Выбрать главу

Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! - ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? - Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros. - Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili. - Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. - Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili.

Kaj ili diris unu al alia: ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? - Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: - La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon. - Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.

Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. - Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.

Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj? - Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. - Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.

Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie? - Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo. - Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili. - Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.

Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; - kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon; - kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem. - Vi estas atestantoj pri tio. - Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre. (Sankta Luko, ĉap. XXIV, par. 13 ĝis 49.)

58. - Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. - La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.

Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi.

Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. - Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio. - Jesuo diris al li: ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. (Sankta Johano, ĉap. XX, par. 24 ĝis 29.)

- Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.

Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj. - Simon Petro diris al ili: Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li: Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.

Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. - Tiam Jesuo diris al ili: Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li: Ne. - Kaj li diris al ili: Jetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni.

Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro: Gi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron. - Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj. (Sankta Johano, ĉap. XXI, par. 1 ĝis 8.)

- Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin. - Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenporti- ta en la ĉielon.

Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo; kaj estis konstante en la templo, glorante Dion. (Sankta Luko, ĉap. XXIV, par. 50 ĝis 53.)

- La postmortaj aperoj de Jesuo estas rakontitaj de ĉiuj evangeliistoj kun riĉeco de detaloj, kiuj allasas nenian dubon pri ilia fakta realeco. Cetere, ilin perfekte klarigas la leĝoj pri la fluidoj kaj la proprecoj de la perispirito, kaj nenion nenormalan ili prezentas rilate al samspecaj fenomenoj, kies historio, antikva kaj nuntempa, liveras multenombrajn ekzemplojn, ne mankigante eĉ ties palpeblecon. Se oni atentas la cirkonstancojn, kiuj akompanis liajn kelkajn aperojn, oni rekonos ĉe li, en tiuj okazoj, ĉiujn karakterojn de la fluideca estaĵo. Li neatendite ekaperas, kaj sammaniere malaperas; unuj lin vidas, sed aliaj ne, sub aspektoj, kiuj lin ne rekonigas eĉ al liaj disĉiploj; li sin montras en fermitaj lokoj, kien karna korpo ne povus penetri; al lia parolo mem mankas la vervo de la parolo de korphava estaĵo; iliaj esprimoj havas karakteron malmultvortan kaj sentencan, propran al la Spiritoj, kiuj sammaniere manifestiĝas; ĉiuj liaj teniĝoj, unuvorte, vidigas ion ne apartenantan al la surtera mondo. Lia ĉeesto kaŭzas samtempe surprizon kaj timon; vidante lin, liaj disĉiploj ne alparolas lin kun la iama libereco; ili sentas, ke li ne plu estas homo.

Jesuo do sin montris kun sia perispirita korpo, kio klarigas, ke lin vidis nur tiuj, al kiuj li volis sin videbligi. Se li portus sian karnan korpon, lin estus vidinta, kiel vivulon, tiu, kiu la unua lin renkontus. Ne konante la primaran kaŭzon de tiu fenomeno, nome la aperaĵoj, liaj disĉiploj ne rimarkis tiajn apartaĵojn, kiujn ili verŝajne ne atentis. Vidante Jesuon kaj lin tuŝante, ili certe kredis, ke tio estas lia reviviĝinta korpo. (Ĉap. XIV, n-roj 14, kaj 35 ĝis 38.)

62. - Dum la nekredemo repuŝas ĉiujn faktojn estigitajn de Jesuo pro ilia supernatura ŝajno, kaj ilin senescepte rigardas kiel legendajn, Spiritismo liveras naturan klarigon pri ilia pliparto. Gi pruvas ilian eblecon ne nur laŭ la teorio de la prifluidaj leĝoj sed ankaŭ laŭ ilia identeco kun analogaj faktoj estigitaj de sennombraj personoj en la plej ordinaraj kondiĉoj.

Car tiaj faktoj iel estas publike konataj, ili do principe pruvas nenion koncerne la esceptan naturon de Jesuo.[29]

63. - La plej granda miraklo farita de Jesuo; tiu, kiu vere atestas lian superecon, estis la revolucio, kiun liaj instruoj naskis en la mondo, malgraŭ liaj tre limigitaj rimedoj de agado.

Efektive, Jesuo, obskura, malriĉa, naskita en plej humila kondiĉo ĉe malgranda popolo preskaŭ nekonata kaj sen ia politika, artisma aŭ literatura influo, nur tri jarojn predikas sian doktrinon; dum tiu mallonga tempo, li estas nekomprenata kaj persekutata de siaj samurbanoj, kalumniata kaj traktata kiel trompisto; por ne suferi ŝtonumadon li estas devigita fuĝi; unu el liaj apostolo lin perfidas, alia lin forneas, kaj ĉiuj lin forlasas, kiam li falas en la manojn de siaj malamikoj. Li nur faradis bonon, kaj tio ne ŝirmis lin de la malbonvolemo, kiu kontraŭ li akuzocele turnis liajn servojn mem. Kondamnite al turmento destinata nur por krimuloj, li mortas, kaj la mondo ĝin ne scias, ĉar la tiama Historio nenion diras pri li. Li nenion skribis; tamen, kun la helpo de kelkaj homoj tiel obskuraj kiel li, lia parolo estis sufiĉa por regeneri la mondon; lia doktrino mortigis la ĉiopovan paganismon kaj fariĝis la torĉo de la civilizacio. Li havis kontraŭ si ĉion, kio povas fiaskigi la homojn, pro kio ni asertas, ke la triumfo de lia doktrino estis la plej granda el liaj mirakloj kaj samtempe pruvas la dian originon de lia misio. Se, anstataŭ sociaj, regeneraj principoj, fonditaj sur la spirita estonteco de la homo, li nur postlasus kelkajn miregindajn faktojn al la posteularo, eble oni hodiaŭ apenaŭ konus lin laŭnome.