Выбрать главу

- Ĉar la bono devas regi sur la Tero, necesas, ke el ĝi estu elpelitaj la Spiritoj, kiuj, hardiĝinte en la malbono, povas porti malordon al ĝi. Dio konsentis al ili la tempon necesan por ilia pliboniĝo; sed ĉar estas veninta la tempo, kiam la globo devas altiĝi en la hierarkio de la mondoj per la morala progreso de ĝiaj loĝantoj, tial la restado sur ĝi, kiel loĝantoj, estos malpermesata tiel al Spiritoj, kiel ankaŭ al enkarnuloj, ne profitintaj la instruojn, kiujn ili povis tie ricevi. Ili estos ekzilitaj en malsuperajn mondojn, kiel iam estis, en la Teron, tiuj apartenintaj al la adama raso, dum ilin anstataŭos pli bonaj Spiritoj. Tiun apartigon, direktotan de Jesuo, figuras jenaj vortoj pri la lasta juĝo: "La bonaj sidos dekstre de mi, kaj la malbonaj maldekstre." (Cap. XI, n-roj 31 kaj sekvantaj.)

- La doktrino pri ia lasta, unusola kaj universala juĝo, kiu por ĉiam metus finon al la homaro, kaŭzas abome- non al la racio, en tiu senco, ke ĝi implicas la neaktivecon de Dio dum la eterna tempo antaŭa al la kreado de la Tero kaj dum la eterneco, kiu sekvos ties detruon. Oni al si demandas, por kio do utilis la Suno, la Luno kaj la steloj, kiuj, laŭ la Genezo, estis faritaj por lumigi nian mondon? Oni miregas, ke tiel supermezura verko estis starigita por tiel mallonga tempo kaj profite al estaĵoj anticipe destinitaj, en ties pliparto, al eternaj turmentoj.

- El materia vidpunkto, la ideo de unusola juĝo estus, ĝis certa grado, akceptebla por tiuj indiferentaj antaŭ la ekzistopravo de la aferoj, kiam oni kredis, ke la tuta homaro estas limigita sur la Tero kaj ke ĉio en la Universo estis farita por ties loĝantoj. Gi tamen estas neakceptebla, kiam oni scias, ke ekzistas miliardoj da mondoj, kiuj ĉiamigas la homarojn dum la eterneco kaj el kiuj la Tero montriĝas kiel malpli rimarkinda, neperceptebla punkto.

Oni vidas, per ĉi tiu sola fakto, ke Jesuo pravis, dirante al siaj disĉiploj: "Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti", ĉar la progreso de la sciencoj estis nepre necesa por ĝusta interpreto de iuj el liaj vortoj. Sendube la apostoloj, Sankta Paŭlo kaj la unuaj disĉiploj estus tute alie starigintaj certajn dogmojn, se ili disponus la sciojn astronomi- ajn, geologiajn, fizikajn, kemiajn, fiziologiajn kaj psikologiajn, kiujn oni nuntempe posedas. Tial Jesuo prokrastis la kompleti- gon de siaj instruoj kaj anoncis, ke ĉiuj aferoj nepre estos restarigitaj.

- El morala vidpunkto, senapelacia kaj definitiva juĝo estas neakordigebla kun la senfina boneco de la Kreinto, kiun Jesuo senĉese prezentas al ni kiel bonan Patron, ĉiam lasantan nefermitan vojon al pento kaj ĉiam pretan etendi siajn brakojn al erarinta filo. Se Jesuo komprenus la juĝon laŭ tiu senco, li forneus siajn proprajn vortojn.

Krom tio, se la lasta juĝo devus surprize kapti virojn dum iliaj ordinaraj laboroj kaj virinojn en graveda stato, oni al si demandas, kiacele Dio, kiu faras nenion senutilan kaj maljustan, naskigus infanojn kaj kreus novajn animojn en tiu ekstrema momento, ĉe la fatala fino de la homaro, por ilin submeti al juĝo ĉe la eliro el la patrina ventro, antaŭ ol ili havus konscion pri si mem, kiam aliaj ricevis milojn da jaroj por sin mem rekoni? Kiun flankon, dekstran aŭ maldekstran, irus tiuj animoj, kiuj ankoraŭ ne estas bonaj, nek malbonaj, kaj al kiuj restus de tiam fermita ĉia plua vojo de progreso, ĉar ja ne plu ekzistus la homaro? (Cap. II, n-ro 19.)

Kiuj kontentiĝas per similaj kredoj, tiuj ilin konservu, ĉar tion ili rajtas kaj neniu povas ĝin malpermesi; sed ili ne rigardu malbona, ke ne ĉiuj ilin konsentas.

- La juĝo per la vojo de elmigrado, kiel ĉi-supre difinita (n-ro 63), estas laŭracia; ĝi sidas sur la plej rigora justeco, ĉar ĝi por ĉiam lasas al la Spirito ties liberan volon; ĝi havigas privilegion al neniu; al ĉiuj siaj kreitoj, senescepte, Dio havigas saman liberecon de agado por progresi; eĉ la detruo de iu mondo, kuntrenanta la detruon de la korpo, nenia interrompo kaŭzos al la progresa marŝo de la Spirito. Tiaj estas la sekvoj de la plureco de la mondoj kaj de la plureco de la ekzistadoj.

Laŭ tiu interpreto, ne ĝusta estas la nomo lasta juĝo, ĉar la Spiritoj trapasas similajn juĝojn ĉe ĉiu renoviĝo de l' mondoj, kiujn ili loĝas, ĝis ili estos atingintaj difinitan gradon da perfekteco. Ne estas do, ĝustadire, lasta juĝo, sed ja ĝeneralaj juĝoj en ĉiuj epokoj de renoviĝo, parta aŭ tuta, de la loĝantaro de la mondoj, pro kiuj fariĝas la enmigroj kaj elmigroj de Spiritoj.

ĈAPITRO XVIII

LA TEMPOJ ESTAS VENINTAJ

Signoj de l' tempoj. - La nova generacio Signoj de l' tempoj

- Ĉie estas al ni dirate, ke venis jam la tempoj difinitaj de Dio, en kiuj grandaj eventoj efektiviĝos por la regenerado de la homaro. En kiu senco oni komprenu tiujn profetajn vortojn? Por la nekredantoj ili havas nenian grave- con; en iliaj okuloj ili nur prezentas la esprimon de infaneca, senfundamenta kredo. Por la plimulto el la kredantoj ili havas ion mistikan kaj supernaturan, kio al ili ŝajnas aŭguri la renverson de la leĝoj de la Naturo. Ambaŭ interpretoj estas eraraj; la unua pro tio, ke ĝi implicas la neadon de la Provi- denco; la dua tial, ke tiuj vortoj ne anoncas perturbon al la leĝoj de la Naturo sed ja ilian plenumiĝon.

- Ĉio estas harmonio en la kreaĵaro; ĉio elmontras ian antaŭzorgon, kiu ne malkonfirmiĝas tiel ĉe la plej malgran- daj, kiel ankaŭ ĉe la plej grandaj aferoj. Ni devas do unue formeti ĉian ideon pri kaprico, kiel ne akordigeblan kun la dia saĝeco. Due, se nia epoko estas difinita por la plenumiĝo de certaj aferoj, tiel estas ĉar ili havas sian pravon de ekzisto en la irado de la tuto.

Ce tio, ni diras, ke nia globo, kiel ĉio ekzistanta, estas submetita al la leĝo de progreso. Gi progresas fizike per la transformiĝo de la ĝin konsistigantaj elementoj, kaj morale per la puriĝo de la Spiritoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, kiuj ĝin loĝatigas. Ambaŭ progresoj disvolviĝas paralele, ĉar la perfekteco de loĝejo estas en proporcia rilato kun tiu de ties loĝanto. Fizike, la globo suferis transformiĝojn, kiujn la Scienco konstatis kaj kiuj ĝin sinsekve loĝebligis por estuloj ĉiam pli kaj pli progresintaj. Morale, la homaro progresas per la disvolviĝo de la intelekto, de la morala sento kaj per la mildigo de la moroj. Samtempe kiel la globo pliboniĝas sub la agado de materiaj fortoj, la homoj samcele kunagas per la klopodoj de sia intelekto, bonigante nesalubrajn regionojn, faciligante la interkomunikojn kaj pliproduktivigante la teron.

Tiu duobla progreso estiĝas per du manieroj: unu, malrapida, laŭgrada kaj nesentebla; la alia, per subitaj ŝanĝoj, ĉe ĉiu el kiuj ekestas ia pli rapida supreniĝa movo, signanta, per frapantaj trajtoj, la progresajn periodojn de la homaro.

Tiuj movoj, subigitaj, koncerne la detalojn, al la homa libera volo, estas iasence fatalaj en sia tuto, ĉar ili estas regataj de leĝoj, same kiel tiuj okazantaj ĉe la ĝermado, kreskado kaj maturiĝado de la plantoj. Jen kial la progresa movo iafoje estas parta, tio estas, limigita al unu raso aŭ al unu lando, kaj alifoje ĝenerala.

La progreso de la homaro efektiviĝas do laŭ iu lego. Nu, ĉar ĉiuj leĝoj de la Naturo estas eterna verko de la diaj saĝeco kaj antaŭzorgo, tial ĉia efiko de tiuj leĝoj rezultas el la volo de Dio, ne el akcidenta kaj kapricema volo, sed el neŝanĝema volo. Kiam do la homaro estas matura por supreniri unu ŝtupon, oni povas diri, ke estas venintaj la tempoj difinitaj de Dio, same kiel oni ankaŭ povas diri, ke en tia sezono ili venas por la maturiĝo de l' fruktoj kaj ties rikolto.