Tento de Jesuo
52. - Jesuo, portita de la diablo sur la tegmentan pinton de la Templo, poste sur la supron de monto por esti tentata -
ĉi tio prezentas unu el tiuj paraboloj, kiuj estis al li familiaraj kaj kiujn la popola kredemo transformis en konkretajn faktojn.
53. - "Jesuo ne estis suprenlevita. Li nur volis kompre- nigi al la homoj, ke la homaro estas erarema kaj ke ĝi devas ĉiam esti singarda kontraŭ la malbonaj inspiroj, al kiuj ĝia malforta naturo igas cedi. La tento de Jesuo estas do ia figuro, kaj necesus esti blinda por ĝin preni laŭlitere. Kiel vi kredus, ke la Mesio, la Vorto de Dio enkarniĝinta, estis submetita dum kelka tempo, kiel ajn mallonga ĝi estus, al la sugestoj de la demono, kaj ke, laŭ la Evangelio de Luko, la demono foriris de li dum kelka tempo, kio supozigus, ke la Kristo ankoraŭ restos submetita al lia povo? Ne; komprenu pli ĝuste la instruojn, kiuj al vi estis donitaj. La Spirito de malbono neniom potencus super la esenco de bono. Neniu asertis esti vidinta Jesuon sur la monto nek sur la tegmenta pinto de la Templo. Certe, unu tiela fakto disvastiĝus ĉe ĉiuj popoloj. La tento do ne estis ia ago materiala kaj fizika. Koncerne la moralan agon, ĉu vi povus konsenti, ke la Spirito de mallumo diris al tiu, kiu konsciis sian originon kaj povon: "Adorkliniĝu antaŭ mi, kaj mi donos al vi ĉiujn regnojn de la Tero?" La demono do ne konus tiun, al kiu li faris tiajn proponojn, kio ne estus probabla. Se li konis Jesuon, liaj proponoj estis sensen- caj, ĉar li nepre sciis, ke li estos repuŝita de tiu, kiu venis detrui lian regadon super la homoj.
"Komprenu do la sencon de tiu parabolo, ĉar ja tio ĝi estas, tiel same kiel tiuj de la Erarinta filo kaj de la Bona Samariano. Unu montras al ni la danĝerojn, kiujn la homoj riskas, se ili ne kontraŭstaras tiun intiman voĉon, kiu al ili krias senĉese: "Ci povas esti pli, ol kia ci estas; ci povas posedi pli, ol kiom ci posedas; ci povas grandiĝi, multon akiri; cedu al la voĉo de la ambicio, kaj ĉiuj ciaj deziroj estos kontentigitaj." Gi montras al vi la danĝeron kaj la rimedon, ke vi evitu ĝin, dirante al la malbonaj inspiroj: Foriru, Satano! alivorte: For la tento!
"La du aliaj paraboloj, kiujn mi memorigis, montras al vi, kion povas ankoraŭ atendi tiu, kiu, tro malforta por forpeli la demonon, cedis al lia tentado. Ili montras al vi la korfavoron de la patro de familio, metanta sian manon sur la frunton de la pentinta filo kaj al li donanta, kun amo, la petegatan pardonon. Ili montras al vi la kulpinton, la skismulon, la homon repuŝitan de siaj fratoj, pli valorantan, en la okuloj de la Superega Juĝisto, ol tiuj, kiuj lin malŝatis pro tio, ke li praktikas la virtojn predikatajn de la leĝo de amo.
"Bone taksu la instruojn donitajn de la Evangelio; sciu distingi en ĝi tion proprasencan de tio figursenca, kaj la eraroj, kiuj vin longatempe blindigis, iom post iom malaperos kaj cedos lokon al la brila lumo de la Vero". - Johano Evangeliis- to, Bordozo, 1862.
Miregindaĵoj okaze de la morto de Jesuo
- Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.
Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; - kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, - kaj elirinte el la tombo post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. (Sankta Mateo, ĉap. XXVII, par. 45, 51, 52, 53.)
- Estas strange, ke tiaj miregindaĵoj, okazante en la momento mem, kiam la tuta urbo atentis la martirigon de Jesuo, ja la plej gravan fakton en tiu tago, pasis nerimarkite, ĉar neniu historiisto ilin mencias. Sajnas neebla, ke tertremo kaj la dronado de la tuta Tero en mallumo dum tri horoj, en lando kie la ĉielo ĉiam estas perfekte klara, pasis nerimarkite.
La daŭro de tiu obskuro estas preskaŭ sama kiel tiu de suneklipso, sed tiaj eklipsoj fariĝas nur ĉe novluno, kaj la morto de Jesuo okazis dum la plenluna fazo, la 14-an de la monato Nisan, tago de la Pasko Juda.
La obskuriĝo de la Suno povas esti kaŭzata de la makuloj, kiujn oni vidas sur ĝia supraĵo. Tiaokaze la lumbrilo senteble malfortiĝas, sed neniam ĝis tia grado, ke ĝi estigus obskuron kaj mallumon. En la supozo, ke unu tiaspeca fenomeno okazis en tiu tempo, ĝi nepre estus rezultinta el perfekte natura kaŭzo.
Koncerne la mortintojn, kiuj reviviĝis, povas esti, ke iuj personoj havis viziojn aŭ vidis aperaĵojn, kio tute ne estas esceptokaza. Sed ĉar en tiu tempo oni ne konis la kaŭzon de tiu fenomeno, oni supozis, ke la vidataj figuroj eliris el la tomboj.
La disĉiploj de Jesuo, kortuŝitaj de la morto de sia Majstro, sendube ligis al ĝi kelkajn apartajn faktojn, kiujn aliokaze ili neniel atentus. Estis sufiĉe, ke rokfragmento deapartiĝis en tiu momento, por ke personoj inklinaj al tio mirakleca vidu en tiu fakto ian miregindaĵon kaj, ĝin trograndi- gante, diru, ke la ŝtonoj fendiĝis.
Jesuo estas granda pro siaj faroj, ne pro la fantaziaj bildoj, kiujn ia malpli sobra entuziasmo kredis utila ligi al lia persono.
Postmortaj aperoj de Jesuo
- Sed Maria (Magdalena) staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon; - kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. - Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Si respondis: ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.
Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. - Jesuo diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Si, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.
Jesuo diris al ŝi: Maria. Si sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro. - Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj Via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.
Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi. (Sankta Johano, ĉap. XX, par. 11 ĝis 18.)
- Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. - Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis. - Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili. - Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis. - Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis kun malgaja mieno.
Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj? - Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo; - kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. - Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis. - Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, - kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas. - Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.