- Ni supozu, ke homo staras sur la supro de alta monto, observante la vastan etendaĵon de la ebeno. En tiu pozicio, unuleŭga spaco montriĝos malgranda al li, kiu povos facile, per unu ekrigardo, ĉirkaŭpreni ĉiujn malebenaĵojn de la tereno, inter ambaŭ ekstremoj de la vidata vojo. La vojaĝanto, kiu la unuan fojon iras sur tiu vojo, scias, ke, marŝante, li atingos la celon, kio estas nura antaŭvido de la sekvoj de lia marŝo. Sed la malebenaĵoj de la tereno, la supreniroj kaj malsupreniroj, la riveroj, kiujn li devos transpasi, la arbaretoj, kiujn li devos trairi, la krutegaĵoj, en kiujn li povos fali, la banditoj gvatantaj por lin prirabi, la gastamaj domoj, en kiuj li povos ripozi, ĉio tio ne dependas de lia persono, estas por li la nekonataĵo, la estonteco, ĉar lia vido ne atingas trans la malgrandan rondon ĉirkaŭ li. Koncerne la daŭron, li ĝin mezuras laŭ la tempo, kiun li uzas por trapasi la vojon. Forprenu de li la referencajn punktojn, kaj malaperos la daŭro. Al homo, staranta sur la montsupro kaj akompananta la vojaĝanton per la rigardo, ĉio tio montriĝas kiel nuno. Ni supozu, ke tiu homo malsupreniras apud la vojaĝanton kaj diras al li: "En tiu tempo vi renkontos tiaĵon, vi estos atakata kaj helpata." Li do antaŭdiras la estontecon; sed ĝi estas estonteco por la vojaĝanto; por la homo sur la monto la estonteco estas nuno.
- Se ni nun eliras el la rondo de la pure materialaj aferoj kaj eniras, per la penso, en la sferon de la spirita vivo, ni vidos tiun fenomenon okazi en pli granda skalo. La senma- teriiĝintaj Spiritoj estas kiel la homo sur la monto; spaco kaj daŭro ne ekzistas por ili. Sed la atingpovo kaj la penetrivo de ilia rigardo estas proporciaj al ilia pureco kaj al ilia rango en la spirita hierarkio. Rilate al la malsuperaj Spiritoj ili estas kvazaŭ homo provizita per potenca teleskopo apud alia homo disponanta nur siajn okulojn. Ce la malsuperaj Spiritoj la vidado estas limita ne nur tial, ke ili tre malfacile povas foriĝi de la globo, al kiu ili estas ligitaj, sed ankaŭ ĉar la krudeco de iliaj perispiritoj al ili vualas la malproksimajn objektojn, same kiel nebulego ilin kaŝas antaŭ korpaj okuloj.
Oni komprenas do, ke, laŭ sia grado de progreso, iu Spirito povus ĉirkaŭpreni kelkjaran, kelkjarcentan, eĉ plurjar- milan periodon, ĉar kio ja estas jarcento antaŭ la senfino? La okazaĵoj ne sinsekve elvolviĝas antaŭ li, kiel la survojaj incidentoj antaŭ la vojaĝanto; li samtempe vidas la komencon kaj la finon de la periodo; ĉiuj okazaĵoj, kiuj, en tiu periodo, prezentas la estontecon por la surtera homo, montriĝas kiel nuno por la Spirito, kiu do povos veni diri al ni kun certeco: Tio okazos en tiu tempo, ĉar li vidas ĝin, same kiel la homo sur la monto vidas tion, kio atendas la vojaĝanton sur la vojo. Se li ne tiel agas, tio estas tial, ke la konado de la estonteco povus malutili la homon; ĝi povus malhelpi al li la liberan volon, lin paralizi ĉe la laboro, kiun li devas plenumi por progresi. Restante nekonataj, la bono kaj la malbono, kiuj lin atendas, konsistigas al li provon.
Se tia kapableco, eĉ limita, povas alkalkuliĝi al la atributoj de kreito, kian gradon de potenco ĝi povas atingi ĉe la Kreinto, kiu ĉirkaŭprenas la senfinon? Por la Kreinto tempo ne ekzistas: la komenco kaj la fino de la mondoj montriĝas al li kiel nuno. En tiu senmezura panoramo, kio ja estas la vivodaŭro de homo, de generacio, de popolo?
- Sed ĉar la homo devas kunagi por la ĝenerala progreso, kaj certaj faktoj devas rezulti el lia kunlaboro, tial povas esti utile, ke, en apartaj okazoj, li antaŭsentu tiujn faktojn, por al ĉi tiuj prepari la vojon kaj mem esti preta agi, kiam alvenos la momento. Jen kial Dio iafoje permesas, ke unu anguleto de la vualo estu levita; sed ĉiam por nepre utila celo, neniam por kontentigi vanan scivolemon. Tia misio povas do esti komisiata ne al ĉiuj Spiritoj, ĉar estas multaj, kiuj konas la estontecon ne pli ol la homoj, sed al kelkaj Spiritoj sufiĉe progresintaj por ĝin plenumi. Nu, estas rimarkinde, ke tiaspecaj revelacioj ĉiam estas spontane faritaj, sed neniam, aŭ almenaŭ tre malofte, kiel respondo al rekta demando.
- Tiu misio ankaŭ povas esti komisiata al certaj homoj ĉi-maniere:
Tiu, al kiu estas konfidita la tasko revelacii kaŝitaĵon, povas pretervole ricevi pri ĝi la inspiron de la Spiritoj, ĝin konantaj, kaj ĝin maŝine kaj preterkonscie transigi. Oni cetere scias, ke tiel dum dormo kiel dum maldormo, ĉe la ekstazoj de duobla vidado, la animo liberiĝas kaj ekhavas, en pli aŭ malpli alta grado, la kapablojn de libera Spirito. Se li estas progresin- ta Spirito, se li precipe, same kiel la profetoj, ricevis mision speciale koncernantan tiun celon, li, en la momentoj de anima libereco, ĝuos la kapablon per si mem ĉirkaŭpreni pli aŭ malpli longan periodon, kaj vidos, kiel nunaĵon, la okazaĵojn de tiu periodo. Li tiam povas sammomente ilin revelacii, aŭ konservi ties memoron ĉe la vekiĝo. Se tiuj okazaĵoj devas konserviĝi en sekreto, li ne tenos memoron pri ili aŭ restos ĉe li nur ia svaga intuicio, sufiĉa por lin instinkte gvidi.
- Kaj tial oni vidas, ke tiu kapablo providence disvolviĝas en certaj okazoj, nome ĉe tuja danĝero, grandaj katastrofoj, revolucioj, kaj ke la pliparto el la persekutataj sektoj ekhavas multnombrajn antaŭvidistojn. Ankaŭ tial oni vidas grandajn kapitanojn senhezite marŝi kontraŭ la malami- kon kun certeco pri la venko; geniulojn, kiel ekzemple Kristofo- ro Kolumbo, strebi al ia celo, antaŭanoncante, por tiel diri, la momenton, en kiu ili ĝin atingos. Tiel fariĝis, ĉar ili ja vidis tiun celon, kiu ne estis nekonataĵo por iliaj Spiritoj.
La kapablo por antaŭdiro neniel estas do supernatura, ne pli ol amaso da aliaj fenomenoj. Gi baziĝas sur la proprecoj de la animo kaj sur la leĝo reganta la rilatojn inter la videbla kaj la nevidebla mondo, kiun leĝon Spiritismo venis konigi.
La teorio de la antaŭscio eble ne solvas, en absoluta maniero, ĉiujn okazojn de antaŭdiro de la estonteco, sed oni ne povas ne konsenti, ke al ĉi tiu ĝi starigas la fundamentan principon.
7. - Ofte, la personoj dotitaj per la kapablo antaŭvidi, ĉu en stato ekstaza, ĉu en stato somnambula, vidas la okaza- ĵojn desegniĝi kvazaŭ sur bildo, kion ankaŭ povus klarigi la fotografio de la penso. Ĉar la penso trairas la spacon, same kiel la sonoj trairas la aeron, tial iu okazontaĵo, kiu troviĝas en la penso de la Spiritoj laborantaj por ĝia efektiviĝo, aŭ en la penso de la homoj, kies agoj devas ĝin estigi, povas, tiu okazontaĵo, formi ian imagon por la antaŭvidanto; sed ĉar ĝia efektiviĝo povas esti plifruigita aŭ prokrastita de ia kuntrafiĝo de cirkonstancoj, la antaŭvidanto vidas la fakton, ne povante precizigi la momenton, en kiu ĝi fariĝos. Tiu penso iafoje estas nenio alia krom ia projekto, ia deziro, kiuj eble ne konkretiĝos, kaj de tio venas la oftaj eraroj pri faktoj kaj datoj ĉe la antaŭ- diroj. (Ĉap. XIV, n-ro 13 kaj sekvantaj.)
8. - Por kompreni la spiritajn aferojn, tio estas, por al si fari pri ili ideon tiel klaran kiel tiu, kiun oni faras pri pejzaĝo antaŭ siaj okuloj, efektive mankas al la homo ia senso, tute same kiel al blindulo mankas la senso necesa por tio, ke li senkontakte komprenu la efikojn de la lumo, de la koloroj kaj de la vidado. El tio rezultas, ke tiun komprenon ni atingos nur per penado de la imago kaj helpe de komparoj kun aferoj al ni familiaraj. Sed materialaj aferoj povas doni pri spiritaj aferoj nur tre neperfektajn ideojn, pro kio tiujn komparojn oni devas ne preni laŭlitere, kaj do ne kredi, ekzemple, ke la amplekso de la perceptaj kapabloj de la Spiritoj dependas de ilia efektiva leviĝo kaj ke ili bezonas stari sur monto aŭ super la nuboj por ĉirkaŭpreni la tempon kaj la spacon.
Tia kapablo estas esence propra al la stato de spiritiĝo, aŭ, se oni volas, de senmateriiĝo, tio estas, la spiritiĝo estigas efikon, kiun oni povas kompari, kvankam tre neperfekte, kun la ĉirkaŭprena vido de homo staranta sur montsupro. Tiu komparo nur celis montri, ke okazaĵoj, kiuj por unuj apartenas al la estonteco, tamen por aliaj troviĝas en la nuno kaj povas do esti antaŭdirataj, kio ne signifas, ke la efiko sammaniere fariĝas.