- Se la Kristo ne povis komplete disvolvi sian instruadon, tio estas tial, ĉar al la homoj mankis sciojn, kiujn ili povus akiri nur kun la tempo kaj sen kiuj ili ne povus ĝin kompreni; multaj aferoj ŝajnus al ili absurdaj laŭ la stato de la tiama sciado. La kompletigon de lia instruado oni do devas kompreni kiel klarigon kaj disvolvon, ne kiel aldonon de novaj veraĵoj, ĉar en ĝi ĉio troviĝas en ĝermostato; mankis nur la ŝlosilo por kompreni la sencon de liaj paroloj.
- Sed kiu kuraĝas permesi al si interpreti la Sanktajn Skribojn? Kiu havas tiun rajton? Kiu, krom la teologoj, posedas la necesajn lumojn? Kiu ĝin kuraĝas? Unue la Scienco, kiu neniun petas pri permeso por diskonigi la leĝojn de la Naturo kaj kiu saltas trans la erarojn kaj la antaŭjuĝojn. - Kiu havas tiun rajton? En ĉi tiu jarcento de intelekta emancipiĝo kaj libereco de konscienco, la rajto de ekzameno apartenas al ĉiuj, kaj la Skriboj ne plu estas ia sankta kesto, kiun neniu aŭdacus fingre tuŝi sen elmetiĝi al la risko esti fulmotrafita. Koncerne la necesajn, specialajn lumojn, oni ne povas nei tiujn de la teologoj, sed kiom ajn kleraj ili estis en la Mezepoko, precipe la Patroj de la Eklezio, ili tamen tiaj ne estis sufiĉe por ne kondamni, kiel herezon, la movon de la Tero kaj la kredon pri la antipoduloj; kaj oni eĉ ne bezonas iri tiel malproksimen: ĉu la nuntempaj teologoj mem ne ĵetis anatemon kontraŭ la periodoj de formiĝo de la Tero?
La homoj povis klarigi la Skribojn nur helpe de siatem- pa sciado, de siaj malveraj aŭ nekompletaj konoj pri la leĝoj de la Naturo, kiujn la Scienco poste malkaŝis: jen kial la teologoj mem tute bonafide miskomprenis la sencon de certaj vortoj kaj faktoj de la Evangelio. Volante ĉiakoste en ĝi trovi la konfirmon de antaŭjuĝa ideo, ili ĉiam giradis en la sama rondo, restante ĉe sia vidpunkto en tia maniero, ke ili vidis nur tion, kion ili volis vidi. Kiom ajn kleraj estis tiuj teologoj, ili tamen ne povis kompreni kaŭzojn regatajn de leĝoj, kiujn ili ne konis.
Sed kiu juĝos pri diversaj, ofte kontraŭdiraj interpretoj, donitaj ekster la kampo de la Teologio? - La estonteco, la logiko kaj la komuna saĝo. La homoj, ĉiam pli kaj pli kleraj laŭmezure kiel novaj faktoj kaj novaj leĝoj malkaŝiĝos, scios apartigi la utopiajn sistemojn disde la realo. Nu, la Scienco konatigas certajn leĝojn; Spiritismo malkaŝas aliajn; ĉiuj estas nepre necesaj por la komprenado de la Sanktaj Skriboj de ĉiuj religioj, de Konfuceo kaj Budho ĝis la Kristanismo. Koncerne la Teologion, ĝi ne povos aŭtoritate elmontri kontraŭdirojn de la Scienco, ĉar ankaŭ ĝi ne ĉiam akordas kun si mem.
30. - Spiritismo, deirante de la instruoj mem de la Kristo, same kiel la Kristo deiris de la instruoj de Moseo, estas rekta sekvo de lia doktrino. Al la svaga ideo de la estonta vivo ĝi aldonas la revelacion pri la ekzisto de la nevidebla mondo, kiu nin ĉirkaŭas kaj plenigas la spacon, kaj per tio ĝi precizigas la kredon, al ĉi tiu donas korpon, konsiston, realecon en la penso. Gi difinas la ligilojn kunigantajn la animon kun la korpo kaj levas la vualon, kiu kaŝis al la homo la misterojn de la naskiĝo kaj de la morto. Dank' al Spiritismo, la homo scias, de kie li venas, kien li iras, kial li estas sur la Tero, kial li ĉi tie provizore suferas, kaj do ĉie li vidas la Dian justecon. Li scias, ke la animo senĉese progresas tra serio da sinsekvaj ekzistadoj ĝis ĝi atingos tiun gradon de perfekteco, kiu ĝin proksimigas al Dio. Li scias, ke ĉiuj animoj havas saman deirpunkton, estas kreitaj egalaj, kun sama progreso-kapablo pro ilia libervolo; ke ĉiuj estas samesencaj kaj ke ili inter si ne diferencas, krom per la farita progreso; ke ĉiuj havas la saman destinon kaj atingos la saman celon, pli aŭ malpli rapide, laŭ sia penado kaj bonvolo.
Li scias, ke ne estas kreitaĵoj malfavoritaj, nek unuj pli favoritaj ol aliaj; ke Dio kreis neniun privilegiita kaj sendevigita je la laboro trudita al aliaj por progresi; ke ne ekzistas estaĵoj eterne destinitaj al malbono kaj sufero; ke tiuj, kiujn oni nomas demonoj, estas Spiritoj ankoraŭ neprogresintaj kaj neperfektaj, kiuj faras la malbonon en la spaco, kiel ankaŭ ili ĝin faris sur la Tero, sed kiuj progresos kaj perfektiĝos; ke la anĝeloj aŭ puraj Spiritoj ne estas estaĵoj apartaj en la kreitaro, sed Spiritoj, kiuj atingis la celon irinte sur la vojo de l' progreso; ke do ne estas multoblaj kreaĵaroj nek malsamaj kategorioj inter la inteligentaj estaĵoj, sed ja ke la tuta kreaĵaro devenas de la granda leĝo de unueco reganta la Universon, kaj ke ĉiuj estaĵoj altiriĝas al komuna celo, kiu estas la perfekteco, sen tio, ke unuj estus favoritaj koste de aliaj, ĉar ĉiuj ja estas frukto de sia propra laboro.
31. - Pro la rilatoj, kiujn li hodiaŭ povas starigi kun tiuj forlasintaj la Teron, la homo ne nur havas la materian pruvon pri la ekzisto kaj la individueco de la animo, sed li ankaŭ komprenas la solidarecon, kiu ligas inter si la ĉi-mondajn vivantojn kaj mortintojn kaj ĉi tiujn al tiuj de la ceteraj mondoj. Li konas ilian situacion en la spirita mondo; ilin sekvas en iliaj migradoj; ĉeestas iliajn ĝojojn kaj suferojn; scias, kial ili estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj, kaj la sorton, kiu lin mem atendas laŭ la bono aŭ la malbono de li farita. Tiuj rilatoj inicas lin pri la estonta vivo, kiun li povas observi en ĉiuj ties fazoj, en ĉiuj ties peripetioj; la estonteco ne plu montriĝas kiel svaga espero: ĝi estas pozitiva fakto, ia matematika certaĵo. La morto do ne plu estas io terura, ĉar por li ĝi signifas la liberiĝon, la pordon al la vera vivo.
- Per la studo de la situacio de la Spiritoj, la homo scias, ke feliĉo kaj malfeliĉo en la spirita vivo dependas de la gradoj de perfekteco kaj neperfekteco; ke ĉiu suferas la rektajn, naturajn sekvojn de siaj eraroj: alivorte, ke li estas punata laŭ sia peko; ke tiuj sekvoj daŭras tiel longe kiel la kaŭzo, kiu ilin estigis; ke pro tio la kulpulo eterne suferus se li obstinus en la malbono, sed ke la sufero ĉesas pro la pento kaj la riparado; nu, ĉar de ĉiu mem dependas lia pliboniĝo, ĉiuj do povas, pro sia libervolo, plilongigi aŭ malplidaŭrigi siajn suferojn, same kiel malsanulo suferas pro siaj ekscesoj tiel longe ĝis li metas finon al ili.
- Se la racio repuŝas, kiel nekonforman al la boneco de Dio, la ideon de la nenuligeblaj punoj, eternaj kaj absolutaj, ofte truditaj pro unu sola eraro; la ideon de la inferaj turmen- toj, kiujn ne povas mildigi eĉ la plej arda kaj sincera pento, ĝi, la racio, sin klinas antaŭ tiu distribua kaj senpartia justeco, kiu ĉion prenas en kalkulon, neniam fermas la pordon de pento kaj konstante etendas la manon al la ŝiprompulo, anstataŭ lin puŝi en la abismon.
- La plureco de la ekzistadoj, kies principon la Kristo starigis en la Evangelio, sen tamen ĝin difini, same kiel multajn aliajn, estas unu el la plej gravaj leĝoj revelaciitaj de Spiritismo, ĉar ĝiajn realecon kaj necesecon por la progreso Spiritismo pruvis. Per ĉi tiu leĝo, la homo klarigas al si ĉiujn ŝajnajn anomaliojn de la homa vivo; la soci-poziciajn diferen- cojn; la tro fruajn mortojn, kiuj, sen la reenkarniĝo, farus senutilaj por la animo la mallongajn ekzistadojn; la malegale- con de la intelektaj kaj moralaj kapabloj pro la maljuneco de la Spirito, kiu pli aŭ malpli lernis kaj progresis, kaj kiu, naski- ĝinte, kunportas tion, kion li akiris en siaj antaŭaj ekzistadoj (n-ro 5).
- Ce la doktrino pri la kreado de la animo okaze de la naskiĝo, oni refalas en la sistemon de la privilegiitaj kreitaĵoj; la homoj estas fremdaj, unuj al la aliaj, nenio ilin interligas, pure karnaj estas la familio-ligiloj; ili neniel sentas sin solidaraj kun ia pasinteco, en kiu ili ne ekzistis; ĉe la doktrino pri la postmorta neekzisto, ĉiuj rilatoj malaperas, kiam la vivo ĉesas; la homoj ne sentas sin solidaraj kun la estonteco. Ce la reenkarniĝo, ili estas solidaraj kun la estinteco kaj la estonteco, kaj, ĉar iliaj rilatoj senĉese daŭras tiel en la spirita, kiel ankaŭ en la korpa mondo, tial la frateco havas kiel bazon la leĝojn mem de la Naturo; la bono havas ian celon, kaj la malbono, neeviteblajn sekvojn.