- Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. - Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. - Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. - Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 11 ĝis 14.)
- Evidente alegoria estas tiu bildo de la fino de l' tempoj, same kiel la pliparto de la ceteraj prezentitaj de Jesuo. Pro sia energio, la imagoj en ĝi entenataj celas impresi anko- raŭ krudajn inteligentojn. Por frapi tiujn ne subtilajn mensojn, necesis viglaj pentraĵoj kun vivaj koloroj. Jesuo precipe sin turnis al la popolo, al malpli kleraj homoj, nekapablaj kompre- ni metafizikajn abstraktaĵojn kaj kapti la delikatecon de la formoj. Por atingi la koron, li devis paroli al la okuloj per materialaj signoj, kaj al la oreloj per la viglo de la lingvaĵo.
Kiel natura sekvo de tiu stato de la spiritoj, la superega plejpotenculo ne povus manifestiĝi, laŭ la tiama kredo, krom per eksterordinaraj, supernaturaj faktoj; ju pli neeblaj ĉi tiuj montriĝus, des pli facile oni ilin rigardus probablaj.
La Filo de homo venanta sur la nuboj, kun granda majesto, ĉirkaŭita de siaj anĝeloj kaj ĉe sonado de trumpetoj ŝajnis al ili multe pli impona ol ia estulo nur portanta moralan povon. Guste tial la judoj, kiuj kiel Mesion atendis ian surteran reĝon, pli potencan ol ĉiuj ceteraj reĝoj, destinitan meti ilian nacion sur la unuan rangon kaj relevi la tronon de David kaj Salomono, ne volis tiun rekoni en la humila filo de ĉarpentisto, havanta nenian moralan aŭtoritatecon.
Tamen tiu malriĉa proleto el Judujo fariĝis la plej granda inter la grandaj; li submetis al sia suvereneco pli da regnoj ol kiel faris la plej povaj potenculoj; nur per sia parolo kaj helpe de kelke da mizeraj fiŝistoj li revoluciis la mondon, kaj ĝuste al li la judoj ŝuldos sian rehonorindiĝon. Li do diris la veron, kiam al ĉi tiu demando de Pilato: "ĉu vi do estas reĝo?", li respondis: "Vi ĉi tion diras".
55. - Rimarkindas, ke ĉe la antikvuloj la tertremoj kaj la obskurigo de la Suno estis nepra akompano al ĉiuj okazaĵoj kaj al ĉiuj sinistraj aŭguroj; ni ilin renkontas ĉe la morto de Jesuo, ĉe tiu de Cezaro kaj ĉe sennombraj aliaj cirkonstancoj en la historio de paganismo. Se tiaj fenomenoj estus okazintaj tiel ofte kiel oni ilin rakontas, ŝajnus neeble, ke la homoj konservis en sia tradicio nenian rememoron pri ili. Ci tie aldoniĝas la falo de steloj el la ĉielo, kiel atesto al la estontaj generacioj, ke temas pri nura fikcio, ĉar oni nun scias, ke la steloj ne povas fali.
- Tamen, sub tiuj alegorioj kaŝiĝas grandaj veraĵoj. Unue estas la ĉiaspecaj malfeliĉegoj, kiuj frapos la homaron kaj ĝin pereigos, malfeliĉegoj rezultontaj el la ekstrema batalo inter bono kaj malbono, inter fido kaj nekredemo, inter progresigaj kaj malprogresigaj ideoj. Due estas la disvastigo, sur la tuta Tero, de la Evangelio restarigita en ties unuatempa pureco. Poste, la regno de bono, kiu estos la regno de paco kaj frateco universalaj kaj kiu naskiĝos el la kodo de la evangelia moralo praktikata de ĉiuj popoloj. Ci tiu estos vere la regno de Jesuo, ĉar li direktos ĝian establon, kaj la homoj vivos sub la egido de lia leĝo. Gi estos la regno de feliĉo, ĉar, li diras, - "post la tagoj de aflikto venos la tagoj de ĝojo".
- Kiam plenumiĝos tiaj aferoj? "Neniu ĝin scias, diras Jesuo, eĉ ne la Filo". Sed kiam venos la horo, la homoj estos avertitaj per antaŭsignoj, kiuj tamen montriĝos nek en la Suno, nek en la steloj, sed ja en la socia stato kaj en fenomenoj de naturo prefere morala ol fizika, kiujn oni parte povas dedukti el liaj aludoj.
Tutcerte tiu ŝanĝo ne povus estiĝi dum la vivo de la apostoloj, ĉar alie Jesuo ne povus ne scii ĝian horon. Cetere unu tia transformiĝo ne povus plenumiĝi en kelke da jaroj. Li tamen parolas al ili pri ĝi, kvazaŭ ili devus ĉeesti ĝin; tiel estas ĉar ili ja povos revivi dum tiu epoko kaj mem kunlabori por ĝia efektiviĝo. Li jen parolas pri la proksima sorto de Jerusalem, jen prenas tiun fakton kiel komparpunkton antaŭ la estonteco.
- Kiam li antaŭdiras sian novan venon kaj diras: "Kiam la Evangelio estos predikita tra la tuta Tero, tiam venos la fino", ĉu Jesuo anoncas la finon de la mondo?
Ne estas racie supozi, ke Dio detruus la mondon ĝuste tiam, kiam ĝi enirus la vojon de la morala progreso per la praktikado de la evangeliaj instruoj. Cetere, nenio en la vortoj de la Kristo indikas universalan detruon, kiu, en tiaj kondiĉoj, ne praviĝus.
Car la ĝenerala praktikado de la Evangelio alportos plibonigon al la morala stato de la homoj, ĝi per si mem alportos la regnon de bono kaj rezultigos la falon de la regno de malbono. Estas do la fino de malnova mondo, nome tiu regata de antaŭjuĝoj, orgojlo, egoismo, fanatikeco, nekredemo, profitamo kaj ĉiuj malbonaj pasioj, kion la Kristo aludas, kiam li diras: "Kiam la Evangelio estos predikita tra la tuta Tero, tiam venos la fino." Sed tiu fino alportos ian lukton, kaj ĝuste el tiu lukto fontos la malbonoj, kiujn li antaŭvidis.
Viaj filoj kaj filinoj profetos
- Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos; kaj viaj junuloj havos viziojn, kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn. - Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, kaj ili profetos. (La Agoj, ĉap. II, par. 17, 18. - Joel, ĉap. II, par. 28, 29.)
- Se oni konsideras la nunan staton de la fizika kaj de la morala mondoj, la tendencojn, aspirojn kaj antaŭsentojn de la amasoj, la dekadencon de la malnovaj ideoj, kiuj de antaŭ jarcento vane luktas kontraŭ la novaj ideoj, oni ne povas dubi, ke prepariĝas nova ordo de aferoj kaj ke la malnova mondo venas al sia fino.
Se, nun, prenante en kalkulon la alegorian formon de iuj bildoj, kaj esplorante la profundan sencon de la vortoj de Jesuo, oni komparas la nuntempan situacion kun la tempoj, kiujn li priskribis kiel signontajn la epokon de renoviĝo, oni ne povas ne konsenti, ke multaj el liaj antaŭdiroj plenumiĝas en la hodiaŭaj tagoj; el tio oni devas konkludi, ke ni atingas la anoncitajn tempojn, kion konfirmas, en ĉiuj lokoj de la globo, la manifestiĝantaj Spiritoj.
- Kiel vidite (ĉap. I, n-ro 32), koincide kun aliaj cirkonstancoj, la apero de Spiritismo realigas unu el la plej gravaj antaŭdiroj de Jesuo, pro la influo, kiun ĝi nepre devas havi sur la ideojn. Cetere, ĝi estas klare anoncita en La Agoj de la Apostoloj: "Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos."
Gi estas la senduba antaŭdiro pri la vulgarigo de la mediumeco, kiu nuntempe montriĝas ĉe personoj de ĉiuj aĝoj, de ambaŭ seksoj kaj de ĉiuj klasoj; ĝi sekve estas la antaŭdiro pri la universala manifestiĝo de la Spiritoj, ĉar sen Spiritoj ne ekzistus mediumoj. Tio, kiel dirite, ekestos en la lasta tempo; nu, ĉar ni ne venis al la fino de l' mondo, sed, kontraŭe, al la epoko de ĝia regeneriĝo, tial ni devas jene kompreni tiujn vortojn: la lasta tempo de la finiĝanta mondo. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XXI.)
Lasta juĝo
- Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; - kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; - kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. - Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, ktp. (Sankta Mateo, ĉap. XXV, par. 31 ĝis 46. - La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XV.)