Выбрать главу

Kaj timo kaptis ĉiujn; kaj ili gloris Dion, dirante: Granda profeto leviĝis inter ni; kaj: Dio vizitis Sian popolon. - Kaj ĉi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo. (Sankta Luko, ĉap. VII, par. 11 ĝis 17.)

- La reveno de efektive mortinta individuo en la korpan vivon estus kontraŭa al la leĝoj de la Naturo kaj sekve ja mirakla. Nu, ne necesas sin helpi per tia ordo de faktoj, por klarigi la reviviĝojn, kiujn Jesuo okazigis.

Se inter ni la ŝajnoj iafoje trompas eĉ profesiulojn, tiaspecaj akcidentoj certe estis pli oftaj en lando, kie oni faris nenian antaŭgardon kontraŭ ili kaj kie tujaj estis la entombigoj.[27] Estas do tute probable, ke ĉe la du ĉi-supraj ekzemploj, nur okazis sinkopo aŭ letargio. Jesuo mem asertas, koncerne la filinon de Jairo: La infanino, li diras, ne mortis, sed dormas.

Se oni konsideras la fluidecan povon de Jesuo, neniom miregiga estas tio, ke tiu viviga fluido, direktata de forta volo, revigligis la torporigitajn sensojn; ke ĝi eĉ revenigis en la korpon la Spiriton, ĝin baldaŭ forlasontan, ĉar la perispirita ligilo ankoraŭ ne definitive rompiĝis. Por la tiamaj homoj, kiuj rigardis mortinta individuon, kies spiro ĉesis, tiaj okazoj prezentis reviviĝon, kion ili tre bonafide asertis; sed efektive okazis resanigo, ne reviviĝo laŭ la ĝusta senco de ĉi tiu vorto.

40. - La reviviĝo de Lazaro, kion ajn oni dirus, neniel malkonfirmas ĉi tiun principon. Li jam restis, laŭdire, kvar tagojn en la tombo; sed oni scias, ke estas letargioj, kiuj daŭras ok tagojn, eĉ pli. Oni aldonas, ke jam odoris malbone, kio estas signo de malkomponiĝo. Ankaŭ ĉi tiu argumento nenion pruvas, ĉar ĉe certaj individuoj okazas parta malkomponiĝo, eĉ antaŭ la morto, kun odoro de putrado. La morto efektiviĝas nur tiam, kiam estas atingitaj la organoj nepre necesaj al la vivo.

Kaj kiu povus scii, ĉu Lazaro jam malbonodoras? Tion diris lia fratino Maria, sed kiel ŝi tion eksciis? Car, laŭ ŝia supozo, Lazaro estis enterigita de post kvar tagoj; sed pri tio ŝi povus havi nenian certecon. (Cap. XIV, n-ro 29.)

Jesuo iras sur la akvo

- Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason. - Kaj forsendinte la homama- son, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola.

Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa. - Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro. - Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrank- viliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo. - Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.

Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. - Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. - Sed vidante la venton, li timis, kaj komencan- te subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min. - Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? - Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis. - Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio. (Sankta Mateo, ĉap. XIV, par. 22 ĝis 33.)

- Ci tiu fenomeno ricevas naturan klarigon en la ĉi- supre prezentitaj principoj, ĉapitro XIV, n-ro 43.

Analogaj ekzemploj pruvas, ke ĝi estas nek malebla nek mirakla, ĉar ĝi troviĝas en la leĝoj de la Naturo. Gi povas fariĝi laŭ du manieroj.

Kvankam vivanta, Jesuo povis aperi sur la akvo sub palpebla formo, dum aliloke troviĝis lia karna korpo. Ci tiu estas la plej probabla hipotezo. Oni eĉ povas rekoni en la rakonto iujn karakterizajn signojn de la palpeblaj aperoj. (Cap. XIV, n-roj 35 ĝis 37.)

Aliflanke, lia korpo povus esti subtenata kaj lia pezo nuligita de tiu sama fluideca forto, kiu tenas tablon pendanta en la spaco sen apogpunkto. La sama efiko plurfoje fariĝis ĉe homaj korpoj.

Transfigurigo

43. - Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton[28] aparte; kaj li estis aliformita antaŭ ili; - kaj liaj vestoj fariĝis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi. - Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.

Kaj Petro responde diris al Jesuo: Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. Car li ne sciis, kion respondi, ĉar ili tre timiĝis.

Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis voĉo el la nubo: Ci tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin.

Kaj subite, ĉirkaŭrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj. Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la releviĝo el la mortintoj. (Sankta Marko, ĉap. IX, par. 2 ĝis 10.)

- Ankoraŭ en la proprecoj de la perispirita fluido oni trovas la kaŭzon de tiu fenomeno. La transfiguriĝo, klarigita en la ĉapitro XIV, n-ro 39, estas tre ordinara fakto, laŭ kiu la aspekto de iu individuo povas aliiĝi per la fluideca radiado; sed la pureco de la perispirito de Jesuo permesis al lia Spirito doni al li esceptan brilegon. Koncerne la aperon de Moseo kaj Elija, ĝi tute apartenas al la kadro de ĉiuj samspecaj fenomenoj. (Ĉap. XIV, n-roj 35 kaj sekvantaj.)

El ĉiuj fakultoj, manifestiĝintaj en Jesuo, estas neniu, kiu troviĝus ekster la homeco kaj kiun oni ne renkontus ĉe la ordinaraj homoj, ĉar tiuj fakultoj ja apartenas al la Naturo. Sed pro la supereco de lia morala esenco kaj de liaj fluidecaj kvalitoj, tiuj fakultoj atingis ĉe li proporciojn superajn ol ĉe la vulgarularo. Aparte de lia karna envolvaĵo, li prezentis al ni la staton de la puraj Spiritoj.

Kvietigita ventego

- Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en ŝipeton li kaj liaj disĉiploj; kaj li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmariĝis. - Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero. - Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante: Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno. - Kaj li diris al ili: Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia: Kiu do estas ĉi tiu? Ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li. (Sankta Luko, ĉap. VIII, par. 22 ĝis 25.)

- Ni ankoraŭ ne sufiĉe konas la sekretojn de la Naturo por aserti, ĉu estas, aŭ ne, kaŝitaj inteligentoj direktan- taj la agadon de la elementoj. Ĉe la jesa hipotezo, la fenome- no povus esti la rezulto de iu aŭtoritata ago sur tiujn inteligen- tojn kaj atestus ian povon, kiun al neniu homo estas konsenti- te disponi.

Kiel ajn la afero estas, Jesuo, trankvile dormante dum la ventego, atestas senton de sekureco klarigeblan per la fakto, ke lia Spirito vidas la eblon de nenia danĝero kaj la baldaŭan kvietiĝon de la ventego.

Edziĝo en Kana

47. - Tiu miraklo, kiun mencias nur la Evangelio laŭ Sankta Johano, estas prezentita kiel la unua farita de Jesuo, kaj kiel tia ĝi certe estis unu el la plej konataj. Sed ĝi ŝajne estigis tre malfortan impreson, ĉar pri ĝi parolis neniu el la aliaj evangeliistoj. Unu tiel eksterordinara fakto devus plej altgrade miregigi la invititojn kaj ĉefe la domomastron, kiuj tamen ŝajne eĉ ne rimarkis ĝin.