Выбрать главу

Dua veno de la Kristo

- Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min; - ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.

Car kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo? - ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.

Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno. (Sankta Mateo, ĉap. XVI, par. 24 ĝis 28.)

- Kaj la ĉefpastro stariĝis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante: ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi? - Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la ĉefpastro demandis lin, kaj diris al li: ĉu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato? - Kaj Jesuo diris: Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la ĉielo.

Kaj la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Pro kio ni plu bezonas atestantojn? (Sankta Marko, ĉap. XIV, par. 60 ĝis 63.)

- Jesuo anoncas sian duan venon, sed li ne diras, ke li revenos sur la Teron kun karna korpo, nek ke li estos la personigo de la Konsolanto. Li sin prezentas, kiel venonton en Spirito, en la gloro de sia Patro, por juĝi meriton kaj malmeri- ton kaj doni al ĉiu laŭ liaj faroj, kiam la tempo estos alveninta.

Ci tiuj vortoj: "Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno" ŝajnas ia kontraŭdiro, ĉar certe estas, ke li ne venis dum ankoraŭ vivis iu ajn el tiuj ĉeestantaj. Jesuo tamen ne povus trompiĝi ĉe tiela antaŭvido, kaj ĉefe rilate al io siatempa kaj lin persone koncernanta. Necesas unue demandi, ĉu liajn vortojn oni ĉiam fidele esprimis. Oni povas ĝin pridubi, se oni konsideras, ke li nenion skribis; ke tiujn vortojn oni registris nur post lia morto; ke la saman paroladon ĉiu evangeliisto preskaŭ ĉiam reproduktis per malsamaj vortoj, kio evidente pruvas, ke ili ne prezentis laŭvortajn esprimojn de Jesuo. Krom tio, estas verŝajne, ke la senco suferis ŝanĝojn, trapasante sinsekvajn tradukojn.

Aliflanke, estas sendube, ke se Jesuo dirus ĉion, kion li povus, li sin esprimus pri ĉiuj aferoj en klara kaj preciza maniero, kiu ebligus nenian eraron, kiel li ja faris koncerne la moralajn principojn, dum li devis vualigi sian penson koncerne temojn, kies profundigon li trovis nekonvena. Konvinkite, ke la generacio, al kiu ili apartenas, devos atesti lian anoncon, la apostoloj estis instigitaj interpreti la penson de Jesuo laŭ sia ideo kaj sekve ĝin redaktis el siatempa vidpunkto, en maniero pli absoluta ol kiel li mem eble farus. Kiel ajn ĝi estas, la afero efektive ne okazis tiel, kiel ili supozis.

46. - La granda kaj grava leĝo de reenkarniĝo estis ĉefa punkto, kiun Jesuo ne povis disvolvi, ĉar la tiamaj homoj ne estis sufiĉe preparitaj por tia klaso de ideoj kaj por ties sekvoj. Sed li starigis ĝian principon, kiel li ja faris rilate al ĉiuj ceteraj aferoj. La leĝo de reenkarniĝo, kiun Spiritismo nuntempe studas kaj diskonigas, estas la ŝlosilo por kompreno de multaj lokoj de la Evangelio, kiuj sen ĝi ŝajnus efektivaj sensencaĵoj. Ce tiu leĝo oni trovas racian klarigon de la ĉi-supraj vortoj, se oni ilin akceptas kiel laŭtekstajn. Car oni ne povas ilin apliki al la apostoloj, estas do evidente, ke ili rilatas al la estonta regno de la Kristo, tio estas, al la tempo, kiam lia doktrino, pli ĝuste komprenata, estos universala leĝo. Lia diro, ke iuj ĉi tie starantaj vidos lian venon, povus havi nur tiun sencon, nome ke ili denove vivos en tiu tempo. Sed la judoj imagis, ke ili vidos ĉion, kion Jesuo anoncis, kaj ili prenis laŭlitere liajn alegoriajn esprimojn.

Cetere, kelkaj el liaj antaŭdiroj siatempe plenumiĝis, kiel la ruiniĝo de Jerusalem, la ĝin sekvantaj malfeliĉegoj kaj la disiĝo de la judoj. Sed Jesuo pli foren etendis sian vidon, kaj, parolante pri la nuno, li ofte aludis la estontecon.

Antaŭsignoj

- Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. - ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. - Sed ĉio tio estas komenco de suferoj. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 6, 7, 8.)

- Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin. - Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. (Sankta Marko, ĉap. XIII, par. 12, 13.)

- Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu), - tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj; - kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo; - kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. - Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! - Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato; - ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. - Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 15 ĝis 22.)

- Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos;

Kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.

1 Ci tiu esprimo: abomenindaĵo de dezerteco ne nur malhavas sencon sed ankaŭ ridindas. La traduko de Osterwald tekstas: "La abomenindaĵo, kiu kaŭzas dezertecon", kio estas tre malsama. Tiel la senco fariĝas perfekte klara, ĉar oni komprenas, ke la abomenindaĵoj devas kuntreni la dezertecon, kiel punon. Kiam, diras Jesuo, la abomenindaĵo venos en la sanktan lokon, tiam ankaŭ tien venos la dezerteco, kaj tio estos signo, ke la tempoj estas proksimaj.

Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.

De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima; - tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.

Vere mi diras al vi: ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumi- ĝos. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 29 ĝis 34.)

Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. - ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon. - kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 37, 38, 39.)

- Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro. (Sankta Marko, ĉap. XIII, par. 32.)

- Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo ĝojos; vi estos malĝojaj, sed via malĝojo fariĝos ĝojo. - Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon. - Vi do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon. (Sankta Johano, ĉap. XVI, par. 20, 21, 22.)