Выбрать главу

Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj? - Ili diris al li: Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj. (Sankta Mateo, ĉap. XXI, par. 33 ĝis 41.)

- La dommastro estas Dio; la vinberĝardeno, kiun li plantis, estas la leĝo, kiun li starigis; la kultivistoj, al kiuj li luigis la vinberĝardenon, estas la homoj, kiuj devas instrui kaj praktiki la leĝon; la sklavoj, kiujn li sendis al ili, estas la profetoj, kiujn ili pereigis; lia filo, kiun li laste sendis, estas Jesuo, kiun ili same pereigis. Kiel do la Sinjoro traktos siajn komisiitojn, rompintojn de la leĝo? Li traktos ilin tiel same, kiel ili traktis liajn senditojn, kaj li sendos voki aliajn luontojn, kiuj donu al li pli bonan kalkulon pri lia havo kaj pri la kondukado de lia grego.

Tiel okazis al la skribistoj, ĉefpastroj kaj fariseoj; tiel estos, kiam li venos por denove peti de ĉiu kalkulon pri tio, kion ĉiu faris el lia doktrino; li forprenos aŭtoritaton de ĉiu, kiu

ĝin misuzis, ĉar li deziras, ke lia kultivejo estu administrata konforme al lia volo.

Post dek ok jarcentoj, atinginte la plenaĝon, la homaro estas sufiĉe matura, por kompreni tion, kion la Kristo apenaŭ tuŝis, ĉar tiam, kiel li mem diris, ili ĝin ne komprenus. Nu, al kiu rezultato venis tiuj, kiuj dum tiu longa periodo, estis ŝarĝitaj per la edukado de la homaro? Al tiu, nome ke la indiferento anstataŭis fidon kaj nekredemo stariĝis kiel doktrino. En neniu alia epoko, efektive, skeptikismo kaj neado estis pli dissemitaj en ĉiuj klasoj de la socio.

Sed se kelkaj vortoj de la Kristo troviĝas sub la vualo de alegorio, tamen koncerne kondutregulon, interhomajn rilatojn, moralajn principojn, el kiuj li faris nepran kondiĉon de savo, liaj instruoj estas klaraj, eksplicitaj, tute ne ambiguaj. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XV.)

Kion oni faris el liaj maksimoj pri karitato, amo kaj toleremo? el la rekomendoj, kiujn li faris al siaj apostolo, ke ili konvertu la homojn per mildeco kaj persvado; el la simpleco, humileco, neprofitemo kaj el ĉiuj virtoj, kiujn li ekzemplis? En lia nomo, la homoj sin reciproke anatemas kaj malbenas; ili sin ekzekutis en la nomo de tiu, kiu diris: ĉiuj homoj estas fratoj. El Dio senfine justa, bona kaj indulgema, oni faris ian Dion ĵaluzan, kruelan, venĝeman kaj partian; al tiu Dio de paco kaj vero oni oferis sur ŝtiparoj, per torturoj kaj persekutoj, multe pli granda nombro da viktimoj, ol en ĉiuj tempoj la paganoj oferis al siaj falsaj dioj; oni vendis preĝojn kaj ĉielajn favorojn en la nomo de tiu, kiu forpelis la vendantojn el la Templo kaj kiu diris al siaj disĉiploj: Donace vi ricevis, donace donu.

Kion dirus la Kristo, se li hodiaŭ vivus inter ni? Se li vidus siajn reprezentantojn avidantaj honorojn, riĉaĵojn, la povon kaj lukson de la mondaj princoj, dum li, estante reĝo pli ĝuste ol ĉiuj surteraj reĝoj, eniris Jerusalemon, rajdante sur azeno? Cu li ne rajtus diri al ili: Kion vi faris el miaj instruoj, vi, kiuj incensas al la ora bovido, kiuj dediĉas la pliparton de viaj preĝoj al la riĉuloj kaj nur magran parton al la malriĉuloj, kvankam mi ja diris al vi: La unuaj estos la lastaj, kaj la lastaj estos la unuaj en la regno de la ĉielo? Sed, se ne en karno, li estas inter ni en Spirito, kaj, kiel la dommastro de la parabolo, li venos peti kalkulon de la kultivistoj pri la frukto de sia vinberejo, kiam alvenos la tempo de la rikolto.

Unu grego, unu paŝtisto

- Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto. (Sankta Johano, ĉap. X, par. 16.)

- Per tiu vortoj, Jesuo klare anoncas, ke la homoj iam kolektiĝos en unu solan kredon. Sed kiel povos efektiviĝi tiu kolektiĝo? Gi ŝajnas malfacila afero, se oni konsideras la diferencojn inter la religioj, la antagonismon, kiujn ili nutras inter siaj adeptoj, ilian obstinon sin rigardi ekskluzivaj pose- dantoj de la vero. Ciuj volas la unuecon, sed ĉiu flatas al si, ke tiu unueco fariĝos por ĝia sola profito, kaj neniu konsentas fari cedojn koncerne siajn kredojn.

Sed la unueco fariĝos en religio tiel same kiel ĝi emas fariĝi socie, politike, komerce, pro la disfalo de la baroj apartigantaj la popolojn, per la asimiliĝo de la kutimoj, moroj kaj lingvoj.[31] La popoloj de la tuta mondo jam interfratiĝas, same kiel provincoj de unu sama imperio. Oni antaŭsentas tiun unuecon, oni deziras ĝin. Gi efektiviĝos pro la forto de la aferoj, ĉar ĝi ja fariĝos necesa, por ke streĉiĝu la frateco-ligiloj inter la nacioj; ĝi plenumiĝos per la disvolviĝo de la homa racio, kiu vidigos la bagatelecon de tiuj malkonsentoj; per la progreso de la sciencoj, kiu ĉiutage elmontras la materialajn erarojn, sur kiuj sidas tiuj malkonsentoj, kaj kiu iom post iom deigas la koroditajn ŝtonojn de ties vicoj. Disbatante tion, kio en la religioj estas homa verko, frukto de ilia nescio pri la leĝoj de la Naturo, la Scienco tamen, malgraŭ la opinio de kelkaj homoj, ne povas detrui tion, kio estas verko de Dio kaj ja eterna veraĵo. Formetante la akcesoraĵojn, ĝi preparas la vojon al unueco.

Por atingi la unuecon, la religioj devos kolektiĝi sur terenon neŭtralan sed komunan al ĉiuj; por tiu celo ĉiuj devos fari cedojn kaj pli aŭ malpli grandajn oferojn laŭ la multobleco de siaj apartaj dogmoj. Sed pro la principo de neŝanĝebleco, de ĉiuj konfesata, la iniciato de la cedoj ne povus deveni de la oficiala kampo; anstataŭ deiri de supre, ĝi venos de malsupre pere de individua iniciato. De antaŭ kelka tempo, estiĝas ia malcentraliza movado, kies forto emas fariĝi nerezistebla. La principo de neŝanĝebleco, kiun la religioj ĝis nun rigardis kiel konservativan egidon, fariĝos detrua elemento, ĉar, dum la socio antaŭeniras, la kultoj, rigidiĝante, estos preterpasataj kaj poste sorbitaj de la fluo de l' progresigaj ideoj.

La neŝanĝebleco, anstataŭ esti forto, fariĝas ja kaŭzo de senfortigo kaj ruino al tiu, kiu ne sekvas la ĝeneralan mova- don; ĝi rompas la unuecon, ĉar tiuj, volantaj antaŭeniri, disiĝas de tiuj, kiuj obstine volas resti senmovaj.

En la nuna stato de la opinio kaj de la scioj, la religio, kiu iam devos kolekti ĉiujn homojn sub sama standardo, nepre estos tiu, kiu plej bone kontentigos la racion kaj la verajn aspirojn de la koro kaj de la spirito; kiun la pozitiva scienco ne kontraŭdiros pri iu ajn punkto; kiu, anstataŭ senmoviĝi, akompanos la homaron en ties progresa marŝo, neniam lasante, ke oni ĝin preterpasu; kiu estos nek ekskluzivisma nek maltolerema; kiu estos liberiganto de la inteligento, nur akceptante la rezonatan fidon; kies morala kredo estos la plej pura, la plej logika, la plej harmonia kun la sociaj bezonoj, la plej taŭga, fine, por fondi sur la Tero la regnon de Bono per la praktikado de la karitato kaj frateco universalaj.

Kio nutras la antagonismon inter la religioj, tio estas ilia komuna ideo, ke ĉiu havas sian apartan dion, kaj la pretendo, ke ĉi tiu sola estas la vera kaj la plej potenca, en konstanta batalo kontraŭ la alikultaj dioj kaj okupita per kontraŭstarado al ilia influo. Kiam la religioj konvinkiĝos pri tio, ke nur unu sola Dio ekzistas en la Universo, kaj ke li nepre estas tiu sama, kiun ili adoras sub la nomoj Jehovo, Alaho Dio; kiam ili interkonsentos pri liaj esencaj atributoj, tiam ili ekkomprenos, ke unusola estulo povas havi nur unu solan volon; ili donos al si la manojn, unuj al la aliaj, kiel servantoj de unu sama Majstro kaj filoj de unu sama Patro, kaj estos farintaj grandan paŝon al la unueco.