Выбрать главу

Malapero de la korpo de Jesuo

- La malapero de la korpo de Jesuo, post lia morto, estis objekto de sennombraj komentarioj. Pri tio atestas la kvar evangeliistoj, surbaze de la rakontoj de la virinoj, kiuj, irinte al la tombo en la tria tago post la krucumo, ĝin tie ne trovis. Unuj vidis miraklan fakton en tiu malapero, aliaj ĝin supozis ia kaŝita forpreno.

Laŭ alia opinio, Jesuo havis ne karnan, sed nur fluidecan korpon; li estus, dum sia tuta vivo, nenio alia krom ia palpebla aperaĵo; unuvorte: iaspeca agenerulo. Lia naskiĝo, lia morto kaj ĉiuj materialaj agoj de lia vivo estus nura ŝajno. Pro tio, laŭdire, lia korpo, reveninte al la fluideca stato, povis malaperi for de la tombo, kaj kun tiu sama korpo li sin montris post sia morto.

Sendube tian fakton oni ne povas rigardi kiel absolute neeblan, laŭ tio, kion oni nuntempe scias pri la proprecoj de la fluidoj; sed ĝi almenaŭ estus tute escepta kaj formale kontraŭa al la karaktero de la ageneruloj. (Ĉap. XIV, n-ro 36.) La demando do estas scii, ĉu unu tia hipotezo estas akcepte- bla, ĉu la faktoj ĝin konfirmas aŭ malkonfirmas.

- La restado de Jesuo sur la Tero prezentas du periodojn: antaŭmortan kaj postmortan. En la unua, ekde la koncipiĝo ĝis la naskiĝo, ĉio fariĝas, koncerne lian patrinon, tiel same kiel en la ordinaraj kondiĉoj de la vivo.[30] De lia naskiĝo ĝis lia morto, ĉio en liaj agoj, en lia parolo kaj en la diversaj cirkonstancoj de lia vivo prezentas la nedubeblajn karakterojn de la korpeco. La psikaj fenomenoj, fariĝantaj ĉe li, estas akcidentaj kaj prezentas nenion nenormalan, ĉar ilin klarigas la proprecoj de la perispirito, kaj ĉe aliaj individuoj ili okazas laŭ diversaj gradoj. Male, post lia morto ĉio en li vidigas la fluidecan estulon. La diferenco inter ambaŭ statoj estas tiel frapanta, ke ne eblas similigi unu al la alia.

La karna korpo havas proprecojn intime ligitajn al la ĝustasenca materio, kiuj proprecoj esence diferencas de tiuj de la eterecaj fluidoj; en la unua, la malorganizon kaŭzas la rompiĝo de la molekula kohero. Penetrante en materian korpon, tranĉa instrumento dividas al ĝi la histojn; se estas atakitaj la organoj nepre necesaj al la vivo, tiam ili ĉesas funkcii kaj okazas la morto, tio estas, la morto de la korpo. Car tia kohero ne ekzistas en la fluidecaj korpoj, la vivo en ili ne sidas sur la funkciado de specialaj organoj, pro kio en ĝi ne povas ekesti analogaj malordoj. Tranĉa aŭ alispeca instrumen­to penetras fluidecan korpon kvazaŭ ĝi penetrus en vaporon, farante al ĝi nenian lezon. Jen kial tiaspecaj korpoj ne povas morti, kaj kial la fluidecaj estuloj nomataj ageneruloj ne povas esti mortigitaj.

Post la turmento de Jesuo, lia korpo konserviĝis inerta kaj senviva; ĝi estis entombigita tiel same kiel la ordinaraj korpoj, kaj ĉiu povis ĝin vidi kaj tuŝi. Post lia releviĝo, kiam li volis forlasi la Teron, li ne mortis; lia korpo leviĝis, disneniiĝis kaj malaperis, lasante nenian postsignon, kio evidente pruvas, ke tiu korpo havis alian naturon ol tiu de la korpo pereinta sur la kruco; kaj el tio ja trudiĝas la konkludo, ke se estis eble al Jesuo morti, li do nepre havis korpon el karno.

Pro ĝiaj materiaj proprecoj, la karna korpo estas la sidejo de la sensacoj kaj de la fizikaj doloroj, kiuj refrapas en la sentiva centro, aŭ Spirito. Ne la korpo suferas, sed ja la Spirito, kiu ricevas la reefikojn de la lezoj aŭ aliiĝoj de la organaj histoj. Ce korpo sen Spirito, absolute nula estas la sensaco; samkiale, la Spirito sen materia korpo ne povas sperti la suferojn, kiuj rezultas el la aliiĝo de la materio, el kio nepre trudiĝas la konkludo, ke, se Jesuo materiale suferis, kion oni ne povas pridubi, li do havis materian korpon de naturo simila al tiu de la korpo de ĉiuj homoj.

66. - Al la materialaj faktoj aldoniĝas fortegaj moralaj konsideroj.

Se Jesuo, dum sia vivo, troviĝis en la stato de la fluidecaj estuloj, li do ne estus spertinta doloron, nek korpajn bezonojn. Supozi, ke tiel okazis, estas senhavigi lin je la merito de vivo plena de necesbezonoj kaj suferoj, kiun li elektis, kiel ekzemplon de rezignacio. Se ĉio ĉe li estus ŝajna, do ĉiuj agoj de lia vivo, la ripetata antaŭdiro pri lia morto, la dolora sceno sur la Monto Olivarba, lia preĝo al Dio, ke estu forportita de li la kaliko de amaraĵoj, lia suferado, lia agonio, ĉio, ĝis lia lasta ekkrio en la momento, kiam li ellasas sian Spiriton, estus nenio alia krom vana ŝajnigo, celanta trompi pri lia naturo kaj kredigi pri ia iluzia ofero de lia vivo, per komedio malinda je simple honesta homo, do des pli prave malinda je tiel supera estulo. Unuvorte: li estus ekspluatinta la konfidon de siaj samtempuloj kaj de la posteularo. Tiaj estas la logikaj sekvoj de tiu sistemo, sekvoj ja ne akcepteblaj, ĉar, anstataŭ lin altigi, ili lin morale malaltigus.

67. - Ne estas nova tiu ideo pri la naturo de la korpo de Jesuo. En la kvara jarcento, Apolinario el Laodikeo, estro de la sekto de apolinaristoj, predikis, ke Jesuo ne prenis al si korpon kiel la nia, sed korpon nesensivan, kiu malsuprenvenis de la ĉielo en la sinon de la sankta Virgulino, kaj ne estis de ŝi naskita; ke, pro tio, Jesuo naskiĝis, suferis kaj mortis nur ŝajne. La apolinaristoj estis anatemitaj de la Koncilio en Aleksandrio, en 360; de tiu en Romo, en 374; kaj de tiu en Konstantinopo- lo, en 381.

La saman kredon konfesis la Docetistoj (el la greka dokein, ŝajni), multnombra sekto el la Gnostikuloj, kiu ekzistis dum la tri unuaj jarcentoj.

Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: ĉe la komunikiĝoj kaj fenomenoj aperintaj post la forpaso de Kardec, oni konkludis, ke efektive ne estis vana ŝajnigo, krom ankaŭ ne estis vana ŝajnigo fare de Jesuo, kiam li, post sia morto, eldiras jenajn vortojn, registritajn de Luko (24:39): - "Gi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar Spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta."

Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: - Estis anatemitaj ne nur la apolinaristoj sed ankaŭ la kredantoj en la reenkarniĝo kaj tiuj, kiuj komunikiĝas kun la mortintoj.

LA ANTAŬDIROJ

LAŬ SPIRITISMO

CAPITRO XVI TEORIO DE LA ANTAŬSCIO

1. - Kiel eblas la konado de la estonteco? Oni kompre- nas la antaŭvidon de okazaĵoj, kiuj rezultus el la nuntempo, sed ne de tiuj, kiuj havus nenian rilaton al ĝi, des malpli de tiuj, kiujn oni atribuas al la hazardo. La estontaĵoj, oni diras, ne ekzistas; ili ankoraŭ troviĝas en la nenio; kiel do scii, ke ili okazos? Sed la ekzemploj de efektiviĝintaj antaŭdiroj estas tre multenombraj, el kio oni nepre devas konkludi, ke temas pri fenomeno, kies ŝlosilon oni ne havas, ĉar ja ne estas efiko sen ia kaŭzo. Tiun kaŭzon ni provos serĉi, kaj estas ankoraŭ Spiritismo, en si mem la ŝlosilo de tiom multe da misteroj, kiu al ni ĝin liveros kaj krome montros al ni, ke eĉ la antaŭdiroj ne okazas ekster la naturaj leĝoj.

Ni prenu, por komparo, ekzemplon ĉe la ordinaraj aferoj. Gi helpos nin kompreni la principon, kiun ni devos elvolvi.