Выбрать главу

Morto kaj pasiono de Jesuo

- (Post la resanigo de la lunatiko). - Kaj ĉiuj miregis pro la majesto de Dio. - Sed dum ĉiuj miris pri ĉio, kion li faris, li diris al siaj disĉiploj: - Penetrigu ĉi tiujn vortojn en viajn orelojn: ĉar la Filo de homo estos transdoni- ta en la manojn de homoj. - Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj ĝi estis kaŝita for de ili, por ke ili ne sciu ĝian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro. (Sankta Luko, ĉap. IX, par. 44, 45.)

- De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi. (Sankta Mateo, ĉap. XVI, par. 21.)

- Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj; - kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis. (Sankta Mateo, ĉap. XVII, par. 22, 23.)

- Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du disĉiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili: - Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto, - kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos. (Sankta Mateo, ĉap. XX, par. 17, 18, 19.)

- Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita;

kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.

Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn. (Sankta Luko, ĉap. XVIII, par. 31 ĝis 34.)

8. - Kaj kiam Jesuo finis ĉiujn tiujn vortojn, li diris al siaj disĉiploj: Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.

Tiam kunvenis la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo, en la korto de la ĉefpastro, kies nomo estis Kajafas; - kaj ili konsiliĝis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin. - Sed ili diris: Ne dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo. (Sankta Mateo, ĉap. XXVI, par. 1 ĝis 5.)

- En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj ili diris al li: Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin. - Kaj li diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos perfektigita. (Sankta Luko, ĉap. XIII, par. 31, 32.)

Persekutado al la apostoloj

- Sed gardu vin kontraŭ la homoj; ĉar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos; - kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj. (Sankta Mateo, ĉap. X, par. 17, 18.)

- Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. - Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min. - Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi. (Sankta Johano, ĉap. XVI, par. 2 ĝis 4.)

- Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. - Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. - Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos. - Per via pacienco vi akiros viajn animojn. (Sankta Luko, ĉap. XXI, par. 16 ĝis 19.)

- (Martirigo de Sankta Petro). Vere, vere, mi diras al vi: Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. - Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. (Sankta Johano, ĉap. XXI, par. 18, 19.)

Senpentaj urboj

- Tiam li komencis riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis.

Ve al vi, Horazin! Ve al vi, Betsaida! Kaj se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro. - Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi.

Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ. - Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi. (Sankta Mateo, ĉap. XI, par. 20 ĝis 24.)

Ruiniĝo de la Templo kaj de Jerusalem

- Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo. - Sed li responde diris al ili: ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 1, 2.)

- Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi, - dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj. - ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin, - kaj detruos ĝis la tero, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado. (Sankta Luko, ĉap. XIX, par. 41 ĝis 44.)

- Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem.

Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis! - Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo. (Sankta Luko, ĉap. XIII, par. 33, 34, 35.)

- Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis. - Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien. - ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita. - Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo. - Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. (Sankta Luko, ĉap. XXI, par. 20 ĝis 24.)

- (Jesuo iranta al turmento). Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li. - Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. - ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. - Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin. - ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka? (Sankta Luko, ĉap. XXIII, par. 27 ĝis 31.)

- La kapablo antaŭsenti la estontaĵojn estas unu el la atributoj de la animo, kies klarigon donas la teorio de la antaŭscio. Jesuo ĝin posedis kiel ĉiuj ceteraj homoj, sed en eminenta grado. Li povis do antaŭvidi la okazaĵojn sekvontajn lian morton, kaj tiu fakto prezentis nenion supernaturan, ĉar ni vidas ĝin refariĝi antaŭ niaj okuloj en la plej ordinaraj kondiĉoj. Ne malofte iuj individuoj antaŭsciigas kun precizeco la momenton de sia morto, kaj tiel estas, ĉar ilia animo, en stato de libereco, sin trovas kvazaŭ la homo sur la monto (ĉap. XVI, n-ro1); ĝi superrigardas la irotan vojon, kies finon ĝi vidas.