La viro respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. - Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. - De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. - Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.
Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren. (Sankta Johano, ĉap. IX, par. 1 ĝis 34.)
25. - Ĉi tiu rakonto, tiel simpla kaj tiel naiva, portas en si evidentan karakteron de vereco. En ĝi estas nenio fantazia, nek mirakleca. Temas pri ia freŝe kaptita sceno de la reala vivo. La parolo de la blindulo estas ĝuste tia sama kiel la parolo de tiuj simplaj homoj, ĉe kiuj la komuna saĝo kompen- sas la mankon de klereco, kaj kiuj refutas la argumentojn de siaj kontraŭuloj kun korsimpleco, prezentante klarigojn, al kiuj mankas nek praveco, nek oportuneco. Ĉu la tono de la fariseoj ne samas kiel tiu de la orgojlaj homoj, kiuj akceptas nenion superan al sia inteligento kaj kiuj indignas ĉe la sola penso, ke plebano povus al ili fari rimarkojn? Escepte de la loka koloro de l' nomoj, oni kredus la fakton nuntempa.
Esti forigita el la sinagogo egalis forpelon el la eklezio, ian ekskomunikon. La spiritistoj, kies doktrino estas sama kiel tiu de la Kristo, interpretata laŭ la nuna progreso de la lumoj, estas same traktataj kiel la Judoj, kiuj en Jesuo rekonis la Mesion. Per ekskomuniko, la Eklezio forigas ilin el sia sino, same kiel la skribistoj kaj fariseoj faris kun la sekvantoj de Jesuo. Kaj jen tiel homo estas forpelita, ĉar li ne povas kredi, ke tiu, kiu lin resanigis, estas demonhavanto, kaj ĉar li gloras Dion pro sia resaniĝo!
Cu ne same oni faras kun la spiritistoj? Kion ili atingas, nome saĝajn konsilojn de la Spiritoj, revenon al Dio kaj al la bono, resanigojn, ĉio tio estas verko de la diablo, kaj sur ilin oni ĵetas anatemon. Cu oni ne vidis pastrojn deklari, de sur la predikseĝo, ke preferindas resti senkreda, ol reakiri la fidon per Spiritismo? Kaj unujn diri al malsanuloj, ke ili ne devis serĉi kuracadon ĉe la spiritistoj posedantaj tiun doton, ĉar ĝi estas doto satana? Kaj aliajn prediki, ke la senhavuloj devas ne akcepti la panon disdonatan de la spiritistoj, ĉar tiu pano venas de la diablo? Kion alian diradis kaj faradis la judaj pastroj kaj la fariseoj? Cetere, estas dirite, ke nun devas same okazi kiel en la tempo de la Kristo.
Tiu demando de la disĉiploj: ĉu ĉi tiu viro pekis, ke li naskiĝis blinda? indikas la intuicion pri iu antaŭa ekzistado; se ne tiel, al ĝi mankus senco, ĉar peko, kiu kaŭzus denaskan malsanon, nepre estus farita antaŭ la naskiĝo, sekve en antaŭa ekzistado. Se Jesuo en tio vidus falsan ideon, li dirus al ili: "Kiel tiu homo povus peki antaŭ ol esti naskita?" Sed, anstataŭ tio, li asertas, ke tiu homo estas blinda ne pro tio, ke li pekis, sed por tio, ke en li manifestiĝu la povo de Dio, tio estas, ke li servu kiel instrumento por manifestiĝo de la povo de Dio. Se ĝi ne estis kulpelpago el la pasinteco, ĝi estis provo taŭga por lia progreso, ĉar Dio, kiu estas justa, ne trudus al li senkom- pensan suferadon.
Koncerne la rimedon uzitan por lia resanigo, estas evidente, ke tiu speco de koto, farita el salivo kaj tero, povus havi nenian potencon, krom pro la agado de la resaniga fluido, per kiu ĝi estis saturita. Ja tiel la plej sensignifaj substancoj, kiel ekzemple la akvo, povas akiri potencajn kaj efektivajn kvalitojn sub la agado de la spirita aŭ magneta fluido, al kiu ili servas kiel perilo, aŭ, se oni preferas, kiel rezervujo.
Multenombraj resanigoj faritaj de Jesuo
- Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo. - Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin. - Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan. (Sankta Mateo, ĉap. IV, par. 23, 24, 25.)
- El ĉiuj faktoj atestantaj la povon de Jesuo, ne kontesteble la plejmultaj estas la resanigoj. Li per tio volis pruvi, ke la vera povo apartenas al tiu, kiu faras la bonon; ke lia celo estas fariĝi utila, kaj neniel kontentigi la scivolon de la indiferentuloj pere de mirindaĵoj.
Mildigante la suferojn, li ligis al si la personojn per la koro kaj varbis pli multenombrajn kaj pli sincerajn prozelitojn, ol se li ilin nur impresus per okulfrapantaj spektakloj. Tiamani- ere li fariĝis amata, dum se li sin limigus estigi mirigajn, materialajn efikojn, laŭ la volo de la fariseoj, la plimultaj personoj rigardus lin kiel nuran sorĉiston, lertan ĵongliston, kiun senokupuloj irus spekti por sin amuzi.
Pro tio, kiam Johano Baptisto sendas al li siajn disĉi- plojn, por demandi, ĉu li estas la Kristo, li ne diras: "Mi estas", kiel ja povus respondi ĉia trompisto. Li ne parolas al ili pri miregindaĵoj, nek pri miraklecaj faroj, sed li simple respondas al ili: "Iru kaj sciigu al Johano tion: blinduloj ricevas vidpovon, malsanuloj resaniĝas, surduloj aŭdas, al malriĉuloj evangelio estas predikata." Gi estis la samo, kiel diri: "Rekonu min laŭ miaj faroj; juĝu arbon laŭ ties frukto", ĉar tio estis la vera karaktero de lia dia misio.
28. - Same per la bono, kiun ĝi faras, Spiritismo pruvas sian providencan mision. Gi kuracas fizikajn malsanojn, sed ĝi precipe kuracas la malsanojn moralajn, kaj ja el ĉi tio konsistas la plej grandaj mirindaĵoj, per kiuj ĝi imponas. Giaj plej sinceraj adeptoj ne estas tiuj, tuŝitaj nur de la vido je eksteror- dinaraj fenomenoj, sed ja tiuj, kies korojn tuŝis konsolado; kiujn ĝi liberigis el la turmentoj de la dubo; kies kuraĝon ĝi relevis en la afliktoj; kiuj ĉerpis forton en la certeco, kiun ĝi al ili portis, pri la estonteco, per la konado de ilia spirita esteco kaj de ilia destino. Ja tiuj portas la neskueblan fidon, ĉar ili sentas kaj komprenas.
Kiuj en Spiritismo nur vidas materialajn efikojn, tiuj ne povas kompreni ĝian moralan forton. Tiel same, la nekredan- toj, kiuj ĝin konas nur laŭ fenomenoj, kies primaran kaŭzon ili ne agnoskas, rigardas la spiritistojn ne alie, ol kiel nurajn ĵonglistojn kaj ĉarlatanojn. Ne do per miregindaĵoj Spiritismo triumfos super nekredemo, sed ja per multobligo de siaj moralaj bonfaroj, ĉar se la nekredemuloj ne konsentas la miregindaĵojn, ili tamen, kiel ĉiuj aliaj homoj, konas la suferon kaj la afliktojn, kaj neniu ekzistas, kiu rifuzus mildigon kaj konsolon.
Poseditoj
- Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. - Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.
Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, - dirante: Kio estas inter vi kaj ni, Jesuo Nazaretano? Cu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. - Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. - Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.
Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. (Sankta Marko, ĉap. I, par. 21 ĝis 27.)