el la malsanoj estis atribuata al la demono, kaj ke oni konfuzis, kiel nuntempe, la poseditojn kun la malsanuloj, sed en inversa senco, tio estas, kiuj hodiaŭ ne kredas je malbonaj Spiritoj, tiuj konfuzas la obsedojn kun la patologiaj statoj.
La paralizulo de la lageto
- Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. - En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto[25], nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. - En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;
ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis.
Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. - Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: ĉu vi volas fariĝi sana? - La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi; - Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru.
Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.
La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. - Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru. - Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru? - Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso.
Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis. - Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato. - Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras. (Sankta Johano, ĉap. V, par. 1 ĝis 17.)
22. - "Piscine"[26] [= fiŝujo] (el la latina vorto piscis, fiŝo), estis nomataj la rezervujoj aŭ tenejoj, en kiuj oni bredis fiŝojn. Poste la signifo de tiu vorto etendiĝis al la akvujoj destinitaj por komunaj banoj.
La lageto de Betesda, en Jerusalem, estis ia baseno apud la Templo, nutrata de natura fonto, kies akvo verŝajne havis kuracajn proprecojn. Temis sendube pri intermita fonto, kiu, de tempo al tempo, forte ekŝprucis kaj agitis la akvon. Laŭ la vulgara kredo, tiu momento estis la plej favora por la resanigoj. Povas esti, efektive, ke, en la momento de la ŝpruco, la proprecoj de la akvo estis pli aktivaj, aŭ ke la agitiĝo estigita de la ŝprucanta akvo eklevis la ŝlimon sanige efikan kontraŭ certaj malsanoj. Tiuj efikoj estas tre naturaj kaj perfekte konataj nuntempe; sed tiam la sciencoj estis malmulte progre- sintaj, kaj al la plimulto el la nekomprenataj fenomenoj oni atribuadis ian supernaturan kaŭzon. La judoj do atribuadis la agitiĝon de la akvo al la ĉeesto de anĝelo, kaj des pli prava tiu kredo montriĝis al ili, ĉar en tiu momento la akvo fariĝis pli saniga.
Resaniginte tiun homon, Jesuo diris al li: "Ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi". Per tiuj vortoj, li komprenigis, ke lia malsano estis ia puno, kaj ke, se li ne pliboniĝos, li povos denove, kaj ankoraŭ pli rigore, esti punata. Tiu doktrino perfekte akordas kun tiu instruata de Spiritismo.
- Sajnis, ke Jesuo nepre volis resanigi en la sabato, celante ian oportunon por protesti kontraŭ la rigoreco de la fariseoj koncerne la observon de tiu tago. Li volis montri al ili, ke la vera pieco ne konsistas en la plenumado de eksteraj agoj kaj de formalaĵoj; sed ke ĝi ja kuŝas en la sentoj de la koro. Li pravigis sin, dirante: "Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras"; tio estas, Dio ne interrompas siajn verkojn, nek sian agadon super la aferoj de la Naturo en la sabato. Li ne ĉesas estigi tion, kio necesas al via nutrado kaj al via sano, kaj mi sekvas lian ekzemplon.
Denaska blindulo
- Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo. - Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?
Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. - Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. - Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo, - kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de SiloaR (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn? - Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas. - Ili do diris al li: Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis? - Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al SiloaR, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. - Tiam ili diris al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias.
Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron. - Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.
La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas. - Unuj do el la Fariseoj diris: ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.
Denove ili diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto. - La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon, kaj demandis ilin, - dirante: ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas? - Liaj gepatroj respondis kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda; - sed kiel li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos.
Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo. - Tial la gepatroj diris: Li havas plenaĝon, demandu lin.
Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo. - Li do respondis: ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas. - Tiam ili diris al li denove: Kion li faris al vi? - kiamaniere li malfermis viajn okulojn? - Li respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? Ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj? - Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo. - Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas.