Выбрать главу

Jen kial detalaj antaŭdiroj ne povas havigi ian certecon kaj devas esti akceptataj nur kiel probablaj, eĉ se ili ne portus ian stampon de efektiva suspektindeco. Guste tial la vere saĝaj Spiritoj neniam antaŭdiras por difinitaj epokoj; ili limigas sin per antaŭsentigo al ni pri la irado de la aferoj, kiujn al ni konvenas scii. Insisti por ekhavi precizajn detalojn estas sin elmeti al mistifikado de frivolaj Spiritoj, kiuj antaŭdiras ĉion, kion oni deziras, ne atentante la veron, amuziĝante per la timegoj kaj elreviĝoj, kiujn ili kaŭzas.

17. - La formo ĝis nun ĝenerale uzata por la antaŭdiroj faras el ili vere nedeĉifreblajn enigmojn. Tiu formo mistera kaj kabaleca, kies plej kompletan tipon liveras Nostradamus, donas al ili ian prestiĝon en la okuloj de la vulgarularo, kiu des pli valoraj ilin rigardas, ju pli nekompreneblaj ili montriĝas. Pro sia ambigueco ili taŭgas por tre malsamaj interpretoj, en tia maniero, ke, laŭ la senco atribuata al certaj vortoj alegoriaj aŭ konvenciaj, laŭ la maniero fari la strange komplikan kalkulon de datoj, kaj, krome, kun ia bonvolo, oni en ili trovas preskaŭ ĉion, kion oni volas.

Kiel ajn tamen la afero estas, oni ne povas ne konsenti, ke iuj havas seriozan karakteron kaj konfuzas pro sia vereco. Verŝajne la vualita formo iam havis sian pravon de ekzisto kaj eĉ estis necesa.

Hodiaŭ aliaj estas la cirkonstancoj; la pozitiveco de la jarcento apenaŭ tolerus la orakolan lingvon. Tial la nuntempaj antaŭdiroj ne plu prenas tiajn strangajn formojn; tiuj farataj de la Spiritoj havas nenion mistikan; ili uzas la lingvon de ĉiuj homoj, same kiel ili faris dum ili vivis surtere, ĉar ili ne ĉesis aparteni al la homaro. Ili antaŭsentigas al ni pri la estontaĵoj, personaj aŭ generalaj, kiam ĉi tio povas esti utila, laŭ la mezuro de ilia sagaceco, same kiel agus konsilantoj aŭ amikoj. Iliaj antaŭvidoj estas do pli ĝuste avertoj, nenion deprenantaj de la libera volo, ol propre antaŭdiroj, kiuj kuntrenus absolu- tan fatalecon. Krom tio, ilia opinio estas preskaŭ ĉiam motivi- ta, ĉar ili ne volas, ke la homoj nuligu sian racion sub ia blinda fido, kio al ĉi tiuj permesas taksi ĝian ĝustecon.

18. - La nuntempa homaro ankaŭ havas siajn profe- tojn. Pli ol unu verkisto, poeto, literatoro, historiisto aŭ filozofo antaŭsentis, en siaj skriboj, la estontan iradon de la aferoj, kies efektiviĝon ni nun spektas.

Tiu kapablo sendube ofte fontas el la ĝusteco de juĝado, kiu deduktas la logikajn sekvojn de la estanteco; sed ankaŭ ofte ĝi rezultas el speciala senkonscia klarvidado, aŭ de ia ekstera inspiro. Kion tiaj homoj faris dum sia vivo, tion ili des pli prave kaj ĝuste povas fari en la stato de liberaj Spiritoj, kiam la spirita vidado ne plu estas nebuligita de la materio.

ĈAPITRO XVII

ANTAŬDIROJ DE LA EVANGELIO

Neniu estas profeto en sia lando. - Morto kaj pasiono de Jesuo. Persekutado al la apostoloj. - Senpentaj urboj. Ruinigo de la Templo kaj de Jerusalem. - Malbeno kontraŭ la fariseoj. Miaj vortoj ne forpasos. - La bazangula ŝtono. Parabolo de la murdintaj vinberistoj. - Unu grego, unu paŝtisto. Veno de Elija. - Anonco de la Konsolanto. - Dua veno de la Kristo. Antaŭsignoj. - Viaj filoj kaj filinoj profetos. - Lasta juĝo.

Neniu estas profeto en sia lando

- Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj la potencaĵojn? - ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? Ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Jozefo kaj Simon kaj Judas? Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas? Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo. - Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn. (Sankta Mateo, ĉap. XIII, par. 54 ĝis 58.)

- Tiel Jesuo eldiris veron, kiu fariĝis proverbo, kiu validas en ĉiuj tempoj kaj al kiu oni povus doni pli vastan sencon, dirante, ke neniu estas profeto dum sia vivo.

En la komunuza lingvo, tiu maksimo aludas la kredin- decon, kiun homo ĝuas ĉe la siaj kaj ĉe tiuj, inter kiuj li vivas; la konfidon, kiun al ĉi tiuj li inspiras pro la supereco de sia sciado kaj inteligento. Giaj esceptoj estas maloftaj kaj neniam absolutaj. La principo de tiu vero estas natura sekvo de la homa malforteco kaj povas esti jene klarigita:

La kutimo sin vidi, ekde la infaneco, en la ordinaraj cirkonstancoj de la vivo, estigas inter la homoj ian materialan egalecon, kiu ofte igas ilin ne rekoni moralan superecon en tiu, kies kompanoj kaj kunmanĝantoj ili estis, kiu eliris el la sama medio kiel ili kaj kies unuajn malfortaĵojn ili ĉeestis: suferas ilia orgojlo, ke ĝi devas rekoni ies superecon. Kiu ajn staras super la komuna nivelo, tiun ĉiam celas ĵaluzo kaj envio. Kiuj sentas sin nekapablaj atingi lian altecon, tiuj klopodas lin malaltigi per misfamigo, klaĉado kaj kalumnio; ili des pli forte kriadas, ju malpli valoraj ili sin rigardas, kredante, ke ili sin altigas kaj lin eklipsas per sia bruado. Tia estis kaj estos la historio de la homaro tiel longe, ĝis la homoj estos komprenintaj sian spiritan naturon kaj vastigintaj sian moralan horizonton. Kaj ja tial tiu antaŭjuĝo estas karakterizaĵo de la etmensaj, vulgaraj spiritoj, kiuj ĉion rilatigas al sia persono.

Aliflanke, oni ĝenerale faras el la homoj, konataj nur laŭ ilia spirito, ian idealon, kiu kreskas kun la malproksimiĝo de la tempoj kaj lokoj. Oni deprenas de ili preskaŭ la tutan home- con; ŝajnas, ke ili ne parolis, nek sentis kiel la ceteraj homoj; ke ilia parolo kaj pensoj devis esti konstante agorditaj al sublime- co, kaj, kiuj tiel imagas, ne memoras, ke spirito ne povus resti en stato de konstanta streĉiteco kaj senĉesa supereksciteco. Ce la ĉiutaga kontakto en la privata vivo, oni tre ofte vidas, ke la materiala homo per nenio distingiĝas de la homo vulgara. La korpa homo, tuŝanta la sensojn, preskaŭ forviŝas la homon spiritan, kiu frapas nur la spiriton. De malproksime, oni apenaŭ vidas la fulmobrilojn de la genio; de proksime, oni vidas la paŭzojn de la spirito.

Post la morto, kiam komparo ne plu eblas, nur restas la spirita homo, kiu ŝajnas des pli granda, ju pli malproksimas la memoro pri la korpa homo. Ja tial la homoj, markintaj sian pason sur la Tero per efektive valoraj verkoj, estas pli estimataj postmorte ol dumvive. Oni ilin juĝas pli senpartie, ĉar, pro la malapero de enviuloj kaj ĵaluzuloj, ne plu ekzistas personaj antagonismoj. La posteularo estas senpartia juĝisto, kiu taksas la verkon de la spirito, ĝin aprobas sen blinda entuziasmo se ĝi estas bona, ĝin malaprobas sen malbonvolo se ĝi estas malbona, flankelasante la individuon, kiu ĝin produktis.

Des malpli povis Jesuo eskapi el la sekvoj de ĉi tiu principo, esence propra al la homa naturo, ĉar ja malmulte klera estis la medio, en kiu li vivis, inter homoj tute dediĉitaj al la materiala vivo. Liaj samlandanoj vidis en li nur la filon de la ĉarpentisto, la fraton de homoj tiel malkleraj kiel ili, kaj ili sin demandis pri tio, kio povus fari lin supera al ili kaj doni al li la rajton ilin riproĉi. Vidante do, ke lia parolo havas malpli da fidindeco ĉe la siaj, kiuj lin malŝatis, ol ĉe la fremduloj, li iris prediki al tiuj, kiuj lin aŭskultos kaj ĉe kiuj li trovos simpation.

Oni povas prezenti al si, kiajn sentojn liaj parencoj havis por li, laŭ la fakto, ke liaj fratoj mem, en akompano de lia patrino, iris al kunveno, en kiu li troviĝis, por kapti lin, dirante, ke li freneziĝis. (Sankta Marko, ĉap. III, par. 20, 21 kaj 31 ĝis 35. - La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XIV.)

Tiel, de unu flanko, la pastroj kaj la fariseoj akuzis Jesuon, ke li agas per la demono; de alia flanko, liaj pli proksimaj parencoj nomis lin frenezulo. Cu ne tiel same oni nuntempe agas kun la spiritistoj? Kaj ĉu ĉi tiuj devas plendi, ke iliaj samurbanoj traktas ilin ne pli bone, ol oni traktis Jesuon? Kaj kio estis neniel surpriza, antaŭ du mil jaroj, ĉe malklera popolo, tio sama, ja tre strange, okazas en la dek-naŭa jarcento ĉe civilizitaj nacioj.