Выбрать главу

Veno de Elija

- Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? - Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion.

Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili.

Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto. (Sankta Mateo, ĉap. XVII, par. 10 ĝis 13.)

- Elija jam revenis en la persono de Johano Baptisto. Lia nova veno estas eksplicite anoncita. Nu, ĉar li ne povas reveni alie, ol kun nova korpo, ni tial havas la formalan konfirmon de la principo de la plureco de la ekzistadoj. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. IV, n-ro 10.)

Anonco de la Konsolanto

- Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. - Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; - tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek ekkonas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. - Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kion mi diris al vi. (Sankta Johano, ĉap. XIV, par. 15, 16, 17, 28. - La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. VI.)

- Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. - Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon: - rilate pekon, ĉar ili ne kredas al mi; - rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; - rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas juĝita.

Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun

elporti.

Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. (Sankta Johano, ĉap. XVI, par. 7 ĝis 14.)

- Nekontesteble, tiu antaŭdiro estas unu el la plej gravaj el la religia vidpunkto, ĉar ĝi malplej dube pruvas, ke Jesuo ne diris ĉion, kion li havis por diri, tial, ke oni lin ne komprenus, eĉ ne liaj apostoloj mem, ĉar ja al ĉi tiuj li sin turnis. Se al ili li estus doninta sekretan instruadon, ili estus ĝin menciintaj en la Evangelio. Se li ne ĉion diris al siaj apostoloj, ties posteuloj ne povis scii pli ol ili kaj do eble trompiĝis koncerne la sencon de liaj vortoj, misinterpretis liajn pensojn, ofte vualitajn sub la parabola formo. La religioj fonditaj sur la

Evangelio ne povas do sin prezenti kiel posedantojn de la tuta vero, ĉar li rezervis al si la postan kompletigon de sia instrua­do. Ilia principo de neŝanĝebleco estas neo de la vortoj mem de la Kristo.

Li anoncas, sub la nomo Konsolanto kaj Spirito de Vero, tiun, kiu instruos ĉiujn aferojn kaj rememorigos tion, kion li diris. Nekompleta, do, estis lia instruado. Krom tio, li antaŭvidas, ke oni ne nur forgesos sed ankaŭ kripligos tion, kion li diris, ĉar la Spirito de Vero devos ĉion rememorigi kaj, interkonsente kun Elija, restarigi ĉiujn aferojn, tio estas, ilin akordigi kun la vera penso de Jesuo.

- Kiam devos veni tiu nova revelacianto? Estas evidente, ke, se en la tempo kiam Jesuo predikis, la homoj ne kapablis kompreni la aferojn, kiujn li ankoraŭ havis por diri, do ne post nur kelke da jaroj ili povus akiri la por tio necesajn lumojn. Por la kompreno de certaj partoj de la Evangelio, escepte de la moralaj instruoj, nepre necesis konoj, kiujn nur la progreso de la sciencoj povus havigi kaj kiuj devus rezulti el la agado de l' tempo kaj de multaj generacioj. Se do la nova Mesio venus ne longe post la Kristo, li ankaŭ trovus tre malfavoran terenon kaj farus ne pli, ol la Kristo mem. Nu, depost la Kristo ĝis la nunaj tagoj ekestis neniu granda revelacio, kiu kompletigus la Evangelion kaj klarigus ties obskurajn partojn, kio estas certa signo, ke ankoraŭ ne aperis la Sendito.

- Kiu estas tiu Sendito? Dirante: "Kaj mi petos la Patron kaj Li donos al vi alian Parakleton", Jesuo klare indikas, ke ne li estos tiu Konsolanto, ĉar kontraŭe li estus dirinta: "Mi revenos por kompletigi tion, kion mi instruis al vi." Poste li aldonas: "Por ke li restadu kun vi por ĉiam, kaj li estos en vi." ĉi tio certe ne estis aludo al enkarniĝinta individuo, kiu ne povas resti por ĉiam kun ni, kaj des malpli esti en ni; sed temas ja pri ia doktrino, kiu, post kiam oni ĝin asimilos, povos efektive esti por ĉiam en ni. La Konsolanto estas do, laŭ la penso de Jesuo, la personigo de ia superege konsolanta doktrino, kies inspiranto nepre estas la Spirito de Vero.

- Spiritismo plenumas, kiel estas demonstrite, ĉiujn kondiĉojn de la Konsolanto promesita de Jesuo. Gi ne estas individua doktrino, ia homa koncepto: neniu povas sin deklari ties kreinto. Gi estas frukto de la kolektiva instruado de la Spiritoj, kiun direktas la Spirito de Vero. Nenion ĝi forprenas de la Evangelio, kiun ĝi, kontraŭe, kompletigas kaj klarigas. Helpe de la leĝoj, kiujn ĝi malkaŝas, kunigitaj kun tiuj de la Scienco, ĝi komprenebligas tion, kio estis nekomprenebla, kaj akceptigas la eblecon de tio, kion nekredemo rigardis neakcep- tebla. Gi havis siajn pionirojn kaj siajn profetojn, kiuj antaŭsen- tis ĝian alvenon. Per sia moraliga forto, ĝi preparas la regnon de bono sur la Tero.

La doktrino de Moseo, ne kompleta, restis limigita inter la juda popolo; tiu de Jesuo, pli kompleta, disvastiĝis sur la tuta Tero, per la Kristanismo, sed ne konvertis la tutan mondon; Spiritismo, ankoraŭ pli kompleta, kun radikoj en ĉiuj kredoj, konvertos la homaron.

- Dirante al siaj apostoloj: "Poste venos alia, kiu instruos al vi tion, kion mi nun ne povas instrui", Jesuo ja

1 Ciuj doktrinoj, filozofiaj kaj politikaj, portas la nomon de sia fondinto. Oni diras: Moseismo, Kristanismo, Mahometismo, Budhismo, Kartezianismo, Fourierismo, Sansimonismo, ktp. La vorto Spiritismo, kontraŭe, memorigas neniun personon; ĝi enhavas ĝeneralan ideon samtempe indikantan la karakteron kaj la multoblan fonton de la doktrino.

proklamis la necesecon de la reenkarniĝo. Kiel tiuj homoj povus profiti el pli kompleta instruado, kiu nur poste estos donata; kiel ili kapabliĝos por ĝin kompreni, se ili ne denove vivos? Jesuo estus dirinta ion nekonsekvencan, se, laŭ la vulgara doktrino, la estontaj homoj devus esti novaj homoj, animoj elirintaj el la nenio okaze de sia naskiĝo. Konsentu, kontraŭe, ke la apostoloj kaj iliaj samtempuloj poste vivis; ke ili ankoraŭ nuntempe revivas, kaj tial estas pravigita la promeso de Jesuo. Ilia inteligento, disvolviĝinte ĉe la kontakto kun la socia progreso, povas nun akcepti, kion ĝi antaŭe ne povis. Sen la reenkarniĝo, la promeso de Jesuo estus iluzia.

- Se oni dirus, ke tiu promeso plenumiĝis en la tago de Pentekosto, per la malsupreniro de la Sankta Spirito, oni povus respondi, ke la Sankta Spirito ilin inspiris, malfermis ilian menson, disvolvis en ili mediumajn kapablojn faciligon- tajn iliajn misiojn, sed nenion alian li instruis al ili krom tio, kion Jesuo jam estis instruinta, ĉar ĉe ili oni trovas neniun signon de ia speciala instruado. La Sankta Spirito do ne plenumis tion, kion Jesuo anoncis pri la Konsolanto: alie, la apostoloj estus dumvive klarigintaj tion, kio en la Evangelio ĝis nun restis obskura kaj kies memkontraŭdira interpreto naskis sennombrajn sektojn, kiuj dividis la Kristanismon ekde la unuaj jarcentoj.