Выбрать главу

- Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.

Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael.

Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn. (Sankta Mateo, ĉap. IX, par. 32, 33, 34.)

- Kaj veninte al la disĉiploj, li vidis grandan homamason ĉirkaŭ ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili. - Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.

Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili? - Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton;

kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis.

Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi. - Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta.

Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. - Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.

Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! ĉio estas ebla por kredanto. - Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon.

Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. - Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis. - Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis.

Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin? - Kaj li diris al ili: ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado. (Sankta Marko, ĉap. IX, par. 14 ĝis 29.)

- Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis. - Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: ĉu ĉi tiu estas la filo de David?

Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: ĉi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.

Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados; - kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si; kiel do staros lia regno? - Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj. - Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin. (Sankta Mateo, ĉap. XII, par. 22 ĝis 28.)

- La liberigoj de poseditoj troviĝas, kune kun la resanigoj, inter la plej multenombraj faroj de Jesuo. El inter tiaspecaj faktoj, estas unuj, kiel la ĉi-supre rakontita sub n-ro 30, ĉe kiu la posedo ne estas evidenta. Verŝajne, en tiu epoko, same kiel ankoraŭ nuntempe, oni atribuadis al la demona influo ĉiujn malsanojn, kies kaŭzo estis nekonata, ĉefe muteco, epilepsio kaj katalepsio. Sed estas aliaj, ĉe kiuj neniel duba montriĝas la agado de la malicaj Spiritoj; ili havas tiel frapan- tan analogecon kun tiuj, pri kiuj ni estas atestantoj, ke en ili oni rekonas ĉiujn simptomojn de tiuspeca afekcio. Tiuokaze, la pruvo de la partopreno de kaŝita inteligento elfluas el materia- la fakto: la multenombraj radikalaj resanigoj en kelkaj spiritis- maj centroj estas ricevataj per la sola elvoko kaj moraligo de la obsedantaj Spiritoj, sen magnetizado nek medikamentoj, kaj ofte en la foresto kaj malproksimeco de la paciento. La senmezura supereco de la Kristo havigis al li tielan aŭtoritaton super la neperfektaj Spiritoj, tiam nomataj demonoj, ke al li sufiĉis ordoni ilian foriĝon, por ke ili ne povu ĝin kontraŭstari. (Cap. XIV, n-ro 46.)

- Kontraŭas ĉian probablecon la fakto, ke iuj malicaj Spiritoj estis forsenditaj en korpojn de porkoj. Cetere, malfacile klarigeblus la ekzisto de tiel multenombra grego da porkoj en lando, kie tiu besto vekis abomenegon kaj estis neniel utila por manĝado. Malica Spirito ĉiam ankoraŭ estas homa Spirito, kvankam tiel neperfekta, ke li postmorte daŭre faras malbonon, kiel li antaŭe ĝin faris, kaj estas kontraŭ la leĝoj de la Naturo, ke li povus animi la korpon de besto. Necesas do vidi en tio unu el tiuj trograndigoj tiel oftaj en la tempoj de nesciado kaj superstiĉo, aŭ eble ian alegorion por karakterizi la malpurajn inklinojn de certaj Spiritoj.

- Sajnas, ke en la tempo de Jesuo tre multenombraj estis, en Judujo, obsedatoj kaj poseditoj, kio al li donis la okazon resanigi multajn personojn. La malicaj Spiritoj sendube invadis tiun landon kaj kaŭzis epidemion de posedoj. (Cap. XIV, n-ro 49.)

Ne prezentante epidemian karakteron, la individuaj obsedoj estas tre oftaj kaj montriĝas sub tre diversaj aspektoj, kiujn oni facile rekonas per pli funda konado de Spiritismo. Ili ofte povas rezultigi malutilajn sekvojn por la sano, ĉu gravigan- te jam ekzistantajn organajn afekciojn, ĉu ilin estigante. Ili iam nekontesteble estos alkalkulitaj al la patologiaj kaŭzoj postu- lantaj, pro sia aparta naturo, specialajn kuracrimedojn. Malkaŝante la kaŭzon de la malbono, Spiritismo malfermas novan vojon al la kuracarto kaj liveras al la Scienco rimedon por atingi sukceson tie, kie ĝis nun la Scienco ĉiam fiaskas nur tial, ke ĝi ne atakas la ĉefan kaŭzon de la malbono. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXIII.)

- La Fariseoj akuzadis Jesuon, ke li elpelas demo- nojn per la demonoj; laŭ ili, la bono, kiun li faris, estis verko de Satano; ili ne pripensis, ke Satano, sin mem elpelante, agas tre malsaĝe. Rimarkindas, ke la tiamaj Fariseoj jam pretendis, ke ĉia kapablo transcenda, kaj pro tio rigardata kiel supernatu- ra, estas verko de la demono, ĉar, laŭ ilia opinio, ja de la demono Jesuo ricevis sian povon. Ci tio prezentas plian elementon de simileco kun la nuna epoko, kaj tian doktrinon la Eklezio provas superforti kontraŭ la spiritismaj manifestiĝoj.

Reviviĝoj

La filino de Jairo

- Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro. - Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj, - kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.

Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.

Dum li (Jairo) ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagoges- tro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston? - Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu. - Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.

Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn. - Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. - Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. - Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu. - Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; kaj ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. - Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi. (Sankta Marko, ĉap. V, par. 21 ĝis 24, kaj 35 ĝis 43.)

La filo de la vidvino el Nain

- Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj disĉiploj kaj granda homamaso. - Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi. - Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi: Ne ploru. - Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris: Junulo, mi diras al vi: Leviĝu. - Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.